Ne-velkantaj floroj de Meksikio

Ne-velkantaj floroj de Meksikio

Dum sia unua vizito en sud-meksika vilaĝo Santa Cruz de la Sierra, la junulara grupo renkontis neatenditan scenon: bunta naturmedio, nekonataj ligvo kaj kulturo. La tieaj indianaj loĝantoj vivas simple kaj malgraŭ malriĉeco ili estas tre gastamaj. Junaj fokolaranoj veturis tien per aŭtobuso, ok horojn de la meksika ĉefurbo. Kiam la aŭtobuso grimpis survoje, ĵus trans la mondoj de orienta Sierra Madre, aperis la suno surhorizonte.

.

La vojaĝo estis longa kaj sufiĉe laciga sed tio ĝenis neniun, ĉar ili ekscite atendis renkontiĝon kun siaj samaĝuloj. Ĉiuj esperis pasigi ĝoje la Pasko-semajnon kaj observi la regionajn kutimojn kaj la feston.

Fine de la vojo ili ekvidis kelkdekon da familioj el Nahauas-tribo* (eo: naŭatloj), vivantaj meze de la humida tereno Hausteca hidalgeuense (ne velkanta floro). La klimato estas tre varma kaj humida, ĉirkaŭ la montoj kreskas arboj de cedro (CedrusTaxodium mucronatum – Ahuehuete-arbo), ebono (Diospyros) kaj mahogano (Swietenia).

.

La junaj gastoj estis dividitaj je sep grupoj, invititaj tranokti kun la vilaĝaj familioj. Tiam okazis la tradicia interŝanĝo de malgrandaj donacetoj kaj la gastoj vizitis ankaŭ la plej malriĉajn vilaĝanoj.

Unu el tiaj renkontiĝoj estis aparte kortuŝa kaj neforgesebla. Solece vivis unu maljuna homo. Ne kapabla iri, li kuŝis senmove sur la lito, sen higiena prizorgo. La junuloj banis lin kaj purigis la ĉambron, ke li fartu pli bone kaj povu partopreni la feston. Tion li ne ĝisvivs, ĉar mortis sekvatage.

La festo montriĝis estis buntkolora – kun riĉa folkloro de kantoj, vestaĵoj kaj dancoj. Simpleco faciligis amikajn kontaktojn, sed venis la tempo reveturi al Meksikurbo. La gejunuloj esperas viziti la vilaĝon denove, ke la homoj neniam vivu tie izolitaj.

.

* Naŭtloj estas indiĝena gento de indianoj el Mezameriko; ili vivas plejparte en suda Meksikio (pli ol unu miliono) en la subŝtatoj: Puebla, Veracruz, Hidalgo kajGuerrero). Krome kelkmiloj loĝas ankaŭ en Gvatemalo kaj kelkmil en Honduro, Nikaraguo kaj Salvadoro. Ilia lingvo, la naŭatla estas la dua plej granda en Meksikio sed en aliaj landoj ĝi funkcias en diversaj dialektoj.

_______________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: