… kaj bonhumore

… kaj bonhumore

Kiel vi legis an la antaŭa artikolo, Suomi en la finna lingvo signifas Finnlando. Post la numero “du” (la du nomoj – Finnlando / Suomi kaj la du koloroj en ties nacia blankoblua flago, sekvas numero “3”:

.

Ĉi-supre, ni elektis la tri poŝtmarkojn, kiuj montras la tipajn vidaĵojn de Finnlando: 1. Kabano abud-laga, eble kun saŭno malantaŭe; 2. La du koloroj de la nacia finna flago – blankaj nuboj kaj la blua lago. 3. Sisu vintre, hartiĝo en glacitruo.

La tri supraj poŝtmarkoj enkondukas nin la tri finnaj sportoj aŭ sportaj amuzoj – ankoraŭ ne konataj tutmonde. Kvankam ili ne estas en la programo de Olimpikaj Ludoj, tamen agordas humure: same la publikon, kiel la sportulojn mem kaj – verŝajne – ankaŭ nian legantaron.

.

Ni komencu per simpatia amuzado, kies populareco altigos ĝin eble ĝis la nivelo de la rekonitaj sportoj:

Numero 1: Hobia ĉevalado

Dum lastaj dek jaroj en Finnlando tre populariĝis “rajdo sur ĉeval-amuzilo” (hobbyhorsing / eo: hobia ĉevalado?) – por. Inne jez. Tio estas sporto aŭ ludo – se vi preferas tiel nomi ĝin – por kiu oni uzas bastonon kun artetarita ĉevalkapo, kiun la finnoj nomas bastonĉevalo*. Oni ludis per tion ankaŭ en pasinteco, ne nur en Finnlando, sed neniu supozis ke tia amuzado povas iam ajn fariĝi preskaŭ nacia sporto.

Tian popularecon plirapidigis verŝajne dokumenta filmo, kiun reĝisoris Selma Vilhunen. En 2012 s-ino Vilhumen rimarkis en la reto, ke multaj geknaboj diskutojn pri rajdado de hobiĉevaloj (hobiaj ĉevaloj, ĉeval-amuziloj). Tio ŝin inspiris kontakti la interesitojn kaj fari dokumentan filmon. La 90-minuta filmo aperis en 2017 sub la titolo ‘Hobbyhorse Revolution‘ (Ĉeval-amuzila revolucio). Reago de la kritikistoj estis tre pozitiva kaj la filmo ricevis kelkajn premiojn dum festivaloj.

Ankaŭ la publiko akceptis ĝin laŭtĝoje – eble pro la nekutima temo kaj malkovro de frapokula utileco en io simpla, preskaŭ forgesita. Precipa entuziasmo aperis inter la finnaj knabinoj de aĝo bazlerneja (8- ĝis 12-jaraj). Ili ŝategis havi sian propran sporton kaj trejniĝi aparte, sen knaboj kaj plenkreskuloj.

Ĉi tie la filmeto montras ekzercojn por la hobia ĉevalado (2:15) https://www.youtube.com/watch?time_continue=18&v=t4Vz_JGax50 . Verŝajne vi tuj rimarkos, ke melodio de ĉi lingvo tre similas al la hungara. Ne miru, ambaŭ apartenas al la sama ugro-finna lingvofamilio.

Membreco en rajdo-kluboj estas kutime multekosta kaj por plimulto de la fafamilioj ĝi estas ekstravaganca luksaĵo de snoboj. Kaj la filmo montris: ne ĉagrenu, ĉiu infano povas havi sian ĉevalon kaj rajdi ĝin hejme kaj ĉie – en postkorto, en arbaro aŭ sur herbejo. La hobia ĉevalado aperis kiel bona maniero por imiti rajdadon sur reala ĉevalo, kiun posedis nur kamparanoj. Tamen tiuj vilaĝaj ĉevaloj esta tro grandaj kaj ne ĉiam portemas infanojn sur sia dorso.

Sed oni povas fari ĉevalkapon el kartono aŭ peco de ligna breto, fiksi ĝin al bastono – kaj via “ĉevalo” estos preta por rajdo, ĉiutage kaj ĉiuloke! Aldonan avantaĝon donas la ebleco organizi la konkursojn en tre simpla medio, ekzemple sur herbejo aŭ en parko.

Laŭ rapide kreskanta interesiĝo, tre populariĝis hejma produktado de hobi-ĉevaloj kaj la knabinoj povis rajdi ilin sen risko de ridindeco. Ili povis demonstri sian rajdopovon kaj dancojn ekipitaj per ĉevalamuzilo. Dum la regionaj eventoj oni komencis organizis demonstradon kaj konkursojn de la nova sporta disciplino. Aperis bonega ebleco esprimi sian lertecon kaj uzi praktike imagon. Tio influas pozitive ankaŭ psikon kaj emociojn de la infanoj.

La nova sporto aktivigis ankaŭ knabinojn en malgrandaj vilaĝoj, situitaj malproksime de la urboj. Ili ŝatis mem fari sian bastonĉevalon kaj rajdi ĝin en kamparo aŭ sur vojetoj. Post la ĉiutaga trejnado ili veturas al urbo kaj sukcese partoprenis la konkursojn. Per tia aktiveco fondiĝis amikecaj rondoj kaj novaj komunumoj.

Unu trejnisto vizitis elementan lernejon en malproksima vilaĝo, kie ŝi tuj trovis 24 infanoj fervore aliĝis al la trejnado. La knabinoj kuris arbaren kaj galopis en profunda neĝo, laŭte ridis, la vangoj ekruĝis kaj la feliĉulinoj restus tie longe. Tamen post unu horo la patrinoj vokis ilin al hejm-reveno. Poste eĉ etuloj de la infanĝardeno volis “rajdi”.

Ada Filppa el Finna Federacio de Hobia Ĉevalado pritaksis, ke ĉ. 10,000 homoj praktikas regule tiun sportan ludon. Pro tio en Finnlando okazas jam tutlanda ĉampionado kaj oni fieras ke naskiĝis la nova nacia sporto. La konkuranoj dum sia dres-rajdo kuras, saltas trans bariloj kaj devas montri la tipajn kur-manierojn de ĉevalo: paŝado, troto kaj galopo.

Estas grave, ke dum tiaj kuroj la partoprentoj tenu la striktan, senmovan silueton de reala rajdanto. Pensu kiom persiste oni devas tion praktiki, se la partoprenantoj saltas ofte pli alte ol unu metro. Ĉu tio ne estas jam sporta disciplino? Tial oni komencis organizi instruadon de la trejnistoj kaj juĝkomisionoj.

La popularecon konfirmas evento organizita en varma semojnofino de majo. Tiam al granda Kaivopuisto-Parko en Helsinki venis ĉ. 5,000 homoj por partopreni Festivalon de Hobia Ĉevalado.

.

La popularecon konfirmas evento organizita en varma semojnofino de majo. Tiam al granda Kaivopuisto-Parko en Helsinki venis ĉ. 5,000 homoj por partoprenis la festivalon de Hobia Ĉevalado. Ĉefinstruktoroj de la hobia ĉevalado veturas prelegi en aliaj landoj kaj ĝis nun la sporto jam komencas populariĝi en Svedio, Rusio kaj Nederlando. Ankaŭ Francio invitas ilin por aktivigi la junularon kaj savi ĝin de la enua ĉiutageco.

_____________________

.

Numero 2:

Edzin-portaj kuroj (finne: eukonkanto)

.

Hodiaŭ “La Torĉo” estos iom ŝerca, ĉar ni prezentas al vi gajan flankon de la finna vivo (suomi hauskanpitoa varten). Temas pri du sportoj, en kiuj la ĉampionoj ne venkas ormedalojn sed ili mem, same kiel la publiko – amuziĝas tre bone.

La partoprenanta edzo devas surpreni sian karulinon, teni ŝin sur la ŝultroj kaj tiel trakuri kelkcent metrojn. Unue konkursoj pri tiu sporto okazis en Sonkajärvi, la komunumo lokita en meza Finnlando.

Onidire, la tradicio venas de rabisto Herkko Rosvo-Ronkainen, kiu vivis en arabaroj de tiu regiono fine de la 19-a jarcento kaj kun sia bando invadis la vilaĝojn. Ili ŝtelis ne nur manĝaĵojn sed ankaŭ forkaptis la virinoj por edziniĝi.

.

La virinoj devus esti forkaptitaj tre rapide al arbaro, sur la ŝultroj de la rabisto. Tial Herko akcpetis al sia bando nur tiujn, kiuj unue kapablis kuri longan distancon trans portante grandan sakon kun 70 kilogramoj da sekala faruno. Survoje ili devis transkuri barilojn kaj riveretojn.

Foje tiu disciplino estas malfacila…

Nuntempe la viroj ne ŝtelas forkaptitajn virinojn, sed kuras nur kun siaj edzinoj. Ekde preskaŭ 30 jaroj, en Sonkajärvi estas organizata ĉiusomere konkurso de la “edzin-portaj kuroj. En jaro 1997 la evento transformiĝis je Monda Ĉampioneco de Edzin-portado, kion montras la humura, tamen reala filmeto (2:17) https://www.youtube.com/watch?v=IaZb5vRsvI0 .

.

Oni devas kur-porti la karulinon tra distanco de 235 metroj, trans du obstakloj kaj akvejo, profunda je unu metro.

Per tiu evento la vilaĝo fariĝis fama kaj ĉiusomere veturas tien miloj da turistoj, ankaŭ eksterlandanoj. Ekzemple, en jaro 2013 la ĉampionadon partoprenis 47 paroj el dekunu landoj kaj observis ĝin 3000 gastoj.

Kvar jarojn poste la konkurantoj venis el 15 landoj, ne nur el Eŭropo (i.a. el Japanio, Meksikio kaj Aŭstralio). Ĝis nun, plej ofte venkadis paroj el Finnlando kaj Estonio.

.

La regularo postulas, ke la ino pezu almenaŭ 49 kilogramojn kaj estu pli ol 17-jara. Por la venkinta paro oni ne donas ormedalon, sed tiom da biero kiom pezas la portita edzino.

___________________

.

Numero 3:

Ĵetado de poŝtelefonoj

Komence de la nova jarmilo, en Finnlando oni elpensis novan kaj nekutiman sporton: ĵetado per/ de poŝtelefonoj. Estas do nature, ke dum la unuaj internaciaj konkursoj venkadis nur finnoj. Poŝtelefona ĵetado fariĝis jam internacia kvazaŭ-sporto, kiu komenciĝis per konkurso organizita en jaro 2000. Tio okazis en finna urbeto Savonlinna kaj tie, en ĉiujara aŭgusto okazas la monda ĉampionado.

Boat-haveno en Savonlinna. Dekstre videblas malnova kastelo.

La komisiono mezuras distancojn kie falas la ĵetita objekto kaj ekzistas kvin kategorioj en la konkurso: por viroj, por virinoj, por grupa konkurado /teamoj, por infanoj ĝis 12-jaraj kaj la kvina, liberstila – sendepende de aĝo kaj sekso. Frustriĝo pro la nefunkcianta malnova telefono eble helpas atingi bonajn rezultojn (sen dopado aŭ drogoj). La venkintoj ricevas plej novajn poŝtelefonojn, nur poste akireblaj al ĝenerala publiko.

Por la plenkreskaj konkursanoj la ĵetota objekto devas pezi minimume 0.22 kg (220 gramojn). Kompreneble, oni uzas tie telefonojn uzitajn kaj kiujn liveras telefon-fabrikoj kaj tiam oni povas elekti iun ajn, sendepende de la marko, forma aŭ koloro. La unuajn eventojn patronis Nokia – finna telekomunika firmao, la plej granda en la mondo.

.

Krom la monda ĉampionado, rezervita jam por Savonlinna, okazas ankaŭ naciaj konkursoj, ĉefe en Eŭropo: Aŭstrio, Belgio, Britujo, Ĉeĥa Respubliko, Liĥtenŝtejno… Tre populara fariĝas la vintra konkurado en hispana urbo Tarragona, ĉiujare dum lastaj tagoj de karnavalo. Lastatempe ankaŭ multaj usonaj urboj komencas organizi tiajn eventojn. La venkintoj, krom la finnoj, devenas el multaj landoj ekz.: Belgio, Germanio, Norvegio, Pollando kaj eĉ el Sudafriko. Viroj sukcesas ĵeti poŝtelefonojn je distanco de pli ol 100 metrojn longa kaj la virinoj – ĉ. 60 metrojn.

.

La konkursoj, ankaŭ tiuj organizataj internaci-skale, probable ne aspektas seriozaj. Eĉ se kelkaj nomas ĝin sporto, la poŝtelefona ĵetado verŝajne neniam eniros Olimpikajn Ludojn. Ja oni povas konkuri en ĵetado de ovoj, komputiloj, ŝuoj aŭ iu ajn objekto – ĉu ne? Sed post pripenso, eble tio havas iun sencon. Unue, ĝi povas simboligi normalan reagon de la homo, kiu volas liberiĝi de la kontrolanta lin elektroniko. Tiam ni povus paroli pri (for-)ĵetado de telefonoj – ĉu ne?

.

Sed ekzistas ankaŭ alia, praktika flanko de la afero. Poŝtelefonoj konsistas el plasto, plumbo kun aliaj metaloj kaj el tiel kompleksaj elementoj kiel miniatura pilo, kiuj fariĝas toksaj post kelka tempo.

Je monda skalo, kelkdek milionoj da telefonoj estas anstataŭigitaj per la novaj. Tamen tre multaj estas simple forĵetitaj ie ajn. Kutime, ĉirkaŭ 70 procentoj de toksaj materialoj en rubaĵ-deponejo venas de forĵetitaj elektronikaĵoj, plejparte poŝtelefonoj.

Oni trovas foruzitajn poŝtelefonojn en lagoj kaj riveroj, kio poluas akvon danĝere, precipe tiun uzatan por drinkado. Se oni volas detrui malnovan telefonon per bruligo, tiam la fajro produktas toksan fumon, kiu poluas aeron ĉar ventoj disblovas ĝin en la tuta ĉirkaŭaĵo.

Tial do, la nova “sporto” atentigas vastan publikon pri la neceso recikligi poŝtelefonojn kaj aliajn elektronikajn produktojn. Lokaj reciklaj centroj estas partnero en tiuj konkursoj kaj ili kolektas ĉiujn toksajn restaĵojn. Tiuspecajn eventojn apogas ankaŭ reciklaj organizaĵoj kaj asekuraj kompanioj.

_________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: