La Torĉo – Transiru obstaklojn!

La Torĉo – Transiru obstaklojn!

La simpatiuloj de ĉi tiu rubriko povis legi multe pri la plej grandaj eventoj kiel ekz. Olimpikoj, Futbala Mondĉampionado aŭ Mondaj Ludoj. Nun ni publikigas iom da pensoj pri utileco de sportado, same por individua bonfarto kiel por la socia. Tion montras rakonto pri organizado de sportaj aktivecoj inter la strat-infanoj en Brazilo.  (Vd: en la dua parto de ĉi tiu artikolo).

Sportmeet Kongreso 2018

Multaj konscias pli kaj pli, ke sporto ludas hodiaŭ gravan rolon en rompado de bariloj inter homoj de diversaj kulturoj, nacioj kaj sociaj sistemoj. Laŭ sia originala naturo, sporto estas tia kampo de aktiveco, en kiu oni alfrontas limitecojn kaj volas ilin transpaŝi. Tion scias ne nur la ĉampionoj, sed ankaŭ simplaj homoj kiuj devigas sin marŝi /kuri, naĝi aŭ gimnastiki por plifortigi sian korpon kaj sanon. Kial sporto fariĝas ankaŭ bona tereno por renkontoj, por socia integriĝo, venko super antaŭjuĝoj, reciproka konatiĝo kaj por internacia amikeco? Kie troveblas ĝia magio?

Tiujn demandojn celas respondi “Sportmeet” kiu okazas ĉiujare en diversaj landoj. En ĝia programo okazas ne nur prelegoj de instruistoj pri fizika edukado, specialistoj pri trejnado, terapio, psikologio aŭ sporta ĵurnalismo. Oni povas partopreni interesajn debatojn, metiejaron, renkonti la ĉampionojn kaj praktiki facilajn sportojn. 

Internacia Kongreso de Sportmeet okazis 8a-foje en Romo sub la titolo “Sporto surpasas limigojn kaj rompas barilojn”. En la malferma ceremonio parolis Novella Callegaris, eksa ĉampiono de naĝado kaj nun ĵurnalisto de RAI (Radio-televida Agentejo de Italio). Li esploris kiel sporto proksimigas homojn, instruas respekti la aliajn kaj edukas al amikeco kaj paco. Sekvie prelegis sciencistoj kies esploroj estas ligitaj kun sporto. En la dua parto okazis interŝanĝo de spertoj kaj debatoj kun gastoj ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el aliaj kontinentoj, ekz: Argentino, Brazilo, Egiptujo, Novzelando kaj Salvadoro. 

Organizante sportajn eventojn, oni povas protekti infanojn kontraŭ drogŝakrado kaj surstrata perforto. Kortuŝa momento okazis fine de panela diskuto, kiam membro de urba konsilantaro en Sao Paŭlo (Brazilo): Tra multaj jaroj Sportmeet kreas belajn kaj profundajn rilatojn inter la homoj de diversaj aĝoj kio kuraĝigas ilin “zorgi pri kultura konduto kaj kunlaboro“.

Ĉiujn interesigis la unika atesto pri aktivigo de Maoria junularo en sportaj rugbeo-kluboj. Parolis pri tio gastoj el Novzelando, en kiu vivas la indiĝena popolo de Maorioj. 

Kiam finiĝis la kongreso, oni povis observi la tradician “Via Pacis (Roma Duon-maratono) sur la stratoj de la “Eterna Urbo”. Amatoraj sportemuloj povis partopreni pli facilan, 5-kilometran kuron nomita “Kuro por Paco”. 

Partoprenantoj de la maratono kuras ĉirkaŭ la grandega Roma Koloseo, konstruita antaŭ 2000 jaroj.

Multaj homoj el diversaj nacioj havis tie la eblecon kondamni ĉiuspecan perforton kaj ĝui belecon de la vivo kun sporta amikeco. 

__________________________________

Trans obstakloj

Sen longa pripensado, ni povus nomi nian agadon “Konstruado de pontoj” ĉar ni organizas sportajn ludojn en Brazilo serve al unueco. Invititaj estas ĉiuj gejunuloj – sen distingi ĉu ili venas el luksaj kvartaloj aŭ el malriĉaj komunumoj. La teamoj konsistas el geknaboj 10- ĝis 18-jaraj. Tiuj pli aĝaj helpas la plej malgrandajn, kiuj vivigas la ĉiun ludon. La ideon de “Olimpiko por Infanoj” realigis unue Renzo Megli kaj tio tuj montriĝis sukceso ĉar akompanis ĝin granda entuziasmo. 

Komence ŝajnis, ke ĉiuj ventoj blovas kontraŭ tiu iniciato. La imago, ke oni devas esti perfekta kiel profesiaj ĉampionoj, timigis la partoprenantojn, bremsis niajn mensojn kaj semis dubojn. Sed Renzo ne rezignis: “Kiam ĉiuj pordoj estis fermitaj, ni invitis al kunlaboro un fortan institucion nomita CEU. Komencinte la projekton, ni decidis ĝin plenumi. La preparado por tiu evento jam komenciĝis sed la konfliktoj restis. Ni demandis klare: ĉu ni iros kune aŭ la tuta projekto fiasku? Ĉu pli bone estas fari kune ion ĝuste nun, eĉ ne perfekte or post longa tempo iu faros tion pli bone? Niaj olimpikoj estu ne por ĉampionoj, nek por sekvi kaprican modon; ĝi estos io nova kaj alia. Baldaŭ aliĝis ankaŭ tiuj komence kontraŭintaj la ideon. Ĉiu el ni devis iugrade rezigni je sia vidpunkto por ke ni povu moviĝi je sama direkto.

La direktoro de CEU promesis disponigi al ni spacon kaj ekipaĵojn. Al nia olimpiko ni invitis ĉiujn infanojn de la kvartalo, inkluzite tiujn plej malriĉajn. Sed la respondoj venadis malrapide kaj aperis la sekva dubo: ĉu ni kolektos bezonatan nombron de la interesitoj? Multaj apogantoj malaperis. Do ni mem kovris la komencajn kostojn. 

Post kelka tempo, rido de la infanoj estis la plej bona repago kaj fariĝis la simbolo de nia olimpiko. Granda ĝojo “infektis” ĉiujn: la kunlaborantojn, junajn ludantojn kaj iliajn gepatrojn. Iu infano diris pri sia pliaĝa kolego, kiu lin helpis: “Mi trovis ĉi tie mian patron!”. Venis ankaŭ knabinoj de Lar Santa Monica. Kelkaj el ili estis viktimoj de perforto kaj volis tuj foriri, sed la evento tre plaĉis kaj ili restis ĝis la fino. Sur vizaĝoj de la forirantaj knabinoj videblis feliĉo kaj tiu transformiĝo estis unu el plej belaj venkoj de niaj “Olimpikaj Ludoj”.

____________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: