Sirio – leviĝi el cindroj (parto 2)

Sirio – leviĝi el cindroj (parto 2)

Ĉi tie vi povas legi intervjuon kun Robert Chelhod, kiu naskiĝis en Alepo – antaŭ nelonge, la plej granda kaj plej riĉa urbo de Sirio. Dum sia junaĝo Robert organizis en sia urbo la unuan Fokolaro-Domon, kiu funkciis bone dum 18 jaroj kiel centrejo de dialogo inter kristanoj kaj islamanoj. En jaro 2008, li translokiĝis al Libanujo. Ekde kiam la apogataj de eksterlando teroristoj eksplodis la civilan militon, li vivas en Italio kaj laboras en la sidejo de Agado por Unuiĝa Mondo (AMU – Azione per un Mondo Unito / Action for a United World ).

Kiel vi rememoras Sirion?

Tiel aspektis Aleppo antaŭ la milito

La registaro ne blokis progreson. Mi vidis tie prosperon je ĉiuj niveloj: ekonomio estis forta kaj nian landon vizitis tre multaj turistoj. Sed baldaŭ post la t.n. “araba printempo 2011” (serio de organizitaj ribeloj en Nord-Afriko), en Sirio aperis sociaj konfliktoj. La bataloj inter siria armeo kaj apogataj de eksterlando teroristaj grupoj pli kaj pli disvastiĝis kaŭzante suferadon de la tuta nacio. Antaŭ ĉi tiu milito minimuma salajro egalis al 500 dolarojn monate kaj nuntempe ĝi malaltis ĝis 50.

Kiel videblis tiu milito de Libanuja flanko?

Mi volis veturi al mia popolo, sed tiutempe tio ne eblis. Estis dolorige vidi amason da sirianoj fuĝi al Libanujo. Ja mi konis ilin! Tio estis honestaj, laboremaj homoj – tre bezonataj en mia lando. Januare 2017 ve revenis al Sirio, unu monaton post liberigo de Alepo. Mi restis “hejme” dum tri monatoj, limigita en certa teritorio. Nur poste mi kuraĝis veturi al la plej belaj partoj de la urbo: sed ĉio estis tie detruita, nuligita ĝis la grundo. Mi sentis korskuon: nenio restis el tiuj lokoj, kiuj antaŭe estis fiero de la loĝantaro. Kiam mi ekvidis la antikvan market-kvartalon Souk (arabe: Al-Madina Souq ), tie estas nur ruinoj. Iu klarigis: ‘La ribeluloj eniris ĉi tien, kaj la armeon de tiu flanko‘. Mi ekpensis pri ĉiuj homoj kiuj mortis tie. Mi eĉ ne kapablis prijuĝi la teroristojn, kiuj detruis miajn urbon.

This image has an empty alt attribute; its file name is inf.alep-5.jpg

Kiel la homoj vivas tie nun?

Malgraŭ timo, krueleco kaj malĝojo kiun la homoj spertis – ili volas daŭrigi sian loĝadon tie kaj rekonstrui ĉion denove. Ĉiuj estas tre lacaj de la pasintaj jaroj sed tamen decidas vivi normale.

Kion ni povas fari hodiaŭ por Sirio?

La Di-kredantaj povas preĝi. Kaj la ceteraj sciu kaj informu, ke Sirio vivas. Nia lando bezonas apogon, ne nur materian – kvankam ĝi certe estas esenca. Antaŭ ĉio fidu ke nia lando – estante la lulilo de la civilizeco – kapablas renaskiĝi. Paco ankoraŭ eblas ĉi tie. Ni volas certiĝi, ke la mondo sentas nian suferadon, kiu tagon post tago malaperas.

Surloke vi kunordigas la sociajn AMU-projektojn fondita por Sirio. Kiel ĝi funkcias?

La projektoj varias, kiel ekz. de manĝaĵoj ĝis lernejoj. Grava estas helpo al san-servoj, kiuj pro la milito ne povas plenumi siajn taskojn eĉ je baza nivelo. Mankas kuracistoj, medikamentoj, instrumentoj. Projekto inter-familia estas pli stabila. En la urboj de Damasko kaj Homs funkcias jam du apud-lernejaj organizaĵoj; ĉiu el ili prizorgas po 100 infanoj, same la kristanaj kiel islamaj. Lernejo por surdomutaj infanoj funkcias denove, kiel antaŭ la milito. Aliaj projektoj koncernas klinikoj pri kancero kaj dializo (medeicina ekipaĵo por renmalsanoj). Tiaj projektoj oferas laboron por multaj gejunuloj, kiuj vivas en tiuj regionoj. Kaj demandoj pri dungado fariĝis la fundamenta problemo. Ni esperas ke en proksima estonteco ekfunkcios la projekto pri mikrokredito*, kiu ekigos entreprenemon. En la tuta historio, Alepo estis konata kiel la urbo de komercistoj kiuj povos ja denove aktivi, kvankam mankas la komenca kapitalo.

Junularo por Unuiĝanta Mondo apogis la sirianojn dum la tuta milito.

Kiel tiuj projektoj influas la interreligian dialogon?

“En Alepo la kristanoj formis la eliton. Kiam bomboj eksplodis en islamaj stratoj, multaj tieaj loĝantoj rifuĝis al kristana kvartalo. La kristanoj malfermis la pordojn kaj ilin akceptis en siaj domoj. Tiumaniere ili persone konatiĝis. La rifuĝintoj estis kortuŝitaj per tiu konkreta helpo. Eble tiam okazis ankaŭ negativaj spertoj, sed la fakto estas, ke ĉi tiu milito igis ĉiujn sirianojn proksimiĝi unu al la alia.

______________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: