1/18 Nova Urbo – Februaro 2018

1/18 Nova Urbo – Februaro 2018

Romp-radioj

Ĵus en februaro finiĝis dua fazo de la projekto “Rompigaj Radioj” en kiu partorpenis grupo de junaj homoj, kiuj interesiĝas pri la sociaj komunikiloj. Ili jam laboras en la sektoro de amaskomunikado aŭ studas pri tiu fako. La projekto ne nur konigas ilin pri la modernaj ekipaĵoj sed ankaŭ kuraĝigas aktiviĝi en konstruado de la pli unueca mondo.

Rompigaj radioj” estas la vortludo kiu devenas de la disvastigita esprimo “Rompigaj novaĵoj” (an: ‘breaking news‘) per kiuj oni haltigas televidan /radian programon per iu sensacia (aŭ eĉ skandala) “rompnovaĵo” – ricevita ĵus lastamomente.

Romp-radioj estas iusence la projekto tute kontraŭa al tiu supra koncepto (de “rompigaj /ŝokaj novaĵoj”), ĉar ĝi fokusiĝas je disvastigo de pozitivaj informoj, serve al universala amikeco. Formis ĝin grupo de junaj ĵurnalistoj kiuj, per sia entuziasmo kaj lerteco. Ili celas atingi maksimume bonajn rezultojn per konstruado de nova internacia reto. Per tiu reto oni prezentos spertojn inspiritajn per la karismo de unueco – la ĉefa idealo por kiu laboras Fokolara Movado. Tiumaniere, ni ebligu ke homoj (de bona volo) foriru de izoliĝo por “enrompiĝi” en la mondan scenejon kaj, kune kun ni, kreu la disvastiĝantan efekton de domino en aliaj komunumoj. 

La projekto celas kunigi junajn filmistojn en ĉiu dua monato, per poŝtelefona konferenco.  Tio estas la frukto de kunlaboro inter la Nova Homaro kaj kelkaj aliaj organizaĵoj, ricevinta apogod de Eŭropa Unio. La unua etapo okazis jam en Italio ka la dua en Brazilo, komence de la ĉijara februaro. La tria okazos en julio dum “GenFest” en Filipina Insularo. 

Dudek junaj personoj el Brazilo, Burundio, Filipinoj, Hindujo, Hungario, Irlando, Indonezio kaj Kenio partoprenis en la renkontiĝo kun film-reĝisoroj, fotistoj kaj aliaj specialistoj de film-industrio. Ili povis ne nur aŭdi teoriajn prelegojn, sed ankaŭ uzi praktike la plej novajn novajn teknologiojn. En la dua parto, okazis prezentaĵoj de radio kaj televidaj specialistoj. Fine, en liberaj konversacioj la instruktoroj ka prelegentoj respondis al multaj demandoj.

Ĵurnalista metiejo n-ro 02

Ĉi sube ni citas eldirojn de la partoprenintoj.

“Tio estis unika kaj tre utila sperto kiu helpis nin eniri pli profunde la mondon de ĵurnalismo kaj rigardi ĝin laŭ tute nova perspektivo” – diris la burundia participanto. “La evento montriĝis io pli ol kurso pri filmado aŭ rakontado de interesaj historioj. Ni spertis kiel koncentriĝi je konkretoj kaj alfronti stereotipoj – uzante aŭdiovidan ekipaĵon” (Donald el Hindujo). 

Isabela Reis el Brazilo opinias, ke “Tio estis valora renkontiĝo, dum ties ok tagoj ĉiu partoprenanto povis lerni multe kiel komunikiĝi kun aliaj junaj homoj. Gravas, ke ni ĉiuj povis interŝanĝi la spertojn.  Praktikaj metieoj en ĉi tiu projekto ebligis lerni pri avantaĝoj kiujn oferas al ni novaj teknologioj”.   

Ĵurnalista metiejo n-ro 03

Kyle Venturillo el Filipinoj:  “Ni venis el diversaj kontinentoj, ni parolas malsamajn lingvojn, ni apartenas al diversaj kulturoj, havas diversajn karakterojn sed malgraŭ ĉio ni povis krei ĉi tie amikajn rilatojn kaj sincere paroli pri diversaj problemoj. Tial nur post kelkaj tagoj ni fariĝis preskaŭ unu familio. Certe ĉi tiu sperto helpos nin labori pli efike por la unuiĝanta mondo”. 

______________________________________

 

Esperanto-monoj

kaj esperantaj monNomoj

Komence ni klarigu, ke ĉi tiu vortluda titolo ne estas ŝerco – vere ekzistis monoj kiujn elpensis esperantistoj! Eble tio estas paradokso, ĉar financoj neniam estis forta flanko de nia movado. Sekvas tri ekzemploj. La plej aktuala: 1. Onidire, belga esperantisto Germain Pirlot elpensis la nomon “eŭro” por la nuntempa eŭropa mono. 2. Krom la sube menciita spesmilo, ekzistis ankaŭ E-monunuo nomita “stelo sed por tio necesus verki apartan artikolon.  (Ni ricevis la informon, ke estas eldonita arĝenta 100-stela monero okaze de la 150-a naskiĝa datreveno de René Saussure).   3. La tria estas “spesmilo” pri kiu vi legos ĉi sube. 

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis svisa matematikisto René de Saussure, kiu en 1907 proponis adopti internacian mon-unuon kaj nomis ĝin per E-vorto “Spesmilo”. La nomo estis ne nur bela, sed logika ĉar unu spesmilo havis mil spesojn kaj egalis al du britaj ŝilingoj (= al unu usona dolaro aŭ unu rusa rublo). Ekde la komenco, spesmilojn uzis Ĉekbanko Esperantista Ĉ.E. en Londono kaj unu spesmilo havis valoron de 2 ŝilingoj.

Humura poŝtkarto pri la kreinto de spesmilo.

Pri Saussure tiel skribis la princo de E-poetoj, K.Kalocsay en siaj “Rimportretoj”:

Saussure – la pura, klara Mens’,

La projektinto, projektonto,

Trabrilis, kvazaŭ lumofonto

La vortstrukturon lia Lens’.

Transpagoj per spesmilo estis oportunaj kaj kostis tre malmulte. Tial ĝi estis uzata en 320 urboj de 43 landoj. Ĉ.E. estis fondita de industriisto H. F. Höveler kaj funkciis sep jarojn, ĝis la unua mondmilito (1914). Samjare kiam aperis “Spesmilo” – Saussure komencis redaktadon de “Internacia Scienca Revuo”. Li okupiĝis ankaŭ pri esperantologio kaj interlingvistiko; lia plej grava verko titoliĝas “Pri la vortfarado de Esperanto”.   En majo 1913, Saussure formulis la gravan principon de Neceso kaj Sufiĉo. René Saussure mortis antaŭ 75 jaroj en Berno. 

_______________________________

 

Ĉiujare, fine de januaro okazas Semajno de Preĝoj por Unueco inter la Kristanoj.  Tial ni tradukis ĉi tiun intervjuon kun d-ro Peter Grimheden el Stokholmo.

Luterana kuracisto en Fokolara Movado

Peter Grimheden havas rondetan vizaĝon kun atentemaj okuloj. Mi renkontis lin en sveda urbo Lund, kie okazis granda renkotiĝo de luteranoj kun katolikoj, pro 500-jara datreveveno de la Lutera Reformacio. Peter estas juna infan-kuracisto (pediatro / pedriatristo?), kiu entuziasme sin dediĉas al tiu laboro. Precipe interesa estas la vivstilo de Peter, ĉar li decidis ne havis sian familion, sed ekloĝis en malgranda fokolara komunumo de Stokholmo. Plimulto de ĝiaj membroj estas eksterlandanoj el Belgio, Argentino kaj Italio.

Vi kreskis en kristanaj familio kaj medio, ĉu ne?

Ekde multaj generacioj, mia familio apartenas al Luterana eklezio kaj estas tre ligita kun la tradicio. Kiam mi estis infano, ni ofte vizitis la geavojn. Tie ni ĉiuj partoprenis unue la Diservon. Post tagmanĝi, kiam la virinoj lavis la manĝilaron, ni eksidis por aŭskulti mian avon kiu laŭte legis iun predikon de Luter. Tio estis postulema kaj severa edukado: ĉion ni devis vidi nur en blanka aŭ nigra koloro. Mi ne rajtis iri al kinejo aŭ ludi hokeon.

Kiel vi renkontis la fokolaranojn?

Mi rendevuis (simpatiis) kun knabino kiu invitis min al koncerto de Gen Verde, la moderna muzikgrupo inspirita per idealoj de unueco. Mi ŝatis tiun muzikon, la vortojn kaj la atmosferon kiun ili kreis. Imagu, ke frato de unu kantistino estis murdita dum civila milito en ŝia lando. Kaj tiu junulino kapablis pardoni. Mi ŝatas la pozitivan flankon de kristanismo, kiu ne baziĝas je malpermesoj sed helpas nin altiĝi spirite al grandaj idealoj. Tiuj homoj iĝis miaj geamikoj kaj mi kun mia knabino ofte ilin vizitis. Sed post kelka tempo mi eksentis ke miaj rilatoj kun la knabino limigas min, do ni disiĝis. Poste mi daŭrigis viziti la fokolaranojn kaj rimarkis ke ili ĝojas sindediĉi al Dio kaj samtempe restas malfermitaj al ĉiu. Tia vivstilo logis min kaj mi provis aliĝi. La decido ŝajnis riska, simila al falo kaŭzita per glitpaŝo sur banano. En mia 21-jaraĝo mi veturis al fokolara urbeto de Lopiano (norda Italio) por pli bone konatiĝis kun Fokolar-Movado. Tie mi renkontis homojn el ĉiuj kontinentoj kaj komence mi-luterano ŝajnis esti ekzotika inter ili.

Hodiaŭ vi loĝas en la fokolara komunumo de Stokholmo. Ĉu estas malfacile vivi kun homoj de aliaj eklezioj?

Aparteni al tiu aŭ al alia eklezio ne devas negative influi la ĉiutagan vivon. Vivante per la kristanaj idealoj, mi vidas neniun diferecon inter ni. Antaŭe mi sentis min soleca frekventi al mia Luterana preĝejo sed miaj novaj amikoj akompanas min de tempo al tempo ĉar ili volas koni pli bone mian tradicion. Same faras mi, kiam mi partoprenas la Meson en preĝejo katolika. Ni nur spertas, ke Jezuo estas ĉiam inter ni, se ni praktikas unuecon en lia nomo. 

_________________________________

La Torĉo

Kun sporto al sano

VINTRAJ  OLIMPIKOJ   (parto 1)

Tio estas jam la 23a Vintra Olimpiko, la tria en Azio (antaŭe, ĝi okazis dufoje en Japanio: Sapporo-1972 kaj Nagano-1998). La unuaj VOLj (Vintraj Olimpikaj Ludoj) estis organizitaj en franca urbeto Chamonix-1924 kaj sekvaj ankaŭ plej ofte okazis en Eŭropo. En jaroj 1940 kaj 1944, Olimpika Ludoj ne okazis pro la mondmilito. Krom Eŭropo kaj Azio, ankaŭ Nordameriko gastigis VOLj, kvarfoje.

Ambaŭ olimpikoj, la vintra kaj somera SOL (Someraj Olimpikaj Ludoj) estis organizataj samjare: VOL en februaro kaj SOL en julio, ĝis jaro 1992. La 17a VOL estis organizita en jaro 1994 kaj ekde tiam Vintra Olimpiko okazas du jarojn post la somera: 1994, 1998, 2002, 2006 ktp. 

La ĉijaraj VOLj okazas en urbo Pjonĉango (PyeongChang, en la korea alfabeto: 평창군), situita je futo de la montoj Taebaek, kiuj disigas la ceteran parton de Koreujo de Japana Maro. Pro tio la regiono estas la plej malvarma en la tuta lando, kaj dum la Olimpikoj la temperaturo foje egalis al minus 20 gradoj (en vento ĝi falas ĝis -30OC). 

Certe tio estos unu el plej malvarmaj olimpikoj en la historio (ĝis nun tiu rekordo apartenis al Olimpikaj Ludoj en la norvega Lillehammer – 1994). La vintrajn sportojn praktikas ne tiel multaj atletoj kiel somere.  

Ĝenerale, la vintraj sportoj apartenas al kvar ĉefaj grupoj, depende kion uzas la sportistoj. Dum VOL okazas 102 sport-specioj (sporteroj? – markitaj interkrampe) kiujn oni grupigis en 15 konkursoj. 

SKIOJ

Alpa skiado / Alpine skiing (11)     Transterena skiado / Cross-country skiing (12)    Skisaltado / Ski jumping (4)     Liberstila skiado   Freestyle skiing (10)     Nordia kombino / Nordic combined (3)    Biatlono / Biathlon (11)   

___________________

 

SKETOJ

Rapid-skedado / Speed skating (14)   Glitkuroj je mallonga distanco  / Short track speed skating (8)     Arta sketado / Figure skating (5)    Glacihokeo / Ice hockey (2) 

___________________

 

SLEDOJ

Sledado / Luge (4)     Bobado / Bobsleigh (3)   Skeletonado / Skeleton (2)

 ALIAJ

Neĝtabulado / Snowboarding (10)    Biatlono / Biathlon (11)   Glitŝtonludo / Curling (3)

* * *

Al Pjonĉango venis iom pli ol 2,900 sportistoj, kiuj reprezentis 92 Naciajn Olimpikajn Komitatojn. La gastiganta lando venkis enture 17 medalojn (5 oraj, 8 arĝentaj kaj 4 bronzaj). En ĉijara Vintra Olimpiko okazis la tre pozitiva akcento ke dum la malferma ceremonio marŝis la sportistoj el Norda kaj Suda Koreujo sub unu flago – vidu la supran foton. Ĝi estas blanka kaj meze troviĝas blua konturo de la Korea Duoninsulo (kiun konsistigas la du koreaj ŝtatoj).

Junaj virinoj el Norda kaj Suda Koreujo formis unu olimpikan teamon en hokeo. Sur la foto: iliaj sport-uniformoj enhavas la komunan tut-korean flagon. Malantaŭe staras la oficjalaj reprezentantoj de ambaŭ ŝtatoj kaj meze – T.Bach, prezidanto de l.O.K.
Jen la foto, kiu iĝis populara tutmonde. Dum la someraj Olimpikaj Ludoj en Rio de Janeiro, du sportaj amikinoj: Ho Jun (Norda Koreujo) kaj Li Yn Gouna (Suda Koreujo) fotiĝis kune.

________________________________

 

 

Kiam vi serĉas veron…

Edith Stein (1891-1942) / parto 2

Meze de la septembro 1938 mortis ŝia patrino kaj la familia domo neniam plu estis la sama kiel dum la feliĉa infaneco. En Vroclavo restis ŝiaj du fratinoj: Rosa kaj Frieda kun siaj edzo kaj infanoj. Samjare Rosa forveturis el Vroclavo al Kolonjo kaj la 15an de decembro 1936 ŝi ekloĝis la sama monaĥejo, en kiu vivis Edith. 

Kolonjo vintre

Ĉiuj rimarkis grandan similecon inter la du fratinoj, unue per belaj, mildaj trajtoj de la vizaĝoj kaj due, per trankvila rigardo la okuloj. Same Rosa kiel Edith videble atingis fortan memkontrolon kaj preferis ne paroli multe. Rosa estiĝis katoliko jam antaŭ 16 jaroj en Vroclavo, sed diris nenion al sia patrino por savi ŝin de nerva kolapso. Ja sole unu konvertiĝo de Edith estis jam sufiĉa dramo al s-ino Augusta Stein. Tial Rosa decidis baptiĝi nur post morto de la patrino. La solenaĵo okazis en la Kolonja karmelana domo, dum noktomeza Kristnaska Meso – la 24an de decembro 1936. Por memoro de tiu vespero, Edith dediĉis al sia fratino ĉi tiun poemon:

Sankta nokto

Memore al Kristnaska Vespero 1936

Mia Sinjoro Dio,

Vi kondukis min sur malluma, longa kaj ŝtona vojo;

Kaj ofte min fortoj forlasis.

Mi perdis preskaŭ la esperon ekvidi iam lumon,

sed kiam la koro ŝtoniĝis dolore,

tiam aperis hela kaj milda stelo.

Ĝi gvidis min fidele kaj mi sekvis ĝin.

(…)  Sinjoro, ĉu tio eblas,

ke iu naskiĝas denove,

eĉ kiam pasis jam tra tagmezo de sia vivo?

(…)   Ho, neniu homa koro entenos,

kion vi preparis al homoj Vin amantaj.

Nun mi ekhavis Vin kaj nenian forlasos.

Kien ajn gvidos min la vojo de mia vivo,

tie vi estos kun mi.

Nenio povos min disigi de Via amo

Kristnaskaj Festoj en la nuntempa Kolonjo
En la haveno de Dia Providenco

Edith ĉirkaŭrigardis malriĉecon de sia ĉambreto, en kiu ŝi ekloĝos: inter la blankaj muroj (3 metrojn longaj kaj same “larĝaj”) kaj fenestro kun vidaĵo je la trankvila, monaĥeja ĝardeno. Feliĉis la koro vidi, ke jam en tiuj unuaj semajnoj Edith juniĝis kaj radiis per ĝojo. Observante la regulojn, ŝi ne plu subiĝis al troaj fastoj aŭ elĉerpiga intelekta laboro. Ja tiajn principojn rekomendis Teresa de Avila, la granda reformistino de karmela konvento: manĝi sane, pace dormi kaj ĉiam esti gaja. La interna vivo de Edith estis tre simpla kaj senproblema. Ŝi kredis je Dia providenco senrezerve, kvazaŭ infano: “Ĉi tie mi partoprenas en silenta liturgio. Ĉiu povas ricevi kion li bezonas. Pridonacita per gracoj, mi rimarkas kiel forte mi sopiris al tio.” Baronino Tes von Bissingen rememoras ke, survoje al serĉado de vero, ĉio en Edith estis disciplina. Nur en kontaktoj kun aliaj ŝi pacience praktikis mildecon. Edith konfesis ke fartas bonege en la karmela familio kaj neniam antaŭe ŝi ridis tiom multe kiel ĉi tie. Mi ĉiam travivas tiun pacon, kiu mem estas graco. Kiam venas al ni homo malgaja aŭ rompita interne kaj revenas hejmen trovinta iom da paco kaj konsolo – tiam mi estas tre feliĉa ” – ŝi skribis. Unu sinjorino, kiu bone konis Edith, tiel rememoris tiun tempon: “Mi povis ofte viziti fratulinon Benedikta (alprenita nomo de Edith) en karmelana domo. Ĉiufoje mi rimarkis ke ŝi estis tre ĝoja kaj pli feliĉa ol kiam mi vidis ŝin en la mondo”.

Du vortoj determinas la dezerton de Karmelo: nenio kaj senlima horizonto. Karmelo estas la vakuo plenigita de Dio. Ĝi vivas laŭ ritmo de silenta kontemplado. En unu el siaj leteroj Edith skribis: “Mi estas libera daŭrigi miajn ĝisnunajn kontaktojn, sed la tagordo devigas min limiĝi ĝis aferoj plej gravaj”. Edith ne volis permesi ke eĉ unu minuto pasu senutile kaj tial ŝi observis konsekvence la konventan tagordon. Labori senpaŭze malpli ol du horojn tre malfacilis al homo, kiu kutimis studi kaj verki persiste dum longaj semajnoj kaj monatoj. Kvankam Edith bezonis senĉesan tempon por la scienca laboro, tamen ŝi fidele observis la tagordon fiksitan per la striktaj reguloj. Ŝi rimarkis ke tia limigo fontis el saĝeco de Teresa el Avila, kiu ne volis ke ŝiaj fratulinoj estu spirite ligitaj al iu ajn ago. Tiucele oni devas strikte observi la tagordon kaj bone plenumi konkretajn taskojn. Tiel skribis Edith en letero al sia juna konatino: “Neniu spirita verko naskiĝas sen doloro. Laboro volas ofte absorbi la tutan homon, sed ni maldevas subiĝi al tio. Tial tre utilas, ke kontraŭ tia memvoro estis formita ĉi tu baraĵo de la tagordo kaj ĉiutagaj devoj. Nia granda krea forto devus esti enkadrita en ĝustan ‘riverejon’. Neglekti tion malebligas atingi la ekvilibron“.

Fariĝinte monaĥino, Edith volis forlasi verkadon, sed la superuloj insistis, ke ŝi nepre daŭrigu sian sciencan laboron. Tiel do, en la trankvila loko kaj amikeca atmosfero, d-ro Edith Stein (kiu en karmelana monaĥejo transprenis la nomon Sister Benedikta de la Kurco) finis la ĉefverkon de sia vivo – korektitan libron de la 1368-paĝa manuskripto “Potenco kaj ago” (ge: Potenz und Akt). 

__________________________________

Nenio pli belas ol virino dum danco, ĉevalo en kuro kaj velŝipo surmare ” /   (Citaĵo el marista romano, eble de Joseph Conrad) 

“Esperanto” venkis  (parto 3) 

Urbo Gloucester ne forgesis pri sia venka E-skuno. Ekde preskaŭ cent jaroj, oni organizas tie vetkuron de velŝipoj por Esperanto-pokalo. La vetkuron okazas ĉiujare en septembro kaj patronas ĝin urbestro de Gloucester kaj post la vetkuro la urbanoj spektas surakvan paradon de velboatoj. En Gloucester jam ĉe la komenco prosperis marhaveno kaj komercado. Tie funkciis fabriko de velŝipoj kaj ĝis hodiaŭ la urbo estas grava fiŝ-industrio. Tie trovis laboron multaj emigrantoj el Italio kaj Portugalio kaj ili organizas ĉiujare feston de s-ta Petro (St Peter’s Fiesta), kiu ankaŭ fiŝkaptis kaj nuntempe estas la patrono de fiŝkapatistoj.

Diversaj institucioj, muzeoj, kulturaj aŭ edukaj objektoj, kiel ekz. monumentoj aŭ statuoj – spegulas maran karakteron de la urbo. Unu el ili estas la statuo de s-ta Maria Protektantino de la Maristoj (Our Lady Of Good Voyage), en aliaj landoj konata kiel Stella Maris (latine: Stelo de Maroj ) kiu troviĝas en la Muzeo de Kabo Ann (Cape Ann Museum). 

Multaj sociaj kluboj rilatas al mara kulturo. En Gloucestera haveno oni organizas kursojn pri velado, precipe por junularo kaj ekzistas ankaŭ Skolta Klubo de Mar-kadetoj. Fronte al oceano troviĝas la urba Mar-Muzeo (Maritime Gloucester), en kiu funkcias konstanta ekspozicio pri velŝipoj kaj tie oni prezentis ankaŭ la Esperanto-pokalon. 

Esperanta velŝipo kuŝas en la oceano, sed ĉiam daŭras legendo pri ĝi kaj postrestis la suveniroj. 

_____________________________________

Optimista boato

Se ni vere volas ion atingi kaj strebas tiucele, tiam laŭr-krono de la venko certe al ni apartenos“. (L.Teliga)

Ni aldonas artikolon pri Leonid Teliga (1917-1970), kiu naskiĝis preskaŭ samtage kiel John Kennedy kaj estis ankaŭ entuziasmulo de mar-velado. Antaŭ 50 jaroj li solece navigadis ĉirkaŭ la mondo kaj surmare luktis kontraŭ mortiga malsano. Ekde sia infanaĝo, Leonid ŝatis legi librojn pri mar-veturistoj kaj velboatoj. Antaŭ la 2a mondmilito li volis studi medicinon sed ne havis monon por tio.  Sekve li partoprenis kurson pri velado en Balta haveno Jastarnia kaj ricevis diplomon de mara stiristo. 

Kiam Germanujo eksplodigis la 2an mondmiliton, Teliga estis oficiro kaj en la tagoj 6a-7a de septembro 1939, lia taĉmento batalis kontraŭ la agresantoj apud urbo Tomaszów Mazowiecki. Tiam li estis vundita kaj kun la tuta taĉmento translokiĝis orienten al regiono de Wołyń (eo: Volinio, rus/ukr: Volinj). Ankoraŭ dum la milito, Leonid finis unujaran kurson por ŝipestroj kaj laboris kiel fiŝkaptisto en la Krimea Duoninsulo, flosigis ŝipojn sur la rivero Don, poste en Nigra kaj Azova Maroj. En 1942 li aliĝis al Pola Armeo en Sovetunio, foriris al Britujo kaj tie oni lin direktis al Aviadila Eskadro 303, ĉar li estas spertulo pri navigado. Post la milito, Teliga revenis al Pollando kaj laboris kiel ĵurnalisto, aktoro kaj tradukisto. Poste li translokiĝis al Gdanska Marbordo kaj ricevis la postenon de instruktoro pri marvelado en Gdynia Vel-klubo „Gryf” (Grifo). Tie li povis plene realigi sian pasion pri velado kaj uzis multajn okazojn por partopreni en marveturoj sur fiŝkaptistaj ŝipoj kaj verki artikolojn.

Venis la tempo, en kiu li decidis realigi sian grandan revon: ĉirkaŭveturi la Teron solece sur velboato. Tiucele Leonid vendis sian loĝejon, komencis konstrui la boaton kaj nomis ĝin “Opty” (Opti-misto).  La boato estis preskaŭ 10 metrojn longa, 2.75 m larĝa, pezis 5 tunojn kaj havis grandan ujon por 200 litroj da trinkebla akvo.

La granda aventuro komenciĝis en januaro 1967 kaj daŭris pli ol du jarojn, ĉar li mem devis ripari sian boaton en diversaj havenoj. Multaj gazetoj publikigis artikolojn pri tiu vojaĝo kaj survoje Teliga ricevis honoran membrecon en velistaj markluboj preskaŭ en ĉiuj havenoj, kie li haltis. Sed tiu longa marveturo postulis konstantan lukton kontraŭ ventegoj kaj marondoj. Tio elĉerpas fortojn de ĉiu velmaristo. Aldone, atakis li danĝera kancer-malsano sed, malgraŭ ĉio, Teliga decidis daŭrigi la ĉirkaŭnavigadon. En julio 1968 li haltis sur insulo Fiĝi kaj ekde tiam oni perdis kun li kontakton. En sekvaj 165 tagoj li veladis senhalte la distancon de 13,260 marmejloj (= preskaŭ 25,000 km). Tio estis la monda rekordo. 

En aprilo 1969 Leonid Teliga alvenis al Kanariaj Insuloj kaj fermis la ĉirkaŭteran cirklon de sia vojaĝo.  Oni tuj veturigis la malsanan veladinton al hospitalo en Varsovio, sed la malsano jam tre disvolviĝis.  En tia situacio nek la kuracistoj, nek kirurgia operacio povis lin helpi.  La romantika velmaristo vivis nur unu jaron pli.

Leonid Teliga postlasis ĉ. 30 librojn, tradukitaj al kelkaj lingvoj, krome multaj rakontojn, poemojn kaj radio programojn.  La plej konata estas “Soleca navigado sur “Opty” (Samotny rejs “Opty” ) – libro, en kiu li bele priskribas la plej grandan aventuron de sia vivo.  Anstataŭ veturi rapide de insulo al insulo, li decidis pasigi pli longan tempon en unu loko por konatiĝi pli bone kun tiu naturo kaj homoj tie loĝantaj.  Haltinte en Karaiba Insularo, la aŭtoro interparolis kun piloto, kiu posedis aviadilon kaj laboris por agrikulturo de Sainte-Lucie (eo: insulo de Sankta Lucio).  La piloto flugis kelkfoje en unu tago, tre proksime al arbopintoj, kaj ŝprucis insekticidojn super ĉiu banan-plantejo.  Nur malmultaj scias tion kiam aĉetas ekzotikajn fruktojn, ĉu ne?   Tiaj kaj pli agrablaj rakontoj abundas sur la paĝoj verkitaj antaŭ kvindek jaroj, sed interesaj ankaŭ por nuntempa leganto. 

Baldaŭ post la ĉirkaŭgloba navigado, kapitano Teliga renkontiĝis kun la studentoj de Marista Altlernejo. Gdynia 1969.

En knabjaroj, Leonĉjo diris al sia patrino:  Ne ĉagrenu, panjo. Vi ekvidos, ke kiam mi estos viro, oni parolos ke vi kreskigis la bonegan filon“. La patrino ridis ĉar volis kredi ke tio okazos. Sed ŝi ne ĝisvivis tiun tagon, ĉar estis malsana kaj baldaŭ mortis. Ankaŭ Leonid ne longe ĝuis tion, ke sukcesis plenumi la donitan promeson, ĉar mortis sekvajare, la 21an de majo 1970.   Honore al lia memoro, oni nomis Velboatan Teliga-Farejon en Szczecin (pron: “ŝĉecin” – pola havenurbo situita en la okcidenta Balta Marbordo). 

Mi forkuris al maro por eniri tiun realecon, kiu donas spicon al la vivo: per pipro de danĝeroj, salo de mar-akvo, peno de la muskoloj, kun vasta spaco por la okuloj kaj animo” – li skribis en unu el siaj leteroj.  

____________________________

 

Nia Vilaĝ / Homo kaj naturo

Utilaj plantoj:

Kornuso ruĝtrunketa /Cornus sericea

Kornuso ruĝtrunketa estas arbusto ĉ. 3 metrojn alta, kiu indiĝenas en norda Usono kaj en Kanado, sed estas konata ankaŭ en aliaj kontinentoj. La vorto sericea venas de latina sericis = silka, ĉar folioj de tiu planto estas tre molaj. Tiu ĉi kornuso havas okulfrape ruĝajn trunketojn, kiuj kontrastas kun la neĝe kovrita grundo. Tial oni ŝatas ĝin planti kiel ornamaĵon, por vivigi la vintran pejzaĝon. Fruktoj de kornuso estas riĉaj per vitamino C, glukozo, flavonoidoj, organik-acidoj kaj maloftaj mineraloj (ekz. magnezio /Mg-12 kaj mangano /Mn-25). Tial nordamerikaj indianoj uzis tiujn fruktoj kontraŭ malvarmumiĝo kaj aliaj malsanoj. 

Kornuso apartenas al invadaj specioj, kiuj disvastiĝas en grundo per siaj radikoj. Tial tiu arbusto ne estas taŭga en malgrandaj ĝardenoj, ĉar povas damaĝi tiujn plantojn kiuj proksimas al ĝi. Tamen la fortaj kaj longaj radikoj estas avantaĝo sur river-bordoj, por teni kune la grundon kaj protekti ĝin dum printempaj inundoj. En la naturo, ĝi kreskas ofte en ĉe-riveraj arbaroj. Kornuso facile toleras industrian aer-poluon kaj efike rezistas frostojn. 

Supra foto: Ekzistas ankaŭ aliaj ornam-varioj de kornuso, ekz. ‘Flaviramea ‘ kiu havas flavajn trunketojn. 

_______________________________

 

 

Valden – parto 5 (Vintro) 

 

Varmigi la domon

Thoreau rakontas pri vintro, kiu venis post kiam li sukcesis pluki berojn en la arbaro. Sekve li decidis konstrui kamentubon kaj gipse koviri lignajn murojn de sia dometo. Li ankaŭ preparis sufiĉe da seka ligno por varmigi la domon en vintra sezono. 

“… Proksime al mia domo kreskis berberiso (Berberis vulgaris L.) kies brilaj fruktoj ĝojigis miajn okulojn. Por la proksimiĝanta vintro, mi kolektis fruktojn de kreskantaj sovaĝe pom-arboj kaj de kaŝtano (Castanea Mill).  Aŭtuno estis al mi la ekscita jarsezono, en kiu mi ŝatis promeni sur la falintaj arbfolioj kaj aŭdi ilian susuradon. Mi kunportis sakon kaj foje grimpis la arbojn por kolekti diversajn fruktojn.

Ruĝaj sciuroj kaj garoloj (Garrulus L.) laŭte protestis kontraŭ tiu ŝtelado. Ili ja ŝatis la samajn nuksojn, kiujn mi uzis por anstataŭi panon. Malantaŭ mia domo kreskis unu granda arbo, kies branĉoj preskaŭ tute ombrigis mian domon kaj dum la printempa florado ĝi parfumis intense la ĉirkaŭantan aeron. 

Unutage mi fosis en la grundo kaj trovis terpoman fazeolon (Apios americana), kiu estas populara manĝaĵo de la indianoj. Fine de aŭgusto mi vidis translage malgrandajn acerojn kaj ĝiaj folioj ŝanĝis jam koloron je skarlato. Iom pli sube kreskis tremolecaj popoloj (Populus tremuloides), kies blankaj trunkoj kontrastis inter aliaj arboj. Iom post iom, ĉiuj arboj ŝanĝis sian aspekton kaj admiris sin en glata spegulo de la lago.

Tremolecaj popoloj

 Ĉiu matene la Kreinto de tiu fascina galerio aldonis iun novan bildon, kiu distingis sin de la aliaj kaj tamen briligis harmonie la ĝisnunan scenejon.  Antaŭvintre mi volis konstrui kamenon kaj devis unue lerni kiel oni faras tion.   Tiucele mi aĉetis malnovajn brikojn kaj purigis ilin per trulo.  En Mezopotamio la vilaĝoj estis ankaŭ konstruitaj per uzitaj brikoj, akiritaj el miljaraj ruinoj de Babilono.  Verŝajne la cemento tiam uzita esti pli malmola ol la mia

Oktobre al mia domo venis svarmo da vespoj. Ili eksidis sur la fenestroj kaj apud la muro kio timigis la vizitontojn. Ĉiumatene la malvarmigitaj vespoj iĝis rigide sensentaj. Mi tiam balais ilin eksteren, sed ne sukcesis liberiĝi de ili. Do mi salutis tiujn deziringajn insektojn, ke ili bonvolis trovi ŝirmejon en mia domo. Post kelka tempo ili tamen komencis forflugi tra iuj fendetoj en la muro. Fine, tagon post tago ili ĉiuj malaperis, eble por eviti eviti vintran froston.

De nordo ekblovis fortaj ventoj kaj mi rapidis ŝtopi per gipso la fendetojn inter la bretoj. Tiel mi pasigis belajn vesperojn dum ekstere aŭdiĝis venta blovado. En mia unuĉambra dometo koncentriĝis la tuta vivo kaj tio sufiĉis al miaj bezonoj kaj bone funkciis samtempe kiel kuirejo, dormoĉambro aŭ kamero. En eta kelo mi havis keston de terpomoj kaj pizoj, sovaĝan rizon kiun uzis ankaŭ indianoj. Por dolĉigi trinkaĵojn, mi havis kruĉon da melaso.

La vetero malvarmis kaj lago-surfacon kovris jam unua glacio. Ĝi estis maldika kaj travidebla ĉe la bordo.  Tial mi ŝatis tie kuŝi sur la ventro kaj observi la fundon, malpli ol 10 centimetrojn profunda. 

La vidaĵo estis tre bela, simila al bildo kovrita per glaso. Matene de la fundo leviĝas vezikoj kiuj faciligas observadon. Se vi proksimas al glacio, tiam – kvazaŭ en spegulo – vi klare vidos vian vizaĝon. Baldaŭ post kiam mi finis la provizlaborojn, ventoj komencis muĝi apud la domo kaj heroldis longan vintron.  

En vesperoj mi aŭdis fajf-sonon de anseraj flugiloj kiam tiuj birdoj (Branta canadiensis) peze surteriĝis kaj tranoktis sur la glacia akvo de Valden. Revene de vilaĝo, antaŭ noktomezo mi aŭdis sovaĝajn anserojn aŭ anasojn paŝi en arbaro, sur la sekiĝintaj folioj. La birdaro proksimiĝis al glaci-truo en Valden kaj ĝiaj “estroj” urĝigis la gregojn al plua veturo. Melankolia eĥo portis la krion kaj kvakadon laŭ lago-bordoj. 

La aliaj flugis plue, direkte al MeksikioFrua neĝo kovris teron jam fine de novembro kaj ĉirkaŭis min per vintra pejzaĝo. Mi decidis elriri el mia ŝelo kaj kolekti lignon en la arbaro. Trovinte sekiĝintan pin-arbon, mi devis ĝin tiri glite sur la glacio aŭ dispartigi la trunkon per hakilo. Pli malgrandajn lignopecojn mi ĉirkaŭnodis per longaj branĉetoj de betulo. Tiel mi povis ili porti hejmen, sur miaj ŝultroj. Vespere mia peno montriĝis inda, kiam la brulanta en kameno ligno varmigis la ĉambron. Precipe belajn flamojn produktis ligno de blanka betulo, ili gaje brilis sur la muroj.  Trunko penetrita per akvo brulis varmege kaj lumis longe kiel lampo. 

Trans-arbare aperis vilaĝaj lumoj sur malhela ĉielo.  Ankaŭ mia dometo donis la vivsignon per rubando de flamoj kaj fumo eliĝanta de la kamentubo. Kiam mi foriris promeni en vintra posttagmezo kaj revenis post kelkaj horoj, en la kameno mi ankoraŭ rimarkis ardan fajron. Do la domo ne restis malplena, ĉar io ĝin gardis: vivis tie mi kaj fajro”. 

Antaŭaj  loĝantoj

En ĉi tiu eseo Thoreau skribas pri homoj kiuj antaŭe loĝis ĉirkaŭ Valden. Kial ili malaperis kaj postrestis nur la urbeto de Concord? La verkisto rakontas pri siaj marŝoj tra profunda neĝo por viziti siajn konatojn. Inter kelkaj vizitantoj, li mencias farmiston, arbohakiston kaj unu poeton kiu estis lia bona amiko. 

Vintro apud Valden (hodiaŭa repliko de la domo)

“… Mi observis kelkajn neĝstormojn kaj ĝojis tiam pasigi vesperojn ĉe la kameno. Venego kirlis la neĝon ĉie kaj tiam eĉ ululoj de strigo silentiĝis. En tia vetero neniu lasis hejmon kaj nur malofte iu vilaĝano eniris la arbaron por haki sekan arbon. Mi vidis la spurojn de ilia sledo, per kiu ili veturigis la lignon. Tio faciligis min trovi vojon al mia domo.

Oriente de mia fazeola kampo vivis Cato Ingraham, slavo de Duncan Esquire el Concord-urbeto. La riĉulo konstruigis domon por sia slavo kaj permesis ke li vivu en la arbaroj apud Valden. Onidire la sklavo estis nigrulo kaj hodias sur lia parcelo kreskas sumakoj (Rhus glabra) kaj multaj solidagoj (Solidago L).

Dum miaj longa marŝado en duonmetra neĝo, mi vidis arbojn de fago (Fagus L), alegana /ora betulo (Betula alleghaniensis) kies branĉojn kurbis longa neĝado. Peza neĝo ŝanĝis aspekton de pinioj je abio kaj ofte falis de la branĉoj sur mian kapon. 

Lapona strigo

En unu posttagmezo mi ekvidis grandan laponan strigon (Strix nebulosa), kiu sidis sur malalta branĉo de pinio. Ĝi povis nenion vidi en taglumo, nur aŭdis krakadon de la neĝo sub miaj botoj. Kiam mi faris plian bruon, la strigo streĉis plumojn sur sia kolo kaj larĝe malfermis la okulojn por momento. Sed baldaŭ la palpebroj denove kovris tiujn okulojn kaj la strigo nur kapjesis apatie. Poste la birdo uzis la tuŝsenton de siaj flugiloj kaj moviĝis al alia branĉo, kie ĝi povis trankvile atendi ĝis la nokto.

Revenante hejmen, mi devis barakti kontraŭ nord-okcidentaj ventoj, kiuj denove alportis neĝadon. La neĝo estis densa kiel polvo kaj kovris ĉiujn spurojn. Tial mi povis vidi nek leporon, nek alian beston. En marĉo restis kelka verdaĵo kaj inter tiuj plantoj sin kaŝis iu birdo kaj atendis alvenon de la printempo…”  

Bestoj vintre

Thoreau mencias leporojn, vulpojn, strigojn, garolojn, paruojn (Parus major – s.bogatka) sciurojn, leporojn (Sylvilagus floridanus) kaj perdikojn (Perdix perdix). 

Pedrikoj serĉas manĝaĵojn sub la neĝo

Li ankaŭ priskribas historion de sovaĝaj hundoj, kiuj estis uzataj por ĉasi vulpojn sed fuĝis de vilaĝoj kaj vivas sendepende en arbaro. Li amuziĝas observanate diversajn bestojn en la arbaro. Precipe simpatiaj estas la birdoj, kiuj kantas matene sur la arboj kaj foje alflugas proksime por manĝi panpecetojn kaj semojn de maizo apud lia domo.

Kiam la frostitan lagon kovris dika glacio, mi povis iri al diversaj lokoj ne longavoje sed rekte, trans la akvo. Kiel novaj pejzaĝoj aperis antaŭ miaj okuloj! Foje mi skat-iris en lokoj, kiujn mi vizitis en boato somere. La horizonto ŝajnis plivastiĝi kaj vintra lago aspektis multe pli vasta, simila al Bafina Golfo* (kiu dividas Nordamerikon de Gronlando).

En vintra nokto, de malproksime aŭdiĝis morna tamen melodia voko de norda strigo (Strix varia). Iuvespere mi aŭdis krion de sovaĝa ansero (Branta canadensis) kiu frapetis la pordon kaj baldaŭ ilia grego ekflugis super mia domo kun laŭtaj krioj kaj muĝado de la flugiloj. Ili rapide moviĝis super la glacia lago, eble timigitaj per lumo en la fenestro.

Foje mi aŭdis vulpojn bojantaj kvazaŭ omen-diabloj. Ili kuris en luna nokto por ĉasi pedrikojn, sovaĝajn kuniklojn (Sylvilagus floridanus) aŭ aliajn… Sur la suda mont-deklivo neĝo jam degelis kaj matene kolektiĝis pedrikoj por manĝi apud lignostako. De kie ajn mi proksimiĝis, ili tuj ekflugis kaj, kun zumado de la flugiloj, faligis neĝon el folioj kaj altaj branĉetoj. La disblovita neĝo brilis en sunradioj kiel ora polvo. Ĉi tiuj bravaj birdoj ne timas de frostoj, nek forflugas suden kaj travivas ĉiun vintron. En tre malvarmaj tagoj ilin kovras mola neĝamaso kaj tie ili restas kaŝitaj tra unu aŭ du tagoj. Antaŭ sunsubiro, oni povas ilin vidi sur kampoj kie troveblas fruktoj de sovaĝaj pomarboj.

Tre ofte mi povis rimarki neĝoŝuajn leporojn (Lepus Americanus). Vespere ili venadis al soilo de mia domo kaj mordetis terpomajn ŝelojn kiuj mi lasis ekstere. Estis malfacile ilin distingi sur neĝo ĉar tiuspieciaj leporoj, brunaj en somero, ŝanĝas por vintro sian koloron je blanka. Kiam krepuskis, ili sidis senmove apud la fenestro kaj mi ne certis ĉu tio estas leporoj aŭ nur neĝo. Unu el tiuj leporoj faris tranoktejon sub mia domo kaj dividis nin nur la planko. Mi aŭdis ĝian forkuron kiam mi ŝtupis matene.

Kio estus lando sen leporoj kaj pedrikoj? Ja ili estas unu el esencaj kaj indiĝenaj produktoj de la naturo. Per sia simpleco, ili tiel proksimas la grundo kiel herbo aŭ folioj. Timigitaj ili malaperas preskaŭ nevideble, nur oni aŭdas susuradon de iliaj piedoj aŭ flugiloj. Homoj konis ilin jam en antikvaj tempoj, ĉar tiuj kreitaĵoj aldonas nedisigeblan nuancon al nia natura pejzaĝo. Kio ajn okazos, ili vivos en la arbaro. Eĉ kiam oni forhakos arbojn, ĉi tiuj bonaj animaloj trovos rifuĝejon inter novaj arbedoj kaj arbustoj. 

Lago vintra

 Ĉi tie Thoreau rakontas pri la vilaĝanoj, kiuj venis sur lagon kaj hakis glacitruon por kapti ezokojn. Antaŭ ol Valden frostiĝis, li mezuris la profundecon kaj prilaboris mapeton de la lago. Sur sia mapeto li markis la plej profundan lokon, kiu egalis al 30 metroj. En lia kapo naskiĝis originala aludo. Ĉu – observante homan konduton, lian aspekton – oni ankaŭ povas mezuri profundecon de liaj pensoj? 

“…Simile kiel lag-akvo somere, glacio sur Valden estas iom verda sed de malproksime ĝi havas belan bluan koloron. Tio okazas verŝajne pro la vasta spaco, lumigita per sunradioj kaj aervezikoj en la glacio. Tiel vintra lago diferencas de frostiĝinta rivero. Kiam fiŝkaptantoj faras glaci-truon, la akvo en ĝi kontrastas per malhela verdo. Glacio mem povas ankaŭ esti interesa objekto por meditado.

Statuo de la pensema Thoreau staras en la arbaro, kie li vivis.

Oni diris al mi, ke kiam lagakvo frostiĝas, ĝi restas freŝa. Se tamen oni tenas ĝin en sitelo tro longe, io interne putriĝas kaj la sama akovo komencas odoraĉi. Tia estas la diferenco inter pura intelekto kaj nekontrolataj emocioj. 

Valden-lago nuntempe

Tra mia fenestro mi observis ĉ. cent laboristojn kun ĉevaloj. Ili elhakis pecegojn de glacio, kiuj poste estos trajne forveturigitaj. Tiu vidaĵo memorigis al mi la evangelian parabolon pri la semanto, nur mankis larko sur la ĉielo…. Post du semajnoj tiuj homoj foriros kaj kiam denove mi rigardos tra ĉi tiu fenstro, mi vidos nur la nubojn kaj arbojn. Ĉion kovros neĝo kaj neniu spuro restos por montri, ke iu homo staris tie…” 

(Daŭrigota)

_______________________________

 

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: