Novzelando – kie du kulturoj renkontiĝas

Novzelando – kie du kulturoj renkontiĝas

Esther estas maoria virino (indiĝena gento de Novzelando) kaj la gepatroj de Tomaso havas skot-irlandaj radikoj. Ilia vivo ŝajnas kontraŭi la onidiron, ke ne reala komunikado ne povas ekzisti inter kulturoj tre malsamaj.

Tomaso venis al Novzelando en sia 26-jaraĝo, uzante la okazon ke la brita kaj novzelanda registaroj faciligis tiutempe la migradon por junaj homoj. Se iu decidis loĝi en Novzelando almenaŭ du jarojn, tiam li pagus tre malmjulte por la unudirekta flug-bileto. Alveninte al sia nova lando, Tom eksciis ke tie vivis unue maorioj, la originalaj loĝantoj de tiu insularo. Sed la demografia strukturo estis tute ŝanĝita post la sinsekvaj ondoj de migrado. Rezulte la nuntempan Novzelandon formas jam multikulturan socion kaj la maoria popolo estas nun apenaŭ ĝia minoritato.

Esther devenis el tute alia, granda familio kaj havas 12 gefratojn. Ŝi renkontis Tomason dum dancvespero kaj la geduo tuj enamiĝis. Tom rememoras: “Mi ne konsciis, ke ni devenas el tute malsamaj kulturoj. Simple mi estis fascinita per amo”. Esther aldonas: “Fakte, mi eĉ ne pensis pri tio, ke Tom estas brita blankulo”.

Sed baldaŭ poste venis komplikaĵoj, kiam la juna duopo komencis dividi sian feliĉon kun la proksimuloj kaj al siaj gepatroj anoncis la deziron geedziĝi. Tom aŭdis averton de sia patrino: “Vi ne povos veturi al Anglujo kun tiu knabino, ĉar ŝi ne estas blanka!” Ankaŭ avino de Esther malinstigis la edziniĝon, ĉar jam elektis alian fraŭlon por Esther. Ilia familio estis katolika kaj Tom devenis de la protestanta. La maoriaj tradicioj estas fortaj kaj ne decas ilin neglekti. Malgraŭ ĉiuj admonoj, la am-ebria duopo geedziĝis, kio estis ja ŝoko por ambaŭ familioj! Pasis kelka tempo post la edziĝfesto kaj la gepatroj de Tom ekŝatis la novan bofilinon.

En jaro 1982, la maoria komunumo organizis renkontiĝon kun fokolaranoj. Tom kun Esther partoprenis tiun aranĝon kaj poste decidis veturi kun siaj infanoj al kelktaga feriado. Unue ili maltrankvilis, ĉu valoras tien veturi, sed renkontinte aliajn familiojn ili ekŝatis la medion. Amika atmosfero sentiĝis ekde la komenco, neniu demandis ilin pri politiko, religio aŭ aliaj privataj aferoj. Iliaj infanoj ĝuis ludojn kaj sportadon kun la siaj samaĝuloj kaj amikiĝis kun aliaj geknaboj.

Reveninte hejmen, ni volis daŭrigi ĉiutage tiun trankvilan kaj amikecan humoron. La vivo familia ŝajnis iri glate. Harmonio regis hejme ĝis kiam Tom komencis drinki alkoholaĵojn, unue de tempo al tempo kaj poste jam regule. Al sia edzino li provis klarigi, ke tiu kutimo komenciĝis en laborejo. Aŭskutlatne pri spertoj de aliaj familioj, Tom kun Esther rimarkis, ke la similaj problemoj ekzistas ankaŭ aliloke. Tom rememoras unu vesperon kiam, sidanta ĉe biero, li aŭdis Esther demandi: “Kial vi faras tion?”

Tom ekpensis: “Mi havas la edzinon kaj kvar infanojn, se mi drinkados plue, alkoholo detruos mian familion”. Tial do venis eble lasta chanco por draste ŝanĝi la vivon kaj li decidis definitive ĉesi la drinkadon. Vivo en tia familio neniam enuas kaj ŝanĝoj venas unu post la alia. Baldaŭ post la sukcesa liberiĝo de alkoholo, aperis sekva defio. Pro akcidento Tom perdis laboron kaj parolante kun la edzino, ili ambaŭ konsentis trovi alian solvon. Esther trovos laboron dum li restos hejme por okupiĝi pri la infanoj.

“Mi devis lerni multe da novaj taskoj, inkluzive la malfacilan arton ami pacience dum longaj horoj pasigotaj hejme” – diras Tom – “Al niaj konatoj tio aspektis strange, kontraŭe al la tradicia vivmaniero. Mi diru sincere: tio ne estis facila, ni havis bonajn tagojn sed ankaŭ malsukcesojn sed ĉiam volis protekti unuecon en la familio. Ni akceptas la fakton ke oni povas havi malsamajn opiniojn. Malgraŭ ĉio, mi volis memori konstante unu vivgravan konsilon de Chiara Lubich: “Amu ĉiam kaj estu la unua por pardoni aŭ pardonpeti. Neniam perdu la kuraĝon ami kaj viaj malfacilaĵoj forpasos”.

Esther aldonas: “Ni praktikas flegi daŭre unuecon, kio fariĝis jam vivstilo de nia 46-jara familia vivo. Ĝi estas belega, kiam la geedzoj strebas kune por atingi noblajn celojn. Tion ni volas daŭrigi ankaŭ en la venontaj jaroj.”

_____________________________

La plej granda donaco

En la Rotorua distrikto (norda parto de Nov-Zelando) la terkrusto estas nur 4 km dika. Tie oni povas admiri grandan elŝprucadon de la gejseroj, tuj ĉe la urbo – vaporaj pluvkavetoj kun vezikoj fluantaj el la surfaco. La grundo eligas altegan temperaturon, ĝis 120O C. En tiu loko la anglaj koloniistoj provis konstrui romajn banejojn.

Ankoraŭ nuntempe oni uzas la termikan avantaĝon de la regiono, kiu logas turistojn viziti la urbon ĉirkaŭitan per montetoj kaj multa verdaĵo. Ĉe la samnoma lago troviĝas la Keswick-tendaro, en kiu okazis Fokolara somera urbeto nomita Mariapolis. Venis pli ol 150 personoj el du ĉefaj insuloj de Novzelando. Ili volis pasigi kelkajn tagojn en amika atmosfero, liberaj de la ĉiutaga rutino.

La internacieco estis vere impona por la loĝantoj de unu lando: krom maorioj, ĉeestis ankaŭ personoj kies patroj aŭ iamaj antaŭuloj almigris el Filipina Insularo, Ĉinio, Koreujo, Nederlando, Britujo, Italio, Malto, Francujo, Singapuro, Hindujo, Pakistano. Jen la unika modelo de la homara amikeco. Malgraŭ la kulturaj diferencoj, ĉiuj jam de la komenco sentis sin kvazaŭ hejme.

Krom subĉielaj ludoj, sporto la partoprenantoj povis interkonatiĝi kaj lerni pri alies kulturo kaj personaj travivaĵoj. Familio Pitcaithly venis el Christchurch, la dua plej granda urbo de Novzelando frapita per tertremo. La tragedio kunigis tie ĉiujn urbanojn por kunlaboro kaj interhelpo. Gastoj el Gisborne, la urbo en kiu havas privilegion esti la unua vidi la sunleviĝon de la nova tago. Ili rakontis pri organizado de fondusoj por edukado de la junularo.

Eĉ se Novzelando ŝajnas esti riĉa, ankaŭ tie ekzistas ekonomiaj problemoj. Rakontis pri tio hindo-pakistana geedzo, Martins kaj Antoneta kun siaj du infanoj.

.

Ili ricevis portempan restadpermeson, Martis eklaboris en vartejo por maljunuloj kaj lia edzino en malgranda buĉejo. Kiam la geduo perdis tiujn laborojn kaj ne povis trovi la aliajn, ilia novzelanda vizo iĝus baldaŭ ne valida kaj rezulte la tuta familio devus forveturi al sia hejmlando. Imagu la ĝojon ekscii, ke Martis trovis laboron – ĵus dek tagojn antaŭ la limdato! Ĉiuj lin gratulis kaj decidis renkontiĝi denove en la sekvonta jaro. Anna, maoria maljuna sinjorino konkludis en sia lingvo: «Aroha te mea nui o te ao Katoa» (Amo estas la plej granda donaco en la mondo).

________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: