Valden – parto 4 (Aŭtuno)

Valden – parto 4 (Aŭtuno)

Neniu estas tiel maljuna, kiel la homoj kiuj pretervivis entuziasmon”  (Henry Thoreau)

Oni komplete rekonstruis la kabanon, en kiu Thoreau verkis “Valden”.

 

  La farmo

Vagante en la arbaro, iutage Thoreau devis ŝirmi sin kiam subite aŭdiĝis tondroj kaj komencis pluvegi. Li eniris malbelan kabanon, en kiu loĝis tre malriĉa familio, vivanta en la sama ĉambro kun kokinoj. La patro luis parton de la kampo kaj devis multe labori por la bienulo sed ĉiam restis sen mono. Pro tio ili ĉiuj ofte malsatis, same gepatroj kiel la infanoj . La filozofo provis lin konvinki, ke estus pli bone loĝi en arbaro, en malgranda pura dometo kaj vivi kiel libera homo. Por tio oni simple devas rezigni pri ĉasado de mono, cigaredoj kaj vantaj distraĵoj. Tia vivstilo igis lin manĝi pli da plantoj ol viando. Krome tio, duhora fiŝkaptado provizas al li manĝadon por kelkaj tagoj – aldonis Thoreau. Bedaŭrinde: tiu malriĉulo, katenita per mito pri la t.n.”usona revo” (american dream), ne komprenis ke oni povas vivi alimaniere. 

*

“…Revenvoje mi rimarkas belecon de la pasataj arboj: karpeno (Carpinus L.) ulmo (Ulmus L.) cugo (Tsuga). Inter la arboj disvastiĝas filikoj kaj ciperacoj (Ciperaceae).  “De tempo al tempo mi promenis en bosko de pinoj, altaj kvazaŭ preĝejo, similaj al velŝipoj surmare. Vento balancis iliajn branĉojn kaj ludis kun radioj de la suno. Grupo de fungoj ornamis la stumpojn lasitaj post arbohakista laboro.  

Apude kreskas rampanta junipero (Juniperus horizontalis) kronigas la grundon per fruktoplenaj brajĉoj. Inter la arboj fruktis bluaj vakcinioj. Poste mi ekvidis arĝentkoloran likenon pendi kvazaŭ girlandoj. Proksime al marĉo kreskis kornusoj (Cornus L.) kaj sambuko (Sambucus L.) kun nigraj fruktoj.  Arbeda ilekso (Ilex L) elstaras brile kaj tentas manĝi siajn fruktojn – belruĝaj, sed malpermesitaj pro la venena interno…”

Noblaj principoj 

La aŭtoro invitas al diskuto pri ĉasado de sovaĝaj bestoj kaj, pli ĝenerale, pri tio ĉu homo devas manĝi viandon. Malgraŭ ke Thoreau simpatias kun vegeteranismo, tamen li mem fiŝkaptas, ĉasas kaj foje manĝas viandon. Li ankaŭ rekonas ke nordamerikaj indianoj bezonas ĉasi, mortigi alkon aŭ alian sovaĝan beston ĉar nur tiel ili povas travivi en la arbaroj. Vivante ĉe la Valden-lago, Thoreau mencias kelkajn leĝojn pri homo kaj la naturo:

  • Oni amu sovaĝan beston same kiel ĉion bonan;
  • Ĉasisto devas esti amiko de sovaĝaj bestoj;
  • Por ne fariĝi murdisto, homo mortigu neniun kreitaĵon intence kaj sencele;
  • Fine la homoj devos ĉesi manĝadon de bestoj;
  • Kion scias homoj instinkte, tio estas humaneco;
  • (Tamen) Batalo kontraŭ primitivaj instinktoj servas ke homo altiĝu morale;
  • Plej ĝuste oni trudu al si iun novan simplecon kaj reatingu memrespekton;
  • La plej alta formo de memkontrolo estas kiam oni sin ne vitenas per bestoj, sed kreskigas plantojn por rikolti fruktojn de la tero;
  • Akvo estas la sola trinkaĵo de saĝa homo;
  • Se tago kaj nokto vin ĝojigas, vi estas homo sukcesa.

Dum ĉasado de birdoj, mi kunportis fusilon sed provis min senkulpigi ke mi nur studas ornitologion aŭ provas trovi maloftajn bird-speciojn. Sed mi diru honests ke estas pli bonaj metodoj studi ol pafi per fusilo, do mi prefere rezignu pri la pafilo. Cetere, ĉu valoras vivi nur por bongustaj manĝaĵoj? 

Dekliva bordo de Valden-lago

Por ĉasti, vi devas praktiki moderecon. Sed kio ests ĉasteco? Ni aŭdis pri tiu ĉi virto, sed ni ne scias kio ĝi estas. Tial ni subiĝas komforte al cirkulantaj murmuroj. Por vivi ĉaste, oni devas transpreni grandan penon. Per malfacilaj ekzercoj ni proksimas al saĝeco kaj pura vivo; maldiligenteco kaŭzas nescion kaj volupton. Tio danĝeras precipe al junulo, ĉar tiam lia menso fariĝas dormema. Tia homo povas kuŝi tutan tagon kaj ripozi sen laĉiĝo. Moviĝu do amiko, laboru fervore eĉ dum purigado de ĉevalejo. Ne facilas venki nian naturo, sed ni devas tion fari.

Malgraŭ mlaforteco de nia korpo, neniu verŝajne kontraŭos ke valoras subiĝi al pli altaj principoj. Jen dum tago ni sentas miraklan aromon de floroj kaj herbaĵoj kaj nokte ni admiras stela ĉielon – ĉu tio ne estas senmorta, pli valora ol iu ajn sukceso? La tuta naturo meritas vian gratulon kaj benata estas tago, en kiu vi tion komprenas

 

Najbaraj bestoj 

La ĉapitron komencas interparolo de Thoreau kun lia konato Viliam. En kvazaŭ teatra dialogo, poeto (kiun ludis Villiam kaj ermito /=Thoreau) iras kune fiŝkapti. La poeto rigardas nubojn kaj fine bedaŭras ĉar intertempe la ermito kaptis fiŝon. En sekva parto, Thoreau skribas pri bestoj, kiujn li vidis tiutage. Li observis furiozan batalon inter du grupoj de formikoj kaj komparis tion al reala batalo okazinta dum la interna milito okazinta en Usono fine de la 18a jarcento. La ruĝaj formikojn li nomis “republikanoj” kaj la nigraj, laŭ lia imago apartenis al imperio (brita). Thoreau ironie konfesas ke tio estis la sola batalo kiun li partoprenis.

*

“… Mantene vekis min pego (Dryocopus) kiu frapis la breĉon kun paneroj.  Migra turdo (Turdus migratorius) trovis protekton inter branĉoj de la pino, kiu kreskas apud mia kabano. 

En junio pedriko (Tetrao umbellus), kiu laŭnature estas timida birdo, gvidis la idojn el arbaro, ĉe la fenestro ĝis la pordo de mia dometo. Ĝi vokis ilin, klukante kiel kokino. Kiam ŝi avertas la birdidojn, je tia signalo ili tuj disiĝas – nevideblaj ĉar similas laŭkoloro al sekiĝintaj folioj. Iranta tie homo povas nur aŭdi zumadon de la fluganta patrino, kiu altiras lian atenton de la fuĝintaj pedrikidoj. Oni diras, ke kiam la birdidoj disiĝas kaj ne venas je la voko de la patrino, tiam ili neniam plu aŭdos ŝian vokon.   Ankaŭ skolopo (Scolopax scolopacis) prizorgis sian idaron, flugante malalte super ili. Se mi proksimiĝas, la patrino lasas la grupeton kaj kuras ĉirkaŭ mi lamante kaj ŝajnigas ke ŝia kruro aŭ flugilo romiĝis. Tiel ŝi volas okupi mian atenton ke mi ne post-iru ŝiajn birdetojn. Intertempe, la skolopidoj forkuras al marĉo kun laŭta pepado.  

Inter la molaj branĉoj de vejmuta pino (Pinus strobus L.) eksidis plorturtoj (Zenaida macrouratremigante la flugilojn super mia kapo. Najbare aperis la scivolema ruĝa sciuro: kiu tiel bruas? Por ĉion tian ekvidi, unue vi devas trovi bonan lokon en arbaro kaj sidi pacience, en longa silento…”

_____________________________

 

 

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: