NOVA URBO – Oktobro 2018

NOVA URBO – Oktobro 2018

Junulara festivalo en Azio

Genfest estas la internacia renkontiĝo de junularo, kiu volas montri, ke universala amikeco kaj unueca mondo estas tia idealo, por kiu valoras vivi kaj kunlabori.

Genfest estas la internacia renkontiĝo de junularo, kiu volas montri, ke universala amikeco kaj unueca mondo estas tia idealo, por kiu valoras vivi kaj kunlabori.

Dum lastaj jardekoj, GenFest fariĝis la granda festivalo de ideoj, konceptoj kaj agoj, kiuj inspiris milojn da gejunuloj.  Ĝi ŝanĝis ilian vivon, estontecon kaj rezulte – la mondon (kvankam ne la tutan, sed almenaŭ en ties kelkaj regionoj).

Tiu okazunta ĵus ĉi-somere, estis jam la 11a Junulara Festivalo, kies konciza nomo GenFest akceptiĝis jam daŭre. Gastigis ĝin la Fililpina ĉefurbo Manila, al kiu venis ĉirkaŭ 6,000 junaj (18- ĝis 30-jaraj) entuziasmuloj el pli ol 100 landoj kaj, kio tre gravas, plejparte el Azio.

Pluaj miloj partoprenis en aliaj 23 regionaj renkontiĝoj. La elektita ĉeftemo estis “Vojoj /Padoj al Unuiĝanta Mondo” kio signifas, ke ĉiu el ni povas kune kontribui al konstruado de amikecaj rilatoj en tiu konkreta medio, kiu nin ĉirkŭas. Tio povas okazi sur diversaj kampoj de homa ekzistado kaj aktivecoj: paco kaj justeco, ekonomio, edukado, politiko, interreligia dialogo, naturprotektado kaj – tre taŭga por la esperantistoj – reciproka proksimiĝo de la naciaj kulturoj.

Do la devizo “Trans ĉiuj limoj” (Beyond ald borders) estis videbla ĉie dum la festivalo. Temas pri transiro super tiuj limoj, kiuj dividas ne nur la homaron socie aŭ politike sed – bedaŭrinde – ankaŭ en malpli grandaj komunumoj kiel laborlokoj, najbaraj domoj (stratoj, vilaĝoj) aŭ eĉ en familioj. 

*

“Ni decidis organizi la ĉijaran GenFest en Azio, ĉar 60% (elcentoj) de la monda junularo vivas en ĉi tu grandega kontinento” – diris Kiara Lauren, membro de la JpUM / Junularo por Unuiĝanta Mondo /Youth for a United World.) kiu promocias kaj organizas la GenFest. “Malgraŭ la soci-ekonomiaj diferencoj kaj kaj problemoj kiujn alfrontas ĉi tiu grandega kontinento – la junaj generacioj parolas al la mondo pri espero kaj arda deziro por ŝanĝoj.

Ni ne konsentas ke, je internacia skalo, oni oferu la tutaj popolojn por la avantaĝo de kelkaj elitoj. Ĉi tie ni invitas, ke ĉiuj rigardu trans siaj personaj, kulturaj, politikaj aŭ religiaj limoj por renkonti la aliajn, por ilin kompreni kaj faciligi la reciprokan riĉigon per ĉi tiu diverseco. Tio koncernas ne nur la individuajn partoprenantojn, sed ankaŭ niajn naciojn”.

La GenFesta programo inkluzivis 110 forumojn kaj metiejojn pri konstruado de malfermitaj kaj apogantaj sin reciproke socioj. Konkretaj projektoj por kunlaboro okazas interalie en:

  • novaj metodoj de urbo-purigado kaj prizorgado ke tiuj teritorioj estu eble plej bonaj por siaj loĝantaro;
  • diversaj formoj de sociaj entreprenoj;
  • solvado de interpersonaj kaj politikaj konfliktoj;
  • uzado de sociaj komunikiloj serve al paco.

Inter 28a de junio kaj 5a de aŭgusto, pli ol 400 gejunuloj partoprenis en la Antaŭ-GenFesto kaj volontulis en 20 diversaj lokoj de Sudorienta Azio. Tio estis interesa sperto renkontiĝi kun homoj de aliaj kulturoj kaj religioj, refaldi la manikojn kaj labori en marĝenigitaj socimedioj kiel orfodomoj aŭ malliberejoj. Kelkaj aktivis en kelkaj megapoloj urbegoj de Seulo kaj ĉina Honkongo sed ankaŭ en la periferiaj vilaĝoj Masbate kaj Pangasinan de Filipina Insularo

La junularo helpis rikolti rizon en la Vjetnama regiono de Hanoi kaj purigis la Filpinajn plaĝojn en la konata turista loko Palawan. La bona okazo estis partopreni senperan intereligian dialogon en Tajlanda urbo Chiang Mai, Indonezia Medan, Birma (Mjanmao) Yangon. En Coimbatore (Hindujo) ili renkontis multajn grupojn el diversaj socitavoloj kaj havis interesan sperton inter-religian. Ĉiuj rememoris tie la devizon de Mahatma Gandhi:

Estu mem tia ŝanĝo, kiun vi volas vidi en la aliaj“.

Kunlabore kun tiaj organizaĵoj kiel Bukas Palad, Façenda da Esperanza en Filipinoj kaj Shanti Ashram en Hindujo, la gejunuloj aktivis ankaŭ en Mumbai (Hindujo) urbo de Ho-Ĉi-Min (Vjetnamio) Bankoko (Tajlando) kaj kelkaj urboj en Filipina Insularo.

La preparado por GenFest komenciĝis jam printempe 2018. Tiam oni lanĉis la projekton “Unueca Mondo” kaj elektis reprezentojn de ĉiuj kontinentoj el 25 landoj (i.a. el Argentino, Aŭstralio, Brazilo, Burkinio, Italio kaj Meksikio) . per la projekto “Unuiĝanta Mondo” ke ili fariĝu ambasadoroj de Junularo por Unuiĝanta Mondo /JpUM.

Ili kontaktis komisionojn de internaciaj intitucioj en Manila celante atingi aprobon ke la Uniĝintaj Nacioj oficiale rekonu Semajnon de Unuiĝanta Mondo.

En tagoj 5a kaj 6a de la julio 2018, la gejunuloj vizitis FAO- kaj UNESKO-branĉoj en Manila por lerni kion la oficistoj faras tie kaj inviti ilin al kunlaboro kun la JpUM / Y4UW (Junularo por Unuiĝanta Mondo / Youth for United World). Tio okazas pere de “Nova Homaro”- la neregistara movado ĉe U.N.) 

Ankaŭ tie videblis verdaj steloj – ĉu ili estas esperantistoj?

Ĝis revido post kelkaj jaroj – dum la sekva GenFest !

_____________________________

Fortoj de la vivo

Espero

Mi neniam pensis, ke niaj gepatroj povus disiĝi.  Tamen tio okazis kaj nin alfrontis malcerta estonteco.  Konfuzaj kaj malĝojaj pensoj min ĉirkaŭigis:  fakte, nia vivo neniam plu estos tia, kiel antaŭe.  Ni, la tri fratoj, restis kun nia patrino, kiun ni nomis “Supera Panjo”.  Sed nia vivo tute ŝanĝiĝis.  Eĉ en lernejo ĉio estis ĝis nun facila sed ni komencis havi tie pli kaj pli da problemoj.  Malgraŭ tio, ni volis pridonaci ŝin per ĝojo.  Ni memoras, ke vivo kun nia Paĉjo ne estis facila, sed ni lernis de niaj geavoj neniam juĝi la gepatrojn.  Kion fari?  Ni komencis preĝi kune, ke Dio helpu niajn gepatrojn unuiĝi denove.  (J.P.L. – Kolombio

Torto

Unu el niaj najbaroj kontraŭstaris renovigon de nia malgranda domo, kvankam liaj protestoj ne estis justaj. Li sendadis al ni malĝentilajn leterojn kaj tiam mia edzo decidis kontaktiĝi kun juristoj por komenci la proceson en juĝejo. Ni interparolis pri tio kaj konsentis solvi la problemon tiel, kiel sufloris al ni la koroj. Anstataŭ akrigi la situacion, ni provu konstrui la najbaran “ponton”. Mi bakis grandan kukon kaj sendis ĝin al tiu najbaro. Li demandis: “Kiel vi scias ke mia filino havas nun naskiĝfeston?” La supozita konflikto transformiĝis je agrabla renkontiĝo. Li vizitis nin kun sia familio kaj nun ni havas iom pli da amikoj. (M. – Hispanio)

Ĝena lernanto

Antaŭ jaroj, al nia klaso aliĝis knabo tre malagrabla pro la familiaj komplikaĵoj. Kelkfoje li brutale eksplodis kaj gepatroj de la aliaj lernantoj protestis en la lernejestra oficejo. Tio signifis ke tiu knabo verŝajne estos forigita, kio certe ne helpos lin pliboniĝi. Mi alparolis la superulon, ke li permesu min persone prizorgi la knabon, se la ceteraj lernentoj helpos min. Samtempe unu amika familio kontaktiĝis kun la gepatroj de tiu knabo kaj la situacio komencis normaliĝi. Pasis longa tempo, mi revenis al tiu urbo kaj renkontis mian eksan arogantan lernanton. Li elkreskis jam, maturiĝis kaj estas fiera patro de sia familio. (T.M. – Italio)

_________________________________

Fado – La reĝino (parto 2)

Amália Rodrigues kantis en kelkaj lingvoj, sed plej bone sin sentis en latinida lingvaro: franca, hispana, itala. Eble tial, tre varme akceptis ŝin la publiko en Rumanio kaj koncertoj de Amália en Italio estis aparte sukcesaj.

La prezentaĵoj de A.Rodrigues aperadis ofte en televido kaj la mondfama kantisto Ch.Aznavour, speciale por Amália, verkis la fadon “Aie moir pour toi” / Havu ĝojan tempon.  Malgraŭ tiuj sukcesoj, Rodrigues neniam sian patrujon forgesis kaj proksimis al ties popolo.  Tial ŝi ofte prezentis folklorajn kantojn.  Jen unu el ili.  Ni devas iri al Viana” / aŭskultu Havemos de ir a Viana*  (2:50): 

Inter misteraj ombroj kaj trans malproksimaj steloj, ni plukos la rozojn kaj baldaŭ ilin forgesos.

Se mia sango min ne trompos kiel malsaĝa fantazio – ho mia iama amatino, ni devas iri al Viana. / Ho, mia iama amatino, se mia sango ne trompas – ni devas iri al Viana.

Ni komencu de floro sur la brusto, ĉar amo al vento similas. Ĝi mistrafas kaj mortas konstante. // Se mia sango min ne trompas …

Ciganoj, verdaj ciganoj lasu min kun ĉi tiu kredo. / Pekoj estis apenaŭ dudek-jaraj, sed la bedaŭroj jam okdek jarojn daŭras.

Nun sekvas la tre folkloreca kanto pri ĉarmega brunulino kaj du konkurantaj kavaliroj:  Tiro, liro, liro  (2:04):

Supre aŭdiĝas pafado: liro-liro / Malsupre aŭdiĝas pafado: liro-liro. / (Supre aŭdiĝas pafado: liro-liro. / Malsupre aŭdiĝas pafado: liro-liro)

Du junuloj renkotiĝis en angulo; Ili ludas la koncertinon* kaj dancas la solidó-n. (Du junuloj renkotiĝis en angulo; Ili ludas la koncertinon kaj dancas la solidó-n).

Komencu vi, kamarado ĉar mi ŝatas vian etulinon. / (Komencu vi, kamarado ĉar mi ŝatas vian etulinon.)

Ŝi estas tre bela, aspektas ĉarme. Ardas ŝia bruneta vizaĝo! / (Ŝi estas tre bela, aspektas ĉarme. Ardas ŝia bruneta vizaĝo!)

Du junuloj renkotiĝis en angulo; Ili ludas la koncertinon kaj dancas la solidó-n. (Du junuloj renkotiĝis en angulo; Ili ludas la koncertinon kaj dancas la solidó-n).

Komencu vi, kamarado ĉar mi ŝatas vian etulinon. / (Komencu vi, kamarado ĉar mi ŝatas vian etulinon.)

* Koncertino estas la muzika instrumento, simila al akordiono sed multe pli malgranda.

La sekva kanto aparte proksimas al la vilaĝa vivo kaj portugala folkloro:  “Kampoj de Ribatejo*” / Campinos do Ribatejo  (2:24):  

Unutage – mi konsilas – iru al Vila Franka kaj rigardu la ponton. De tie vi admiros malproksiman sunsubiron. Tie estas via destino. / Sed jen, en kontraŭa lumo, la senmovan pejzaĝon vivigas la paŝtistoj, gvidantajn bov-gregon.

Ho, kampoj de Ribetejo, kie vivas feliĉaj kaj sanaj homoj! Vi eĉ ne scias kiel mi envias vin, rigardante tion matene! / Kiu konfesos, ke tiuj kuraĝaj bestoj pli lojalas ol multaj homoj…

Enmane li tenas lancon por disciplini devojiĝantan bovon. La paŝtisto aspektas tiel virece, kvazaŭ kavaliro ĉar ili ambaŭ formas la modelan specon.

Rabatejo estas la provinco en meza Portugalio, tra kiu fluas rivero Taĵo kaj kies loĝantoj fiere celebras la popolajn tradiciojn.

*

Tiu periodo de ŝia vivo estis tre intensa, ĉar inter la koncertoj ŝi ankaŭ aktoris entute en pli ol 10 filmoj, kie ŝi prezentis ankaŭ siajn kantojn. Sed tiel intensa vivo tro ŝarĝis la fortojn de A. Rodrigues kaj devigis ŝin kanti nur unufoje por elektota longa periodo. Sed post unujara foresto, reagoj kaj petoj de la publiko estis tiel ardaj, ke ŝi ne povis plu rezisti. Tamen aktivis jam pli malrapide ol antaŭe. 

Rodrigues revenis al pariza Olimpio en 1985 kaj prezentis tie serion da koncertoj. Ŝia voĉo iĝis pli malalta kaj esprimriĉa.  La populareco estis plue granda kaj, malgraŭ esti ne plu juna nek forta, ŝi veturis koncerti i.a. al Italio, Belgio, Nederlando, Germanio, Argentino kaj Brazilo. Krom ĉio, ankaŭ ŝiaj samlandanoj deziris vidi ŝin pli ofte en Portugalio. 

Fadoj sonas drame, ĉar ili traktas ofte pri malaperinta amo kiel ĉi tie, en kvazaŭa fado-balado:  “Julia, la floristino”  /  A Júlia florista  (2:01)

Julia vivis en artista parto de Lisbono. Ŝi estis stranga junulino, svelta kiel gitara prentambulo, ĉe kiu fadoj sonis. Onidire Julia vendadis florojn sed neniu povis aĉeti ŝian amon.

Ho Julia, vi floristino – la historio de via bela vivo firmiĝis en nia memoro. Vespere via voĉo eĥoas en fadoj de nia Lisbono.

La piedo en pantoflo, survojas al promeno. Kiam Julia pasas dum varma vespero, Lisbono haltis por aŭdi la kantadon pri amo. Tra vendejaro flugas graco kaj aromo el korbo da floroj.

 En 1990, oni pompe celebris la 50-jaran lubileon de ŝia artista kariero kaj honorigis la kantistinon per la plej prestiĝa portugala ordeno de “S-ta Jakobo kun Glavo”. 

En tiuj jaroj eldoniĝis lasta disko kun kantoj de A.Rodrigues kaj en 1994 okazis ŝia adiaŭa koncerto en Lisbono, kiun por tiu jaro oni nomis la Kultura Ĉefurbo de Eŭropo. Baldaŭ poste ŝi subiĝis al kirurga operacio de la pulmoj. Amália Rodrigues mortis fine de la pasinta jarcento: la 6an de oktobro 1999. La adiaŭan ceremonion partoprenis dekmilaj admirantoj de ŝia voĉo kaj la registaro deklaris la tritagan nacian funebron en la tuta Portugalio.  (Du jarojn antaŭe mortis ŝia edzo, kaj ekde tiam Amália pli ofte pensis kaj kantis pri soleco.  Tia estas ankaŭ la titolo de ĉi tiu fado “Soleco” / Solidão (2:35) 

Soleco de tiuj, kiuj tremis kiam ĉielo tentis per ĉarmo kiun ĝi donis al mi.

Fine ĉio turniĝos je bono sub ĉi tiu kurteno de ploro.

Sen scio, ĉu mi ploras pro iu peko. Tremante, mi petas la fermitan ĉielon.

Malĝoja amo, ami iunkiam li alian amon havas. Forlasita, ne mi lasis ja vin.

Neniu plu haltos sur mia vojo.

  

Post la Meso en Lisbona katedralo, oni veturigis Amália’n al preĝejo de Dia Graco (port: Igreja de Santa Engrácia) kaj entombigis en la Nacia Panteono, kie ripozas la plej eminentaj figuroj de Portugalio.

Amália disfamigis fadon en la mondo kaj fariĝis granda ambasadoro de portugala kulturo. Ŝi ricevis pli ol 40 ordenojn en Francio, Hispanio, Libanio kaj en aliaj landoj.

Laŭ ŝia deziro skribita en la testamento, oni establis la Fondaĵon de Amália Rodrigues /portugale: Fundação Amália Rodrigues.

Kaj en la domo ĉe strato São Bento, kie vivis A.Rodrigues funkcias hodiaŭ muzeo.  “En portugala domo” / Uma casa portugese  (2:38) :  

En portugala domo estas bone, surtable pano kaj vino.

Kaj se iu frapas humile la pordon, la homoj ĉetable lin gastigos.

Ĉi tu sincereco malavaras kaj oni neniam ĝin neas. Jen la ĝojo de malriĉeco kiam oni donacas kaj kontentas.

Kvar blanke farbigitaj muroj, aromo de rosmareno,

grapolo de vinberoj kaj du rozoj en ĝardeno.

Tra fenestro radias printempa suno, kiel promeso de kisoj kaj viaj brakoj atendas por min brakumi.

Tia estas nia domo, evidente – portugala domo!

La esprimplena voĉo de Rodrigues kaj ŝiaj neforgeseblaj kantoj tuŝis milionojn. Multaj artistoj konfesas, ke por sia kantado ili ĉerpas inspirojn el granda heredaĵo de Amália Rodrigues. 

Murpentraĵo de Amália Rodrigues

Ne mirinde, ke en Portugalio ĉiuj rekonas ŝin la “reĝino de fado” /Rainha do fado.

Ĉi tiu artikolo estas verkita okaze de la 103a Universala Kongreso, okazonta ĉi-somere en Lisbono.  En tiu urbo, onidire “Ĉio estas fado”  Tudo isto é fado (4:26):   

Vi demandis min iutage, ĉu mi scias kio estas fado. / Mi diris ke mi ne scias kaj tio vin surprizis.

Ne sciante kion diri, mi mensogis en tiu momento. / “Mi ne scias” – tia estis la respondo. Sed nun mi diros al vi.

Fado estas foririnaj animoj,

Malfruaj noktoj,

Strangaj ombroj en Mouraria*

Kantado de krimulo,

Ploro de gitaro,

Ĵaluza amo,

Cindroj kaj Fajro,

Doloro kaj peko.

Fado estas tiuj ĉi

– ĉio ekzistanta,

ĉio malĝoja.

Tio estas fado.

Se vi volas esti mia sinjoro kaj vi ĉiam havi min ĉe via flanko, ne parolu al mi nur pri amo. Rakontu al mi ankaŭ pri fado.

Tia sorto estas mia puno. Mi naskiĝis por perdiĝi. Fado estas ĉio, kion mi diras sed kion mi fakte ne scias.

*  Mouraria estas kvartalo en Lisbono.  

_________

En jaro 2020 oni celebros la 100an datrevenon de Amália-naskiĝo.  Tiam ĉi tiu artikolo povos utili al esperantistoj, kiuj kurĝos organizi la specialan kulturan eventon (ne nur en Portugalio kaj ne limigitan ĝis E-medio).  

____________

La Torĉo

Monda Pokalo (parto 3)

Kvankam  finiĝis jam la kelksemajna Ĉampionado de Futbalo, tamen restis multaj rememoroj pri tiu plej populara sporto. La finalo (fina matĉo) de “Mundial-2018” okazis en la olimpika stadiono de Moskvo kaj samloke oni enmanigis la trofeojn. Poste, en la stratoj, placoj kaj restoracioj – la sportistoj kun publiko dancis, kantis kaj ludis verŝajne ĝis la mateno. Samtage kun la ferma ceremonio en Moskvo, en ĉiuj regionoj de Francio oni celebris la venkon de siaj futbalistoj. 

Por proksimigi la etoson de tiu adiaŭa vespero, ni aldonas ĉi tie la popularan kanton “Apudmoskvaj vesperoj” /Podmoskovnije vjeĉera (4:40), kiu estas verŝajne tradukita ankaŭ al Esperanto.   (” En la ĝardeno ne aŭdiĝas eĉ susuroj, ĉio eksilentis ĝis la mateno.  //  Ho, se vi scius kiel karaj por mi estas apudmoskvaj vesperoj…”)

Laŭ opinioj de eksterlandaj spektantoj, turistoj kaj de la sportistoj mem – la organizado de la 21a Futbala Mondĉampionado (konata kiel Monda Pokalo aŭ simple Mundial) estis tre bona. Tio ne estis facila, i.a. pro longaj distancoj inter la gastigantaj urboj.

Organizantoj de la ĉijara “Monda Pokalo” (Mundial-2018) kaj la loĝantaro de la gastigantaj urboj akceptis amike ĉiujn eksterlandajn spektantojn. Dum la ĉampionado, la eksterlandaj gastoj povis amikiĝi kaj kun loĝantoj de ĉiuj lokoj, kiujn ili vizitis. En postaj komentoj, la turistoj substrekis amikecan atmosferon de ĉi tiu granda evento, kion ŝajnas konfirmi almenaŭ kelkaj fotoj pri la spektantoj el

Ĉiuj eksterlandaj spektantoj estis akceptitaj tre gastame. Ili ne bezonis zorgi pri la vizoj por eniri la Rusan Federacion. Tiuj turistoj povis uzi senpage la publikan transporton en ĉiuj urboj kie okazis la turniro kaj ankaŭ por veturi inter inter tiuj urboj. Ili povis amikiĝi kun aliaj eksterlandaj gastoj kaj kun loĝantoj de tiuj lokoj, kiujn ili vizitis. Elrveturante, multaj decidis reveni tien por pli longa ekskurso. 

Antaŭ preparoj por la Futbala Ĉampionado, kandidatiĝis 177 mil volontuloj. El tio, la FIFA-komisiono akceptis 35,000 personojn – ankaŭ de eksterlando. Tio estis ofte junaj homoj, kiuj estas iom engaĝitaj en sporto kaj kapablas komunikiĝi en kelkaj lingvoj.  Ili ricevis specialan trejnadon en 15 Volontulaj Centrejoj, lokitaj en universitatoj kaj en la gastigantaj urboj. 

Por faciligi veturadon en kaj inter tiuj urboj, al ĉiuj registritaj spektantoj oni disponigis senpagajn vojaĝbiletojn en la publika trasporto kaj inter inter tiuj urboj kie okazis la turniro. Antaŭ kaj dum la turniro, la eksterlandaj turistoj povis veturi al Rusia Federacio sen vizoj. Al tiuj dezirantaj viziti aliajn regionojn de Rusio post Mundialo, oni plilongigis validecon de tiuj avantaĝoj ĝis fino de la jaro.  Sed kiom longan tempon oni bezonas por traveturi tiun grandegan landon? 

Kiel vi povas vidi supre, esperantistoj interesiĝantaj pri futbalo havas sian internacian klubon:  TEFA  (Tutmonda Esperanto Futbala Asocio).  La kontakt-adreso (en Argentino) atingeblas pere de la Jarlibro.

__________________________________

Nia Vilaĝo  (Homo kaj naturo)

Jen lasta artikolo, ligita kun Portugalio – lando kiu gastigis la ĉijaran Universalan Kongreson.

Utilaj plantoj:

Korkokverko

Korkokverko (Quercus suber L. – el familio Fagacoj*) estas arbospecio ĉiamverda, kiu kreskas abunde en okcidentaj regionoj de Mediteranea Maro (Pirenea Duoninsulo kaj Nordokcidenta Afriko). 

Ĝi altas ĝis 20 metroj. En sia originala medio, tiu arbo disvastigas longe siajn branĉojn kaj tial ĝi ne atingas tiun altecon. La malhele verdaj folioj de korkokverko estas 4-7 centimetrojn longaj. Ili estas malmolaj kaj haŭtecaj, ĉar kovras ilin ĉar kovras ilin tia substanco, kiu protektas la troviĝantan en ili akvon kontraŭ troa elvaporiĝo.

Kiel sugestas la nomo, oni utiligas ŝelon de tiu arbo en produktado de korko, uzatan ĉefe por ŝtopi vinbotelojn, sed ankaŭ en konstruado kaj dekoracioj. Tiucele oni uzas nur la eksteran, sekiĝintan parton /epidermon de la arbo. Tia arbo devas esti almenaŭ 25-jara kun 60-centrimetra perimetro de la trunko kaj 15 centimetrojn de ĉiu branĉego.

Tiel do arbo – senigita je tiu seka parto – povas kreski plu. La “korkistoj” revenos al ĝi nur post ĉ. 10 jaroj, kiam la antaŭaj tranĉoj kunkreskiĝos.  Averaĝa korkokverko kreskas dum 150- ĝis 250 jaroj kaj en tiu periodo oni fortranĉas la eksteran ŝelon ĉirkaŭ 12-foje.

Transportado de la detranĉitaj korkaj arboŝeloj

Uzante ĝin oni faras ne nur korkojn, matojn, tapiŝetojn aŭ diversajn ornamaĵojn, sed multon de aliaj produktoj.

Korkokverko formas la specifan veprejon (ŝrubecan densejon) nomatan makiso, kiun karakterizas vaste disbranĉiĝantaj branĉoj, tuj ĉe la bazo – simile al tiuj de siringo aŭ kratago. 

Arbusta makiso ĉe la Mediteranea Bordo

Korkokverkaj arbaroj kovras la spacon de 25,000 kvadrataj kilometroj, ĉefe en Portugalio, Hispanio kaj Tunezio. Ĉirkaŭ 50 % de la monda kork-produktado okazas en Portugalio. En vilaĝo Águas de Moura (situita ĉe la rivero Sad, orienta Portugalio) kreskas 16 metrojn alta, korkokverko. Ĝi estas nomita Sobreiro Monumental (nacia natur-monumento) kaj leĝe protektata.  Nur kvin aŭ pli personoj povas ligi la manojn kaj ĉirkaŭ-brakumi trunkon de tiu giganto.

* Al familio fagacoj apartenas pli ol 800 plantoj, inter kiuj ĉ. 200 kverkospecioj.  Inter la plej konataj estas:

  • tigfrukta /aŭ pendula akverko (Quercus robur), tre populara en Mez-Eŭropo; 
  • tigfolia kverko (Q. petraea) disvastiĝanta ĉie, ekde skandinavaj landoj ĝis Italio kaj
  • blanka kverko (Q. alba) kiu kreskas en kanadaj provincoj de Ontario, Quebec /Kebekio kaj en orientaj subŝtatoj de Usono.

Kverkoj kreskas ĉefe en moderaj klimatoj de la norda duonglobo kaj ili estas grava materialo en ligna industrio.  Ligno kverka estas peza kaj malmola, tial ekde jarcentoj oni ĝin uzadis en ĉarpenta metio – precipe en produktado de bareloj, ŝpaloj (reltraboj sub vagonaro) kaj farado de diversaj ornamaĵoj.  Oni alte aprezas tiun lignon en meblofabrikoj. 

Ivan Ŝiŝkin – Kverka arbaro

Tiuj ĉi arboj vivas tre longe kaj en kelkaj landoj ekzistas unuopaj kverkoj, kies aĝo pli longas ol 900 jarojn.  Pro siaj vivlongeco kaj impona aspekto, kverko kaŭzis respekton ĉe la homoj de diversaj epokoj kaj kulturoj.  Ne mirinde, ke oni nomas ĝin la “reĝo de ĉiuj arboj” (simile kiel aglo estas rekonita kiel “reĝo de birdoj” aŭ leono – “reĝo de bestoj”).  Pro tio, maljunaj arboj estas protektataj kiel natur-monumentoj kaj la ĉirkaŭanta ilin medio havas ofte statuson de la natura rezervejo. 

Pola kverko “Bartek” desegnita de Wojciech Gerson en jaro 1873.

Kun kverko estas ligitaj diversnaciaj legendoj kaj historiaj eventoj.  En antikva Romio, krono el kverkaj folioj ornamis kapojn de la plej meritaj civitanoj.    

En slavaj lingvoj oni trovas la melodian nomon por virinoj – “Dobrava” /Dobravka – Dąbrówka.  Tiel nomiĝis la ĉeĥa princino, kiu edziniĝis kun pola reĝo Mieszko en la 10a jarcento.  Tiam okazis bapto kaj kuniĝo de polaj gentoj, kiuj – kiel unuiĝinta reĝlando – aliĝis al ceteraj kristanaj landoj de Eŭropo.    

Kverko kaj ĝiaj folioj aŭ fruktoj (glanoj) troveblas sur multaj urbaj kaj ŝtataj blazonoj.   

___________

_____________

Al esperantistoj interesitaj pri interlingvistiko, ni aldonas ĉi tiun paragrafon:

  • En multaj lingvoj, por kverko oni uzas ties latinan nomon “Quercus” – en la itala kaj sarda, en la hispana, aragona, baska, cataluna kaj en okcitana (Provenca regiono en suda Francio).
  • En la franca kverko nomiĝas “chêne” – simile en kreola (chên) kaj en la normanda (tchêne).
  • Slavaj lingvoj uzas por kverko preskaŭ la saman nomon: “Dub” (en la ĉeĥa, slovaka, luzaca /soraba, rusa, belarusa, ukraina, makedona). Simile en la pola dąb (en jugoslavaj lingvoj: serbokroata kaj slovena, malsame: hrast).
  • Anglosaksaj nomoj por kverko: oak (angle), aik – skote, eik – nederlande, islande, kaj en Feroaj Insuloj; eg – dane, eksläktet – svede, êke – en okcidentflandra, eichen – ge, eche – luksemburge.
  • Kaj en la ugrofinnaj lingvoj: tamm – estone kaj temmet – finne (en la hungara malsame: tölgy)

__________

Ni menciu, ke ankaŭ personaj aŭ familiaj nomoj devenas ofte de “kverko”. Ĉi tie ni povas rememori pri la unua esperantisto en Litovio, pastro Aleksandras Dambrauskas (Aleksander Dąbrowski, de la pola vorto dąb = kverko).

____________________________

*

Naturo en pentraĵoj

La ĉi-suba parto de “Nia Vilaĝo” montras la regionojn kiuj tre malproksimas de Portugalio.  Okaze de la okazinta “Monda Pokalo – 2018” ni prezentas la pentraĵojn de Rusio, lando kiu gastigis tiun grandiozan eventon.  Jen la pejzaĝoj dum diversaj jarsezonoj, kreitaj per la pentrista peniko.

*

*

Verŝajne kun tiaj pejzaĝoj bone kongruas ĉi tiu turista kanto (2:23), ĉu ne?

1 Vidu, tio estas stranga, tre stranga,  sed mi estas jam tia strangulo:  Mi postkuras nebulon post nebulo kaj ne povas kontroli eĉ min mem.

Rekantaĵo:  Homoj okupiĝas per nervoza agado kaj postkuras monon. Sed mi fuĝas de tiu malsano kaj turmentoj. Mi nur sekvas miajn revojn, sekvante la nebulon kaj belodoron de tajgo*.

2  Tio estas simpla, ja tre simpla al homo, kiu eĉ unufoje foriris. Imagu: kiel klara, tre klara estas la suno, abioj, kanto kaj pluvo.

RekantaĵoKaj restu malantaŭ mi survoje valizoj plenaj de memoro, malĝojo kaj ŝuldoj. Mi veturos tra nebuloj –  sekvante la revojn kaj odoron de tajgo. 

*  *  *

Koncizaj biografioj pri la pentristoj

Ivan Aivazovski (1817-1900) armendevena artisto, naskita en Krimea urbo Teodozio. Junaĝe li studis en Peterburga Akademio de Belartoj kaj vojaĝis tra okcidenta Eŭropo. Reveninte al Krimea Duoninsulo, li ekloĝis en sia familia urbo. Tiu loko montriĝis la bonega medio por pentrado, precipe de maraj pejzaĝoj kaj velŝipoj. Aivazovski kreis ĉirkaŭ 6 mil bildojn, mar-artaĵoj (maristiko?). Li mortis en sia naskiĝurbo kaj estis enterigita en la armena tombejo ĉe la paroĥo, kies membro li estis.

Aleksander Aleksandrovski naskiĝis (1951-) en St. Peterburgo, tiutempe nomata Leningrad, kaj studis ĉe elstaraj artprofesoroj, en Petersburga Art-Akademio. Liaj pentraĵoj videblas en muzeoj kaj privataj kolektoj de multaj landoj.

Vladimir Ĵdanov (n.1959 en Omsk), estas la siberia pejzaĝa pentristo, specialiĝanta pri vastaj panoramoj de vilaĝoj situitaj ĉe la riveroj, pri rusa vivstilo en malnovaj palacoj, fortikaĵoj kaj monaĥejoj. Ĵdanov studis grafikajn artojn en Omska Ŝtata Universitato, de sia naskiĝurbo lokita ĉe kuniĝo de la du grandaj siberiaj riveroj: Om kaj Irtiŝo. Sekve Ĵdanov aliĝis al Instituto de Artoj en Krasnojarsko kaj eklaboris en tajgaj* vilaĝoj. Li devis trovi sian propran metodon de pentrado en tre malaltaj temperaturoj, foje dum la eksterdoma frostego de – 40oC!

Arkadi Rilov (1870-1939) naskiĝis en Vjatka, vilaĝo de Kirova Regiono. Lernis en Peterburga Altlernejo pri Desegnado post kiu li studis en Imperia Akademio de Artoj. Rilov multe desegnis kaj kreis pentraĵojn pri la naturo. Lian domon ĉirkaŭis kvazaŭ natur-rezervejo, la gastoj vidis ke malgrandaj bestoj kaj birdoj ofte eniris la art-studejon de Rilov.  (* Blankaj noktoj okazas inter junio kaj julio en la regionoj de arkta cirklo / inter decembro kaj januaro en plej sudaj regionoj de la suda duonglobo. Tiam, dum apenaŭ kelksemajna periodo, la suno subiras nur por kelkaj horoj kaj rezulte la nokta ĉielo restas konstante hela.) 

Ivan Ŝiŝkin (1832-1998) – majstro de la arbaraj pejzaĝoj, estas unu el plej popularaj rusaj pentristoj. Li regis perfekte pentradon de la naturo, precipe de arbaroj kaj unuopaj arboj. Ŝiŝkin studis kvar jarojn en Moskva Lernejo de Pentrado kaj finis ĝin kun plej altaj notoj. Tio ebligis lin daŭrigi la studojn en multaj eŭropaj landoj. Lia vivo abundis je tragedioj: dufoje vidvinita, Ŝiŝkin ĉeestis la funebron de siaj frue mortintaj filoj. Li tamen ne reflektis sian malĝojon en siaj bildoj. Kontraŭe – liaj pejzaĝoj radias per suno kaj vivo. Arto plenigis lian vivon, Ŝiŝkin montris dum pentrado.

Herman Tatarinov (1925-2006) vivis en kamparana familio. Dum la 2a mondmilito li estis soldato kaj partorpenis la batalojn apud Stalingrad kaj en Orienta Azio. En 1949 li ekloĝis en Leningrado kaj studis ĉe la Mar-Armea Altlernejo kaj, koresponde, ĉe Moskva Poligrafa Instituto. Ĉesinte labori en la armeo, li sukcese praktikis pentradon. Nuntempe liaj pentraĵoj troviĝas en muzeoj kaj privataj kolektoj de Rusio, Britujo, Finnlando, Francio, Germanio, Japanio kaj Usono. 

____________________

* Tajgo estas arbarego, kiu etendiĝas 9,000 kilometrojn laŭ nordaj bordoj de EŭroAzio (ekde norda Skandinavio, trans Siberio – ĝis Pacifika Oceano) kaj ankaŭ en norda Kanado. Regas tie sub-arktika klimato kun frostegaj vintroj kaj apenaŭ 3-monata somero. Pro tio, kreski povas en ĝi nur pingloarboj (plej ofte pinoj, piceoj kaj krome ankaŭ abioj kun larikoj (Larix sibirica) ). Ĉe la suda rando, on trovas iom da betuloj, alnoj, poploj kaj tremoloj. La grundo estas ĉiamfrosta je unumetra profundeco, kio somere formas vastajn marĉojn.

____________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: