Natura muzik-terapio (Parto 3)

Natura muzik-terapio (Parto 3)

Por plenumi multajn bezonojn de la kreskanta merkato, la familia firmao de Gibson dungis pli ol 100 kunlaborantojn. Ĝis hodiaŭ disvendiĝis pli ol 20 milionoj da diskoj, produktitaj en “Solitudes”.

.

Muziko klasika, inkluzive la “Kvar jarsezonojn” de Vivaldi (1:02:44) https://www.youtube.com/watch?v=j8CVN2Ahnn8 .

La sukceson rimarkis aliaj muzik-eldonejoj, kiuj provis imiti tiujn ĉi kanadajn produktojn. Malgraŭ ĉio, Dan Gibson estis la unua, kiu – uzante la tre modernajn instrumentojn – surbendigis multegajn sonojn el naturo: de fluantaj riveroj, zumado de ventoj en arbaro, marbordaj ondoj kun krio de mevoj, ĉirpado de birdoj, dezertan tempeston, tondro de akvofaloj, pluvo falanta surlage ktp.

.

Arbaro gitara (57:13) https://www.youtube.com/watch?v=7XrV303tKXc .

Ĝardena muziko (8:14) https://www.youtube.com/watch?v=vItxWS6ztM0 .

Ne estas certe, ĉu iu ajn sukcesis tion fari mondskale. El la granda kolekto de Soliltudes troviĝas eĉ “kantado” delfena. Al tiuj simpatiaj mar-estaĵoj Gibson dediĉis apartan diskon, kiun titolis “Gard-anĝeloj de Atlantiko” (7:04) https://www.youtube.com/watch?v=gfp1X0t9FUU . Por tia laboro certe estas bezonata iu speciala kapablo kunigi la natur-sonojn kun muziko, unue klasika kaj poste ankaŭ alispeca.

.

Ĵazo krepuska (55:13) https://www.youtube.com/watch?v=S8zlrkppeHc .

Baleto en la naturo (57:51) https://www.youtube.com/watch?v=TfwlDv2gZUI .

La rezultojn de lia multjara laboro ĝuas miloj de aŭskultantoj en diversaj landoj. Post morto de Dan Gibson, tiun kolekton transprenis kaj prizorgas lia filo kaj nuntempe ĝi estas grava parto en historio de la unika son-aranĝado. Eble ĝi povas esti nomita eĉ son-arto.

.

Tempesto (36:08) https://www.youtube.com/watch?v=BOE8o6JF4h0 .

Dezerta mateno (12:25) https://www.youtube.com/watch?v=Dc81Tkjdwo8 .

.

Valoras memori, ke la tuto komenciĝis ne por gajni profitojn, sed pro la juneca pasio kaj amo al la naturo. Dan Gibson fidelis al siaj idealoj ĝis fino de la vivo. Lia firmao “Solitudes” apogis multajn iniciatojn kiuj celas protekti la naturon.

.

Li apartenis al “Amika Societo de Parko Algonquin” / Friends of Algonquin Park (53:03) https://www.youtube.com/watch?v=xYwWKo_aBm4 . Pro siaj kontribuoj, li povis kontrakte lui parcelon meze de tiu grandega park-rezerevejo. Tie, inter grandaj arboj kaj multaj lagoj, li ofte restadis kun sia familio kaj ĝuis proksimecon de la naturmedio.

.

Populara melodio Moon River / Luna rivero (4:20) https://www.youtube.com/watch?v=_T1Z7z6U_10 el filmo “Matenmanĝo en Tifania Restoracio” / Breakfast at Tiffany’s.

Per sia pasio, Dan Gibson fariĝis ankaŭ respektinda fakulo en edukado pri la naturo kaj bone servas en muzika terapio. Malstreĉiga muziko kun sonoj de la naturo estas firme ligita kun vivo de Dan Gibson, ĉar liaj hobio kaj spertoj, multjara laboro kaj pasio donis firman bazon por tiuspeca arto. Tial ĝi verŝajne havas apartan lokon en la historio de muziko.

Fine vi povas aŭskulti Barkarolon de franca komponisto Jacques Offenbach (4:25) https://www.youtube.com/watch?v=cOeRl0SeCuA el opero “Rakontoj de Hoffmann”. Tio estis jam lasta parto de artikolo pri muziko en la naturo. Espereble almenaŭ kelkaj fragmentoj de sonis al vi agrable.

FINO

________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: