Majstro de la tendaroj

Majstro de la tendaroj

Pavel Sittauer (1934-2018)

Pasintjare mortis unu el plej aktivaj esperantistoj de Mez-Eŭropo, Pavel Sittauer – instruisto kaj direktoro de lernejo en Třebíč (Moravia distrikto en suda Ĉeĥio). Li estis multjara prezidanto de E-klubo en tiu urbo kaj honora membro de Ĉ.E.A. Tamen la plej ŝatata kaj granda verko de lia vivo estis Someraj Esperanto-Tendaroj (SET) kiujn li estris kaj prizorgis ekonomie dum pli ol 65 jaroj.

S-no Sittauer komencis organizi la tendarojn jam en sia 18-a jaraĝo. Danke al liaj talentoj kaj manlaboro, la tendaro estis plibonigata jaron post jaro, ekz. bone ekvipigita kuirejo, administra konstruaĵo kaj aliaj objektoj. Hodiaŭ staras tie ne plu la tendoj, sed renovitaj kabanoj kun nova ekipaĵo, moderna kuirejo kaj necesejoj. Pri SET respondecas la Třebiča E-klubo, kie Pavel helpis aranĝi la klubejon por la esperantistoj.

Pavel Sittauer lernis Esperanton de sia patro, kiu instruis en kun prof. T. Kilian la sama lernejo kaj la duopo ofte renkontiĝis por konversacii en la Internacia Lingvo. Ĝuste tiam la kelkjara knabeto povis aŭskultadi la novan lingvon, precipe kiam la patro komencis paroli kun li esperante. Kiam Germanujo invadis Ĉeĥoslovakion, la patro de Pavel organizis proteston kontraŭ agado de unu parlamentano, gvidanto de la germana partio en Sudeta regiono. Pro tio li estis unue ekziligita al iu vilaĝeto kaj sekve devigita militservi. Kiam la okupantoj malkovris ke Sittauer korespondis kun esperantisto el Sovetunio, la okupantoj suspektis lin pri spionado. Tamen la bonŝanco lin akompanis por travivi la mondmiliton.

La 8-an de majo 1945, la aliancanoj finis en Eŭropo la 2-an mondmiliton. Jam kelkajn tagojn poste en Třebíč denove ekaktivis la skolta movado al kiu la juna Sittaer tuj aliĝis. Multaj elinter ili volis kontaktiĝi kun geskoltoj alilandaj. Sed kiel per kiu lingvo? Dum la milito estis neniu ebleco lerni fremdajn lingvojn. Fakte estis nur unu escepto: la germana. Sed la germanoj estis niaj malamikoj!

La plej facila vojo montriĝis pere de Esperanto. En jaro 1947 kelkaj geskoltoj partoprenis E-kurson, instruata de prof. Kilian. La grupeto Fondis Skoltan E-Ligon Post du jaroj, aliĝis jam trideko da gejunuloj Pavel estis elektita la estro. La junularo komencis vigle korespondi en Esperanto; inter ili estis knabino Olga, kun kiu li poste geedzĝis. Ŝi korespondis ku Geraldo Mattos el Brazilo, kiu estonte eniris la Akademion de Esperanto. La skoltaj esperantistoj sukcese varbis aliajn gejunuojn. Eble tion ne ŝatis la registaro, kiu likvidis la skoltan movadon sed permesis transformi la grupon je Junulara E-klubo.

La klubo tuj pligrandiĝis je 200 novaj membroj, kiuj antaŭe aktivis en skoltaj grupoj. Ne eblis prizorgi la 230-personan grupon samloke, do ni dividis ĝin je kelkaj klasoj, ĉiusemajne po unu tago. La E-klasoj funkciis ĉiusemajne po unu tago. Tiu programo estis interesa kaj plaĉis al la ŝtata administracio. La kursoj daŭris du jarojn sed intertempe aperis la problemo, ĉar la gejunuloj volis kune tendumi en somero. Por tio necesis akiri la ŝtatan permeson. Por faciligi la decidon, la esperantistoj deklaris ke tio estos lingva tendaro. La regiona kultur-oficejon gvidis tiam esperantisto, s-ro Sedláček, kiu permesis organizi la tendaron kondiĉe, ke ĉiutage oni instruos Esperanton dum almenaŭ du horoj. Jes, do SET estas lingva tendaro! La afero aspektis bone, sed aperis la konkreta demando: kiu okupiĝu pri organizado de la tendaro?

Ĉiuj estis okupitaj per laboro, nur 18-jara studento Pavel kaj havis pli da tempo. Krome, dum skoltado li lernis praktike kiel aranĝi tendarojn: unue oni devas trovi belan herbejon kaj puton kun trinkebla akvo. Poste oni aĉetu lignobretojn por plankoj, sur kiu staros la pruteprenitaj tendoj. En tiaj cirkonstancoj, la tendaranoj aranĝis la loĝadon por si kaj nur simpla forno kun tubo servis kiel kuirejo.

Pavel mem devis praktike lerni kiel ĝin fari el koto kaj ŝtonoj. Kaj, nekredeble, tiu forno bone funkciis. En la unuaj jaroj, la tendaro okazis apud golfeto de Vranov-akvobaraĵo, en Chvaletice. Pavel bone konis la ĉirkaŭaĵon, ĉar dum la milito li loĝis tie, en vilaĝo Zálesí. Baldaŭ ĉiuj E-kluboj en Ĉeĥoslovakio eksciis pri SET kaj multaj interesitoj volis alveni. En jaro 1955, la tendaro devis esti dividita je tri etapoj, ĉar venis ne nur infanoj, sed ankaŭ multaj plenaĝuloj kaj nombro de la tendoj malsufiĉis.

Aperis gravaj konfliktoj kun la registaro, ĉar duono de la tendaranoj volis dimanĉe iri al preĝejo. Rezulte, la tendara vic-estro Jaro Habeš estis sendita labori en minejo kaj Pavel Sittauer devis soldatservi. Reveninte al Chvaletice, li rimarkis ke iu okupas la herbejon en kaj konstruis tie kabanojn. Rezulte, s-no Sittauer devis serĉi novan lokon por SET kaj trovis ĝin en Lanĉov, aliflanke de la golfo. Tie, kun kelkaj esperantistoj, li komencis denove konstrui la tendaron. La organizadon helpis s-no Herman, li estis komunisto kiu parolis Esperanton kaj uzante sian pozicion li akiris de la ŝtato sufiĉe grandan monsumon por aĉeti la bezonatajn materialojn. Tiel ni mem povis konstrui la kabanojn.

La kabanoj estas ĉirkaŭitaj de arbaro, cent metrojn de la rivera plaĝo.

Komence de la 60-aj jaroj, fondiĝis Ĉeĥoslovaka E-Asocio, ĉe kiu ekfunkciis kleriga instituto. Membroj de ĈEA ofte vizitis la tendaron kaj post kelkaj jaroj Pavel sukcesis aĉeti la unuan kabaneton. Sekvajare staris tie la samaj kvin, konstruitaj de s-no Bala. Jaron post jaro estis jam 15 kabanetoj kvarpersonaj, do entute povis loĝi tie 60 homoj. Sed tiam montriĝis la bezono konstrui unu grandan kabanon por kuirado. Helpis nin membro de nie E-klubo, kiu estis radioamatoro. Li dissendis la peton pri financa helpo kaj unu vojaĝoficejo sendis multe da mono, kio sufiĉis por konstrado de la sekvaj 24 kabanoj. Tion la esperantista grupeto faris dum apenaŭ du jaroj!

La unuan SET-on Pavel organizis kun sia edzino kaj li mem devis sole instrui Esperanton. Sekve lin multe helpis Věra Podhradská kaj Mirek Malovec. Nur poste okazis kursoj por instruistaro. Okaze de la UK en Prago-1996, aperis bela libreto “La knaboj de kastora rivero” de Jaroslav Foglar. En la tuta SET-historio, plurfoje instruis s-noj: T.Kilian, V.Echtner, J. Mařík, F. Sedláček, J. Vondroušek (dum 32 etapoj, pri literaturo kaj historio de la E-movado) kaj multaj aliaj. Dum la ĉiutaga programo okazis E-instruado por komencanoj kaj progresintoj. Posttagmeze: naĝado, sportoj, boatado kaj ekskursoj al kasteloj Vranov, Bitov aŭ al ruino de Cornštejn. Kaj vespere – babilado, promenoj kaj kantado ĉe la tendarfajro.

*

Venis la novaj tempoj, malfermiĝis landlimoj kaj la popolo ekvojaĝis ekterlanden. Perdiĝis intereso pri Esperanto kaj al SET venis jam malpli da homoj. Tial ni komencis instrui ankaŭ aliajn lingvojn. Ne estas facile instrui lingvon ĉiutage, dum la dusemajna periodo. Iamaj esperantistoj maljuniĝis kaj mankas la novajn. En lastaj someroj, Pavel ne plu aktivis tiel energie kaj pasis pli da tempo en sia familia ĝardeno. La tendaron en Lanĉov ŝatas viziti liaj du filinoj kun siaj infanoj por renkontiĝi kun aliaj eks-tendaranoj. Nujntempe al organizado de SET helpas la lekreskintaj nepoj de Pavel.

Akvobaraĵo Vranov formis la belan baraĵlagon.

Fine de ĉiu 14-taga etapo okazas granda tendarfjro kun akompano de kantoj kaj ĉiuj gaje rememoras la pasinajn jarojn. Kvankam hodiaŭ oni preferas komforton kaj luksajn hotelojn, tamen multaj homoj ŝatas ankoraŭ libertempi proksime al la naturo, laŭ skolta maniero – kun bivakfajro kaj kantado ĉe gitaro aŭ harmoniko. Simplaj nutraĵoj ankaŭ bongustas ĉi tie, apud la Araĝenta Golfeto de baraĵlago Vranov (suda Moravio, proksime al ĉeĥ-austria landlimo).

La unua eksterlanda tendarano venis el Svedio en jaro 1955 kaj entute SET gastigis esperantistojn el kvin kontinentoj, inter ili s-non Kei Kuris el Japanio. El Kanado venis Wallace Du Temple kiu ĉi tie konatiĝis kun sia estonta edzino Olga. Ili ambaŭ revenis kelkfoje al SET kun siaj infanoj kaj olga estis multjara ĉefdelegito de UEA por Kanado. En jaro 1982 okazis ĝemeliĝo kun bulgara E-klubo en Velingrad kaj rezulte ĉirkaŭ 20 bulgaraj geknaboj vizitis Lanĉov ĉiujare. Estro de ilia klubo Manol Colev ĝisvivis 102 jarojn.

La jubilea renkontiĝo de la SET-partoprenintoj. Meze sidas Pavel Sittauer.

Kaj en jaro 2008, la 50-jaran jubileon de SET festis ĝiaj multaj partoprenintoj. Dum tiuj jardekoj, vizitis ĝin centoj aŭ eble miloj da homoj. Elinter la plej malnovaj gastoj, multaj ne plu vivas. Antaŭ la sesdekjariĝo de SET, la ceteraj pruntedonis monon por konstruado de aliaj objektoj en la tendarejo.

Unu el golfetoj de la Vranova Baraĵlago.

PS:

Kun la tiama prezidanto de PEA en Bjalistoko, Zenon Stawikowski (1950-2018, do mortinta samjare kiel P. Sittauer), ni partprenis Lanĉovan SET en jaro 1977. Ĝi estis unu el plej ĉarmaj eventoj kiujn ni konis. Eble iom inspiritaj, dum tiuj jaroj ni organizadis ISET (Internaciaj Skoltaj E-Tendaroj) en Aŭgustova Lagaro, norde de Bjalistoko. Krom polaj skoltoj, partoprenis ilin ankaŭ junularaj grupoj el Bulgario, Finnlando, Germanio (GDR), Hispanio, Hungario kaj Jugoslavio. Tio estis neforgeseblaj aranĝoj, pri kio ni eble faros artikolon en estonteco.

__________________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: