La Torĉo

La Torĉo

Japanio prepariĝis bone por gastigi la 32ajn Olimpikajn Ludojn ĉi-somere. Meze de la pasinta marto komenciĝis la unua antaŭ-olimpika parto de la plej granda sporta evento.

Greka aktorino, kiu ludis antikvan fajro-gardistinon ekbrulis la torĉon per sunradioj. Tiucele ŝi uzis apartan duongloban (konkavan) spegulon. La ceremonio estis organizita tradicie en antikva stadiono de Olimpio, kie okazis la unuaj Olimpikaj Ludoj en jaro 776 a.K.

.

Sekve prezidanto de Greka Olimpika Komitato transdonis la torĉon al gastoj el Japanio, kiu organizas la ĉijarajn Olimpikajn Ludojn. Ambaŭ landojn reprezentis eminentaj sportistoj.

.

Inter ili, la du ore brilaj. Ekaterina Stefanidi venkis olimpikan ormedalon en stanga altosalto (Rio de Janeiro – 2016) kaj Tadahiro Nomura estas trifoja olimpika ĉampiono en ĵudo (Atlanto-1996, Sidney-2000 kaj Ateno-2004).

La torĉo estas tradicie portata per stafet-kuro tra diversaj urboj de Greklando kaj sekve en tiu lando, kiu organizas la Olimpikojn. Poste, per aviadilo, oni veturigos la flamon al Japanio kies kur-stafeto portos la torĉon en la tuta lando.


En marto Greklando celebras ankaŭ sian Tagon de Sendependeco (la 25an de marto, en Festo de la Anonciuacio) por rememori la heroojn de 1821-a jaro. Tiujare en Grekio komenciĝis longa rezist-movado kun bataloj kontraŭ la turka Otomana Imperio, kiu okupis Grekion dum pli ol 360 jaroj.

La stafeto ekprenis la torĉon el Olimpio, trakuris la unuan etapon kaj haltis en urbo Pireus. Tiam oni anoncis, ke la Olimpikoj ne okazos ĉi-jare. Japana ĉefministro, s-ro Shinzo Abe konsultiĝis kun IOK (Internacia Olimpika Komitato) kaj ricevis aprobon prokrasti la ĉi-somerajn Olimpikajn Ludojn (O.L.) ĝis la sekvonta jaro. La kaŭzon ĉiu konas: pandemio de la viruso. Oni klarigis, ke multaj publikaj objektoj estas fermitaj kaj la sportistoj ne povas bone prepariĝi por tiel grava konkurado. La japanoj reflugis hejmen kun la torĉo. Ankaŭ la olimpika flamo, alportita el Greklando restos en Japanio. Oni uzos ĝin sekvontjare, por bruligi la kaldronon en olimpika stadiono.

.

Interetempe IOK anoncis jam datojn de la prokrastita Olimpiko. Ĝi okazos inter 24a de aŭgusto ĝis 5a de septembro 2021, sub la sama nomo: 32aj Olimpikaj Ludoj “Tokio-2020”. Por ĉiu Olimpiko la gastiganta lando desegnas apartan torĉon. La nuna reflektas inspirojn de la ĉeriza, 5-petala floro kies kolono similas kolore al ora sakuro (japana ĉerizujo).

* * * * *

Okaze de la 105-a Universala Kongreso en Montrealo ni rememoras, ke en tiu urbo okazis ankaŭ Olimpikaj Ludoj kaj en gimnastika konkurado partoprenis Nadia Comăneci el Rumanio. La 15-jara knabino venkis tiam 5 orajn medalojn (0:49) https://www.youtube.com/watch?v=kT0FW5AAwro .

.

La vivo de Nadia Comăneci estis tre interesa kaj estonte ni eble publigigos alian artikolon pri tio.

____________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: