Du semajnoj sur glacio (parto 1)

Du semajnoj sur glacio (parto 1)

Du semajnoj sur glacio  (parto 1)

Ĵus en la pasinta monato okazis la evento, kiu aktualas por la vintra eldono de ĉi tiu rubriko. Juna svedino Gina Johansen veturis al siberia urbo Irkutsk (eo: Irkucko) por realigi sian revon. Ŝi planis trairi solece trans la frostigita Bajkalo – la plej profunda lago en la mondo, nieoficiale nomata “Siberia Maro”.

Somere Bajkalo aspektas gastema por la turistoj, sed en la frosta vintro ĝi aspektas tute malsame.

Dum 15 tagoj, Gina trairis (piede kaj per skioj) preskaŭ 700 kilometrojn: de urbeto Kulkut, lokita ĉe la suda bordo de Bajkalo – ĝis Niĵneangarsko, la plej norda. Kutime, ŝia ĉiutaga distanco egalis al ĉ. 55 km, krom la du malfaciaj tagoj, en kiuj ŝi povis fari nur po 27 km.

En la dusemajna periodo, Gina dufoje havis la okazon sin bani en varma akvo, duŝe. Nun ni transiras al ŝia taglibro, farita dum la ski-marŝo.

*

Se iu decidas veturi al malproksimaj regionoj vintre, estas grave akcepti la sintenon: “mi fartos bone en malkomforto“. Ja estas malfacile vekiĝi en la tendo, kiam la ekstera temperatura atingas minus tridek gradojn / – 30O C, dum via korpo estas laca kaj doloras.

Mi elektis tian sledon, kiu estas tre malpeza. Normale, ĝi longas ĉ. 170 centimetrojn kaj la mia pezas nur 4 kilogramojn. Aldone, ĝia fundo estas pli dika kaj tiel firma, ke ĝi ne rompiĝos sur akraj pecoj de la rompiĝinta glacio. Tiuspecajn sledojn oni konstruis speciale por malfacilaj cirkonstancoj, imitante la tradician sledon uzatan en norda Skandinavio. Ĝi estas malalta kaj nomiĝas “pulko-sledo” (en la finna: pulkka). En transporto, tiuspecan sledon povas treni hundoj aŭ boacoj (en Laponio / Semaujo). En vintraj sportoj aŭ eksursoj, trenas ĝin la skianto.

Mi tre kontentas pro la speciala manhorloĝo, kiu ne nur montras la tempon, sed ankaŭ mezuras la distancon, kiun mi trairas ĉiutage. Aldone mi havas ankaŭ la GPS. En ĉiu dua horo mi haltas por ion manĝi kaj trinki.

Veterprognozo informas, ke ĉi-semajnofine, en la norda parto de Bajkalo la temperaturo falis ĝis -40O C. ~ Espereble la bonkvalita jako tenos min varma, kiam mi venos tien.

Vespere mi starigis la tendon, kiel kutime – sur la glacio. Tio povas esti malfacila defio. Sportistoj, kiuj grimpas montaron, kutime uzas por tio specialajn ŝraubojn. Sed ili estas multekostaj kaj ne utilas en mia kazo.

Ekstere aŭdiĝas ĉiuspecaj bruoj pro la rompiĝinta glacio. Lacita, mi enfosiĝas profunde kaj enŝovas min malrapide en la dormosakon.

Mi volis daŭrigi la marŝon en mallumo, sed devis rezigni ĉar tiutempe estis tre malfacile navigacii sur la rompitaj glaci-pecoj. Ankaŭ miaj piedo doloras, sed tion mi anaŭvidis. Dum la 12-hora marŝo, mi manĝas survoje kaj faras kelkajn fotojn. La halto okazas nur por trinki. Glaci-rompoj malrapidigas mian marŝon.

Kelka ĝisdatigo pri lastaj tagoj. Estas pli malvarme ol mi supozis komencante la vojon. Miaj piedoj doloras kaj aperis la unuaj haŭt-vezikoj. Hodiaŭ kaj hieraŭ mi iradis dum 12 ĝis 12.5 horoj kontraŭ forta vento, sur rompitaj glaci-pecoj.

“Foje vi venkas, foje vi lernas” – tiel kuraĝigajn vortojn skribis mia kor-amiko sur la memfarita poŝtkarto. Ili apogas min en malfacilaj momentoj, en malgaja animstato aŭ kiam aperas la duboj: “por kio mi faras tion?” ~ Sed mi scias ke, surirante la glacion, mi devas moviĝi antaŭen – paŝon post paŝo. Survoje mi havis malfacilajn momentojn, larmoj falis el miaj okuloj kaj aperis duboj pri senco de ĉi tiu entrepreno.

Kial mi trenu tiun 50-kilograman, dense pakitan sledon kun tendo, dormosako kaj dekoj de aliaj objektoj? Tiam vekiĝis la konscio, ke mi decidis lukti ĝis mi atingos la nordan punkton de Bajkalo. Mi rememoras la vortojn “Foje vi venkas, foje vi lernas” kiuj mobilizas min transiri la hodiaŭan etapon.

Bonan matenon, Bajkalo !

Laste mi komencis la marŝon frumatene, ke mi povu fini la etapon antaŭ krepusko kaj starigi la tendon en bone videbla loko.

Mia botelo por benzino komencis liki do mi devas ĝin fiksi. Hieraŭ mi eniris la vilaĝon Listvjanka kaj tie tranoktis.

This image has an empty alt attribute; its file name is listvja-2.jpg

Listvjanka estas la populara vilaĝo, loga por turistoj ĉar tie komencas sian fluon rivero Angara. La rivero fluas tra Irkutsk (eo: Irkucko) kaj post preskaŭ 1800 km ĝi atingas multe pli longan riveron – Jenisejon.

Sekve mi ordigis ĉion en mia sledo kaj pretiĝis al sekva etapo, Olĥon – la plej granda insulo de Bajkalo. Mi esperas, ke stato de miaj piedoj pliboniĝos. Vekiĝinte en la mateno, mi malfacile povis ekstari. Nun mi konscias, kiel malfacile estas trovi vere bonajn ŝuojn. En du lastaj tagoj mi trairis laŭvice 45 kaj 52 kilometrojn. Espereble hodiaŭ mi trairos la sekvajn 50 km.

Olĥon estas nomata “la perlo de Bajkalo”.

Admirine, mi denove havas telefon-signalon! Ĵus mi alvenis al Olĥon, la plej granda insulo en Bajkalo: 71 km longa kaj 12 km larĝa. Mi tranoktos en vilaĝo Ĥuĵir kaj tie povos sekigi la tendon.

Bedaŭrinde, ĉi tiu meza parto de Bajkalo havas malbonan reputacion pro la fortaj “barguzin-ventegoj” kiuj blovas inter la okcidenta bordo kun insulo Olĥon kaj la orientokcidenta (kie Barguzina rivero enfluas Bajkalon kaj, pli norde – situas la duoninsulo de Svatij Nos). Foje la burguzinaj ventoj povas esti tiel fortaj kiel uragano. La ŝtormo estas tre timiga, precipe kiam ĝi hurlas en vintraj noktoj (pro tio, foje oni nomas tiujn ventojn la “tut-noktuloj”).

Se vi aŭskultos la kanton “Fama maro, mirinda Bajkalo” (3:38) https://www.youtube.com/watch?v=upavnHzYTG4 , tiam ĉe la fino aperas la sonoj de la barguzina vento. Bonvenu aldoni vian opinion sub ĉi tiu filmeto, eble dulingve: en Esperanto kaj en la gepatra. Tiumaniere ankaŭ aliaj eksciu pri la Internacia Lingvo. Aldone, natura hurlado de de ventoj dum vintra neĝblovo (15:56) – https://www.youtube.com/watch?v=LUcfKoyQAD0 – ĉu faciligas dormon?

En du lastaj tagoj mi trairis laŭvice 45 kaj 52 kilometrojn. Espereble hodiaŭ mi trairos la sekvajn 50 km.

Saluton! Fine mi atingis duonon de la vojo kaj restis pluaj ĉ. 350 km ĝis Niĵneangarsk. Tiuj lastaj etapoj estos verŝajne pli malfacilaj: pli da neĝo, fortaj ventoj kaj pluaj glaci-rompoj. Antaŭ tioj, mi ripozis dum la tuta tago, ĝuis varman duŝon kaj boligitan manĝaĵon. Ĉio estas jam sekigita kaj mi sterniĝis komforte en la varma lito. Forirante, mi verŝajne estos denove sen telefona signalo.

(Daŭrigo sekvos)

_______________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: