Potenca kantaro de Pete Seeger (parto 2)

Potenca kantaro de Pete Seeger (parto 2)

Bona kanto igas vin ridi, igas vin plori kaj – plej grave – ĝi pensigas vin” (P. Seeger).

.

Seeger ekvidis, ke la ŝalupo /velŝipo “Clearwater” (eo: Purakvo) tre taŭgis por atentigi la tutan regionon pri la fluanta tie Hudson-rivero, tre poluita de la industrio kaj de urbaj malpuraĵoj. Ĝi estis simila al tiuj konstruitaj antaŭ 100 jaroj en Nederlando kaj post tri jaroj “Clearwater” estis preta por gastigi pasaĝerojn sur sia ferdeko.

.

Tiel komenciĝis la unuaj eduk-ekskursoj kun sciencistoj, lernejanoj, junularo kaj ĵurnalistoj. Surŝipe ili povis ekvidi de proksimo, kiel malpura estiĝis la rivero. La ekzotika aspekto de “Clearvater” logis ĉies atenton kaj la novaĵo disvastiĝis rapide. Multaj homoj volis partopreni tiujn ekskursojn. Vekiĝis la konscio, ke oni devas purigi la riveron, do la mesaĝo estis bone akceptita kaj inspiris al fondiĝo de la natur-protekta movado, kiu nomiĝis same kiel la velŝipo. Jen la kanto pri beleco de la protektenda naturo “My rainbow race” (Mia ĉielarka vetkuro – (3:44) https://www.youtube.com/watch?v=XxXzD0eQQBg .

Naturmedio rivera

Se io ne povas esti reduktita, recikligita, riparita, reuzita aŭ revendita – tiam ĝia produktado devus esti limigita, plibonigita aŭ simple oni ĉesu ĝin produkti”. (P. Seeger)

.

Komence, la apudriveraj loĝantoj kolektiĝis por purigi la bordojn; poste ili organizis kunvenojn kaj inform-kampajon. Ilia persistemo devigis la fabrikojn instali efike funkciantajn filtrojn. Same la urbaj purigsistemoj estis modernigitaj.

Rezulte, en la rivero denove komencis aperi fiŝoj. Ĝia akvo estas jam sekure naĝebla kaj la “Clearwater” plue servas al ekskursoj.

La tumulta jardeko

En la “sesdekaj” (1960aj jaroj), Pete Seeger ĉefrolis en revivigo de la folklora muziko. Li kunorganizis la unuan Newport Folk Festival (Folklora Festivalo en Atlantika subŝtato de Rhode Island) kaj reklamis ĝin en la peridaĵo “Sing Out!” (Elkantu ĝin!).

Unu el liaj pli fruaj kantoj estis The bells of Rimney – Sonoriloj de Rimney (5:19) https://www.youtube.com/watch?v=yA3QCslamNU . Seeger komponis la muzikon al teksto de kimra poeto Idris Davies. La poemo estis inspirita per granda striko de britaj ministoj. Tiu striko okazis en 1926, sekve de katastrofo okazinta en karbominejo pro malsekuraj laborkondiĉoj. Rimney estas urbeto en suda Kimrujo, kie Davies naskiĝis.

Malgraŭ ke oni malpermesis al Seeger prezentiĝi en amaskomunikiloj, lia kariero prosperis plu, i.a. per tiu festivalo. Sub lia gvido, partoprenis ĝin Bob Dylan, Joan Baez, Judy Collins, la ensemblo “Peter, Paul kaj Mary” kaj aliaj muzikistoj. La reviva popolmuziko (folk music) inspiris ankaŭ la sekvontajn, pli junajn generaciojn. Ili ĉiuj admiris la muzikan scipovon de Seeger. Unu el tre pensigaj baladoj titoliĝas Tur, turn, turn (3:09) https://www.youtube.com/watch?v=GbPl91kTFro / esperanta signifo: Por ĉio venos ĝusta tempo (3:22) https://www.youtube.com/watch?v=fHvf20Y6eoM .

.

Dum tiuj 17 jaroj, li surbendigis centojn da popolaj baladoj, porinfanaj kaj laboristaj kantoj. Ne povante kanti en televido, li koncertis sur malgrandaj scenejoj, kantis por nigruloj, studentoj kaj infanoj. Lia repertuario plivastiĝis je internaciaj kantoj kaj markis ĝin la nova stilo, karakteriza koncize: “Kunkantu!” Seeger devis perlabori monon, pro kio li koncertis eĉ kvarfoje dum unu tago.

Kiam lia lia situacio pliboniĝis, li povis jam oficiale popularigi siajn kantojn en radio kaj televido. “Se la homaro volas travivi, oni devas rezigni pri tiaj ‘plezuroj’ kiel rasismo, militoj kaj privilegiaj profitoj” – diris Seeger fine de la pasinta jarcento. Al tio li restis fidela ĝis fino de la vivo.

Koncerto en Svedio

Pete ĉiam facile kantigis siajn aŭskultanojn. Libera de kontraktoj kun radio kaj televido, Pete uzis sian ŝparitan monon kaj prenis la edzinon kun infanoj por longa kaj etkosta vojaĝo al aliaj kontinentoj. El Afriko li alportis la kanton “Ĉoĉolosa” (en aliaj lingvoj – Tchotcholosa aŭ Shosholoza) https://www.youtube.com/watch?v=2aFlQS4k3wo .

Vizitante Israelon, li estis impresita per funkciado de kibucoj (socialistaj agrikulturaj komunumoj) sed samtempe li apelaciis, ke la israela registaro eniru dialogon kun Palestino kaj ĉesu detrui domojn de la indiĝena popolo kaj konstrui tie judajn kvartalojn. Post la hejm-reveno, li daŭre apogis la porpacan Komiteton Kontraŭ Ruinigo de la Domoj en Palestino. Pete Seeger ne partoprenis en la ekonomia bojkoto de Israelo, tamen daŭre malaprobis la okupadon de Palestina Cisjordanio kaj Gazao.

.

Li multfoje asertis, ke – por atingi pacon inter Israelo kaj la arabaj ŝtatoj – oni devas unue solvi tiun ĉi problemon. “Tio estos longa proceso kaj eble nur la sekvontaj generacioj kapablos ĝin juste fini – diris Seeger – tamen, se ni ne iros tiun ĉi vojon, la mondo estos forlasita al tiuj kredantaj je perforto“.

Unu jaron antaŭ la morto de Seeger, en Israelo okazis la 7-a Azia Kongreso de Esperanto. Tiam la eksa UEA-prezidanto, Renato Corsetti parolis pir la reciproka malamo inter judoj kaj araboj. En sia prelego li konkludis: “Se la esperantistoj gvidus la du registarojn, tiam la porpaca dialogo certe finiĝus pli frue kaj pozitve”.

*

Meze de la 1960aj, en suda Usono komenciĝis amasaj protestoj kontraŭ rasismo. La nigraj pranepoj de iamaj ĉaskaptitaj en Afriko sklavoj, postulis rajton por voĉdoni kaj nuligi la maljustan tiutempe leĝon pri rasa apartigo – en publika transporto kaj en lernejoj.

Gvidanto de tiu liberiga movado, Martin Luther King invitis Pete aliĝi al granda protest-marŝo. King alvokis: “Viaj kantoj konfirmos la fidon je futuro de la homaro”. Seeger akceptis la inviton, ĉar sciis ke per siaj kantoj li helpos kuraĝigi la homojn je solidareco lukti por la civilrajtoj.

En tiuj jaroj aperis sekva kanto de Seeger – “We shall overcome” (3:45) https://www.youtube.com/watch?v=1osKWCDXl40 / eo: Venkos ni en gloro), kiu fariĝis kvazaŭ la oficiala himno de liberigaj movadoj, unue en Usono kaj poste tutmonde. Komence de 1965, la marŝoj estis organizitaj en Alabama kaj poste en aliaj subŝtatoj de Usono kaj partoprenis ilin centmiloj da usonanoj. Tiu kampanjo tre ŝokis la registaron, kiu sekvajare ediktis la Voting Rights Act /= Leĝon de Voĉdonado por Ĉuj. Kortuŝita Martin L. King sendis poste leteron al Pete Seeger kaj dankis laŝŭvorte por: “… Via morala apogo kaj kristana grandanimeco“. Bedaŭrinde, King estis murdita en aprilo 1968 kaj post du monatoj la sama sorto trafis Robert’on Kennedy, kiu apogis kuraĝe la civilrajtan movadon.

.

Maldekstra foto (supre): La statuo “Tordita pistolo” kiel simbolo kontraŭ perforto staras apud la Novjorka Ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj.

.

La faman jam kanton “Venkos ni en gloro” Seeger aŭdigis ankaŭ poste, en protestoj dum la milito en Vjetnamio kaj antaŭ la usonaj invadoj kontraŭ Irako (en jaroj 1990-1991 kaj 2003), senbaze akuzita je posedo de amasmortigaj armiloj.

Verŝajne la plej grandan popularecon atingis unu kontraŭmilita kanto de P. Seeger – Where Have All the Flowers Gone? (4:23) https://www.youtube.com/watch?v=1y2SIIeqy34 . Ĝi estis tradukita al multaj lingvoj, ingluzive Esperanton – “Ĉiuj floroj estas for” (4:43) https://www.youtube.com/watch?v=hY6jmi5ps5k .

.

Ĝi estis tradukita al kelkdeko da lingvoj, ekz: franca – Que sont devenues les fleurs , hispana – ¿Dónde están las flores?, germana – Sag mir, wo die Blumen sind , ĉina – 花兒怎麼不見了? ĉeĥa – Řekni, kde ty kytky jsou , belarusa – Дзе кветкі ўсе / Dze kvetki use , hungara – Hova tűnt a sok virág?. En Esperanto” “Ĉiuj floroj estas for” kantis Duo Espera kaj Jacques Yvart .

Heredaĵo

Pete Seeger konfesis la principon “Pensu universale sed agu surloke (en via loĝloko)” kaj tion li konsekvence realigis en sia vivo. En Beacon li pasigis pli ol 60 jarojn kaj ĉiuj loĝantoj de la urbeto bone lin konis. Seeger ŝatis partopreni en diversaj eventoj, ekz. en decembro li kun la aliaj kantis la Kristnaskajn kantojn sur Main Street (la ĉefstrato).

Ĉiujare en junio okazas en Beacon tradicia Fraga Festivalo, kiun partoprenas kelkcent personoj por gustumi la surloke kreskigitajn fruktojn kaj aŭskulti koncertojn en la apudrivera parko. Tiu loko estis savita ĝuste kadre per la projekto “Clearwater” ĉar antaŭe estis tie rubejo.

Ekde 2014, la renovigita delonge loko nomiĝas “Pete and Toshi Seeger Riverfront Park” (Apudrivera Parko memore al Pete kaj Toshi Seeger). Antaŭ unu monato, en multaj lokoj oni celebris la 100-an datrevenon de lia naskiĝo de la bardo, tre populara en multaj landoj.

.

Supre, sur maldekstra foto: P. Seeger kun Cesar Chaves, Nobel-premiita defendanto de farmlaboristoj. Dekstre: “disĉiploj” de Seeger – Joan Baez, Bob Dylan, muzikgrupo “Peter, Paul kaj Mary”

.


La statuo “Tordita pistolo” simbolas proteston kontraŭ perforto kaj staras apud Novjorka Ĉefsidejo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Por milionoj, Seeger estas la simbolo de la socie engaĝitaj kantoj. Tiuj plej konataj estis prezentitaj multfoje ankaŭ en Esperanto. Lia legendo komenciĝis antaŭ jardekoj kaj liaj kantoj aktualos longe. La banĝo kaj baladoj de Pete Seeger inspiris kelkajn generaciojn de artistoj por krei muzikon, kiu aktivigas homajn sopirojn je plibonigo de la mondo.

_____________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: