Vintra Novaĵletero

Vintra Novaĵletero

Unue, ni invitas ĉiujn al nia Traduka KABE-Rondeto, dediĉita al majstra tradukisto de la E-literaturo – Kazimierz Bein, kiu transprenis la pseŭdonomon “Kabe” – (3:34) https://www.youtube.com/watch?time_continue=20&v=sN0WR2Ev5SY&feature=emb_logo .

Lia simpla kaj eleganta lingvostilo servis kiel modelo, ne nur dum la pionira epoko, sed ankaŭ por la sekvontaj ĝin generacioj. Kabe observis rigore la “principon de neceso kaj sufiĉo” tial liaj tradukaĵoj ĝis hodiaŭ legindas ĝueble. Ni uzas la modestan nomon “rondeto” ĉar la iniciato estas komence adresita al niaj legantoj, sendepende kiom da tradukontoj aliĝos. Tiucele multaj tekstoj aperintaj en “NU” estas verkitaj en relative facila lingvo, longajn kunvortojn dividas streketo kaj apud vorto malfacila aperas ofte ties pli konata ekvivalento. Do ĉiu povas rapide kompreni tian tekston. Simple: kiam vi trovos interesan artikoleton, provu ĝin traduki! Per tia provo certe vi mem profitos.

Se traduko de tuta artikolo estus tro malfacila, tiam – kun la helpo de kelkaj eĉ legantoj – ni povas de tempo al tempo publikigi la plej interesajn aŭ originalajn parol-turnojn. Tian liston vi povis jam trovi fine de la artikolo “La finna vojo”. Facile? Jes.

*

Kaj nun sekvas iom pli distra parto de nia vintra letero. Ĉiu jarsezono havas sian ĉarmon, precipe inter la naturo. Jen kelkaj pentraĵoj, kiuj taŭgus certe al nia rubriko de “Nia Vilaĝo. Jen kelkaj vintraj pejzaĝoj, kreitaj per peniko pentrista.

En la kuranta novaĵletero, ni proponas al vi mini-konkurson (sen premioj). Ĝi estas tre simpla. Vidante kelkajn bildojn el Nordameriko, Eŭropo kaj Azio, bonvolu diveni el kiuj landoj ili devenas. Por faciligi la solvon, ni aldonas ke du el tiuj landoj gastigos specialajn eventojn en 2020.

1

Matena “Bird-observado”

2

3

4

5

“Pedrikoj sur neĝo” – en vintra vento.

________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: