Kaj postrestis la kantoj…

Kaj postrestis la kantoj…

Gianfranco Molle (1950-2018) estis la kanzonisto, kiun tre ŝatis E-publiko, precipe la junulara.

La naskiĝ-urbeto de Gianfranco, Roccasecca estas lokita duonvoje
inter la ĉefurbo Romo kaj Napoli (eo: Napolo).

Pinton de sia populareco li atingis en la jardeko 1975-1985, ĉar en la programoj de TEJO-kongresoj li ofte prezentis siajn kantojn, precipe tiujn pri la E-movado, kiel “La vojo” kun la teksto de Ludoviko Zamenhof: https://www.youtube.com/watch?v=vQHFvp0iHJc aŭ la humura, pri Verda Kufulineto : https://www.youtube.com/watch?v=y1112HpsPZU kies teksto baziĝas je la fama fabelo de la ruĝa kufeto.

Krom tio, Gianfranco estis invitata al diversaj E-aranĝoj en Italio. Do tiuj koncertoj multe kuraĝigis lin al surbendigo de la kantoj kaj alpreno de la aliaj, konataj vaste en la mondo kaj lerte esperantigitaj. “Bella ciao” – https://www.youtube.com/watch?v=Xb92ElR3ATo . Liaj kantoj tuŝis ofte sociajn kaj politikajn problemojn, ekz. ĉi tiu pri la militbazoj: https://www.youtube.com/watch?v=EJeC2vDo00I . La tekstoj ofte montras simpatio al socialismo: “Ne atendu” – https://www.youtube.com/watch?v=s5Hu5YgjO9g . Tio tamen ne ĝenis liajn ŝatantojn, ĉar liaj muzika talento kaj varma voĉo kun subtila akompano de la gitaro povus veki ĉies simpation.

Ĉi tie vi povas aŭskulti la du serenajn kantojn de Gianfranco:

1. “Samtempaj sezonoj” (verŝajne kun la teksto de Julio Baghy) – https://www.youtube.com/watch?v=nNqcbmx4E58 ; 2. “Vilaĝeto“: https://www.youtube.com/watch?v=hSopL1IDr8I .

En sia verŝajne lasta filmeto, Gianfranco kantas pri “Sand Creek” /Sabla rivereto – https://www.youtube.com/watch?v=NsoGGekpKoY . (La duan gitaron ludas lia filo.) Valoras tiun ĉi kanton aŭskulti en la itala originalo, sub la titolo “Fiume Sand Creek” :

Temas pri masakro de la indianoj, okazinta aŭtune 1864 en la usona subŝtato Colorado.

La E-sukcesoj instigis Gianfrancon al produktado de la sekvaj sonbendoj. Intertempe montriĝis, ke lia kantado sonas tre bone ankaŭ en duetoj, precipa kun virina voĉo.

Kantas Marcela Fasani kun Gianfranco
(la maldekstra muzikisto estas nekonata).

Cetere, ĉu itala lingvo – eble la plej melodia en la mondo – ne estar kreita por kantado? Ja konfirmas tion la mirinda voĉo de Luciano Pavarotti en la kanto dediĉita al legenda Enrico Caruso: (5:19) https://www.youtube.com/watch?v=I8A61eY1Efg . Listo de la bonegaj italaj kantistoj estus tro longa por mencii iliajn nomojn. Pere de iliaj talentoj kaj de la komponistoj, la itala muziko disfamiĝis tutmonde. Aŭskultante la programojn de “Canzonissima” aŭ la kant-festivalon en San Remo, oni vere povus ekami la italajn kantojn. La itala stilo de “belcanto” influis komence la mondfama konkurson Eurovision (Eŭrovida kant-konkurso). Sed, laŭ jaroj, tiu evento estis komplete ŝanĝita kaj tion vi rimarkos en la filometo pri kanto, kiu venkis “Eurovision” pasintjare – (3:15) https://www.youtube.com/watch?v=TP_qrX-fg7A .

*

Revenante al Gianfranco Molle: fine de la 1980aj, li malaperis el la verdaj scenejoj kaj neniu povis lin anstataŭigi. En lastaj jaroj li revenis al kelkaj E-renkontiĝoj en Italio kaj fine de la pasinta jaro atingis nin la informo pri lia morto.

La pitoreske situita Logano troviĝas nur ĉ. 80 kmj norde de la urbego Milano.

Fine, alia kanto pri Lugano, svislanda urbo en ital-lingva kantono Tiĉino: https://www.youtube.com/watch?v=WloUn3_FMX4 . Ni povas ĝin kompari kun alies plenumo, fare de Giorgio Gaber – https://www.youtube.com/watch?v=k84G4ODpBsE .

Ni ne disponas pri multaj fotoj de Gianfranco, tial ni ilustras ĉi tiun artikolon per tiuj de Gaber.

Ĉi tie kelkaj liaj kantoj:

La libertà / Libereco – https://www.youtube.com/watch?v=nulKUZ1sWlA . O bella ciao https://www.youtube.com/watch?v=Kyj2N4uYOk0 . IL Ricardo https://www.youtube.com/watch?v=XHGjEA5C161 .

Kantado de Gaber memorigas iom la stilon de Gianfranco, ĉu ne? Por kelkaj, la tria povas memorigi ĝoj-etoson de la eksaj TEJO-kongresoj. Ja bonaj kantoj estas ĉiam junaj.

________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: