5/2017 Oktobro 2017

5/2017 Oktobro 2017

Soci-kultura bulteno de Fokolar-movado

______________________________________

 

Novaj horizontoj por ekonomio

Nieniam antaŭe kiel hodiaŭ, la ekonomia sistemo estis tiel malstabila kaj subigita al krizoj. La financaj perturboj subfosas funkciadon de grandaj eĉ enreprenoj. Se oni aldonas problemojn kun malabundeco de energio, tiam evidentiĝas ke tia monda ekonomio, kiun ni koncipis en lastaj du jarcentoj – estas grave malsana. Sed samtempe burĝonas diversaj formoj de socia ekonomio postulanta justan komercon, etikajn financojn kaj prave kritikata konsumado.

Tiuj novaj fenomenoj esperigas ke daŭripovaj ekonomio kaj la disvolviĝo atingeblas. En tiu konteksto, aperis la propono konata internacie kiel EdK /EoC = Ekonomio de Komuneco (Ekonomy of Communion).

Ĉio komenciĝis antaŭ 25 jaroj en Brazilo, lando de grandegaj kontrastoj inter tiuj plej riĉaj kaj multaj homoj vivantaj marĝene de la socio. Ekvidis tion Chiara Lubich dum sia vizito kaj demandis: “Kial ni ne komencu enkonduki nun la pli justan ekonomion, kiu respondos la bezonojn de tiuj plej malriĉaj kiuj vivas apude?”

Post kontakto kun specialistoj pri ekonomio, naskiĝis la nova koncepto, laŭ kiu la tuta profito kiun atkiras entrepreno, ne devas aparteni nur al la posedanto(-j) aŭ al iu granda entrepreno. Oni dividas ĝin je tri partoj, la duan ricevas ĉiuj laborantaj en la entrepreno kaj la tria servas por helpi la plej malriĉajn en la ĉirkaŭaĵo. Ne mirinde, ke tiuspecaj entrprenoj aperis unue en Brazilo, kiun sekvis aliaj landoj de Latin-Ameriko kaj Eŭropo, fronte ku Italio.

Supre: Ĉi tiun bildeton desegnis unu lad-urba loĝanto.  Ili ĉiuj volas trovi laboron, vivteni la familion kaj loĝi en normalaj domoj. 

Siatempe okazis en Italio konferenco, dum kiu estis prezentitaj rezultoj de la multjara eksperimentado de EoC/EdK je internacia skalo. La prezentaĵojn partoprenis ne nur gvidantoj de la entreprenoj, sed ankaŭ profesoroj el divers-landaj universitatoj. Alia novaĵo, kiu okazis dum la konferenco, estis interŝanĝo de la spertoj en respektivaj kulturaj kuntekstoj. Unua ekzemplo estis mikrokreditoj, kion inspiris la ekonomiaj teorioj de Gandhi. Tiu pionira agado havas siajn radikojn en hindua kaj ĝajnisma kulturoj. Interesa estis la nederlanda sperto, kiu baziĝas je “Ekonomio de sufiĉo” kaj proponas simplan vivstilon.

Al tiu intersa dialogo kontribuis la spertuloj pri socia ekonomiko je internacia nivelo, kiel ekz. M. Noughton kaj S. Zamagni, same kiel aliaj ekonomiistoj kaj entreprenistoj el diversaj landoj kaj profesioj. Ekonomio de Komuneco asocias kun aliaj novaj scienc-kampoj, kiel ekologio, politiko kaj urba planado. EdK /EoC populariĝas kadre de pli vasta nocio, nomita “humanisma ekonomio” aŭ “humanisma komunio”.

En Afriko ekaktivas la nova generacio

Supre ni menciis, ke la unuaj EdK /EoC-entreprenoj estis organizitaj en Latin-Ameriko kaj en Eŭropo, sed hodiaŭ ĉi tiu sistemo vekas grandan interesiĝon ankaŭ en Azio kaj en Afriko, kies ekzemplon montras montras ĉi tiu artikolo.

Meze de la ĉijara junio, junaj afrikanoj kun internacia grupo de profesiuloj, Laboratorion pri Entreprenaj Projektoj, inspirita de la EdK-valoroj. Por partopreni en ĝi, la 55 gejunuloj venis el Angolio, Benino, Burkinio, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Kamerunio, Magadaskaro, Niĝerio, Ugando kaj Nederlando.

La grupo renkontiĝis en Fontem (Kamerunio) por testi siajn 30 novajn projektojn antaŭ la internacia mentor-teamo (sep afrikanoj, kvin eŭropanoj kaj unu sudamerikano). Ili interŝanĝis la spertojn akritajn dum sia aktivado kadre de la EdK. Tio estis la unua, 5-taga “Afrika StartUp Lab-2017” en kerno de afrika ĝangalo. Plano pri ĉi tiu renkontiĝo naskiĝis antaŭ du jaroj en la Kenia ĉefurbo Nairobo (Nairobi). Ankaŭ tie okazis la simila evento, dum kiu la unua generacio de afrikaj gejunuloj interesiĝis pri la EdK kaj parolis pri siaj revoj. Tial oni decidis lanĉi la dujaran periodon por ke iliaj revoj maturiĝu je projektoj. Kaj nun, en Fontem parto de tiuj revoj komencis jam produkti la unuajn fruktojn. 

Praktikaj ekzercoj helpis la gejunulojn kompreni la problemojn ligitaj kun kalkulado de kostoj kaj antaŭvido de vendoj. Markus Ressl, konsultisto pri entreprenoj, analizis diversajn modelojn de frimao kaj diskutis kun la junaj kursanoj kiu modelo plej taŭgas en konkreta situacio.

La montrita de ŝi metodo helpas favore prezenti sian entreprenon favore al kliento aŭ ebla investanto – koncize, en klara kaj loga maniero. Aliajn gravajn temojn, kiel: budĝeto, produktado, vendoj, monfluo (cash flow) kaj financaj raportoj priparolis G.Parolin, ekonomia strategiisto ĉe Sophia Universitato. Oni povas imagi, ke sukceson de la entrepreno oni povas kompari al pinto de glacimonto sub kiu troviĝas la projekto realigita per inventemaj talentoj kaj peno de multaj homoj.

 

La montrita de ŝi metodo helpas favore prezenti sian entreprenon favore al kliento aŭ ebla investanto – koncize, en klara kaj loga maniero. Aliajn gravajn temojn, kiel: budĝeto, produktado, vendoj, monfluo (cash flow) kaj financaj raportoj priparolis G.Parolin, ekonomia strategiisto ĉe Sophia Universitato. Oni povas imagi, ke sukceson de la entrepreno oni povas kompari al pinto de glacimonto sub kiu troviĝas la projekto realigita per invente-maj talentoj

 

Ni trovis pli da informoj pri EdK /EoC en aliaj landoj (ekz. Belgio, Filipina Insularo, Koreujo, Kroatio, Nederlando, Pollando kaj Ugando) sed ne eblas publikigi tion sur apenaŭ kelkaj paĝoj. Tamen, okaze de la ĉijara E-kongreso en Koreujo, ni plezure informas vin pri la konata tie EdK/EoC-entrepreno – la bakejoSung Sim Dang’ kiu ekde sia komenco helpis malriĉajn homojn en sia regiono. Pasis jam pli ol 60 jaroj, kaj bongustaj produktoj de la bakejo disfamigis ĝin kaj logas ĉiujare amason da klientoj.

Meze de la salonego troviĝis du longaj kuirejstabloj sur kiuj la panbuloj disvendiĝis tiel rapide,ke oni devis daŭre alporti la novajn. Homoj laborantaj tie ne scipovas anglan lingvon, do se vi decidos viziti tiun lokon – petu korean esperantiston ke li helpu en tradukado.  

*

Nova Urbo” (Città Nuova / New City) estas internacia socikultura magazino de Fokolara Movado, kiu antaŭenigas ideojn kaj konkretajn projektojn serve al reciproka kompreno kaj unueco en familioj, komunumoj kaj – je pli vasta skalo – inter homoj de diversaj nacioj, kredoj kaj sistemoj. Fondinto de tiu movado, Chiara Lubich ricevis UNESKO-premion por Paca Edukado.

____________________________________

 

Kanado estas relative „juna” kiel ŝtato ĉar estiĝis apenaŭ en 1867.  Laŭ teritorio, ĝi proksimume egalas al tuta Eŭropo kaj estas la dua (post Rusio) plej granda lando en la mondo.   Tial oni ŝercas, ke Kanado havas troan geografion kaj maltro da historio.  Okaze de kanada 150-jariĝo, en ĉi tiu jubilea jaro oni povis ricevi bileton (vidu la supran ilustraĵon) por senpage viziti iun ajn nacian parkon el ĉ. kvardeko kiu troviĝas en la dek provincoj kaj tri teritorioj.  Multaj turistoj venas por ekskursi en tiuj parkoj kaj ankaŭ artistoj ŝatas pasigi tie tempon ĉar la naturo estas ĉiam bela objekto por ĝin foti aŭ pentri.  Unu el plej konataj estes Robert Bateman, kiu verkis ĉi tiun artikolon kaj ni ornamas ĝin per liaj pentraĵoj.

Robert Bateman:   Ni bezonas novan ekonomion

Malaperado de senca laboro, krom degradiĝo de nia naturmedio, estas la plej grava defio, antaŭ kiu sin trovis Kanado, Usono kaj fakte la tuta mondo.  La homo bezonas senti, ke li estas utila kaj produktiva.  Li bezonas esti aktiva mense kaj fizike.  Ekde la 19a jarcento ni konstante transdonas nian laboron al maŝinoj.  Fine de la pasinta jc. tiu tendeco atingis danĝeran punkton, en kiu oni forigis ne nur laborojn por niaj manoj, sed ankaŭ dungadon de la mensoj.  Kiam oni amase enkondukis komputilajn programarojn kaj modemojn (software kaj modems) kune kun ĝiaj inter-sistemaj ligilojn, sekve okazis transigo de la oficeja laboro al landoj de malaltaj salajroj.  Pro tiel grandskala transigo de fabrikoj, laborigo ne revenos ĉi tien ĝis kiam niaj salajroj malaltiĝos ĝis la nivelo de Meksikio aŭ  Azio.

La teknologio kaj komputiloj forbalais nian produktadon kvazaŭ mortiga viruso.  Potencaj transnaciaj etreprenoj kaj traktatoj pri “libera komerco” akceligas tiun proceson.  Reala problemo, antaŭ kiu sin trovas ĉi tiu planedo, havas ne nur ekonomian aŭ teknikan karakteron sed la filozofian.  Lige kun la malaltiĝantaj salajroj, la grandega kapitalo paŭperigas (malriĉigas) milionojn de la t.n. “meza sociklaso”.   Ĉefe kontribuas al tio obseda premo al efikeco kaj koncentrigo de financoj je dispono de malmultaj – en skalo ĝis nun nekonata.  Je pli vasta perspektivo, tia filozofio montriĝos tro multekosta aŭ eĉ senefika, pro tio ke ĝi eventuale detruos aĉeteblecojn de la ĝisnunaj konsumantoj.  Tiumaniere ĝi ankaŭ subfosas ilian memestimon kaj delikatajn psikologiajn strukturojn de la socio.

Grandkornaj ŝafoj  (Ovis canadensis)

Hodiaŭ oni rimarkas, ke tremas jam financaj bazoj de la impost-pagantoj dum nia materie subigita socio bezonas pli da apogo.  La registaroj montriĝas senpovaj kaj ne kompetentaj.  Ni ne povas forlasi tiun danĝeran vojon dum la supre menciita tendenco kreskas.   La problemon ankaŭ ne solvos la kreskanta nombro de diversaj kursoj ĉar laborlokoj evidente malmultiĝas. Multaj problemoj okazas rezulte de la granda ekspansiemo.

     

Ni plu tenas firme la radon ...

Ekde multaj jaroj ni observas troan produktadon kiun absorbas nek la marketo, nek la konsumantoj. Tion akompanas la kreskanta senlaboreco kaj, pro kreskado de la koncentrema kapitaligo – la reala minaco elĉerpigi krudmaterialojn kaj natur-resursojn.  Tio rezultos per ruinigo de niaj arbaroj, bienoj kaj fiŝaroj.  Kaj niaj urboj iĝis naskiĝejo de sociaj malsanoj.  En tia situacio, same amasa ŝanĝado de laboroj kiel ligita kun tio multnombro da suplementaj kursoj, montriĝas ne plu aktualaj, ofte post mallonga eĉ tempo.  Kiel ni vidas ĉie, kaŭzas tion ankaŭ la rapide disvol-viĝanta teknologio – fronte kun la senĉese ŝanĝataj elektronikaĵoj.

Plibonigi la rilatojn

Nuntempe popularas tiu mito, ke ni povas transdonadi senfine laboron al maŝinoj ĉar tiam aperos novaj laboreblecoj, multe pli bonaj ol la ĝisnunaj.  Hodiaŭ ni scias ke la vivo mem pruvis tian filozofion malvera.  La “moderna” ekonomio dogme supozigas ke ĉio estas nuntempa, nenio estas certa kaj nenio daŭra.  Propagandistoj de tiu ideologio provas nin konvinki ke plimulto de la homoj estas senutilaj.  Tiel kreiĝas atmosfero de timo pri la estonteco.  Ĉi-sube vi povas vidi la du dramajn scenojn pentritaj de Bateman.  Li kreis malmultajn bildojn pri krueleco en la naturo sed ĉi tiuj taŭgas al lia artikolo.

“Konspiro de korvoj”

Komento de Robert Bateman al sia supra pentraĵo Korvon karakterizas ia universala mistero daŭrigata en diversaj kulturoj.  Mi rimarkis grupon da korvoj disŝiranta mortan fokon sur la bordo de Pacifika Oceano.  Tio memorigis al mi pri simila situacio, kiun  mi vidis proksime al fama Nacia Parko Yellowstone, kie tiuj birdoj manĝis kadavron de granda cerv(Cervus canadensis) .  Vintre mortas multaj bestoj vivantaj libere en la naturo.  Sed tio estas la profita sezono al kadvromanĝuloj.

“Severa vintro”

Evidente, tio estas tre danĝera ne nur laŭ humana perspektivo sed ankaŭ senracia finance.  Ĉiuj hodiaŭ rimarkas la kreskantan nombron de diversaj krimoj, raboj kaj simptomojn de aliaj sociaj malsanoj: brutaleco en amaskomu-nikiloj, perforto en junularaj medioj, memmortigo de gejunuloj, senhejmuloj, longaj homvicoj por ricevi senpagan manĝaĵon aŭ amasiĝo de malpli valoraj nutraĵoj, sekve disdonotaj por tiuj plej malriĉaj.  Tian obskuran realecon kaŭzas manko de signifaj laboroj.  Laboro kaj interrilatoj en laborejo estas, apud sana atmosfero en la familio, la vera fundamento de ĉiu normala socio.  Sed, kiam tiuj fundamentoj disfalas, ĉu la socio povas esti stabila?  Se ni ne ŝanĝos nian filozofion, tiu erara tendenco ŝajnas esti tragedie nehaltebla.  Unue do ni devas rekoni valorojn kaj nur sekve teknologion kiu devus servi al ĉiuj senescepte .

“Familio de alkoj”

Komence de la industria epoko, en Anglujo ekzistis grupo de liberaj metiistoj kiuj nomiĝis “ludditoj” (angle: Luddites), kiuj forte kontraŭis anstataŭadon de manlaboro per teksaĵ-maŝinoj.  Ili antaŭvidis la finon de sia trankvila vivo kaj detruon de vivoforto en iliaj vilaĝoj kaj urbetoj.  Kvankam iliaj taktiko kaj temposenso aspektas hodiaŭ malaktualaj – en pli longa perspektivo ili pravis.  Nun ni suferas pro la rompado de familiaj kaj sociaj ligoj, ni vidas translokiĝon de homamasoj.

Nuntempe la esprimo “globa ekonomio” alportas timon ĝis nun nekonatan.  Pli kaj pli da homoj malkovras, ke tiuj ĉi du vortoj reale signifas devigi nin al transdono de nia destino.  Al kiu?  Al manoj de internaciaj korsaroj kaj al ilia rampe disvastiĝanta elektroniko.  Samkiel la historiaj piratoj, tiuj uloj ne kontentas pri unu loĝloko.  Ili konstante moviĝas kaj nenio estas por ili daŭra.  En la moderna milito de teknologioj, burokratoj el iu malproksima kompanio povas ekpremi unu aŭ eĉ kelkajn butonojn por detrui milionon da vivoj.

“Festo de vulturoj” (fragmento)

Ĉu estos bone, se ni transdonus la vivon de ĉiuj homoj (same kiel de plantoj kaj bestoj) al tiuj piratoj?  Ĉu ni volas komplete forigi el nia vivo la reciprokan fidon, nian lojalecon kaj sindediĉon /sinoferon?

Malgranda  estas  bela 

Ni ĉiuj bezonas justan leĝon je internacia nivelo.  Ni bezonas pli novan filozofion kaj objektivan pensadon ol senĉesajn kursojn pri “kiel trovi laboron”.   Ni defiu tiun malnovan kaj detruan dogmon, ke senlima kreskado kaj ekspansio solvos problemojn de la mondo, ke grandeco nepre bonas kaj ke ĉio nova superas kion ni ricevis de la tradicio.  En lasta jarcento ni forverŝis multfoje bebon kun la banakvo kaj eĉ fieris pro tio!  Imagu do, ke ni troviĝas en boato sur ŝtorma maro kaj ni havas nur du eblecojn:  resti en la boato aŭ salti el ĝi,  stiri sekure aŭ subiĝi al hazardo.  La direkto, laŭ kiu ni moviĝas rapide estas evidente danĝera kaj ne ebla por ĝin daŭrigi longatempe.

Ĉu ne estimindas tiuj bazaj valoroj kiuj ni ricevis de la pasintaj generacioj?  Eble venis la tempo por ĝui tion ke “malgranda estas bela” kaj ke stabileco de niaj laboroj pli gravas ol anonima kapitalo.  Tiam ni ekvidos sencon por la penado, kiu certe utilas al nia komunumo kaj al tuta socio.  Verŝajne oni trovos ke venis jam tempo por nova divido de laboroj, ĉar scienco kaj teknologio tion ebligas.  Se iu pensas ke ni povos senfine daŭrigi la vojaĝon en tiu vagono de altaj teknologioj – tiam li vivas en fantazio kvazaŭ “Alico en Mirlando” (Alice in Wonderland – konata libro por infanoj).

PS      Sur la du supraj ilustraĵoj troviĝas paruoj kiuj alflugas vintre kiam ni pendigas por ili birdomanĝujon.  Al tiuj simpatiaj birdetoj kaj al aliaj birdoj Bateman dediĉis sian albumon, observante ilin en sia vintra ĝardeno.  De tempo al temo, la aŭtoro vojaĝas ankaŭ al aliaj kontinentoj kaj pentras tie riĉecon de la naturo, kun diversaj ekosistemoj, iliaj faŭno kaj flaŭro.

En Afriko, Bateman pentris gepardon (Acinonyx jubatus) – la plej rapidan beston en la mondo.   Sube:  Polusa urso  (Ursus martimus)  ĉe Arkta Oceano.

______________________________________

 

 La defio de dialogo en Hispanio

La  situacio en orienta Hispanio fariĝas pli streĉa, precipe post la referendumo okazinta en Katalunio.  Tial ĉi tiu invito al dialogo esprimita en la dokumento #SoyDiálogo (mi dialogas) ŝajnas aperi ĝustatempe.   Ĝi signifas personan defion fronte al situacio kiu ekestis en Hispanio. Unue ĝi proponas malakcepti ĉian  perforton kaj iniciati la kulturon de dialogo.  Multaj homoj strebas al tiu direkto kaj ilia kunlaboro estas tre bezonata, kvankam ĝi postulas paciencon kaj kuraĝon.  La 26an de la ĉijara septembro la hispana Fokolar-Movado proponis por-pacan dokumenton kaj komencis kolekti subskribojn por ĝia antaŭenigo. La dokumento kuraĝigas krei eblecojn al dialogo bazita je senemocia aŭskultado kaj reciproka respekto. Ĝi alvokas trovi pacajn solvojn por harmonia kunekzistado en diverseco, rekonante dignecon de ĉiuj homoj.

Kiu helpos nin deĉifri la suprajn lingvojn?

Propono markita per #SoyDiálogo estas la pozitiva reago al tiu referendumo, kiu malfermas grandan malcertercon por la futuro de Katalonio, Hispanio kaj Eŭropo.  La promociantoj de tiu alvoko skribis: “Dialogo estas potenca ilo, kiu faciligas konsideri bonavole intereson kaj pensmanieron de la aliaj. Inter la socigrupoj serĉantaj vojon al inter-kompreno troviĝas ankaŭ Fokolaro, kies membroj de diversaj kultur-  kaj politik-opinioj, kiuj vivas en ĉiuj regionoj de Hispanio”.

“Tial ni estas engaĝitaj konstrui pontojn de komprenemo ĉar nia konvinkas ke oni povas trovi elementojn de vero en vizio de la alia.  Laŭ tiu perspektivo, diver-seco estas defio pozitiva kiu riĉigi povas ĉiun”.  Red. rimarko:  Sube vi povos legi la reagojn el diversaj regionoj de Hispanio kaj ni aldonas parton de la poŝtmarka serio pri buntaj popolvestoj de tiu lando, kiuj bildigas ties kulturan riĉecon.

Reagoj al  #SoyDiálogo

Ni vivas en strangaj tempoj, frapitaj per miksaĵo de malĝojo, senespero kaj timoj.  Tamen mia konscio klariĝas por scii kion mi faru.  En iu ajn situacio mi penos, eĉ kun la tre limitaj eblecoj, sinteni antaŭ rapidaj prijuĝoj. Neniam en la vivo mankas okazoj por aŭskulti aliajn per malfermita menso.               (Girona /eo: Ĝirono, Katalonio)

Ĝis nun mi nur preĝis kaj forigis ĉiujn fotojn kaj ŝercojn aŭ dubindaj “novaĵoj” kiuj cirkulas en interneto.  Sed tio ne sufiĉas, do mi ekpensis: “Kion pozitivan mi povas praktike fari?”  Tial mi decidis informi eble plej multajn homojn en Katalunio ke mi pretas helpi ilin en konstruado de dialogo.  Eble tio estas evidenta, sed mi sentas ke tion mi devis fari. (el Toledo, Kastilio-Manĉo)

Lastaj eventoj ebligas eniri dialogon ne nur kun la same pensantaj, sed ankaŭ kun tiuj pensas alimaniere. (el Barcelona, Katalunio)

Mapo Hispania

Kun mia kataluna amikino ni daŭrigas dialogon malfermita.  Mi interesiĝas pri ŝia familio.  Se vi konas ies vivon kaj problemojn, tiam pli facilas modifi vian opinion kaj ekŝati tiun personon – eĉ kiam vi ambaŭ havas malsamajn ideojn.    (el Sevilla, Andaluzio)

Ĉi tie vi povas rigardi filmeton pri sardana:  (4:26)  https://www.youtube.com/watch?v=nf0yO3jLX24 .  (Sur la dekstra foto – knabinoj en kataluna popolvesto).

Mi pensas ke kiam ni ne volas trovi eĉ iomete da vero en tio, kion diras aliaj homoj, tiam ni povas facile fali en superstiĉojn.  Sekve ni emas eldiri aŭ skribi ajnan ofendan opinion kiu naskiĝas en la menso.  Estas eĉ pli malbone, ke ni ne konscias pri tio.  Nia, malgranda, ĉiutaga heroeco postulas purigi nian imagon kaj alfronti la veran defion: kiel konstrui pontojn inter miskomprenoj.                                            (el Girona, Katalunio)

En Katalunio mi havas multajn geamikojn, kiuj decidis kunlabori por konstruado de nova homaro. Ni kunsentas zorgojn kaj timojn de la homoj.  Niaj kontaktoj helpas teni internan pacon kaj rigardi la problemojn el pli vasta perspektivo.  Kaj ni ĉiuj esperas, ke bona volo kaj saĝeco fine venkos.                                  (el Sevilla, Andaluzio)

  _______________________________   

 

La Torĉo

Kun sporto al sano

Mondaj  Ludoj    parto 3

Ekde la unuaj Olimpikoj, oni elpensis tre multajn sportojn, kelkaj elinter ili estas eĉ tiel strangaj ke preskaŭ neniu povus imagi ke tiaj ekzistas.  Kiu do povus imagi tion en la pasintaj jardekoj?  Pro ilia multombro, tiuj “sportoj” neniam eniros la programon de Olimpikoj sed ankaŭ La Mondaj Ludoj ne kapablos ilin enteni.  Ofte tiaj sportoj estas nura miksaĵo / kunigo de kelkaj, antaŭe konataj disciplinoj kiel ekzemple:

  • akvoskiado / Water skiing en kiu la sportistoj ne skias en vintra montaro, sed surakve;
  • akrobata glisflugo / Glider acrobatics – pilotado en plej diversaj pozicioj de glisilo;
  • kajako-poloo / Canoe polo – oni frapas pilkon sidante ne sur ĉevalo sed surakve en kajako;
  • paramotoro /paramotoring, la fluganto sidas en grandega, kajt-simila paraŝuto kaj uzas motoron.

Neniu miras nun ke hokeo, en la pasinteco ludita nur sur glacio, okazas ankaŭ sur herbo (tial oni nomas ĝin herbo-hokeo aŭ gazonhokeo).  En alispeca variaĵo oni uzas vicradajn glitilojn anstataŭ tradiciajn sketilojn kaj tiam ĉi tiu sporto nomiĝas rulsketa hokeo / Inline hockey).

Ne multo estis ŝangita en diversaj specoj de retpilko.  Ekzemple por plaĝa flugpilkado (volejbalo) /Beach volleyball kaj por plaĝa /stranda manpilkado / Beach handball, oni uzas la samajn rulojn.  Nur la ludejo estas malsama: plankon de gimnastika halo anstatauigas plaĝa sando.  Kun retpilko preskaŭ samas pugnopilko / fistball, kvankam multe pli loga ŝajnas krurbalo kiu estas bonega ekzerco por atingi lertecon en la plej populara, tradicia futbalo.

 

 Krurbalo   (Football tennis /futnet)

Krurbalo ekestis en Ĉeĥoslovakio, kie futbalistoj el “Slavia Praha” ekludis ĝin en jaro 1922.  La pilko estis pied-frapata trans ŝnuro, kiun poste anstataŭigis reto.  Pro tio oni komence nomis tiun sporton “reta futbalo” (ĉeĥe kaj slovake: nohejbal, angle: football tennis aŭ  futnet).  En krurbalo du kelkpersonaj teamoj ludas pilkon tiel, ke ĝi flugu trans la reto kaj falu je grundo de la konkurantoj.  Oni ludas la pilkon simile kiel en la retpilkado kaj frapas ĝin per piedoj aŭ aliaj korpopartoj sed ne rajtas uzi manojn. Laŭ reguloj, pilko povas fali je la grundo nur unufoje kaj entute unu teamo rajtas ĝin tuŝi nur trifoje (aŭ dufoje, se la pilko falis jam grunden).  En jaro 1961 krurbalo estis rekonita de Ĉeĥoslovaka Sport-Organizaĵo kiel oficiala sporto. Poste oni fondis du landajn krurbal-asociojn: (Český nohejbalový svaz kaj slovake – Výbor nohejbalového zväzu).

Kompreneble, dum tiuspeca futbalo oni uzas malpli altan reton

Internacia Asocio de Krurbalo (IFTA /UNIF – Union Internationale de Futnet ) estis fondita en 1987 al kiu membriĝis ĉ. 20 landoj.  Ĉi tiu sporto estas populara en Mez-Eŭropo (Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Rumanio kaj Aŭstrio) sed ĝi popu-lariĝas ankaŭ en aliaj kontinentoj (Brazilo, Hindujo).  En jaro 1994 okazis la 1-a  Monda Ĉampionado de Krurbalo en Košice (Slovakio) kaj poste, la evento estas organizata ĉiun duan jaron en aliaj landoj (ĝis nun en: Maceio – Brazilo; Szolnok, Szom-bathely /Hungario;   Prostejov, Nymburk-Ĉeĥio;  Oradea-Rumanio, Istanbul-Turkio, Nikosia-Kipro).  Ĉi tie vi povas rigardi 3-minutan filmeton pri tiu sporto:          https://eo.wikipedia.org/wiki/Krurbalo .    Tradicie, la plej bonaj teamoj estas el  Ĉeĥio kaj Slovakio, sed en lastaj jaroj elstaras ankaŭ reprezentantoj de Rumanio, Hungario kaj Kroatio.  Ankaŭ la mondfamajn futbalistoj ludis ĉi tiun sporton:  https://www.youtube.com/watch?v=hvtkS5zJ3Aw .

*

Krurbalo /futnet estas la kombinaĵo de tri sportoj: futbalo, retbalo kaj teniso (ĉar la reto estas nur 1.1m alta).  Tia kuniĝo okazas ankaŭ en alia nova disciplino, nomita sporta danco, kie malfacilaj akrobatikaj figuroj estas demonstratej lige kun la muziko kaj ritmo de salonaj dancoj (ballroom dancing – vidu la suban grafikaĵon, dekstre).

 

 Sportaj dancoj

Danco akompanis homojn ĉiam, eĉ en prahistorio ĉar pridonacis ilin per ĝojo kaj malstreĉiĝo sed ĝi estis ankaŭ speciala rimedo esprimi belecon kaj emociojn.  Sporta danco estas perfekta sintezo inter arto kaj sporto. Oni povas diri ke ĉi tiu sporta disciplino ligas akrobatikon kun arta gimnastiko kaj danca ritmo laŭ elektita muziko. Nun vi povas rigardi filmeton pri tiu ĉi disciplino:  (2:58)   https://www.youtube.com/watch?v=_4uxR8bZZZo

La juna paro dancas laŭ valsa ritmo de “Maskerado” kiun kreis armena komponisto Aram Ĥaĉaturian kaj ĝi rilatas al samtitola teatraĵo de la fama poeto Miĥail Lermontov.

Fono de la intrigo:   La Maskerado prezentas tragedion de virino Nina Arbenin, kiu estis murdita pro falsa akuzo pri geedza malfideleco.  Ĉio komenciĝis dum maskobalo, kiam iu mistera virino donacis al loka princo braceleton kiel simbolon de sia amo al li.  La braceleto apartenis al Nina, kiu antaŭe ĝin perdis dum dancado.  Poste montriĝis, ke la donacinto ne estis Nina, sed baronino Schtral kiu trovis tiun braceleton surplanke.   Tamen, intertempe la sensignifa okazintaĵo kaŭzis klaĉojn pri amindumado de Nina kun la princo.  Bedaŭrinde, la furioza s-ro Arbenin ne kredis al klarigoj de sia edzino, ke la tuta epizodo estis nur hazardo kaj ke fakte Nina neniam lin perfidis.  Eble en tiu ĉi valso vi sentos la draman atmosferon de la tiama balo…

Nun vi povas kompari kiel ‘Maskerado‘ estis dancita surglacie, de la ĉampiona dueto:  Ludmila Paĥomova kaj Aleksandro Gorŝkov.  Ilian majstrecon admiris la komponisto mem – Ĥaĉaturian, kiu konfesis ke la duo perfekte redonis etoson de lia muziko kaj de la poeta dramo –  (3:46)  https://www.youtube.com/watch?v=VCIfvnEah-s .  La mirinda geduo eniris firme historion de la Olimpikaj Ludoj, venkinte – kiel la unuaj – la oran medalon,  ĵus kiam tiu bela sporto eniris oficialan programon de la Olimpika Ludoj.  Ludmila kun Aleksandro venkis sesfoje en ĉampionadoj de la mondo kaj dum la plej prestiĝaj konkursoj ili kolektis entute 15 medalojn (inter tiuj – 12 orajn!).

                              Monero honore al tiu legenda paro, 
                        eldonita post la morto de 39-jara  Paĥomova

 

Meze de februaro 2018 okazos la 23a Vintra Olimpiado (Vintraj Olimpikoj) en Koreujo kie ni povos vidi la novan generacion de talentaj glaci-dancistoj, sed majstroj de la pasinteco estos pli longe memorataj.  Se iu ŝatus ekaŭdi valson Maskerado ankoraŭfoje, ĉi tie ludas ĝin Filharmonia Orkestro de mondfama “La Scala” en Milano – (3:53)  https://www.youtube.com/watch?v=NKifP6DLWys .  Tio estis parto de unu el la a koncertoj prezentitaj tutmonde, honore al viktimoj de la Armena  Holokaŭsto, organizita komence en 1915 de la turka registaro, kiu kaŭzis morton de  pli ol  1.5 miliono da armenoj.

  *

Konkurantoj en sportaj dancoj –  ĉu tiuj akrobatecaj surplanke aŭ la aliaj per rad-sketoj dum La Mondaj Ludoj, ĉu surglacie dum la Vintraj Olimpikoj – bezonas ne nur ekstraordinaran lertecon kaj fortaj legojn.  Por tiu disciplino tre gravas ankaŭ estetikaj elementoj kiel koloraj kostumoj, eleganteco kaj ritmosento sekvi la elektitan muzikon.  Tial nur multaj imagas kiel malfacila estas trejnado por konkurenci je internacia nivelo.  Por atingi tian specifan taŭgecon, la dancistoj trejnas persiste dum tagcentoj.  Tio postulas persistan memdisciplinon kaj rezistopovan menson por kontroli emociojn dum la nervostreĉaj situacioj.

Danc-paro, konkurado en Azio 

Admiranta publiko aplaŭdas la graciajn movojn kaj demonstratajn akrobataĵojn laŭ ritmo de bela  muziko.  Sed, malantaŭ tiu ŝajne facilmova sporto, estas kaŝita peno, ŝvito kaj ne malofte doloro pro kontuzoj.  Kiam vi rigardas la suban paron, eble vi rimarkis ke la dancistino en nigro-blanka kostumo havas dekstran antaŭbrakon kontuzita kaj oni devis ĉirkaŭvolvi ĝin per bandaĝo.

*

Kiel vi legis komence, la jubilea 10aj Mondaj Ludoj okazis ĉijare en pola urbo Wrocław (Vroclavo), al kiu ni volas dediĉi kelkajn frazojn.  La situita en Malsupra Silezio urbo estas konata pro sia riĉa kultura vivo kaj en jaro 2016 ĝi estis nomumita Ĉefurbo de Eŭropa Kulturo.  Vroclavo estas ankaŭ tradicie grava pro la Esperanto-movado.  Tie funk-cias la Vovjevodia Filio de PEA.  Dum pli ol 50 jaroj ĝi organizadis sukcese la tre popularan Esperanto-Feriadon en pitoreska urbeto Międzygórze (t.n. “Ora Pola Aŭtuno”) kiun entute partoprenis pli ol  2,000 esperantistoj el kelk-deko da landoj.  En la jubilea jaro 2009, en Vroclavo okazis la 19a Ekumena E-Kongreso kaj tie troviĝas monu-mento de papo Johano 23a, kiu estis konata pro sia malfermi-teco al kunlaboro kun multaj kristanaj eklezioj.

Post sia elekto, li kuraĝe atestis ke Pollando estis dispartigita kaj okupata dum jarcentoj.  Justeco tial postulas ke ĉiuj respektu ĝian rajton regajni siajn okcidentajn teritoriojn.  Sur la monumento, li etendas la manon kaj benas la mondon per la vortoj:  “Pacon sur la Tero” (prenitaj el titolo de lia encikliko –  Pacem in Terris), ĉar tion plej soifis la postmilita homaro.

*

Ĉe alia bordo de la rivero Odra troveblas alia interesa, kvankam ne bone konata loko.  Tie, ĉe la strato Tanie Jatki, dum la mezepoko funkciis buĉejo,  kiu provizis vendejojn per bestoviando.

Nuntempe sur la ŝtonpavita korto troviĝas grupo de dombestoj:  kapro, koko, anserino kun ovo, anaso, kuniklo kaj porko kun porkido.  Tie oni legas tabuleton:  “Omaĝe al buĉataj bestoj –  la konsumantoj”.  Fine ni aldonu, ke pasintjare en Vroclavo okazis la 72-a Kongreso de TEJO.

______________________________________

 

 

 

  „Esperanto” venkis   (parto 1)

Nenio pli belas ol virino dum danco, ĉevalo en kuro kaj velŝipo surmare ”    (Citaĵo el marista romano, eble de Joseph Conrad)

En la pasinta aprilo ni veturis al granda insulo Vancouver situita ĉe la Pacifika Marbordo de Kanado.  Multaj homoj veturis tien por libertempi aŭ celebri Pasko-feston.  Ni renkontis indianojn kiuj vivas en vilaĝoj lokitaj inter multaj golfetoj.  La insulego estas 460 km longa kaj, por ĝin atingi, oni devas veturi de Vancouver-urbo (situita sur la kontinento) preskaŭ du horojn per pramo.  Tie vivas konata esperantista familio DuTemple, kun kiu mi korespondis en multaj jaroj.  Tial mi volis uzi la okazon por konatiĝi persone kun ili.  Ni pasigis komune kelkajn horojn kaj, kiel kutime inter esperantistoj, havis tre interesajn interparolojn.  Mi menciis ke en historio de la E-movado estis unu epizodo kun velŝipo nomita “Esperanto” kiu estis la unua venkinto de internacia vetkurado organizita en kanada provinco Nov-Skotio.  Tio interesis ilin kaj instigis min verki la ĉi-suban artikolon, kiu estas iugrade la frukto de tiu agrabla renkontiĝo.                                                                                         (Janusz Sulżycki)

*

  Vesperaj pejzaĝo pri la romantika epoko, 
kiam velŝipoj regis sur la oceanoj

Aŭtune 1920, grupo de kanadaj ĵurnalistoj kaj entreprenistoj en Halifakso (Halifax) decidis kunorganizi vetkuradon de la fiŝistaj skunoj kaj elektis sian plej rapidan velŝipon “Delawana” kontraŭ la usonaj konkurantoj.  Tia estis la komenco de la Unua Internacia Ĉampionado de Fiŝistaj Velŝipoj (The International Fishing Vessel Championship).  Partopreni en ĝi povis nur tiuj velŝipoj, kiuj reale estis uzataj por mara fiŝkaptado.  La konkurantaj ŝipoj rajtis uzi nur velojn, sen helpo de iu ajn motoro.  Tiam en la haveno Gloucester (Massachusetts /eo: Masaĉuseco), oni decidis respondi al tiu defio sed havis nur 10 tagojn por trovi la plej taŭgan velŝipon kaj prepari ĝin por tiu konkuro.  La situacion komplikis foresto de la plimultaj skunoj, kiuj tiutempe estis okujpitaj per mara fiŝkaptado.

Nur unu 14-jara velŝipo nomita “Esperanto” (vidu la supran foton) estis atingebla, ĉar ĵus revenis al haveno, post dumonata laboro sur akvoj de Atlantika Oceano.  “Esperanto” estis la fiŝista skuno* konstruita en usona haveno de Gloucester.  Ĝi estis 33 metrojn longa, 7.6 m larĝa kaj 3.4m profunda sub la floslinio.  Entute, la ŝipo pezis 14 tunojn (14,000 kg). Projektis ĝin T.McManus el Bostono kaj la konstruanto estis Tarr and James Shipbuilders.  La solena surakviĝo okazis en junio 1906.  Hodiaŭ malfacilas diri kiu elektis la nomon de nia Internacia Lingvo al tiu novkonstruita velŝipo.  Sed akireblaj fontoj konfirmas, ke la melodia vorto “Esperanto” ekplaĉis al multaj, precipe kiam ili eksciis ke ĝi signifas “Havi esperon”.   Komence oni dubis, ĉu tiu “malnova” skuno konvenas por konkurenci kun pli moder-naj kanadaj velŝipoj, sed spertaj maristoj atestis ke la ‘Esperanto’ estas perfekta por vetkuroj, ĝi servis bonege dum 14-jara fiŝkaptado sur la danĝeraj akvoj de Norda Atlantiko.  Aldone ili emfazis, ke ĝi tre bone manuvreblas inter kontraŭaj ventoj.  Spite al duboj,  la elektitan E-velŝipon ekgvidis rekonita majstro,  kapitano Martin Welch (vd. la foton sube) – tiutempe unu el plej bonaj ŝipestroj.

 

       

Ankaŭ la 25-persona ŝipanaro (inkluzive mekanikistojn, kuiriston kaj ĵurnaliston) estis elektita elinter plej talentaj kandidatoj.  Ili ĉiuj estis volontuloj, ne pagitaj por tiu aventuro.  La maristoj bezonis almenaŭ du semajnojn dum la preparaj laboroj kaj por la 545-kilometra (294 marmejloj) flosado inter Gloucester kaj Halifakso.  La posedanta “Esperanto-n” firmao (The Gorton-Pew Fisheries Co. /Gorton’s of Gloucester) havis malpli ol du semajnojn por prepari sian velŝipon por tiu vetkuro.  Dum mallonga tempo oni skrape purigis kaj farbis la eksterajn kaj malsupran flankojn, mastojn,  ĝustigis la balaston, flikis tolojn, renovigis la rigilaron kaj ceteran ekipaĵon por pretigi la ŝipon al  vetkurado.  Meze de oktobro 1920 “Esperanto” suprenigis ĉiuj velojn, forlasis la hejm-urbon de Gloucester kaj direktiĝis norden, al kanada provinco Nov-Skotio.  Adiaŭis ĝin tre multaj samurbanoj per laŭtaj salutoj, flagetoj kaj muziko de horn-blovoj.  Survoje al Halifakso, kapitano Welch havis la okazon ekkoni la ŝipon pli bone, ĉar antaŭe li neniam laboris sur ĝi.  Li konvinkiĝis, ke “Esperanto” certe taŭgas por konkurado kaj la ŝipanoj tion konfirmis.  La velŝipo facile moviĝis en milda brizo kaj sukcese luktis kontraŭ fortaj ventoj.

 Halifakso, la plej granda kanada "fenestro" al  Atlantika Oceano

Kiam “Esperanto” alvenis al Halifaksa haveno, multaj spektantoj atendis jam tie kaj admiris belecon de la vel-ŝipoj. Sabate, la 30an de oktobro 1920 surakve ripozis en unu linio la konkurontaj ŝipoj, pretaj por la vetkuro.  Kun ĉiuj veloj levitaj, ili aspektis majeste.  La publiko laŭte salutadis la maristojn per kuraĝigaj krioj.  Je la 9-a horo matene aŭdiĝis kanona pafo kaj tiel komencis la historian eventon.

La unua vetkuro

Kapitano de “Delawana” konis la tajdojn en Halifaksa haveno, tial lia ŝipo antaŭiris ekde la komenco kaj tra sekvaj naŭ kilometroj (5 mejloj).  Kiam la ŝipoj atingis la unuan buon post 18 km, la E-velŝipo troviĝis nur je la dua pozicio.  “Esperanto” provis nuligi la distancon kaj sukcesis preterpasi la konkuranton ĉe la venta (lofa) flanko.   Ekblovis iom pli forte, kaj veloj de “Esperanto” kaptis tiun ŝancon.  Ĝi plene utiligis la blovojn kaj energie plirapidigis.  Ĉe la dua buo “Esperanto” antaŭis jam evidente kaj lasis la konkuranton je preskaŭ kilometra distanco.  Sekve, kun veloj maksimume streĉitaj per ventoblovoj, ĝi ekis moviĝi pli kaj pli rapide.  En lasta 14-kilometra etapo, la konkurantoj devis lukti kontraŭ fortaj ventoj kaj tiam la E-ŝipo demonstris sian plej grandan superecon.  Inter nuboj aperis la suno kaj heligis gaje la trem-brilan maron, kiam “Esperanto” takis facile ĉirkaŭ la tria buo kaj atingis la finlinion en impona stilo.  Sekvanta ĝin velŝipo malproksimis jam kvar kilometrojn malantaŭe.  La impresitaj surborde observantoj diris, ke tio estis grandioza vidaĵo kiam la venkanta ŝipo ŝajnis flugi super la ŝaumaj ondegoj de Atlantiko.   Sed la sekva konkurado estis pli komplika.

 "Esperanto" dum siaj gloraj tagoj

 Vetkuro dua

Matene, la 1-an de novem-bro 1920, ventetoj malfortis kaj nebulo kovris la maron. Tia vetero ne utilis al “Esperanto” malgraŭ ke kapitano Welch konatiĝis jam pli bone kun tiu parto de la maro dum la unua vetkuro.  Ne mirige, lia E-ŝipo restis malantaŭe dum la unua kaj dua etapoj.  Fine ekblovis vento pli forta kaj li proksi-miĝis al “Delawana”.  Trifoje li provis ĝin preterpasi, sed ne sukcesis.  Ĉe la bordo la observantoj rimar-kis ke la maristoj sur “Esperanto” funkci-igis ĝin tre lerte, sub la veloj komplete malfermitaj al fortiĝanta vento.  Sur la horizonto aperis danĝera insulo, insida por ĉiuj velmaristoj ĉar tie marondoj abrupte rompiĝis pro la subakvaj rokoj.  Ĝuste tiam Welch decidis riske pligrandigi la rapidecon, malgraŭ avertaj signaloj senditaj de la organizantoj.  Tamen lian decidon aprobis agento de Gorton-Pew Fisheries Co. kies posedaĵo “Esperanto” estis.  Dum tiu manovro, kapitano de la alia velŝipo (vole-nevole) lasis iom da libera spaco, en kiun “Esperanto” impete enflosis.  Sed tiumomente ĝi trovis sin tuj ĉe la rokoj kaj preskaŭ mirakle evitis frakasiĝon.  Nur majstra stirado savis la ŝipon de katastrofo.  La vetero malboniĝis, komencis pluvegi kaj ekblovis fortaj ventoj, kiuj helpis al “Esperanto” pligrandigi rapidecon.  Ĉirkaŭinte la trian buon, la maristoj laboregis por teni la velojn en eble plej bona pozicio. Plimulto de Halifaksanoj tenspire rigardis “Esperanton” rapidegi sub klakado de la mastoj kaj plaŭdo de la veloj.

Sur la foto:  Feliĉaj maristoj de la venka “Esperanto” –   M.L.Welch, R.Smith, I.Gosbee, G.Roberts, H.Christianson, G.Young, B.Stanley, R.Patten, R.McKenzie, J.McDonald, W.Bruce, J.Batt, J.Barrett, T.Smith, M.Hall, S.Whitney, H.Young, B.Colby, J.Connolly, J.Matheson, T.Benham, L.Murray, L.Percival, E.Hendrie, R.Sawtell kaj M.Wiggins.

Aŭdiĝis laŭtaj krioj de la kapitano, kiu kuraĝigis sian ŝipanaron en la poezia lingvo de velmaristoj: “Fo-o-r-t-e-e !!   Fo-o-r-t-e-e-e !! ”  Daŭris peza pluvo kun ŝtormo kaj la griz-nuban ĉielon batis fulmotondroj.  Tiun draman vet-kuron “Esperanto” finis post post 4 horoj, 34 minutoj kaj 30 sekundoj.  Tiel ĝi venkis la unuan Internacian Ĉampionadon de la Fiŝistaj Skunoj.  La Nov-Skotianoj estis konsternitaj, ĉar ilia velŝipo “Delawanna” alvenis dua kaj atingis la celon post apenaŭ sep minutoj.  Kiam “Esperanto” albordiĝis kaj estis ŝnurligita al piero en Halifaksa haveno, multaj entuziasmuloj eniris la ŝipon kaj gratulis la maristojn por tiu dramoplena venko.  Sekvatage oni komencis la celebrojn per abunda lunĉo.  Post kelkaj horoj, en Halifaksa hotelo oni honorigis la kapitanon kaj lian venkan ŝipanaron per granda arĝenta pokalo.  Vespere okazis solena bankedo en komerca klubo “Verda Lanterno”  kie la ŝipanoj ricevis monpremion.  Ĵaŭde, la 3-an de novembro “Esperanto” lasis Halifakson kaj la feliĉaj ŝipanoj direktis ĝin suden, al sia hejmurbo.

Hejmreveno

Sabate (la 6-an de novembro), loĝantoj de Gloucester atendis en la haveno, ĉar telegramo jam informis, ke ilia velŝipo venkis la vetkuron.  Oni volis bonvenigi la ŝipon, kiu tamen ne aperis.  Venis nokto kaj ĉiuj foriris al siaj domoj kun la espero ekvidi “Esperanton” matene.

                      En Gloucester, fronte al oceano staras monumento 
                               dediĉita al maraj fiŝkaptistoj

La urbo jam dormis kaj nur du horojn post la noktomezo “Esperanto” enflosis la havenon.  Antaŭtagmeze okazis kelkhora renkontiĝo kun la urbanoj.  Eksonis fanfare la haveno, la fiera urbestro laŭde (eble ankaŭ longe) parolis kaj tiel komenciĝis granda popolfesto.  Nur poste la ŝipanoj povis fine ripozi.  Kaj sekvatage, la 8an de novembro, honore al la bravaj “E-maristoj” la urbo organizis grandan bankedon.

               

1  La suvenira "monero" ligita kun poŝhorloĝa ĉeneto.   
2  Banked – bileto

Dek jarojn antaŭe okazis la 6a Universala Kongreso en Vaŝingtono, do loĝantoj de Atlantikaj regionoj verŝajne legis en gazetaro pri tiu evento.  Certe pli multaj eksciis pri ekzisto de la Internacia Lingvo post la venko de la E-velŝipo. Pro tio valoras enigi ĉi tiun epizodon al historio de nia movado.

Haven-panoramo de Gloucester

En la teksto vi trovas la terminojn, kiuj troveblas en maristaj vortaroj.  Unue: skuno estas malpeza du- aŭ trimasta velŝipo.  Alia esprrimo “Lofta flanko” (ang:  windward side) signifas tiun parton de boato, kiun frapas blovanta vento.  Tion montras la suba ilustraĵo.  La kontraŭa flanko (ŝirmita de ventblovoj) nomiĝas mallofo, angle –leeward.

 

 

Velado

Verŝajne artikolo „Esperanto venkis” interesis multajn legantojn, ĉu ne?  Tial ni aldonas unu plian paĝon pri velado, kiu estas eble la plej romantikaj sporto, konata ekde jarmiloj.  Kvankam veloj estas uzataj ankaŭ en aliaj sportoj, sed ĉi tie ni okupiĝas pri velboatoj.  Certe multaj legis pri marvojaĝoj en antikva Grekujo, Skandinavio, Polinezio, Ĉinujo kaj en aliaj partoj de la mondo.  En la pasinta jarcento, Tor Heyerdahl  (norvega venturisto kaj antropologo kiu ankaŭ simpatiis al Esperanto) traflosis parton de Pacifika Oceano.  Tiel li pruvis, ke loĝantoj de Sud-ameriko povis en malproksima pasinteco vojaĝi suroceane ĝis la Polineziaj insuloj.  Liaj libroj aperis en kelkdeko da lingvoj kaj „Ekspedicio Kon-Tiki” estis tradukita al Esperanto.  En la antaŭaj numeroj vi legis, ke la prezidento J. Kennedy en libera tempo praktikis sportojn kaj precipe veladon.  Jam en sia 10-a jaraĝo li partoprenis boat-ekskursojn kun sia avo.  Dum la 2a mondmililto li estis oficiro kaj estris boaton sur akvoj de Suda Pacifiko.

Fariĝinte usona prezidento, sur sia skribotablo Kennedy tenis  suveniron de la militservo – ŝelon de kokosa nukso, kiun li uzis post kiam ilia ŝipo dronis kaj sur tiu ŝelo li ĉizelis per poŝtranĉilo la mesaĝon:  „(Ni estas sur) Nauro-insulo.  La indiĝeno konas nian lokon kaj povas vin gvidi.  11 ŝipanoj travivis.  Ni bezonas malgrandan boaton. Kennedy .    Apude, sur la skribotablo staris malgranda ŝildo kun la preĝo de Bretonaj fiŝkaptistoj:  „Ho Dio, la maro estas grandega kaj mia boato tiel malgranda. Gardu min! ”  Lia familia domo troviĝis en  Cape Cod, tuj apud la marbordo (en la sama ŝtato de Massachusetts /Masaĉuseco), kie situas haveno Glaucester de „Esperanto”-skuno).  En postaj jaroj, kiam ajn Kennedy havis liberan tempon por viziti tiun lokon, li tre ŝatis velboati surmare.

 

Helpa vortareto pri maristaj terminoj trovitaj en ĉi tiu artikolo:

Balasto –  peza materialo lokita sur boatfundo por teni stabilecon dum velado

Brizo –  vento regule blovanta (pro malsamaj temperaturoj de maro kaj tero), en tago – de profundaj akvoj al kontinento kaj kontraŭe dum la nokto.

Buo – barelo flosanta kaj alfiksita ĉe la fundo

Fanfare – pompe organizita aranĝo, ofte kun akompano de orkestro de trumpetoj kaj aliaj blovinstrumentoj

Fliki – ripari truon almetante sur ĝi novan pecon 

Flosi – moviĝi surakve

Floslinio – nivelo ĝis kiu ŝipo enakviĝas 

Marmejlo –  mezurUnuo de mara longeco kiu egalas al 1.852 km, krome ekzistas angla (malnova) mejlo = 1.524 km, la usona = 1,609 km kaj aliaj mejloj.  Danke al internacie akceptita sistemo decimala /metra, hodiaŭ ni povas eviti multajn komplikaĵojn de pasinteco.  La esperantistoj povas uzi ĉi tiun argumenton, ke oni fine devos ordigi la internacian komunikadon por eviti pluajn miskomprenojn kaj kaoson.  Tiucele neniu nacilingvo (simile kiel tiuj konfuzaj mejloj) povas solvi la problemon.

Navigi – marveturi

Nivelo – perfekta horizontala ebeneco

Piero –   marborda duonponto al kiu sin kroĉas ŝipoj por ebligi transiron de pasaĝeroj kaj transportadon de varoj 

Regatto –  vetkurado de velŝipoj, boatoj aŭ aliaj akvoveturiloj

Rigilaro – aro de velŝipa ekipaĵo (mastoj, ŝnuroj, ĉenoj ktp.)

Tajdo – perioda altiĝo kaj malaltiĝo de marakvoj, kaŭzita per tiraj fortoj de la Suno, Luno kaj de la ter-turniĝoj.  

Taki  –   zigzage veladi kontraŭ la vento 

Tolo – lina teksaĵo el kiu estas faritaj veloj.

_________________________________________________

 

 

Nia Vilaĝo

Homo kaj naturo

Kiel vi povis legi en antaŭaj n-roj de “NU”–  ekde longa tempo, la Unuiĝintaj Nacioj (UNO) deklaras internaciajn jarojn (aŭ eĉ jardekojn) dediĉitajn al iu medio, homgrupo aŭ problemo.   Kaj tiel, antaŭ 15 jaroj oni anoncis la Internaciaj Jaron de Montoj /Montaroj kun la celo atentigi pri neceso protekti la naturon en montaraj regionoj kaj promocii bonan livkondiĉojn por la homaj komunumoj kiu vivas tie.

Al  internacia komprenemo

Finiĝas Internacia Jaro de  de Daŭrigebla Turismo por Disvolviĝo (en klara Esperanto ni diru simple: Internacia Jaro de Harmonia Turismo serve al Progreso.  Proklamis ĝin UN /Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj.  La oficiala malfermo okazis en Madrido, kie troviĝas la sidejo de Monda Turisma Organizaĵo.   Kiel oni anoncis, celo de ĉi tiu “internacia jaro”  estas:

  • antaŭenigi turismon kiel rimedon al ekonomia progreso kaj forigo de malriĉeco;
  • racia uzado de naturaj risorsoj lige kun protektado de la naturo;
  • apogo de (la naciaj) kulturoj kaj ilia diverseco
  • fortigo de la reciproka fido, interkompreno, paco kaj sekureco.

 

Per diversaj E-aranĝoj, la organizantoj ankaŭ proksimigas al ni sian nacian kulturon.

Supra foto:  Partoprenantoj de lasta Universala Kongreso povis promeni tra vilaĝa skanseno (subĉiela etnografia muzeo) en Koreujo.

Dum lastaj jardekoj, turismo (nomata ankaŭ la “blanka industrio”) influas ekonomion pli kaj pli efektive en multaj landoj.  Tutmonde, 7% de enspezoj en internacia komerco apartenas al turisma sektoro kaj ĉirkaŭ 10% de la monda ekonomio.  Ĉiujare pli ol unu miliardo da turistoj veturas eksterlanden, kaj por faciligi tion, milionoj da homoj estas dungitaj en aviadila, ŝipa aŭ trajna transporto, en hoteloj, kuraclokoj, restoracioj ktp.  Tiel kreiĝas novaj kontaktoj, la vizitantoj konatiĝas kun aliaj kulturoj, la naturo, naciaj parkoj aŭ aliaj valoroj.  Lige al laŭte propaganda  “daŭripova disvolvo”  (aŭ pli simple: harmonia progreso), oni anoncis 17 celojn (Sustainable development goals) kiuj devus esti atingitaj ĝis jaro 2030.

Inter ili, kelkaj estas gravaj kaj realaj ekz. purigo de trinkeblaj akvoj kaj salubrigo (plibonigo de homa vivmedio /ang: sanitation).  Tamen la plimulto estas tute neprecizaj aŭ simple – eĉ bonvolaj bondeziroj, ripetataj tra jardekoj:  forigi malsaton kaj mizeron el la mondo.  Cetere, la esprimo „daŭrigebla” (ang: sustainable) estas maplreciza ĉar enhavas tre diversajn nociojn, foje eĉ mem-kontraŭdirajn.  Ekzemple kiel kunordigi protektadon de la naturo kun senleĝa agado de potencaj transnaciaj firmaoj kiuj ekspluatas ter-trezorojn en malriĉaj landoj?  Klimatŝanĝo: homoj influas ĝi nur en 5 %  kaj ne tiuj vivantaj en malriĉaj landoj, sed grandega industrio.

Unu el kaŝitaj celoj de tiu ideologio postulas ke oni devas limigi la homaron ĝis 500 milionoj.   Sed kiumaniere: per „daŭripovaj” militoj, veneniga nutraĵo, suspektindaj vakcinaĵoj?

Similtema jaro estis deklarita en 2002 – “Internacia Jaro de Ekoturismo” kies celoj estis similaj (ekotursimo por ekonomia natur-protekta kaj socia avantaĝoj).  Samtempe oni diskutis kiel limigi negativajn flankojn de amasa turismo.  La ĉefa evento okazis en kanada urbo Quebec City kaj al kiu venis 1200 mil partoprenantoj el 133 landoj.  Tie oni prilaboris la Kebekan Deklaron pri Ekoturismo (Quebec Declaration on Ecotourism).  Ankaŭ tiujare oni multe parolis pri daŭri-pova disvolviiĝo de ekoturismo (Sustainable Development of Ecotourism).

Parolante pri ekoturismo, ni plezure informas vin ke ekzistas oportuna kaj bele eldonita libreto en Esperanto kiu titoliĝas “Ekoturisma vortaro” (“EV”).   Sur la 58 paĝoj, ĝi enhavas preskaŭ 600 terminojn en kvin lingvoj.  En ĝi oni povas trovi utilajn indikojn el kelkaj sci-kampoj (ekz: biciklado, ornitologio aŭ tendumado).  Eble, kiel ĉiu pionira verko, la “EV” ne disponigas kompletan nombron de la terminoj, sed ĝi estas bona bazo por tion plivastigi.  Tie vi povas alskribi marĝene la respektivajn vortojn en la gepatra lingvo kaj tiel plibonigi vian lingvokonon.

Alia interesa temo estas turismado kiel familia hobio, sed pri tio ni publikigos artikolon alifoje.

____________________________________________

 

Valden – parto 4 (Aŭtuno)

Neniu estas tiel maljuna, kiel la homoj kiuj pretervivis entuziasmon”  (Henry Thoreau)

Oni komplete rekonstruis la kabanon, en kiu Thoreau verkis “Valden”.

 

  La farmo

Vagante en la arbaro, iutage Thoreau devis ŝirmi sin kiam subite aŭdiĝis tondroj kaj komencis pluvegi. Li eniris malbelan kabanon, en kiu loĝis tre malriĉa familio, vivanta en la sama ĉambro kun kokinoj. La patro luis parton de la kampo kaj devis multe labori por la bienulo sed ĉiam restis sen mono. Pro tio ili ĉiuj ofte malsatis, same gepatroj kiel la infanoj . La filozofo provis lin konvinki, ke estus pli bone loĝi en arbaro, en malgranda pura dometo kaj vivi kiel libera homo. Por tio oni simple devas rezigni pri ĉasado de mono, cigaredoj kaj vantaj distraĵoj. Tia vivstilo igis lin manĝi pli da plantoj ol viando. Krome tio, duhora fiŝkaptado provizas al li manĝadon por kelkaj tagoj – aldonis Thoreau. Bedaŭrinde: tiu malriĉulo, katenita per mito pri la t.n.”usona revo” (american dream), ne komprenis ke oni povas vivi alimaniere. 

*

“…Revenvoje mi rimarkas belecon de la pasataj arboj: karpeno (Carpinus L.) ulmo (Ulmus L.) cugo (Tsuga). Inter la arboj disvastiĝas filikoj kaj ciperacoj (Ciperaceae).  “De tempo al tempo mi promenis en bosko de pinoj, altaj kvazaŭ preĝejo, similaj al velŝipoj surmare. Vento balancis iliajn branĉojn kaj ludis kun radioj de la suno. Grupo de fungoj ornamis la stumpojn lasitaj post arbohakista laboro.  

Apude kreskas rampanta junipero (Juniperus horizontalis) kronigas la grundon per fruktoplenaj brajĉoj. Inter la arboj fruktis bluaj vakcinioj. Poste mi ekvidis arĝentkoloran likenon pendi kvazaŭ girlandoj. Proksime al marĉo kreskis kornusoj (Cornus L.) kaj sambuko (Sambucus L.) kun nigraj fruktoj.  Arbeda ilekso (Ilex L) elstaras brile kaj tentas manĝi siajn fruktojn – belruĝaj, sed malpermesitaj pro la venena interno…”

Noblaj principoj 

La aŭtoro invitas al diskuto pri ĉasado de sovaĝaj bestoj kaj, pli ĝenerale, pri tio ĉu homo devas manĝi viandon. Malgraŭ ke Thoreau simpatias kun vegeteranismo, tamen li mem fiŝkaptas, ĉasas kaj foje manĝas viandon. Li ankaŭ rekonas ke nordamerikaj indianoj bezonas ĉasi, mortigi alkon aŭ alian sovaĝan beston ĉar nur tiel ili povas travivi en la arbaroj. Vivante ĉe la Valden-lago, Thoreau mencias kelkajn leĝojn pri homo kaj la naturo:

  • Oni amu sovaĝan beston same kiel ĉion bonan;
  • Ĉasisto devas esti amiko de sovaĝaj bestoj;
  • Por ne fariĝi murdisto, homo mortigu neniun kreitaĵon intence kaj sencele;
  • Fine la homoj devos ĉesi manĝadon de bestoj;
  • Kion scias homoj instinkte, tio estas humaneco;
  • (Tamen) Batalo kontraŭ primitivaj instinktoj servas ke homo altiĝu morale;
  • Plej ĝuste oni trudu al si iun novan simplecon kaj reatingu memrespekton;
  • La plej alta formo de memkontrolo estas kiam oni sin ne vitenas per bestoj, sed kreskigas plantojn por rikolti fruktojn de la tero;
  • Akvo estas la sola trinkaĵo de saĝa homo;
  • Se tago kaj nokto vin ĝojigas, vi estas homo sukcesa.

Dum ĉasado de birdoj, mi kunportis fusilon sed provis min senkulpigi ke mi nur studas ornitologion aŭ provas trovi maloftajn bird-speciojn. Sed mi diru honests ke estas pli bonaj metodoj studi ol pafi per fusilo, do mi prefere rezignu pri la pafilo. Cetere, ĉu valoras vivi nur por bongustaj manĝaĵoj? 

Dekliva bordo de Valden-lago

Por ĉasti, vi devas praktiki moderecon. Sed kio ests ĉasteco? Ni aŭdis pri tiu ĉi virto, sed ni ne scias kio ĝi estas. Tial ni subiĝas komforte al cirkulantaj murmuroj. Por vivi ĉaste, oni devas transpreni grandan penon. Per malfacilaj ekzercoj ni proksimas al saĝeco kaj pura vivo; maldiligenteco kaŭzas nescion kaj volupton. Tio danĝeras precipe al junulo, ĉar tiam lia menso fariĝas dormema. Tia homo povas kuŝi tutan tagon kaj ripozi sen laĉiĝo. Moviĝu do amiko, laboru fervore eĉ dum purigado de ĉevalejo. Ne facilas venki nian naturo, sed ni devas tion fari.

Malgraŭ mlaforteco de nia korpo, neniu verŝajne kontraŭos ke valoras subiĝi al pli altaj principoj. Jen dum tago ni sentas miraklan aromon de floroj kaj herbaĵoj kaj nokte ni admiras stela ĉielon – ĉu tio ne estas senmorta, pli valora ol iu ajn sukceso? La tuta naturo meritas vian gratulon kaj benata estas tago, en kiu vi tion komprenas

 

Najbaraj bestoj 

La ĉapitron komencas interparolo de Thoreau kun lia konato Viliam. En kvazaŭ teatra dialogo, poeto (kiun ludis Villiam kaj ermito /=Thoreau) iras kune fiŝkapti. La poeto rigardas nubojn kaj fine bedaŭras ĉar intertempe la ermito kaptis fiŝon. En sekva parto, Thoreau skribas pri bestoj, kiujn li vidis tiutage. Li observis furiozan batalon inter du grupoj de formikoj kaj komparis tion al reala batalo okazinta dum la interna milito okazinta en Usono fine de la 18a jarcento. La ruĝaj formikojn li nomis “republikanoj” kaj la nigraj, laŭ lia imago apartenis al imperio (brita). Thoreau ironie konfesas ke tio estis la sola batalo kiun li partoprenis.

*

“… Mantene vekis min pego (Dryocopus) kiu frapis la breĉon kun paneroj.  Migra turdo (Turdus migratorius) trovis protekton inter branĉoj de la pino, kiu kreskas apud mia kabano. 

En junio pedriko (Tetrao umbellus), kiu laŭnature estas timida birdo, gvidis la idojn el arbaro, ĉe la fenestro ĝis la pordo de mia dometo. Ĝi vokis ilin, klukante kiel kokino. Kiam ŝi avertas la birdidojn, je tia signalo ili tuj disiĝas – nevideblaj ĉar similas laŭkoloro al sekiĝintaj folioj. Iranta tie homo povas nur aŭdi zumadon de la fluganta patrino, kiu altiras lian atenton de la fuĝintaj pedrikidoj. Oni diras, ke kiam la birdidoj disiĝas kaj ne venas je la voko de la patrino, tiam ili neniam plu aŭdos ŝian vokon.   Ankaŭ skolopo (Scolopax scolopacis) prizorgis sian idaron, flugante malalte super ili. Se mi proksimiĝas, la patrino lasas la grupeton kaj kuras ĉirkaŭ mi lamante kaj ŝajnigas ke ŝia kruro aŭ flugilo romiĝis. Tiel ŝi volas okupi mian atenton ke mi ne post-iru ŝiajn birdetojn. Intertempe, la skolopidoj forkuras al marĉo kun laŭta pepado.  

Inter la molaj branĉoj de vejmuta pino (Pinus strobus L.) eksidis plorturtoj (Zenaida macrouratremigante la flugilojn super mia kapo. Najbare aperis la scivolema ruĝa sciuro: kiu tiel bruas? Por ĉion tian ekvidi, unue vi devas trovi bonan lokon en arbaro kaj sidi pacience, en longa silento…”

_____________________________

 

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: