Utilaj plantoj: Oksikoko

Utilaj plantoj: Oksikoko

Oksikoko (Oxyoccus) estas ĉiamverda, plurjara planto kun longaj, rampantaj vitoj. La vorto devenas el la greka “acida” (oksus – ὀξύς) kaj “bero” (kokkos – κόκκος).

Ĝi apartenas al erikac-familio (Ericaceae), en kiu oni mencias kvar speciojn de ĉi tiu arbusto:

  • Oksikoko ordinara (Vaccinium oxyoccus) – la plej populara, kiu kutime kreskas en nordaj regionoj de Eŭroazio kaj parte en Nordameriko;
  • Oksikoko malgranda (Vaccinium microcarpum) – ĉefe en Skandinavio kaj aliaj regionoj de Nordeŭropo;
  • Oksiko montara (Vaccinium erythrocarpum) – en sudorienta Nordameriko kaj Orientazio;
  • Oksikoko Nordamerika (Vaccinium macrocarpon).

Natura habitato / vivejo por oksiokoko ordinara (Vaccinium oxyoccus)
estas malsekejo aŭ ĉe acida marĉo.

Oksikoko floras en junio: la floroj elkreskas de pendukoloj, petaloj estas hele rozkoloraj, kurbiĝantaj malantaŭen. Stamenoj longas ĉ. 8 milimetrojn, kovritaj per delikataj haretoj.

La fruktoj de Vaccinium macrocarpon atingas grandecon de 2 centimetroj kaj fruktoj de oksikoko ordinara, kreskanta nature en kota / malsekeja medio estas malpli grandaj (ĉ. 8 mm). Ili maturiĝas en mezaŭtuno. La rikolto ofte abundas, ĉar el unu kvadrata metro oni povas pluki eĉ 3 kilogramojn da beroj. En plena suno, la fruktoj alprenas karakterizan ruĝ-rozkoloron. Ili prezentiĝas bele kaj povas esti uzitaj ankaŭ kiel dekoraĵo en bukedoj.

.

Tiuj kreskantaj en ombro restas pli longe verdaj, do oni povas ilin rikolti eĉ en vintro.

RIKOLTOJ

Dum la rikolta sezono, oni pova pluki la fruktojn permane aŭ uzante specialajn “korbojn” kiel tiu sur la supra foto.

Supre: Tiel usonanoj kolektis oksikokajn fruktojn antaŭ 100 jaroj (maldekstra foto) kaj dekstre – nuntempe, por manĝ-industrio. Cetere, oksikokon oni kultivas ankaŭ en Sudameriko kaj mondskale; unu el ĝiaj plej grandaj produktantoj estas Ĉilio.

UZADO

Plejparto (ĉirkaŭ 95%) de oksikokoj estas prilaborita kaj uzata por fari sukon kaj saŭcon. La resto estas vendata, freŝe aŭ sekigite, al konsumantoj. Oni uzas la fruktojn ankaŭ por kukoj, kompoto, marmelado kaj konfitaĵoj.

Pro acida kaj iom amara gusto, oksikoka saŭco aŭ ĵeleo estas uzata en Nordameriko kiel aldonaĵo por rostita meleagra viando (dum la tradicia indiana “Danko-tago” okazanta ĉiujare on oktobro). Similan manĝaĵon oni uzas dum Kristnaskaj Festoj en Britujo, Kanado kaj Usono. En kelkaj landoj, oni uzas tiajn aldonaĵojn ankaŭ por ĉasviando (de ĉasitaj bestoj).

La oksikoka frukto riĉas je fibro, vitaminoj B1, B2, C, E kaj karoteno. Krome ĝi enhavas maloftajn mineralojn: natrio, kalio, fosforo, kalcio, magnezio, jodo kaj fero, kiuj funkcias kiel potencaj antioksidantoj. Tial oni uzas ĝin en diversaj medikamentoj kaj en kosmetika industrio.

Dum la rikolta sezono, en kelkaj landoj oni organizas oksikokajn festivalojn.

Natura medicino konas tiun trajton, ke bone preparitaj oksikokaj fruktoj purigas la korpon de toksinoj. Certaj kemiaj elementoj de oksikoko aktivas enkorpe kontraŭ bakterioj kaj fungoj. Tial ĝi estas uzata por kuraci renojn kaj helpi kontraŭ infekto de urina sistemo. Kuracistoj tamen ne rekomendas ĝin por personoj malsanaj je ostoporozo aŭ trombo (sanga koaguliĝo).

*

La nomoj de oksiko similas en la apartaj lingvogrupoj, sed nur du lingvoj sekvas ĝian latinan nomon: la itala – ossicocco kaj la portugala (uzata Brazile – oxicocos). En la franca – canneberge (similas al tiu de angla – cranberry).

Inter la skandinaviaj lingvoj, la nomo sonas preskaŭ same: svede – tranbär, dane – tranebaer, norvege – tranebaer, islande – trönuber. Ĝi devenas de la birdnomo de gruo (trane, trana) pri kio vi legos fine de la artikolo.

En slavaj lingvoj la nomo por oksikoko jenas: en sorab-luzaca lingvo – žorawina (ĵoravina), pole – ĵuravina (żurawina), belaruse – ĵuravini (жураві́ны), ukraine – ĵuravlina (журавлина). Slovake – brusnica, serbo-kroate – brusnica, slovene – brusnica, makedone – brusnica (брусница). Bulgare – ĉervena / ruĝa borovinka (червена боровинка ); ruse: ru: klukokva (клю́ква), ĉeĥe – klikva.

Gruoj sur Estonia malsekejo

Nun io aparte interesa. Kiel vi legis antaŭe, oksikoko kreskas ofte sur malsekaj grundoj kaj tie, inter diversaj birdospecioj, vivas unu tre interesa kaj bela – gruo (scienca nomo: Grus). Tiu granda kaj svelta virdo manĝas diversajn plantojn, ties fruktojn, foliojn aŭ eĉ radikojn. Sed unu el ĝiaj pli favorataj plantoj estas ĝuste oksikok-beroj. Pro tio, la nomo de oksikoko estas tre simila al tiu de gruo. Ĉi tie vi trovas la nomojn de gruo en kelkaj lingvoj kaj vi povas kompari tion kun la nomoj de oksikoko en tiuj lingvoj, respektive.

.

Supre: Grua silueto estas la simbolo de eleganteco. Dekstra foto: Iu provas akompani gruojn dum la flugo.

Gruo, hispane – grulla, angle – crane, germane – Kranich; nederlande – kraanvogel (similas al vorto cranberry ĉu ne)? En skandinaviaj lingvoj: dane kaj norvege – trane, svede – trana (rigardu la vorton”oksikoko” = tranebær en tiuj ligvoj).


Grua saluto al sunleviĝo. Pentris Jozef Chelmonski en jaro 1910. En malfrua aŭtuno, gruoj kolektiĝas antaŭ forflugi al pli varmaj landoj.

En slavaj lingvoj la gruo nomiĝas: slovake – žeriav; pole – żuraw, (ĵurav), luzac-sorabe – ždral (ĵdral), serbo-kroate – ždral (ĵdral), makedone – ĵeravot (жеравот), bulgare – ĵerav (жерав), ruse – ĵuravl (журавль), belaruse – ĵuravel (журавель), ukraine – ĵuravel (журавель).

Jen, de kie venas la nomoj por oksikoko: žorawina, żurawina, ĵuravini, ĵuravlina … Verŝajne tia lingva komparado /komparistiko estas interesa por la esperantistoj kaj interlingvistoj.

_______________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: