3 Nova Urbo Junio 2017

3 Nova Urbo Junio 2017

Universala frateco ŝajnas esti la nura vojo al paco. Semajno por Unuiĝanta Mondo (SpUM-2017) kunordigas multajn iniciatojn por atingi tiun celon. En aprilo, en diversaj partoj de la mondo, okazis eventoj ligitaj kun la Semajno de Unuiĝanta Mondo (SdUM /UWW – United World Week).

 

La mondo el alia perspektivo 

Se ni povus rigardi la mondon de longa distanco – same kiel kosmonaŭtoj per teleskopo kun fortaj zomoj – ni ekvidus nian planedon trankvila, senborda. Tamen, post proksimiĝo videblas detale ĉiuj dividoj, malamo kaj perforto. Observi la Teron kaj historion de la homaro aŭ de tro longa distanco aŭ ege proksime, povas krei la riskon ke ni pretervidos realecon, kio sekve delogas al supraĵaj prijuĝoj.  

…………. graf – afisz

Kia distanco estus do la plej taŭga por havi la ĝustan perspektivon je direkto laŭ kiu moviĝas la homaro? Kiam oni demandas pri la rapidaj ŝanĝoj kiuj okazas nuntempe en ekonomio, sociologio, natursciencoj, filozofio (kaj laŭ kelkaj principoj pri sendependeco, justeco, paco ktp.), ni scias ke ofte unu okazintaĵo en iu lando havas konsekvencojn ankaŭ aliloke. Eĉ parto de la homaro malkovras tiun veron ke fine ĉiun atendas la sama destino. Fermitaj en konkoj, ni ne trovos sekurecon kaj kontenon kiam aliaj homoj apude suferas.

Finfine nia mondo devos alfronti la defion nomitan “unueco” kaj tiun alvokon lanĉis Chiara Lubich per “Junularo por Unuiĝanta Mondo” en jaro 1985 (proklamita de la UN kiel “Internacia Jaro de Junularo“). Dum la pasintaj jardekoj JpUM ĉerpis energion el vizio pri la komuna bono kaj laboris ke tiu idealo fariĝu realeco. Logitaj per senlimaj eblecoj de amikeco, centoj da gejunuloj malkovris, ke lecionoj de la historio instigas la nuntempan homaron eniri tiun vojon al justeco kaj paco. El tio kreskas la Semajno de Unuiĝanta Mondo kiel ekspozicio de praktikaj agoj en diversaj socioj kaj internaciaj institucioj.

 

Kurado por Paco 2017 / Run4unity

Centmiloj da gejunuloj partoprenas tutmonde en amasa stafet-kuro. Knaboj kaj knabinoj el diversaj nacioj, kulturoj kaj religioj kuras kune por atesti pri la sindediĉo serve al tutmonda justeco kaj paco. Tiucele oni uzas la ĉefan principon troveblan en fundamentoj de ĉiu religio kaj civiliza sistemo. Oni nomas ĝin la “Ora Regulo” kies vortoj jenas: Ne faru al aliaj tion, kion vi ne volas ke ili faru al vi.

………….

Vi povas uzi la supran mapon inter aktive kaj ekvidi, ĉu la Kurado por Unueco okazis ankaŭ en via lando:  http://www.run4unity.net/2017/en/in-the-world/

……………..

La ideo ŝprucis el fokolara branĉo “Gejunuloj por Unueco” kiu nombras pli ol 150 mil knaboj kaj knabinoj en 182 landoj. La kurado okazas ĉiujare, en unua dimanĉo de majo tagmeze, inter la 11a kaj 12a horo (laŭ loka hor-zono). En la Kurado por Unueco KpU (run4unity) partoprenas ĉ. 100,000 gejunuloj en diversaj lokoj, en ĉiuj anguloj de la mondo. La stafet-bastoneto pasas de unu horzono al la sekva kaj donas oportunecon kontaktiĝi junularon de la lokoj en kiuj okazas la KpU.

Laŭ diversaj latitudoj okazas muzikaj koncertoj, sportaj konkursoj – precipe en lokoj kie homoj vivas en mizero, marĝenigitaj en soleco. Samloke oni renkontas ankaŭ sociajn aktivulojn. Krom tio, aperas tie ĵurnalistoj, gvidantoj de kulturo, religio kaj reprezentantoj de la regionaj aŭtoritatoj.

La retpaĝaro: http://www.run4unity.net/2017/fr/ atingeblas en ses lingvoj kaj helpas kontakti al tiuj gejunuloj, kiuj volas aliĝi al tiu mondskala evento

___________________________________

La Torĉo

Kun sporto al sano

La dua plej mult-flanka sporta evento post la Olimpikoj estas “La Mondaj Ludoj” (LML /TWG The World Games) kiu estas organizata ankaŭ unufoje por kvar jaroj. Oni nomas ĝin Ĉampionado de Neolimpikaj Sportoj kaj celo de tiu malfermita konkurso estas promocii tiajn sport-disciplinojn, kiuj ne aperas en la Olimpikaj Ludoj.

Mondaj Ludoj – parto 1 

Ĉio komenciĝis en jaro 1980 kiam s-ro Un-yong Kim, la tiama prezidento de Monda Tekvondo-Federacio invitis ĉefojn de kelkaj sport-asocioj kaj proponis organizi novajn ludojn por neolimpikaj sportoj. Tiel estiĝis Internacia Asocio de Mondaj Ludoj (IAML / IWGAInternational World Games Association) kiu sekvajare organizis la 1-ajn Mondajn Ludojn en usona urbo Santa Clara kun partopreno de 1745 sportistoj kiuj reprezentis 58 landojn kaj konkurencis en 15 disciplinoj. La jubilea, 10-a evento okazis ĉijare inter la 20a kaj 30a de julio en pola urbo Wrocław kie la antaŭaj nombroj preskaŭ duobliĝis: alvenis pli ol 3100 sportistoj el 102 landoj kaj la publiko spektis 27 sportajn konkursojn. Intertempe (ĉiam unu jaron post la Olimpikoj), la eventon gastigis Britujo, Finnlando, Germanio, Japanio, Kolombio, Nederlando kaj Tajvano.

………..

Petanko (fr: pétanque) estas unu el globludoj, kiu devenas de suda Francio sed oni ludas ĝin ankaŭ en Nordafriko kaj Sudorienta Azio.

………..

Dum la Mondaj Ludoj la sportistoj rad-sketas en diversaj disciplinoj. Sur la dekstra foto, la geduo demonstras akro-batikan gimnastikon. La organizaĵo IAML / IWGA kunlaboras kun la Internacia Olimpika Komitato, kiu apogas la Mondajn Ludojn kvankam plimulto de ĝiaj sportoj ne havas ŝancojn eniri la programon de Olimpikaj Ludoj. Kelkaj elinter LML-disciplinoj aplikeblas en praktika vivo.

Ekzemple roka grimpado postulas firmegan man-ekpremon, kio faciligas konkeradon de altaj montoj. Tie la aventuremaj turistoj troviĝas meze de la sovaĝa naturo, foje dum neatenditaj veter-ŝanĝoj kio povas kaŭzi dramon.

Jen dulingva (eo + ang) listo de la sportoj, en kiuj oni konkuras dum la Mondaj Ludoj: 

Sportoj artismaj kaj dancoj:  Aerobia gimnastiko / Aerobic gymnastics;   Trampolina gimnastiko / Trampolining;   Arta rad-sketado / Artistic roller skating;   Saltoj sur pado? / Tumbling;   Sporta danco. 

Pilkaj sportoj:   Bazpilkado, basbalo /Baseball;   Kanada bastonludo / Lacrosse;   Korfpilkado / Korfball;   Pugnopilko, Fistball / Fistball;   Rakedopilkado / Raquetball;   Skvaŝo / Squash;   Stranda manpilkado / Beach handball.

Preciz-sportoj:   Arkpafado / Archery;   Bilardo / Billiards;   Boĉo, Globludo / Bocce;   Kegludo / Bowling;   Petanko / Pétanque. 

Forto-sportoj:  Korpokulturado / Bodybuilding;   Ŝnurtira lukto / Tug of war;   Triobla halter-levo / Powerlifting.

Lukt-artoj:   Hapkido / Hapkido;   Ĵuĵicuo / Ju-Jitsu;   Karateo / Karate;   Taja bokso / Thai boxing;   Piedbato-bokso / Kick-boxing;   Sumoo / Sumo.

Motor-sportoj:   Motorcikla vetkuro / Speedway;   Monoposto (Unu-persona aŭtomobila vetkuro) / Monoposto car racing;    Paramotoro (para-motorado) / Paramotoring.

Akvosportoj:  Akvoskiado / Water skiing;    Akvosavado / Lifesaving;   Kajako-poloo / Canoe polo;   Naĝado kun naĝiloj / Finswimming.  

Aerosportoj:   Paraŝutado / Parachuting;   Akrobata glisflugo / Glider acrobatics.

Aliaj sportoj:   Orientiĝa kuro, orientiĝado / Orienteering;   Sporta grimpado, rok-grimpado / Sport climbing;   Flugdisko / Frisbee, Flying disc;   Rad-hokeo (hokeo sur vicradaj glitiloj) / Inline hockey;   Glitkurado sur radoj, Rapid-sketado en linio / Roller speed skating.  

……………..

Sur ĉi tiu paĝo ni prezentas la tre spektaklan disciplinon de la Mondaj Ludoj.  

Akrobata gimnastiko

En akrobata gimnastiko (antaŭe nomita sport-akrobatiko aŭ sporta gimnastiko), la sportistoj plenumas serion da ekzercoj kun diversgrada malfacileco. La partoprenantoj sin prezentas unuope, en paroj aŭ grupe (ekzercoj sinkronaj): virinoj – virinaj paroj; tri virinoj; viroj viraj paroj; kvar viroj. Kaj en miksitaj paroj: geparo (viro troviĝas surplanke kaj levas la virinon). 

Krom tio, okazas saltoj super trampolino kaj sur speciala pado. Kunordigadon de la mondaj ĉampionecoj kaj de internaciaj gimnastik-eventoj gvidas Internacia Federacio de Gimnastiko. La konkursoj estas dividitaj je kelkaj aĝkategorioj inter 11a kaj 19a jaraĝo kaj la cetera, por pliaĝuloj. Tiu ĉi disciplino fariĝas tre populara inter gejunuloj kaj okazas multaj konkursoj je inter-lerneja, regiona, landa kaj kontinenta nivelo. Verŝajne, al plimulto da homoj, maleblas majstri akrobatikon sed en programo de la Mondaj Ludoj troviĝas alia sporto – aerobiko kiu estas tre simpla kaj amase praktikata. La vorto “aerobiko” (ang: aerobic konsistas el du greklingvaj elementoj: aéros signifas aeron kaj bios – vivon.

 Sporto al ĉiuj:         Aerobiko

Por homoj pli junaj, la ekzercojn kutime akompanas muziko kaj la praktikado okazas en rapida ritmo. Tial aerobikaj ekzercoj similas ofte al dancaj movoj. La muziko stimulas ĉiun partoprenanton al energiaj, kvazaŭ dancaj movoj kio helpas fortigi la sangocirkulan sistemon kaj koron. Ankaŭ pulmoj enspiras intense oksigenon kaj rezulte la korpo “brulas” multe da kalorioj, ŝvitas kaj perdas eventuale sian troan pezon. Praktikataj regule, tia praktikado forgigas ne nur la korpon sed ankaŭ internajn organojn kaj tiumaniere ili ankaŭ evitigas malsanojn. La sistemon prilaboris kuracisto Kenneth Cooper, kiu fine de la 1960aj jaroj verkis libron “Aerobic”. Cooper laboris kiel konsultanto de usonaj kosmonaŭtoj kaj prilaboris por ili specialajn testojn pri fizika lerteco kaj biologia funkciado de la homa korpo.

En sekvontaj jaroj li fondis du aerobikajn centrejojn en suda Usono kaj instituton pri sporta eduado laŭ

ĉi tiu metodo. D-ro Cooper ofte substrekis kiel gravan inspiron en la vivo kaj laboro li havis danke

al kristana religio. K.Cooper verkis 18 librojn kiuj atingis eldonkvanton de 30 milionoj kaj estis tradukitaj al 41 lingvoj. Aerobiko fariĝis tre populara inter aktoroj (precipe konata estis pro tio J.Fonda) kaj aliaj artistoj, kiuj forte kontribuis al diskonigo de ĉi tiu sporto. Kutime, aerobiko estas praktikata plej ofte en grupoj, sub la gvido de instruktoro kaj en rapida ritmo. Sed valoras scii, ke ekzistas grandega nombro de facilaj ekzercoj kaj oni ĉiam povas elekti tian, kiu taŭgas por ni.

Sekve ni povas praktiki ĝin malrapide – unuope, kun la edzo (edzino) aŭ en kelkpersona grupeto. En via gepatra lingvo vi trovos verŝajne informojn pri diversaj ekzercoj kaj elektos la plej taŭgan. Por fari tiel simplajn ekzercojn ni ne devas iri al iu sporta halo ĉar eblas tion praktiki hejme aŭ en iu ajn alia trankvila loko. Ni bondeziras al vi kuraĝon, persiston kaj la bonaj rezultoj certe venos.

 

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: