Natura muzik-terapio (Parto 2)

Natura muzik-terapio (Parto 2)

Post hejmreveno, Dan Gibson pasigis longan tempon por ordigado de la surbendigitaj sonoj.

La materialo kolektita en malproksimaj esplorvojaĝoj abundis kaj unue li devis ilin dividi laŭ diversaj kriterioj: la vizititaj lokoj, laŭdeco de la sonoj kaj ties fontoj ktp. Samtempe aperadis ideoj al kiu muziko taŭgas tiuj sonoj kaj por kiu aŭskultantaro. Ja ĉiu sono estis ligita kun iu enigma, foje eĉ danĝera loko kiel altaj akvofaloj (6:49) https://www.youtube.com/watch?v=RiVL2ebx8OE , nokta stormo kun fulmoj (36:08) https://www.youtube.com/watch?v=BOE8o6JF4h0 . aŭ vintra ululado de lupoj.

.

Ne estis facile dividi la tempon inter la absorba pasio kaj familia vivo kun la edzino Helena kaj iliaj kvar infanoj. Sed ili tion ja devis toleri, precipe kiam la patro kreis familian firmaon “Somerset” (Sunsubiro).

.

Lulkanto (7:50) https://www.youtube.com/watch?v=EQoGY3f46Ik .

Vespero ĉe Lago (7:14) https://www.youtube.com/watch?v=jkXFEtQfrbc .

Ĝi produktas diversajn sondiskojn por malstreĉiĝo kaj muziterapio kaj hodiaŭ estas la plej granda en sia kategorio mondskale.

.

Pluvo en arbaro (5:07) https://www.youtube.com/watch?v=wzRpI4lYX2s .

.

Sonoteko (Son-kolektoj)

Ekde jaro 1981 tiuj son-aranĝoj aperis sur kompaktaj diskoj (= CD). Sekve lia filo, Gordon Gibson ekproponis ke la surbendigitajn natursonojn akompanu muziko. Ĝis tiam Dan, la patro eldonis 12 diskojn, sole kun natursonoj (sen muziko) kaj li komence ne aprobis tiel grandan ŝanĝon. Tamen la filo lin konvinkis, ke bone elektita kaj aranĝita muziko bele kongruos kun sonoj de la naturo. Gordon estas mem muzikisto, do lia imago sufloris ke ambaŭ sontipoj harmonios kaj intereson pli vastan publikon.

.

Tiel belas la mondo (1:11:26) https://www.youtube.com/watch?v=XcnPjvS7qDw .

Konsiderante tion, la duopo konsentis riski kaj prilaboris 13 diskojn – ĉifoje kun muziko. Por tia kompilaĵo oni bezonas ja specialan artosenton. Sonkvalito de la kunmetaĵoj estu nekompareble alta. Ne mirinde, ke oni povas tiujn diskojn dum longa tempo kaj multfoje. Finfine la ideo montriĝis tre sukcesa kaj tio difinis la novan direkton por la firmao. La kreskanta disvendiĝo de la diskoj kaj populareco de tiuspeca muziko inspiris lin al grava turnopunkto. Kiam plimulto jam pensas pri sia pensiuliĝo, la 59-jara Dan Gibson malfermis novan firmaon “Solitudes” (Soleco) kies marko estas hodiaŭ unu el plej distigeblaj en la muzika son-industrio. Ĝis hodiaŭ milionoj ĝuas aŭskulti la surbendigitajn ekzotikajn natursonojn kunmetitajn kun simfonia aŭ populara muziko.

Johan Strauss – Rakontoj de Viena arbaro (11:21) https://www.youtube.com/watch?v=OGwEMHcZSp8 .

Gregoria ĉanto – Pange Lingua (6:31) https://www.youtube.com/watch?v=_p2gu8Dm_gQ .

Jardekon de la 1990-aj markis la plej grandaj sukcesoj de “Solitudes” ĉar la diskoj estis jam distribuataj tutmonde. Oni volonte ilin uzas en terapio. La eldon-firmao de Gibson komencis kunlabori kun Lee Bartel, profesoro pri neŭrosciencoj en Toronta Universitato. La scio kaj konsilo de d-ro Bartel rezultis per eldono de novaj diskoj kun specialaj, trankviligiaj motivoj.

Kantoj de la naturo akordigas nin serene (9:04) https://www.youtube.com/watch?v=sOjrgAZWQHQ .

La mildaj, harmonie delikataj sonoj helpas malstreĉigi la menson, endormiĝi aŭ krei serenan etoson por meditado. Oni uzas ilin en lernejoj, hospitaloj aŭ malliberejejoj.

__________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: