Urugvajo – al socia repaciĝo

Urugvajo – al socia repaciĝo

Urugvajo kun sia ĉefurbo proksimas al esperantistoj, ĉar tie okazis unu el prestiĝaj sukcesoj de nia movado. La bone preparitan kampanjon de prof. Ivo Lapenna kronis la tre favora “Rezolucio de Montevideo“, subskribita decembre 1954 inter UNESKO kaj UEA. Ekde tiam aperas malofte informoj pri E-movado en tiu lando. Spite al tio, la socia vivo de tiu nacio pulsas, ne ĉiam sen komplikaĵoj. Dum lastaj 15 jaroj, centrejo “Nueva Vida” daŭrigis gravan socian agadon helpante gejunulojn kaj iliajn familiojn en Borro, la periferia suburbo de Montevideo. Pri tio parolas direktoro de la centrejo, Louis Mayobre en ĉi tiu intervjuo.

.

La ĉefa “motoro” de nia kampanjo estas junularo, kiu alfrontas la defion kun sincera amikeco kaj ĝojo. La centrejo funkcias kadre de pli granda Asocio por Socia Disvolvo kaj kunlaboras kun INAU- la publika instituto por urugvajaj infanoj kaj gejunuloj. Ni akceptas ĉiun, kiu venas al ‘‘Nueva Vida’ (urugvaja versio de nia “Nova Urbo”) kaj celas lin helpi kaj esperigi ke liaj problemoj estas solveblaj.

Mayobre rakontas, ke ekde jaro 2018 timo kaj doloroj de perforto turmentis loĝantojn de Bario Borro (kvartalo de Montevideo, ĉ. 20 km norde de la urbocentro). Ĉies vivo estis minacita pro bataloj inter du konkurantaj narkotistaj bandoj. Pafado okazis tage kaj nokte kaj la timigitaj homoj serĉis sekuran lokon. Nombro de la alvenintaj homoj kaj familioj duobliĝis en “Nueva Vida” kies gvidantoj kaj edukistoj devis alfronti la teruran situacion. Por tio necesis kunlaboro kun la ceteraj loĝantoj. Multaj estis prirabitaj kaj iliaj domoj okupis narkot-krimuloj.

Kiel vi alfrontis tiun malamikan situacion?

Unue ni raportis al la Ministerio pri Internaj Aferoj kaj, antaŭ ol ili intervenis, ni aranĝis sekuran lokon por kelkaj familioj.

.

Membroj de unu el tiuj familioj troviĝis en morta danĝero kaj ilia filino, kvankam riĉe situita, ne havis kontakton kun sia familio. Tamen ŝia konscio vekiĝis kaj ŝi donacis al siaj gepatroj grundon, kie ili povos konstrui sekuran hejmon. En alia familio ekzistis multe da streĉoj, kverelado kaj perforto. Kiam ni eniris por ili protekti, iu nin insultis kaj provis timigi. Temen ni sukcesis protekti la infanojn, ke ili vivu sekure kaj tranktvile.

Kiuj estas la homoj, kiu venas al via Centrejo kaj bezonas helpon?

Nuntempe ni realigas tri projektojn 1. CAIF, alianco de sociaj, komunumaj kaj registaraj organizaĵoj; 2. Klubo Por-infana; 3. Junulara Centrejo. Vivante en atmosfero de perforto, ni decidis konstrui pacon kaj porti esperon. Volinte helpi, ke la minacitoj venku timon kaj malamon, ni organizis amikan medion por 108 infanetoj ĝis 3-jaraj. Akompanas ilin la patrinoj kaj ni kune aranĝas diversajn ludojn, eduk-ekskursojn dum kiuj ili ĝuas harmonion kaj belecon de la naturo.

La pozitivaj spertoj logis eĉ junajn membrojn de la konkurantaj gangojn kio evidente mildigis la sociajn rilatojn. En la Infana Klubejo ni prizorgas 62 infanojn en aĝo de 6-11 jaroj. Tiumaniere ili espereble ĉesos forvaganti el sia lernejo kaj sukcese eniros la pli altajn klasojn. En 2004, pli ol triono de la infanoj forkuradis el lecionoj kaj hodiaŭ nur 5% tion faras.

Ni invitas ilin partopreni en muzikaj lecionoj, naĝ-kursoj, pilkado, atletiko kaj aliaj aktivecoj. Tiel ili disvolviĝas kulture, lernas pri higieno kaj inter-rilatas pli amike. Ni rimarkis, ke ili eĉ oferas volonte donacojn al siaj malpli riĉaj gekolegoj. La infanoj edukiĝas forigi ankaŭ ĉian perforton el sia konduto.

Pli aĝaj geknaboj (12 ĝis 18-jaraj) aktvias en nia Junulara Centrejo. Ĉijare 52 da gejunuloj partoprenis en post-lecionaj aktivecoj. Ses el ili estas jam mezlernejanoj kio estas jam sukceso, se ni konsideras ke la plimulto ĉesas lerni jam post kelkaj jaroj. Por tiuj pli aĝaj ni organizas metiajn kursojn pri ĉarpentado, ŝtof-prilaboro, komunikado kaj aliaj. Ĉiun agadon prizorgas propravole kaj senpage membroj de Fokolara Movado, kun ĝojo ke la juna generacio plibonigas kvaliton de sia vivo.

Kiajn kontaktojn via centrejo havas kun aliaj organizaĵoj en via regiono?

Laŭ paso de jaroj, kreiĝis reto da institucioj kiuj kunlaboras en tiu ĉi malavantaĝa kvartalo de Borro. Por tiu ĉi junularo estas tre interesa ĉiu vizito de eksterlandaj gastoj, kiuj venas por partopreni en niaj aktivecoj. Ni volas ilin danki, ĉar ilia ĉeesto estas ankaŭ utila por nia agado.

Stefania Tanesini

____________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: