“La Torĉo” – sporta freŝo vintre

“La Torĉo” – sporta freŝo vintre

La duan parto de artikolo pri legenda atleto Peter Snell vi trovos pli sube. Antaŭe, dum daŭras ankoraŭ vintro, vi povas legi pri unu nekutima sporto.

Skijoring

Skijoring estas skiado kun uzo de hombestoj, ĉefe hundoj. La vorto devenas el norvega “SKIJÖRING” aŭ “SKIJØRING” (ski = skioj kaj kjöre = veturi). Esperantigita vorto povus esti dumtempe “skijoro” kaj skijoranto estas homo kiu skias tirata surneĝe de hombestoj, ĉefe de hundoj. Tiel oni veturis dum jarcentoj en Skandinavio kaj Siberio.

Samea popolo (laponoj), kiuj vivas en nordaj regionoj de Finnlando, Svedio kaj Norvegio – jungis tiucele boacojn. Tuspecaj veturoj okazis verŝajne ankaŭ en aliaj kontinentoj, egzemple persa eksploristo Rashid ed-Din mencias en sia libro, ke ĉinoj skioris jam antaŭ pli ol 500 jaroj.

.

Nuntempe homoj vojaĝas per aŭtomobiloj aŭ trajnoj, tial skijorado okazas kiel sporto aŭ plezur-cele. Skijoraj vetkuroj okazas en tiuj landoj, kie vintro abundas je neĝo. Por tiu sporto oni hundojn de specialaj rasoj, alkutimiĝintaj vivi ekstere dum frostaj vintroj. Kelkajn fotojn pri ili vi trovas ĉi tie.

.

La distanco longas inter 5 kaj 20 kilometroj, kvankam en kanada teritorio Yukon (eo: Jukonio) ĝi egalas al 190 km kaj en rusa Karelio estas eĉ pli longa ol 400 kilometrojn. Sur frostita lago St. Moritz (Svislando) oni organizas skjoran vetkuron ĉiujare kaj svisaj montaranoj praktikis tiun sporton jam antaŭ 100 jaroj.

.

En 1984 fondiĝis Internacia Federacio de Hund-skiado /Skijorado – IFSS, kun la oficejo en Belgio. Ĝi organizas Mondan Ĉampionadon en ĉiu dua jaro. Nordamerikaj vetkuroj okazas ĉefe en Jukonio, Alasko kaj Roka Montaro. Tie oni inkluzivas ankaŭ vetkuron de hundosledoj (sled dog races).

Krom hundoj kaj boacoj, en skiado oni uzas ankaŭ ĉevalojn, kaj unua provo demonstri tiun sporton okazis dum Vintra Olimpiko en St. Moritz – 1928. La ĉevala skiado ne nomiĝas skijoring /skijoro kaj estas organizate en jenaj landoj: Francio, Danlando, Norvegio, Svedio, Finnladno, Rusio kaj Ukraino. La skiantoj povas esti haŭlataj per motorveturiloj sed verŝajne tio ne estas regulita internacie kiel sporto.

.

.

En Skandinavio skiorado estas ligita kun alia, “parenca” vintra vetkuro – pulkado dum kiu homoj vetkuras sur skioj, tirante sledojn. Pulko estas malalta ligna sledo (finne – pukka, svede – pulka, norvege – pulk kaj en lapona / samea lingvo – bulki) uzata kiel transportilo aŭ en sporto.

___________

* * *

Flugantaj kivioj

Preparante artikolon pri la brila, kvankam ne longa kariero de Peter Snell, ni legis ke al tio grave kontribuis lia trejnisto Arthur Lydiard. Li mem ankaŭ kuradis multe – la pli longan distancon de maratono – sed ne partoprenis en Olimpikoj, nek havis elstarajn rezultojn internacie. Tamen li malkovris sian veran talenton laborante kiel trejnisto. Sub lia gvido grandan karieron havis grupo de novzelandaj atletoj kiuj kolektis olimpikajn medalojn ĉefe en kurado tra mezlongaj distancoj (800- kaj 1500 metraj). Inter ili estis ankaŭ Murray Halberg, kiu venkis ormedalon en kura distanco de 5,000 metroj, en la samaj Olimpikoj – kiel P.Snell.

Sur la foto, de maldekstre: Arthur Lydiard, Murray Halberg kaj Peter Snell.

Oni poste nomis tiun teamon la ‘flugantaj kivioj ‘ kio estis iom ŝerca, ĉar kivio – la simbola birdo de Novzelando – ne kapablas flugi! Ĉiuj rekonis, ke Lydiard estis la “patro” de tiuj sukcesoj. Li prilaboris novan metodon de trejnado. Ĝi enhavis detalojn pri ĉiutagaj kuroj, ekzercoj, ripozo ktp. Li estis postulema instruktoro, kiu ofte memorigis al siaj trejnatoj:

(Trakuritaj) kilometroj faros vin ĉampiono

Ĉi tie ne estas bona loko por tion prezenti, ĉar tiuspecaj instruoj interesas nur la progresintajn sportistojn. Oni povas diri koncize, ke ĝi konsistas el kvin etapoj. La metodo plej bone videblas en la formo de piramido.

La preskaŭ duonjara ciklo komenciĝas per 10-semajna bazo kun gimnastikaj ekzercoj, ne longaj kuroj kaj ekzaminado de la sano. Lydiard estis tre atentema pri ekvilibro inter la trejnado kaj paŭzoj. Pro tio ĉiuj etapojn de la trejna sezono disigas mallongaj periodoj de ripozo. Meze de la piramido estas planita kurado long-distanca, ankaŭ en montara regiono (por plibonigi fortikecon). Ĉiusemajne, liaj mezdistancaj sportuloj trakuris pli ol 150 kilometrojn. Dum lastaj semajnoj, la gajnitaj avantaĝoj de la unua parto kuniĝas kaj la sportisto devus atingi sian plej bonan dispozicion por konkursoj. Fine, post ĉampionado venas tempo de ripozo kun ebla neceso kuraci la kontuzojn.

Herb Ellion kuras al ora medalo. Olimpiko en Romo 1960.

En la glora epoko de flugantaj kivioj elstaris alia atleto el antipodoj (suda glob-angulo) – Herb Elliot. Li reprezentis Aŭstralion dum Olimpikaj Ludoj de Romo kaj venkis tie oran medalon en 1500-metra distanco.
(1:20) https://www.youtube.com/watch?v=1EBlQEoH-5U . Tiam 800 metrojn trakuris plej rapide Peter Snell, kiel vi legis en la unua parto de ĉi tiu artikolo. Elliot estis tre maldika kompare al Snell kaj lia kurado eble ne estis tiel impresa, tamen li sukcesis rompi kelkfoje mondajn rekordojn.

.

Herb Elliot studis ĉe universitato de Perth kaj, simile al Snell, sukcesis en la profesia vivo post fino de sia sporta kariero. Elliot kun sia edzino Anna havas ses infanojn kaj estas rekonita kiel “viva trezoro de Aŭstralio”. Komence de Olimpikoj Sidney – 2000 li estis elektita por kuri kun olimpika torĉo kaj flamigi kaldronon en la stadiono.

~ * ~

Kelkaj pensoj pri kurado

Vi kreskas kiel homo nur kiam rezignas pri komforto. (Percy Carutty, trejnisto de Herb Elliot)

Kuroj estas sporto por la tuta vivo. (Alberto Salazar, naskiĝinta en Kubo kuristo je longaj distancoj, sekve trejnisto)

Kurado donas al vi liberecon. Vi mem decidas pri rapideco kaj direkto. Neniu ordonas kion vi faru. (Nina Kucsik, kuris en 80 maratonoj)

Kiam vi havas pasion kaj entuziasmon, vi scios kiel venki. (Deena Kastor, kurinta en longaj distancoj, ŝi gajnis bronzan medalon dum Olimpikoj en Ateno – 2004)

Vivo, simile kiel maratono, povas esti foje malfacila kaj defias per obstakloj. Tamen kiam vi kredas je viaj revoj kaj neniam rezignas pri ili – ĉio fariĝos favora. (Meb Kaflezighi, maratona kuristo naskita en Eritreo – li ankaŭ venkis bronzan medalon dum Olimpikoj en Ateno – 2004)

Ne ŝanĝos vin tio, kio vin ne defias. (Fred DeVito, specialisto pri trejnado).

*

PS: Ĉu mankas al vi energio? Sekvu la ĉampionojn, trairu kelkajn kilometrojn, almenaŭ dufoje en ĉiu semajno. Post unu monato vi certe eksentos la diferencon. (La mallongigo “PS” signifas internacie: “post-skriba, fina noto” / latine – Postscriptum). Ĉi tie oni legu: Praktiku Sportojn!

_______________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: