Suomi kulture …

Suomi kulture …

Komence ni klarigu, ke la vorto Suomi signifas “Finnlando” en la finna lingvo. Tial sur la finnaj poŝtmarkoj videblas tradicie tiuj ĉi du nomoj, kiuj havas la saman signifon: la unua – originala kaj la dua, internacie konata. Do ni diru ŝerce, ke oni povas Saŭni, Sisui kaj “Suomi” (aŭ pli korekte: ensaŭniĝi, praktiki sisu kaj ĝui la finnan vivstilon).

Vidartoj kiel pentraĵoj, fotado kaj arkitekturo, ludis gravan rolon en transformiĝo de Finnlando el politike dividita, malriĉa lando je la bonfara, moderna ŝtato. La finna nacio kaptis la ŝancon atingi altan reputacion kaj memfidon, ĉefe per siaj nemateriaj valoraĵoj. Unue tio estis partopreno en foiroj kaj mondaj ekspozicioj kaj sekve en rekono de praktikaj kaj estetikaj trajtoj de la finna arkitekturo. La nova stilo sukcesis ligi la tradicion kun moderna stilo. En urboplanado oni demonstris tre interesajn solvojn, kiuj plibonigis vivkvaliton de la socio.

.

Ĉe la komenco de tiu kelkdekjara proceso estis fotografio kaj ties pioniro, Vilho Setälä – granda gvidanto de la finna Esperanto-movado. Tion vi legos ĉi-sube, post la muzika /danca materialo pri Letka jenkka.

*

Jen io por niaj legantoj, agrabla kaj facila: verŝajne la plej populara danco de Finnlando – Letka jenkka. Unue do vi aŭskultos la muzikon, sekve rigardos la aliajn danci kaj fine /finne vi mem eble tion provos?

Temas pri letka-jenka (finne: Letkajenkka) la danco, kiu baziĝas je folkloro de Finnlando. Originale, oni nomis ĝin simple “jenka” – esperante: jenko / jenkao? – kiu apartenas al sufiĉe rapidaj dancoj. Tamen ĝia la ritmo estas tre simpla, simila al tiu de ĉeĥa “polka”. La danco ekfurioris kiam la mult-instrumenta finna muzikisto Erik W. Lindström komponis la kanton “Letkajenkka”. Ĝi estis tuj surbendigita en Svedio, Norvegio kaj poste en la rusa kaj nederlanda versioj. Multajn jenkojn komponis fama finna aktoro kaj muzikisto Georg Malmstén.

.

Baldaŭ poste Rauno Lehtinen kreis novan kanton kaj nomis ĝin“Letkis”. Sub tia titolo ĝi estis surbendigita en preskaŭ 100 landoj de Eŭropo, poste en Latinameriko kaj en aliaj kontinentoj.


Supre: La jenkon dancas junularo el Sudorienta Azio


Ekde tiam oni erare nomas tiun ĉi dancon Letkis. Ĉi tie prezentas ĝin japana kantisto kaj aktoro Kyu Sakamoto (2:54) https://www.dailymotion.com/video/x2k4pta . Verŝajne la plej konatan version ludas orkestro de Roberto Delgado (2:23) https://www.youtube.com/watch?v=iSrZZ0x86Ho. Kutime oni dancis jenko’n dum popolfestoj, ĉe la muziko de netradiciaj instrumentoj kaj poste uzitaj estis violono kun akordiono. Viroj faras la samajn paŝojn kiel virinoj kaj oni dancas en linio aŭ cirklo.

Tiumaniere la jenko bone utilas por socia amuzo, kio videblas sur la filmetoj: 1– En la natura medio (2:50) https://www.youtube.com/watch?v=eR33qNyzQag ;   /   2- Dum la fruaj jaroj kiam la jenka komencis konkeri la mondon – (2:02)https://www.youtube.com/watch?v=vvretYJ8sh8 ;   /3- Elegante, en danc-salono – (2:52) https://www.youtube.com/watch?v=k_g_R807Apg ;    / 4- Ĉarm-infana = (2:10)https://www.youtube.com/watch?v=bFN_O9BN33I ; / 5- Jun-parado (5:34) https://www.youtube.com/watch?time_continue=97&v=uqRXjwGaKNU .

Kiu plej plaĉas al vi?

La danco aperis ankaŭ en filmoj de Filipina Insularo, Greklando, Hungario kaj Pollando.

___________________________

.

Vivi por kaj per Esperanto

Vilho Setälä (1892-1985)

Vilho Setälä (1892-1985) estis redaktoro, la pioniro en fotografia arto, eldonisto kaj ĉefa gvidanto de la E-movado en Finnlando. Li komencis lerni Esperanton dum somera feriado 1906, en orienta Finnlando. Lerninte la svedan, Vilho rimarkis kiel ĝi malfacilas kompare kun la Internacia Ligvo. La ideo kaj lingvo forte kaptis lian intereson kaj post kelka tempo li ekaktivis en la movado.

En sia junaĝo, Vilho partoprenis dufoje en lingvaj ekspedicioj de sia patro. Ili veturis laŭ suda bordo de la Finna Golfo, kie vivis la du ugrofinnaj popoloj: votianoj kaj livianoj. Tie la junulo uzis grandan fotilon, kiun li ricevis en sia naskiĝa datreveno. La fotoj pri tiu vojaĝo estis alte taksitaj kaj malkovris lian talenton kaj artan vizion. Nuntempe tiuj fotoj estas grava historia dokumento pri la tiama vivo apud Balta Maro. / Vidu ĉi sube:

.

Antaŭ sia 20-jariĝo, Vilho gvidis jam multajn kursojn kaj prelegojn. Por la kursoj, li tradukis svedan E-lernolibreton al la finna kaj estis elektita sekretario de EAF (Esperanto-Asocio de Finnlando). Li aliĝis al UEA en jaro 1914, fariĝis ĝia delegito kaj veturis al Parizo por partopreni la 10an Universalan Kongreson. La kongreso okazi pro la mondmilito kaj li revenis hejmen.

Ekstudinte ĉe la Helsinka Universitato, li jam havis bazan scion de kelkaj lingvoj, inkluzive la francan kaj latinan. Dum la universitetaj jaroj li vizitis E-klubejon, kie okazis renkontiĝo de la urba E-Societo “La Polusa Stelo” kaj membriĝis al Studenta Societo Esperantista. Samjare aperis lia unua E-legolibro kaj fine de la milito Setälä komencis redakti dulingvan gazeton ‘Esperanta Finnlando‘ kiu helpis diskonigi lian E-libreton. Dum sep jaroj, tiu libro estis eldonita kvarfoje en la suma kvanto de 18,000 ekzempleroj. Antaŭ fino de la studoj pri matematiko, kemio kaj fiziko, Setälä fondis Esperanto-Instituton de Finnlando, por kiu li sukcesis eĉ havigi la ŝtatan subvencion. Li magistriĝis ĉe la Helsinka Universitato en jaro 1922 kaj intertempe estis elektita membro de lingva komitato. Tiujare okazis en Helsinko la 14a Universala Kongreso, kies ĝenerala sekretario estis la juna absolvento de la tiea universitato, Vilho Setälä.

En 1922, la Universala Kongreso de Esperanto okazis unuafoje en Finnlando. Sur la foto, V. Setälä staras maldekstre.

La sekvinta jardeko estis ankaŭ prospera. En 1930 Setälä eniris Akademion de Esperanto kaj sekve UEA nomumis lin homora membro. Liajn sukceojn firmigis kunlaboro kun granda eldonejo Otava, kiu eldonis milojn de liaj libretoj pri Esperanto. Tie aperis ankaŭ lia “Praktika hejma fakvortaro” (finne: Kodintaitosanakirja) kaj teknikaj libroj pri fotado.

.

Supre: 1- Unu el multaj fot-albumoj produktitaj en eldonejo, kiu publikigis ankaŭ librojn de V. Setälä ; 2- Lia foto de livonia ŝalupo (orienta bordo de Balta Maro).

Tiutempe Setälä fondis propran foto-metiejon en Helsinki kaj instruis prfotografiaj teorio kaj teknikoj ĉe Lernejo de Aplikataj Artoj. Oni taksis, ke ĝis 1936 eldoniĝis entute ĉ. 76,000 ekzempleroj de liaj lernolibroj kaj vortaroj, venditaj ankaŭ eksterlande.

.

En 1943 Setälä komencis eldonadi du revuojn pri fotado (Kamera kaj Fotilo) kaj devis ĉesi post unu jaro pro malmultaj abonantoj. Tamen unu el liaj verkoj – “Fotado kiel Scienco kaj Arto” ankoraŭ aktualas en la kampo de fotografia arto.

Kiam finiĝis la dua mondmilito, li prelegis diversloke kaj organizis E-kursojn. Unu el liaj kursanoj estis Elsa Salovaara, kiu poste aktivis en la movado kaj verkis esperante libron ‘Kie boacoj vagadas‘.  Gvidante plu la Esperanto-Instituton, Setälä refondis gazeton Esperanta Finnlando (kiun li redaktis ĝis la jaro 1974). En 1955 fondiĝis Fondumo Esperanto (FES) en la familia domo de Setälä, ĉe Esperantotie (Esperanto-vojo) en urbeto Espoo, 20 km okcidente de Helsinko.

Vilho Setälä sukcese gvidis la fondumon dum tri jardekoj kaj per ĝi eldonis multe da E-libroj. Inter la plej gravaj estas internacia lernolibro Privilegia vojo al lingvoscio, aperinta jam en la tria jaro post estiĝo de FES. Tiu ĉi malgranda libreto facile kaj lerte enkondukas ĉiun komencanton lerni bazan vortaron kaj frazojn de Esperanto. Abundo de la ĉarmaj ilustraĵoj estas aldona logaĵo de PVLS kaj post 60 jaroj ni povas diri ke, ĝis hodiaŭ, verŝajne neniu simila eldonaĵo superis ĝin.

.

Ne mirinde, ke La ‘Privilegia vojo’ estis reeldonita kelkfoje kaj vendiĝis tutmonde en 25,000 ekzempleroj. Ni menciu ankaŭ ĝian “ĝemelan” eldonaĵon – Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto” (OVO), kiu en simila stilo kaj per multaj ilustraĵoj klarigas bazan vortaron de la Internacia Lingvo.

Necesas mencii, ke – krom tiuj valoraj libretoj por komencantoj – FES eldonis ankaŭ valorajn librojn de klasika finna literaturo, fronte kun la nacia epopeo de Finnlando – Kalevala (1964).

Unu el ilustraĵoj por “Kalevala”

La fondumo helpis eldoni la romanon Sep fratoj de Aleksis Kivi (tradukitan al bengala lingvo surbaze de la E-versio). Sur la librolisto de FES troveblas diversaj E-lerniloj por finnoj kaj la tradukita Esperanten Batalo pri la domo, populara verko de Johannes Kinnnkoski. Al junaj esperantistoj estos verŝajne malfacile kredi, ke la prezoj de tiuj eldonaĵoj estis indikitaj en la E-valuto nomita “steloj” – agnoskitaj /ŝanĝeblaj en tiamaj nederlandaj bankoj.

Krom la supraj eldonoj kaj reeldonoj, esperantistoj ĝuis certe la kvin FES-librojn en “Serio forge” (1 – Abismoj; 2 – Saltego trans jarmiloj; 3 – Mr. Tot aĉetas mil okulojn; 4 – La verda raketo; 5 – Mia verda breviero). Aŭtoris ilin Jean Forge – majstro de la distraj noveloj en originala E-literaturo. Nuntempe, kvankam Setälä mortis antaŭ pli ol 30 jaroj, lia fondumo ekzistas kaj apogas valorajn iniciatojn kiel ekz. Kulturan Esperanto-Festivalon.

Samtempe kiam ekestis Fondumo Esperanto, Setälä estis elektita prezidanto de EAF (Esperanto-Asocio de Finnlando) kaj tenis la postenon dum 10 jaroj. En sia 80a jaraĝo, Setälä publikigis verkon Suomen kielen dynamiikkaa (Dinamiko de la finna lingvo), kiu estis studo pri son- kaj literstatistiko de la finna, farita per komputilo. Pro lia plurflanka agado, la filozofia fakultato de Universitato de Helsinki donacis al Setälä honoran doktorecon en 1973.

En 1979, Esperanto-Asocio de Finnlando nomumis lin sia honora prezidanto kaj por tiu okazo produktis la medalon, kies meza parto videblas dekstre, sur la supra foto.

Familio

Patro de Vilho, s-ro Eemil N. Setälä estis profesoro pri lingvistiko kaj etnografio, sekve aktiva politikisto; la patrino Helmi estis verkistino. Vilho Setälä edziĝis en 1917 kun Aini Halinen kaj ili havis kvin infanojn. La unua fratino de Vilho, Salme Setälä-Cornér estis elstara arkitekto kaj la plej juna, Anniki Setälä-Sundqvist verkis belajn librojn por infanoj kaj geknaboj, ĉefe pri la naturo.


Salme Setälä (maldekstre), H.Edjakka kaj E.Joenpelto dum renkontiĝo kun s-ino Silvi Kekkonen, la edzino de Finnlanda prezidento.

.

Laŭ ĝenerala opinio, Vilho Setälä estis la plej grava esperantisto en Finnlando kaj apartenas al eminentaj aktivuloj en la historio de Esperanto-movado.

En 1982, la 90-jara Vilho Setälä organizis grandan ekspozicion de siaj fotografioj faritaj dum la 70-jara fotista kariero. Ĉiujn fotojn kaj negativojn de sia riĉa kolekto, li transdonis al Instituto kaj Muzeo pri Fotografio en Helsinki.

_______________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: