Minacoj de vakcinado

Minacoj de vakcinado

Kvankam en lastaj jaroj aŭdiĝas voĉoj pri malsanoj kaj epidemio, tamen proponoj /postuloj de miliardulo Bill Gates – vakcini ĉiujn homojn en la tuta mondo – montriĝas ŝoka kaj indigna. Tiun planon kontraŭas decideme Robert Kennedy en sia retejo la 9-an de majo 2020.

.

Robert Kennedy:

Minacoj de tutmonda vakcinado

Vakcinoj estas parto de „Gates-filantropio” kies reala strategio estas riĉigi siajn grandajn vakcin-firmaojn. Sed ambicio de lia Microsoft estas multe pli granda: ĉiu vakcinato ricevos apartan legitimaĵ-numeron kaj tiel komenciĝus diktatora kontrolo super unu globa sansistemo. Ŝajnas, ke Gates-a obsesio pri vakcinado asocias kun konvinko ke la mondon povas savi moderna teknologio.

Promesinte partopreni kun 450 milionoj da dolaroj en la 1.2-miliarda projekto elradikigi poliomjeliton (virusa malsano), Gates transprenis kontrolon super la Nacia Teknologia Konsil-Grupo /NTAGI en Hindujo. Kadre de ĝiaj imun-projektoj, oni ordonis eĉ 50 vakcindozojn al infanoj ĝis 5-jaraj.

Rezulte, kuracistoj en tiu lando kulpigis la kampanjon de Gates pri estigo de alia subita malsano (en: flaccid paralysis – NPAFP), kiu paralizis muskolojn de preskaŭ duon miliono/ precize 490,000 da infanoj en jaroj 2000-2017. Sekve la Hinduja Registaro postulis, ke Gates foriru kaj finu sian eksperimenton. Baldaŭ post kiam la vakcinado ĉesis, la nombro de NPAFP draste malaltis.

Monda Organizaĵo pri Sano – MOS/WHO (World Health Organization) agnoskis iom reziste, ke eksplodon de la paraliza virus-malsano (en: polio) kaŭzis ĉefe la por-vakcina premo. Tion konfirmis alilandaj statistikoj. La plej timindaj epidemioj en Kongo, Afganio kaj Filipinoj okazis lige kun vakcinoj. Fakte ĝis jaro 2018, tiu vakcinado kaŭzis sepdek elcentojn /70% de la paraliza virus-malsano (polio) je monda skalo. Tiaj danĝeraj provoj okazis jam pli frue, sed nur pro la nuna krizo la vasta publiko rigardas ilin suspekte. Fondaĵo de Gates (kadre de la projekto “Glaxo-1”) jam en 2009 financis testojn pri eksperimentaj vakcinoj kontraŭ Human papillomavirus /HPV.

Inter 23 mil knabinoj el malproksimaj provincoj de Hindujo, ĉirkaŭ 1200 suferis pro severaj kromefikoj; sep mortis. La registaraj enketoj akuzis la financitajn de Gates sciencistojn pri danĝera kaj kontraŭ-etika aktivado. La dungitoj altiris tiujn delikatajn knabinojn kaj ĉikanis la gepatrojn al konsento eksperimenti kun iliaj infanoj. Sekve la vunditaj knabinoj ricevis neniun medicinan prizorgon. La draman kazon traktas nun la Hinduja /Barata Supera Kortumo.

En jaro 2010, la Fondaĵo de Gates financis trian fazon de malaria vakcino en Afriko. Tio mortigis 151 bebojn kaj 1,048 infanoj eksuferis de paralizo, epilepsio kaj febraj konvulsioj. Samjare Gates transdonis 10 miliradojn da dolaroj al WHO (Monda Organizaĵo pri Sano – MOS) kaj diris: “Per tio ni devas fari la jardekon de vakcinado”. Pos unu monato li konfesis dum intervjuo, ka novaj vakcinoj povus redukti nombron de loĝantaro. En jaro 2014 Kenia Asocio de Kuracistoj kulpigis MOS pri kemia steriligo de milionoj da keniaj virinoj. Oni faris tion spite al ilia vilo, ŝajnigante vakcinadon kontraŭ tetana bakterio. Komence la MOS-funkciuloj neis, sed finfine agnoskis ke faras tion ekde pli ol dek jaroj. Sekve montriĝis, ke tiaj akuzoj venis ankaŭ el Tanzanio, Nikaragvo, Meksikio kaj Filipinoj.

Studoj “Morgenson-2017” montris, ke la populara DTP-vakcino de MOS (celinta batali kontraŭ infenkciaj malsanoj) mortigas pli da infanoj ol tiuj malsanoj mem. Knabinoj vakcinitaj kontraŭ DTP suferis 10-oblan nombron de mortoj kompare al tiuj ne traktitaj per vakcinado. Malgraŭ ĉio, MOS rifuzas rezigni pri aplikado de la mortigaj vakcinoj kaj subigas al ĝi milionojn da infanoj ĉiujare. Defendantaj volontuloj de publika sano asertas, ke Gates fakte kontrolas tiun grandan organizaĵon kaj ĉerpas profitojn por la potencaj farmaciaj entreprenoj, kies ja kunposedanto estas li mem.

Jam pli ol dek jarojn antaŭe, alia kampanjo de Gates en Subsahara Afriko devigis vakcini milojn da infanoj kontraŭ meningito (cerboinflamoj). Dek procentoj de la vakcinitaj infanoj ekmalsanis de paralizo kaj tiam afrika gazetaro alarmis: “Ni estas eksperimentaj kunikloj por la drog-firmaoj”. Profesoro Patrick Bond, konsilanta ekonomikisto de Nelson Mandela priskribas agadon de Bill Gates “kruela kaj senmorala”.

Fratoj Kennedy: Robert (1925-1968) kaj John (1917-1963)

Robert Francis Kennedy (RFK n.1954) estas juristo specialiĝinta pri naturmediaj studoj. Li aŭtoris multajn artikolojn pri neceso plibonigi la tutlandan san-sitemon kaj gvidas organizaĵon Defendu Sanon de Infanojhttps://childrenshealthdefense.org . RFK apartenas al fama familio de la politikistoj, inter kiuj du eminentaj ŝtatistoj estis murditaj: lia patro – ĝenerala prokuroro, senatano – Robert Kennedy kaj John Kennedy – la prezidento de Usono.

________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: