Ni purigos la insulojn

Ni purigos la insulojn

Wallis, Futuna, Alofi kaj aliaj dudek malgrandaj insuloj en la norda Pacifika Oceano formas insularon, kiu estas parto de la francaj transmaraj teritorioj ekde 1961.

.

Wallis estas la plej granda kaj plej dense loĝata insulo; ĝi estas ĉirkaŭita de multaj malpli grandaj insuloj kaj de granda koral-rifo. Ĉi tiun regionon karakterizas nekutima natura beleco, bedaŭrinde difektita per rubaĵoj, amasiĝantaj jaron post jaro.

.

Ĉiuspecaj plastaj pajloj kaj boteloj, skrapaĵoj, eĉ pneŭmoj, vitro kaj malnovaj mebloj – estas forĵetita je insulo aŭ alportita per la ocean-ondoj. Tiel poluita esta ne nur la plaĝoj, sed ankaŭ mara vivo. La problemo fariĝis jam tre serioza kaj altiris atentonn de la amaskomunikiloj, kiel radio ekz. radio Wallis aŭ la televida kanalo Futuna.

.

Eva Pelletier, membro de la Fokolara grupo, diris: “La kreskanta sentemo pri ekologio faciligis kunigi diversajn loĝantojn de nia insulo: ne nur infanojn kaj junularon sed ankaŭ plenaĝulojn. Inter la diversaj grupoj kaj organizaĵoj ekestis dialogo, kiu komence kaŭzis dividon de opinioj kaj streĉojn, inter la grup-gvidantoj kaj la Reganta Asembleo.

This image has an empty alt attribute; its file name is polut-3.jpg

Bonŝance, antaŭ du jaroj atingis nin la eŭropa iniciato pri “Semajno dediĉita al drasta redukto de rubaĵoj” sur la tuta kontinento (SEER). Nia Departamento pri la Natur-protektado decidis aliĝi al tiu kampanjo, unue sur malgranda insulo Nukuloa (norde de Wallis). Konsidere pri graveco de la okazo, aliĝis baldaŭ administracio de Vaitupu* kaj la vilaĝo Vailala.

(…) Nur en la unua tago, sur la plaĝoj oni kolektis 500 kilogramojn da rubaĵoj. La administracia fako pri naturmedio apogis nian iniciaton kaj sendis kamionojn, laboristojn kaj specialan ŝipon. Unu jaron antaŭe, ni konstatis ke necesas forigi almenaŭ 2,600 kilogramojn da rubo por evitigi epidemion de dengo (virusa malsano, kiun disportas kuloj de specio Aedes aegypti). “Unue ni purigis kanalojn, riverbordojn kaj sekve eĉ profundan puton. Ĉiu sindevigis fari sian parton kaj ni plenigis la taskon en amikeca etoso”.

.

* Vaitupu estas la plej granda atolo (ringoforma insuleto) de preskaŭ 6 kvadrataj kilometroj kun 1500 loĝantoj en la Polinezia ŝtato Tuvalo /eo: Tuvalu, lokita inter Aŭstralio kaj Havaja Insularo.

___________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: