Laboro elravita / Esperanto

Laboro elravita / Esperanto

Perdi laboron en 53-a jaraĝo povas esti granda defio por ĉiu, precipe kiam vi estas patro de la 3-infana familio. Viaj gejunuloj ne estas ankoraŭ materie memstaraj kaj bezonas apogon de siaj gepatroj. Sed Mirco Castello ne volis subiĝi al malgaja rezigno. Li revenis al kolegio por studi novajn objektojn kaj orientiĝi kiel ŝanĝi sian karieron.

– “Iu demandis min: ‘Kial vi ne transformas vian pasion je via laboro?‘ Do mi decidis okupiĝi pri tio, kion li ŝatis delonge: dancado. Mi helpos la aliajn ĝui aktive muzikon kaj per dancoj esprimi siajn emociojn. Tiel mi vere retrovis min mem.

Laboro elravita

Hodiaŭ Mirco Castello aktivas kiel diplomita konsilanto pri artoj. Tion li povis akiri nur post la perdo de sia “sekura” laboro en teksaĵ- kaj mod-industrio. Estis jaro 2008 kaj situacio de la familio fariĝis pli kaj pli malfacila.

– “Mi atente aŭskultis la homojn kiuj donis al mi diversajn konsilojn, sed la plej grava estis mia ‘interna voĉo‘ ke mi ne preterlasu unu ŝancon: danci kaj aktori. Tio estis ja vera pasio de mia junaĝo! Tra multaj jaroj, ĉiun liberan tempon mi dediĉis al pantomimo, aktorado kaj dancoj.

Fragmentoj de por-infanaj (2:49) dancoj, laŭvice el: Brazilo, Germanio, Ĉinio, Bolivio kaj Francujo https://www.youtube.com/watch?v=rv-NNQgG1sA .

– “Kiel dividi ĉi tiun scipovon kun aliaj homoj, precipe kun infanoj? Mi komencis la projekton pri muziko kaj dancoj, unue en infarvartejo kaj poste en bazlernejoj”.

Specialistoj pri infana psikologio asertas, ke dancoj tre helpas la infanojn atingi ne nur ekvilibron de la movoj sed ankaŭ la internan harmonion.

Unu el la plej amuzaj, danco de pingvinoj (4:35) https://www.youtube.com/watch?v=pSfqtF1i4d0

Sed bona ideo kaj entuziasmo ne sufiĉas. Labori en eduka profesio oni povas nur post akiro de la propra akreditaĵo. Fininte la kolegion, Mirco sekve fariĝis magistro pri familia repacigo. Tiam li sukcesis kontakti lernejojn en diversaj regionoj de Italio kaj oferis trejnadon al instruistoj kaj lecionojn al infanoj.

This image has an empty alt attribute; its file name is mirCo-5.jpg

– “Ekde la 2008a, nur por subteni mian familion, mi persistis sekvi la revon kaj montriĝis ke miaj elspezoj rezultos bone. Ĉi tie mi aldonu ke, en tiu malfacila periodo, nenio necesa mankis al mi. Kuraĝigita per bonaj rilatoj kun la fokolaranoj kaj apogata ĉiam de mia edzino, mi komplete fidis ke Dio havas aliajn planojn por mi. Por la tute nova laboro gvidis min iu interna lumo, laŭ kiu mi persiste progresis sur la elektita vojo”.

La dancokursojn partoprenas ankaŭ multaj plenkreskuloj, sed precipe ĝuas ilin la infanoj. Kelkfoje la dancoj imitas la movojn de bestoj, kiel ekzemple de ĉevaloj / itala titolo: “Cavallo e cavaliere” (2:06) https://www.youtube.com/watch?v=afJ_QRmCySM . La dua bele prezentas la elegantan flugadon de kolomboj  / nederlanda danco “Kolombeto” (2:33) https://www.youtube.com/watch?v=fDKZm5pDNBM .

Nuntempe Mirco Castello realigas projekton ankaŭ eksterlande kaj ĉiujare partoprenas ĝin ĉirkaŭ 2,000 infanoj en diversaj partoj de Eŭropo (lastatempe ankaŭ el Afriko kaj Sudokcidenta Azio).

Verŝajne multaj aŭdis pri la svisa heroo William Tell, popularigita per filmoj. Jen la danco kun paraŝuto, laŭ muziko el samtitola opero , komponita de G.Rossini – https://www.youtube.com/watch?v=R8iTsowUDlI .

– “Mi aktivigas la infanojn pere de muziko kaj trovas, ke ofte tiuj etuloj spertis diversajn formojn de malfeliĉo. Al multaj mankas hejma varmeco kaj sento pri valoroj de la vivo, pri ĝia beleco. Ili vivas aparte aŭ inter la konfliktoj de siaj gepatroj.”

Kun sia edzino, Mirco realigas alian projekton direktitan al plenkreskuloj ke ili fariĝu pli memkonfidaj, malfermitaj al siaj infanoj aŭ al najbaroj, ke ili kapablu kompreni kaj pardoni la aliajn. Tiumaniere al ili aperis pli vasta horizonto.

– “Pasis dek jaroj kaj, okupitaj per nia pasio, ni eĉ ne pensis forveturi ien por libertempo. Kaj venis la surpriza invito el Afriko. La pantomimo prezentita al infanoj en Egiptujo videblas ĉi tie (1:55) https://www.youtube.com/watch?time_continue=14&v=b3-vE0IVvaA .

This image has an empty alt attribute; its file name is keni-2.jpg

Oni petis, ke ni flugu al Kenio (4:12) por organizi la kursojn en du lernejoj kaj unu orfodomo – https://www.youtube.com/watch?time_continue=219&v=DLgqd43zkWA .

Ursoj simbolas Rusion, sed ĉi tiu “Ursa danco” (3:55) devenas el Svisujo ( https://www.youtube.com/watch?v=xniHpQTiWHo ).

– “Poste mi ricevis invitojn ankaŭ el Rusio, Greklando, Rumanio, Turkio kaj el aliaj landoj.” Jen la Apudkastela danco en Rumanio (1:35) https://www.youtube.com/watch?time_continue=82&v=-fO9B9Pqsk4 .

Du dancoj el okcidenta Eŭropo. La unua nomiĝas “Carracacà” (1:22) el franca Provenco /Provence – Provença ) https://www.youtube.com/watch?v=qcJ96kn1IHo . Kaj la dua estis la belga “Lollipop” /Lekbombono (1:31) https://www.youtube.com/watch?v=pA23qVVuRAc , prezentita dum la kursoj organizitaj en Moskvo.

Grekaj popoldancoj estas tre popularaj en la mondo. Jen unu el ili nomiĝas “taĥti” (3:16) https://www.youtube.com/watch?v=SkURcmcsPnc , la danco ekzercita en infangrupo.
Sur la sekva filmeto – la alia lando el tiu regiono, Serbio (1:13), kun sia karakteriza stilo – https://www.youtube.com/watch?v=iMvxtOp7sO8 .

Cetere, ĉu vi rimarkis, ke la popoldancoj de Balkanio (Balkana Duoninsulo) iom similas unu al la alia? Komparu tion kun la alia flanko, Skandinavion (Skandinavan Duoninsulon) reprezentas nun la sveda “Paŝodanco” (1:48) https://www.youtube.com/watch?v=yv7oz13QzA0 .


“Ĉu mi povas dubi, ke mia nova Dunginto pridonacas min abunde? ”

Artikolon verkis Ch. Favotti

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: