Rompiĝo je oro ŝanĝita

Rompiĝo je oro ŝanĝita

En la antaŭa numero de “NU” ni publikigis kiel deviga restado hejme kreas streĉojn en geedza vivo. Tion spertas multaj en ĉi tiu “pandemia” tempo. Malgraŭ ĉio, per amo kaj bonvolo, familio povas venki eĉ tre seriozaj malfacilaĵoj. Tion montras unu internacia geedza paro ital-urugvaja: kia ŝanco por daŭra kunvivo? Dum la kurso por familioj okazinta en Internacia Fokolar-Centrejo de Loppiano, ili parolis pri arto kuraci vundojn per oro de pardono.

SE vi konas geedzojn kiuj troviĝas en krizo, eble – per ĉi tiu artikolo – vi helpos ilin restarigi pacon kaj amikecon en la familio?

~ * * ~

Federiko: Ni renkontiĝis antaŭ sep jaroj en Latinamerika Kulturdomo. Mi venis tien por helpi la organizantojn kaj Laŭra – por interparoli en sia gepatra lingvo. Kiam ni ekvidis unu la alian, ni sciis ke niaj vivoj kuniĝos por krei familian hejmon. Ni geedziĝis sed, post kelka tempo, ekonomia situacio igis nin translokiĝi el granda urbo al vilaĝeto kie vivis miaj gepatroj. Realiĝis nia revo – la unua infano estis baldaŭ naskiĝonta kaj tiu trankvila loko aspektis kiel paradizo por juna, kreskanta familio. Komence ni trovis tie feliĉon sed la subita kaj granda ŝanĝo malfaciligis adaptiĝon al nova vivstilo.

Laŭra: Kvazaŭ tiu problemo ne sufiĉus, mi eksciis ke mia patrino severe malsaniĝis. Ŝi vivis en Urugvajo kun mia malgranda frato kaj kripla patro, kiun ŝi flegis. Rezulte, mi devis tuj tien flugi por almenaŭ kelkaj monatoj. La tempo urĝis kaj tio estis eble la sola ŝanco montri al ili mian fileton. Tiutempe ni ŝajnis vivi sur malsamaj planedoj: mi, fermita hejme kun la infano kaj Frederiko, ĉiam en aliaj lokoj, por eviti nervostreĉojn. Kiel ni estis ŝanĝitaj! Se niaj rigardoj renkontiĝis, tio montris nur malpaciencon, laciĝon kaj koleron. Antaŭ la forveturo mi diris al Frederiko: “Kiam mi revenos, la situacio definitive klariĝos – aŭ ni disiĝos, aŭ vivos kune por ĉiam”.

.

Frederiko: Niaj koroj tre malproksimis, samkiel tiu transmara distanco de la fizika disiĝo. Pasis monatoj, Laŭra ne revenis kaj mi komprenis ke mia vivo iras alivojen. Por esti honesta, mi pensis ke mi devas informi Laŭra, ke estos pli bone vivi dise. Tial ŝi ne revenu sed vivu tie, kie ŝi estas nun.

Laŭra: Lia mesaĝo min tre vundis, kvankam tio ne estis surprizo. Malgraŭ ĉio, mi decidis demeti la tutan suferon kaj reveni al Italio. Estis malfacile retrovi kaj mobilizi la internan energion ĉar mi sciis, ke ŝancoj por la repaciĝo proksimas al nulo. Bedaŭrinde, mia supozo estis ĝusta. Post la reveno al nia domo, la edzo eĉ ne volis aŭskulti pri la komuna vivo.

Frederiko: Unutage mi konfidis al mia frato pri kio okazis. Li diris al mi pri unu geedziĝinta paro, kiu multe travivis kaj tial eble povos nin helpi. Tio ne sonis konvinke sed, konsiderante pri bono de nia infano, fine mi konsentis renkontiĝi kun tiu familio. “Almenaŭ ili faciligos al ni disiĝi sen batalo” – mi pensis. Maja monato pompe proksimis al sia fino, kiam ni renkontiĝis en ĝardeno. Postagmezo estis serena, ĉerizoj maturiĝis – trankvilaj kaj esperigaj. Sed niaj koroj ne estis tiaj, ĉar plenigis ilin ribelsentoj. Forta manpremo de la viro kaj delikata vizaĝo de lia edzino kaŭzis tremon en mia spino. Mi rimarkis, ke Laŭra estis ankaŭ kortuŝita. Ni interparolis kun ili eble duonhoron. Tiuvespere mi postlasis la tutan pasintecon kaj revenis hejmen. Malferminte la pordon, mi eksentis larmojn flui sur mia vizaĝo. Mia animo ŝajnis ricevi flugilojn: eble ni povos komenci ĉion denove!

.

Laŭra: Vidante Frederikon reveni, mi ne kredis je miaj okuloj. Nia sekva renkotiĝo kun tiu “ĝardena” geedzo okazis en urbeto Loppiano en Toskanio. Montriĝis, ke iliaj konatoj kaj aliaj familioj ankaŭ havis malfacilaĵojn similajn al la niaj. Tie estis kurso organizita de Novaj Familioj (unu el branĉoj de Fokolara Movado). Komence, por faciligi komunikadon, oni proponis socian ludon. Tiam ni eksciis pri nekonata arto el Japanio, nomita kintsugi (japane:きんつぎ / eo: kincugo?).

.

* Temas pri re-kunigo de rompita valora ceramikaĵo, “gluante” ties apartajn partojn per oro. Oni do ne forĵetas la damaĝitan vazon, statueton, tason aŭ alian ujon sed, riparinte ĝin, oni ne nur ĝin fortigas sed ankaŭ ornamas. Tiumaniere la rompiĝo ne estas kaŝita, sed inverse – la oraj linioj alte plivalorigas la objekton, kies damaĝita parto iĝas pli solida ol antaŭe.

* *

Nova aero traflugis niajn pulmojn kaj nerimarkeble revivigis la animojn. La rompiĝioj de nia vivo ankaŭ ja povas esti rekunigitaj firme per ora lutaĵo. Ni komprenis ke tia oro kiu ligos nin denove, estas pardono – se ni pardonpetos (petos pri ĝi). Tiutage ni trovis la forton sindoni reciproke, unu la alian kaj …

.

Federiko: Apogo de aliaj geedzoj, kiuj parolis pri siaj zorgoj, kreis atmosferon de unueco. Ankaŭ konsiloj de la prelegintaj specialistoj helpis rigardi la problemojn laŭ pli vasta perspektivo. Ni lernis rigardi la familiajn problemojn per alies okuloj kaj ŝanĝi ne tiom la alian “duonon” sed unue sin mem. Tia sinteno malfermas nian koron je bezonoj kaj sentoj de la alia. Antaŭ la kurso finiĝis, ni decidis ĉiutage trovi eĉ kelkajn minutojn por trankvila interparolo pri aktualaj aferoj. Malgraŭ ĉiutaga okupiteco, geedza vivo ankaŭ havas romantikajn momentojn – kondiĉe ke ni rimarkas ilin.

Laŭra: Du jarojn poste, ni solene renovigis nian geedzan promeson pri la senkondiĉa amo, kiun ni flegos por ĉiam. Baldaŭ ĝi fruktos per naskiĝo de nia dua infano kiu alportos novan energion kaj ĝojon al nia familio. Dia skrib-arto grandiozas, eĉ sur niaj malrektaj linioj…

_____________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: