Nia Vilaĝo: Betulo kuracas

Nia Vilaĝo: Betulo kuracas

Ekde lasta februaro, amaskomunikiloj intensigis tutmonde alarmadon pri danĝera kronviruso. Laŭ paso de la tempo, okazas informa kaoso: en interreto, televido, filmoj, artikoloj ktp. Aperis amaso da “virusologoj” kies opinioj kontraŭas unu la alian. Ne mirinde, en tia atmosfero ĉirkaŭas diversaj suspektoj aŭ konspir-teorioj: de kie venis la viruso, kiu ĝin produktis kaj kiucele? Ni ĝuas ne aparteni al tiuj sindeklaritaj specialistoj. Sed, almenaŭ en la ĵus tradukita artikolo, vi povas legi ke la naturo povas helpi homojn, ankaŭ ĉi-foje.

Utilaj plantoj: BETULO

Hodiaŭ ni ni uzas la okazon por prezenti al vi arbon, kies eleganta aspekto por multaj memorigas junaĝon kaj printempon. Inter kelkdeko da betul-specioj, ekzistas unu, kiu utilas en kazo de spir-sindromo. Tiun informon ni metis fine de la artikolo.

Betulo estas la pionir-arbo, kiu aperas kiel la unua sur senvegetaĵa tereno. Poste elkreskas tie aliaj plantoj. Unu betulo atingas altecon de 20 metroj kaj vivas ĉ. 80 jarojn, kvankam en kelkaj lokoj oni trovis ĝin eĉ 200-jara.

Betulo (Betula L.) estas arbo el familio de betulacoj (Betulaceae), al kiu apartenas ĉ. 50 specioj. La nombro ne estas precie fiksita, ĉar kelkaj fontoj diras pri 30 speciaj kaj aliaj – eĉ pri 100 specioj. Betuloj kreskas en la norda duonglobo, en klimato modera aŭ parte arktika (Kanado, Mez-Eŭropo kun Skandinavio kaj Siberio). Betuloj povas vivi en malriĉaj, sablaj grundoj, prefere sekaj kvankam kelkaj specioj toleras marĉan terenon. Unu kondiĉo estas komuna por plej multaj betuloj: ili facile kreskas en bone lumigita tereno, malfermita al sunradioj.

Tiu ĉi arbo floras samtempe kun apero de la folioj: aprile aŭ maje (en pli nordaj regionoj). Ĝiaj fruktoj maturiĝas inter julio kaj septembro, produktante nekredeble multajn semojn, ĉ. 50 milionojn sur la spaco de unu hektaro! Tio signifas ke la semoj estas tre, tre malpezaj kaj facile disblovigataj malproksimen.

Tial la novaj arbidoj povas rapide konvri najbare situitajn surfacojn. Arbaristoj nomas betulon la “kuracisto de arbaroj” kiu elkreskas eĉ en terenoj detruitaj per natur-katastrofoj kiel fajrego, ekstreme seka kaj varmega vetero, printempaj frostoj aŭ industrie poulitaj areo kaj grundo.

Inter la multaj specioj, precipe belas papera betulo (Betula papyrifera) konata pro sia kretoblanka ŝelo, kiu imprese kontrastas fronte al flavoruĝaj aŭ griza koloroj de aŭtuno kaj vintro. Oni ĝin volonte plantas apud domo kaj ĝardenoj.

.

Betulo blanka aspektas elegante en ĉiu jarsezono kaj ĝia delikateco estas komparebla al juna edzino dum edziĝfesto. Ofte plantita en parkoj, ĝi estas konstanta elemento de la pejzaĝa arkitekturo. Ŝelo de tiu betulo estas akvo-imuna, pro kio indianoj en Kanado kaj norda Usono uzis ĝin por fari malpezajn boatojn (kanuojn).

En industrio, betulo estas uzata por mebloj ĉar ĝia bonkvalita ligno havas belan, helfreŝan koloron kun bela dezajno. Specialiĝintaj fabrikoj tranĉas birĉan lingon je la tre maldikaj folioj. Oni nomas tion furniro, kiu estas maŝine gluata sur alia ligno, uzota por mebloj.

.

Laste per tiu ligno kovras ankaŭ murojn per boazerio (ang: panelling, fr: boisereie) kaj tia ĉambro aspektas pli amikema, varma. Ekde jarcentoj estis konate, ke la plej bona balailo estas farita el betulaj branĉetoj.

.

Nun ni transiras al medicinaj avantaĝoj de tiu arbo. Suko betula riĉas je fruktozo kiu estis uzata al produktado de sukero, komence de la 19-a jarcento. En la suko troviĝas ankaŭ mineralaj saloj, vitamino “C”, tanaĵoj, kalio, fosforo, kupro, mangano kaj aminoacidoj. Suk-rikolto okazas mez-printempe, kiam tiu arbo intense ĝin produktas. Pro sia dolĉeca gusto, iam oni ĝin trinkis kaj popola medicino rekomendas ĝin por sentoksiĝo, fortigo de imun-sistemo, renŝtona kaj haŭta malsanoj (ekz. aknohaŭto, ŝveloj, psoriazo). Elsuka tizano (infuzaĵo) estas uzata kontraŭ malsanoj de urina sistemo. Krom aplikaĵoj en medicino, oni uzas tiun sukon ankaŭ en kosmetikoj, precipe kiel ŝampuon.

Ĉu betulo povas esti uzita kontraŭ virusoj?

En artikolo, kiun ni laste trovis, oni asertas: jes. Montriĝis, ke la konk-fungoj (konkofungoj, ang: bracket– aŭ shelf-fungi / Polypores*) estas bone uzataj en farmokologio. Tiuspecaj fungoj kreskas sur kelkaj maljunaj betul-specioj. En sia ŝelo ili enhavas la koncentraĵon de betulena acido, kiu helpas mildigi spir-komplikaĵojn kaŭzitaj de la kronviruso. Inter ili, efikas precipe unu nomita Fomitopsis betulina , kies E-nomon ni ne konas sed legis, ke ĝi kapablas bremsi kreskadon de kanceraj ĉeloj.

Fungoj kreskantaj sur kelkaj maljunaj betul-specioj enhavas en sia ŝelo la koncentraĵon de betulena acido.

.

* La nomo “polypores” aperas en kelkaj ligvoj, do ni uzas ĝin ankaŭ ĉi tie por Esperanto.

Tiu acido, miksita kun aliaj organikaj elementoj, povas batali kontraŭ virusoj. Al tiaj fungoj apartenas: Chaga, Betula Polyporo kaj Tah – konservitaj de la arbo. Ilia duobla ekstraktaĵo povas esti aldonita al specifaj terpenoidoj, lignidoj kaj kemiaĵoj nomitaj Tincture kaj Spagyric uzata kiel kuracilo kontraŭvirusa.

Agrable aspektas juna betularo, proksima al domo.

_________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: