La Torĉo / Kun sporto al sano

La Torĉo / Kun sporto al sano

Sisu, la peno kiu fortigas (Parto 1)

La vorto “sisu” (eo: sisuo?) enhavas la specifan, preskaŭ mistikan sencon, kiu rilatas al finna nacia karaktero kaj verŝajne ne ekzistas unuvorte en aliaj lingvoj. Ĝi aperas kiam oni parolas pri la finna kulturo kaj vivstilo. La unikeco de tiu ĉi vorto malebligas rektan tradukon al aliaj lingvoj. Tial, ne povante ĝin esprimi plej koncize, oni uzas por tio aron de ecoj kiel ekz: persisteco, rezistopovo, fortikeco, risortemo /vivenergio aŭ harditeco (malmoleco).

La dura (malmola) trajto de sisu kontraŭas kelkajn vortojn uzataj en Skandinaviaj lingvoj, ekzemple: 1. La dana /norvega? “hygge” (komforto, pluŝa hejmeco) aŭ 2. Sveda “lagom” (io taŭga, apenaŭ suciĉa). Verŝajne sisu’on pli bone komprenas inuitoj (eskimoj), ĉukĉoj kaj aliaj popoloj vivantaj en ekstreme malvarmaj regionoj, proksime al polusa cirklo.

.

LA SPIRITO de FINNLANDO

Kiam eksterlandaj ĵurnalistoj volas klarigi la signifon de sisu, ili diras: ĝi estas la sola vorto, kiu plej koncize priskribas Finnlandon. Kelkaj eĉ diras, ke maleblas kompreni tiun landon sen konatiĝi kun sisu. Ĝenerale oni rekonas, ke sisu precize priskribas la nacian karakteron de finnoj, eble tial la vorto mem estas fiere favorata en Finnlando. Ĉe kelkaj gvidantoj aŭdiĝas la opinio ke, por esti vera finno, vi devas havi sisu – t.e. esti homo de forta volo, kuraĝa kaj persista. Kaj tio estas la tiel nomata „finna spirito”.

Lukti ĝis la fino, ĝis la venko – estas la devizo, laŭ kiu oni persiste realigas malproksiman celon; eĉ dum aliaj rezignus jam kelkfoje. Demonstris tion la finnoj atingante bonegajn rezultojn en sporto dum pacaj tempoj aŭ kiam ili defendis sian patrujon en milito. La strebo fini longdaŭran taskon fortigas la volon kaj kreas bonan vivon. Tia estas unu el elementoj de sisu: agi spite al ĉiu obstakloj, eraroj kaj malvenkoj.

.

Supre: Apud la olimpika stadiono de Helsinki troviĝas la statuo de legenda atleto PAAVO NURMI, kiu venkis 12 olimpikajn medalojn (inter ili – 8 orajn) en longdistanca kurado. Dum sia fenomena kariero, Nurmi partoprenis en tri olimpikaj ludoj: Antwertpeno – 1920, Parizo – 1924 kaj Amsterdamo – 1928.

Dum la Olimpikaj Ludoj “Helsinki – 1952” la mondo ekvidis fortan volon de la finnoj por organizi tiel grandan eventon, malgraŭ la ekonomia situacio – tre malfacila post la mondmilito. Tiun eventon partoprenis preskaŭ 5,000 sportistoj el 69 landoj. Jen la simbolo de mondpaco ĉe pinto de la malvarma milito. La finnaj sportistoj akiris tiam 22 medalojn (inter ili, ses orajn).

.

Kiam sportistoj de Finnlando akiras olimpikajn medalojn, tiam ĵurnalistoj foje mencias ankaŭ pri sisu, kiun “devas ja posedi ĉiu finno”. Bona ekzemplo estas la kvarfoja olimpika ĉampiono Lasse Viren (vidu la suprajn fotojn), kiu falis dum 10-kilometra kuro. Li ekstaris, postkuris la forkurantojn, preterpasis ilin kaj venkis la oron!

Veikka Gustafsson estas la unua finno kiu surgrimpis la 14 plej grandajn montojn en Himalaja Montaro. Imagu, ke ĉiu el tiuj montoj altas pli ol 8,000 metrojn kaj dum la grimpado li ne uzis la oksigen-botelojn. Veturinte al Antarktiko, li atingis tie pinton de iu monto kaj nomis ĝin Monto Sisu. La saman nomon havas lia kelkjara filo – Sisu Gustafsson.

„Estu aktiva kaj decideme kontraŭstaru obstaklojn”. Tia pensmaniero igas la homon elekti agon fronte al defio. En situacioj ekstreme malfacilaj, aktiva sinteno helpas ne nur venki mensan aŭ fizikan limojn, sed ankaŭ malkovri nekonatan pov-eblecon de la homo. Ĝi postulas firme stari ĉe la farita decido, ĝis kiam la celo estos realigita. Sed bonan sanon kaj forton povas prizorgi ne nur olimpianoj aŭ alia famaj sportistoj. Ja sisu povas esti praktikata de ĉiu, sendepende de la sanstato aŭ aĝo, kion amase pruvas la finnoj.

EN PSIKOLOGIO

Lastatempe, ĉi tiu finna nocio /termino estas pli ofte uzata, ankaŭ en pozitiva psikologio, kie oni trovas ioman similecon inter sisu kaj la antikva stoikismo (senemocia libereco). La sinteno estis antaŭe iom konata sub la ĝenerale uzataj esprimoj de interna /mensa ekvilibro aŭ – pli simple – de trankvileco. Tiaj ecoj tre utilas por kontrolado de nervostreĉoj (“stress management”) – la kreskanta socia malsano de la modernaj, febrecaj tempoj.

Praktike, sisu signifas ankaŭ decidi rapide kaj agi konsekvence, sen vanta babilado. Kvankam oni rekonas, ke foje okazas malvenkoj, sed malpermesas ke ili rompu nin aŭ tenu malsupre. Decidema homo pli facile atingas la starigitajn celojn kaj ĝuas ekvilibran vivon. Certe homoj vivantaj en la regionoj kun frostaj, glaciaj vintroj bezonas nekutiman fortikecon. Ili do frue alkutimiĝas elteni severajn klimatojn. Salti en akvon vintre, tuj post bano en saŭno, vivigas la kuraĝulon, sed ne ĉiu povas tion fari. Ni kredu, ke onidire la korpo hardiĝas post la multfoja praktikado.

KULTURO

La vorto mem aperas kiam oni parolas pri la finna kulturo kaj vivstilo. Oni diras, ke maleblas tion kompreni sen konatiĝi kun sisu, kiu ŝajnas influi ankaŭ aliajn kulturojn.

.

Pri sisu aperas pli kaj pli da libroj kaj periodaĵoj. En lastaj jaroj popularas libro de Katja Pantzar. Naskiĝinta en Kanado, ŝi decidis vivi en la lando de siaj finnaj gepatroj. Ŝia libro montriĝis sukcesa kaj tradukita al kelkaj lingvoj. Tie la aŭtorino promesas, ke per sisu oni akiros bonfarton, kuraĝon kaj feliĉon. Eble ŝi konvinkis multajn legantojn, ĉar ŝian libron legas ankaŭ multaj eksterlandanoj.

(Daŭrigota)

___________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: