Sirio: Leviĝi el cindroj (Parto 1)

Sirio: Leviĝi el cindroj (Parto 1)

Mia libertempo en Sirio

 

Septembro finiĝis. En la tuta, kiu decidis libertempi en Alepo, nur mi eksterlandano. Tie ni estis invititaj kaj dum ni veturis per taksio, antaŭ niaj okuloj aperis komplete detruita urbo.

Ĉie videblis ruinoj: kiom da mortaj homoj restas sub tiuj ruinoj? La ŝoforo eble ne pensis pri tio, ĉar volis rapide forlasi Alepo kaj sur la suda veturigi nin al urbo Homs (filmeto 1:56).  Malfacilas kredi, ke nur post preskaŭ trihora vojaĝo ni ekvidis la unuajn domojn ne damaĝitaj perla milito.

Reveninte al Alepo, oni rememoras ke dum la milito furiozis – la fokolaranoj daŭrigis vizitadi la familiojn kelkfoje en ĉiu semajno. Dum tiuj eksplodoj, la fenestroj en ilia centrejo trifoje frakasiĝis je pecetoj. Mi kontaktis multajn homojn en la ĉirkaŭaĵo, kie vibris komunuma vivo. Unu el tiuj familioj travivis terurajn okazintaĵojn: ili perdis ĉion, profesian laboron, hejmon, parensojn kaj geamikojn. Tamen ili trovis forton en sia kredo kaj unueco kun la najbaroj. Ili decidis releviĝi kaj komenci la vivon denove.

Unuvespere ankoraŭ mi aŭdis la bombojn de malproksimo. Sed la danĝero espereble jam ne plu minacas ĉi tie. Elektro rekomencis funkcii, unuafoje post kvin jaroj.

Samir parolas kun larmoj enokule: “Nekredeble, mi vidas elektran lumon en miaj vendejo!”. Sed Georges devas ankoraŭ porti brulaĵojn ĝis la tria etaĝo, ĉar en la tuta konstruaĵo liftoj ankoraŭ ne funkcias. Se iu volas eniri ĝin, li devas laŭte krii ke iu malfermu la fenestron kaj ĵetu la ŝlosilon al li.

La prezo, kiun pagis la nacio dum tiu milito, estis alta, neimageble alta. Miloj kaj miloj mortis, aliaj malsaniĝis, travivis egan traŭmon, estas vunditaj psike kaj sentas izoliĝon. Eduksistemo ne funkcias, nek trejnado profesia aŭ metia. Multaj infanoj orfaniĝis aŭ estas forlasitaj. Listo de tiuj malfeliĉoj estas tre longa…   

Surloke mi ofte demandis la loĝanatojn: “Laŭ via opinio, kio estas grava por alfronti la estontecon?” Mi pensis, ke unue oni devas denove konstrui domojn kaj komenci industrian produktadon. Sed, je mia granda surprizo, plej ofte mi aŭdis, ke “tio estu granda spirita forto, kiu ebligas komenci novan vivon kaj naskiĝi denove ĉi tie – sur la tero de niaj antaŭuloj”.  

Kun Maher kaj kun aliaj homoj, mi kutimis regule troti en bela parko – meze de la urbo. ‘Nun regas tie ĉi atmosfero malgaja, senespera. Sed post kelkaj monatoj ĉio fariĝos pli normala, ja ĉi tiu lando fieras pro sia glora pasinteco‘ – konsolas Nabla. Post multaj jaroj eksonis denove muzika koncerto en antikva parto de Alepo, sur ties supra kvartalo. Okazis ankaŭ dancoj kaj deklamado de la tradicia poezio. Kvar mil homoj kunkantis kaj kreis neforgeseblan etoson, kvazaŭ en festo kaj spite al milito.

Kompilis Gustavo Clariá

*

Holokaŭsto de la kristanoj 

This image has an empty alt attribute; its file name is holoCollos.jpg

Por atentigi la mondon pri persekutado de la kristnoj en Okcidenta Azio, en lasta sabato de februaro (24-02-2018) la organizaĵo “Helpo al Suferanta Eklezio” /ACS kolorigios la Roman Koloseon per ruĝaj lumoj. Samcele, du simboloj de  la persekutitaj antaŭ nelonge kristanoj estos ankaŭ kolorigitaj aliloke: Katedralo de s-ta Paŭlo en Mosul (Irako) kaj Maronita Eklezio de s-ta Elio en Aleppo (Sirio). Apud la Koloseo okazis ĵurnalista konferenco, kaj en la la tuta evento partoprenis i.a. prezidento de la Exropa Parlamento, s-ro A. Tajani. 

______________________ 

 

 

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: