Speciala gasto en korea bakejo

Speciala gasto en korea bakejo

En antaŭaj numeroj de NU ni publikigis kelkfoje artikolojn pri unu interesa projekto de ekonomio – EoC. Laŭ ĝiaj principoj, firmao dividas memvole siajn enspezojn je tri partoj: 1- profito kaj salajroj, 2 – disvolvo de la firmao mem, 3 – baza apogo al plej malriĉaj homoj en en la najbareco. La ideo ekestis en la Fokolara movado antaŭ pli 27 jaroj kaj nuntempe laŭ tiuj principoj aktivas kelkcent firmaoj sur kelkaj kontinentoj.  

Daejeon – urbo vespere

Unu el tiaj entreprenoj estas bakejo Sung Sim Dang en granda korea urbo Daejeon (Deĝon). La bakejo produktas pli ol cent specojn de bongustaj panoj, bulkoj, kukoj kaj aliaj bakaĵoj, atingante bonan reputacion inter multaj klientoj kaj famon en la tuta lando.

Komence de la jaro, la bakejon vizitis prezidento de Korea Respubliko, Moon Jae-in. Tio estis granda festo en la bakeja historio, ankaŭ pro tio ke la vizito okazis en la naskiĝdato de la prezidento (la 23an de januaro). Do ĉiuj kunlaborantoj volis baki por li eble plej bonan torton.

Sinjoro Moon Jae-in estas korea prezidento ekde majo 2017 kaj li fariĝis konata en la mondo, ĉar sukcesis komenci pacan dialogon kun Norda Koreujo, post 70 jaroj de la malvarma milito.

En sia naskiĝa datreveno li ricevis tre belan torton kaj povis ekscii pri la interesa historio de tiu bak-entrepreno. Fotoj pri tio cirkulis tuj en interneto kaj, dum apenaŭ kelkaj horoj, rigardis ilin pli ol 70 mil homoj.

“Mi estas bele surprizita celebri mian naskiĝdaton tiel pompe ĉe via bakejo en Daejeon-urbo” – li diris. “Antaŭ jardekoj, mia patro konatiĝis kun la fondinto de ĉi tiu bakejo, s-ro Fedes. Ili estis evakuitaj sur la sama ŝipo en 1950, dum la inter-Korea milito. Tio estis tre grava momento en la historio kaj ni konservas ĝin firme en la memoro. Tiu ĉi solenaĵo estas sama kiel iu ajn tago, sed ĉi tie mi estas junigita per via entuziasmo kaj per tiel multaj bondeziroj. Mi dankas al ĉiuj!”

Ĉi tie vi povas rigardi la filmeton pri tiu vizito – (5:36) https://www.youtube.com/watch?time_continue=5&v=DHPo1PNE2Mw. La prezidenta vizito estis vaste popularigita per amaskomunikiloj, ĉar la bakejo Sung Sim Dang estas tre konata en la tuta Daejeon.

*

La turista gustumado

Speciale por niaj legantoj, ni aldonas la tradukitajn impresojn de unu turisto, kiu flugis al korea ĉefurbo Seul (Seŭlo) kaj demandas, kie oni povas aĉeti la plej bonan panon. Kelkfoje oni respondis: “Iru al Sung Sim Dang“. Tio instigis lin gustumi tiun magian bakaĵon.

Panoramo de Daejeon, fronte kun la scienca parko.

Sekve li pensis, ke estos pli bone fari tion en la historia bakejo mem ol nur aĉeti ion similan en Seŭlo, kion li eble bedaŭrus post la reveno. Tial li veturis trajne du horojn al urbo Daejeon (Deĝon), kie troviĝas la fama bakejo. Elirante de la Deĝona stacidomo, post 15-minuta marŝo li ekvidis amason da homoj enirantaj tra pordo de “Sung Sim Dang” (성심당 ).

Multaj estis eksterlandaj turistoj, inter ili pliparto la ĉinaj, kies lingvon li povis rekoni. La homoj ne povis (aŭ ne volis) komunikiĝi en angla lingvo, tial li devis lerni la urĝe bezonatan tie frazon en la korea – “ 뭐가 제일 인기 많아요? ” (Kiun manĝaĵon oni plej ŝatas ĉi tie?)

Interne videblis 30 variaj, freŝbakitaj panoj – dislokitaj por elekto kaj aĉeto. Sur aliaj bretoj troviĝis diversaj kukoj kaj pli grandaj panbuloj. La plej ŝatata estas varma strudolo (twigim soboro) saturita iom per oleo, aldone kun ruĝa kaj dolĉeta fazeolo. Ankaŭ tre bongustis iu fritpano (pantarong buchu-bbang), plenigita de ŝenoprazo (speco de ajlo).

Sung Sim Dang estas familia entrepreno kun longa tradicio, fondita en 1956 kaj heredita por kelkaj generacioj.


Printempa parko en Daejeon (Deĝon), la urbo konata i.a. pro sia unika bakejo.

____________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: