La magia rondo de Esperanto-instruado (parto 2)

La magia rondo de Esperanto-instruado (parto 2)

Orname al ĉi tiu (iom kritika) artikolo, ni aldonas kelkajn ilustraĵojn pri diversaj E-kursoj. Tio memorigu ke – danke al niaj plej bonaj aktivuloj – okazas ankaŭ io pozitiva en la Esperanto-instruado.

S-no Jungkee Lee (dum tridek jaroj) instruis Esperanton al preskaŭ 2,000 kursanoj! Imagu kiel aspektus nia movado se tio okazus ne nur en Koreujo, sed ankaŭ en aliaj 50 landoj…

LNian mini-galerion ni komencas per unu eble plej sukcesa E-instruisto, des pli valora ĉar vivanta en la grandega Azia kontinento. Kaj nun ni transiru al la artikolo.

*

Trairinte la historion de metodiko pri fremdlingva instruado, ni proksimiĝis al 2011a jaro. Kiel statas la esperanta metodiko pri fremdlingva instruado post 123 jaroj ekde publikigo de la Unua Libro? Kiujn taŭgajn instrumetodojn ĝi aplikas, ĉu la plej kaj efikajn? Kiamaniere oni instruas la kvar lingvajn lertojn, la gramatikon kaj la vorttrezoron? Kia estas la enhavo de la lernolibraj tekstoj? Estas pluraj demandoj, al kiuj ni volus trovi respondon.

Promenante en la centro de mia urbo, mi eniris librovendejon kaj ekvidis starantan flanke bretaron kun lernolibroj por fremdaj lingvoj. Bonŝance ankaŭ du lernilojn de Esperanto. Inter esperantistoj tiuj libroj estas nomataj “furoraj” kaj havas multajn nacilingvajn versiojn. Sidiĝinte en kvieta loko, ni malfermu la lernolibrojn de la angla kaj germana. Ili estas destinitaj por junaj komencantoj. En ĉiu el ili frapas nin abundo da diverstemaj, atentokaptaj tekstoj — legaĵoj kaj dialogoj. Krom tekstoj kutimaj por tiu ĉi nivelo (mi, mia familio, mia ĉambro, mia lernejo k.s.), ni trovas tiajn pri: sportoj, diversaj manieroj pasigi liberan tempon, junulara klubejo, amuzparko, sanfavoraj manĝaĵoj, moderna scienca muzeo, klimato en diversaj mondpartoj, film- kaj sportsteloj, famaj filmreĝisoroj, kantistoj kaj modo. Karakteriza trajto de tiuj tekstoj estas ilia allogeco. Ili temas pri tio, kio interesas nuntempajn homojn. Unuj el ili plilarĝigas nian scion pri la mondo, aliaj interese rakontas pri ordinaraj kaj neordinaraj personoj, ankoraŭ aliaj distras kaj amuzas.

.

Legenda profesoro István Szerdahelyi gvidis Katedron pri Interlingvistiko ĉe Budapeŝta Universitato. Sub lia gvidado diplomiĝis tie diversnaciaj, altkvalitaj E-instruistoj. Lian “Internacian Lernolibron” oni uzis por la kvinlanda inter-lerneja kursaro. Tio daŭris paralele en Aŭstrio, Bulgario, Hungario, Italio kaj Jugoslavio.

*

Kaj nun ni enrigardu en la unuan el la du aĉetitaj Esperanto-lernolibroj por sciiĝi, kiajn tekstojn ĝi entenas. Nu, estus ege malfacile nomi tiujn tekstojn allogaj aŭ interesaj. Ili koncernas preskaŭ nur ĉiutagajn aferojn, kaj ilia temaro koncentriĝas ĉirkaŭ hejmo kaj lernejo. Ili rakontas pri aferoj banalaj kaj de ĉiu konataj.

El tiu lernolibro ni ekscias i.a., ke ĉevalo ne estas frukto, ke tabulo ne estas besto, ke Petro ne estas virino, ke sur la mano estas kvin fingroj, ke Petro kaj Maria havas unu patron kaj unu patrinon, ke neniu homo povas vivi sen la kapo, ke Petro estis malgranda kiam naskiĝis, ke la patro estas pli juna ol la avo ktp. En la dialogoj aperas surprizaj demandoj kaj respondoj, ekz.: A: Maria, ĉu vi sidas? B: Jes, Petro, mi sidas. (…) A: Ĉu ankaŭ mi sidas? B: Ne, vi ne sidas, vi staras.; aŭ: A: Ĉu (…) kato estas en la ĝardeno? B: Ne, ĝi estas en la domo, sub la tablo. A: Ĉu ankaŭ vi estas sub la tablo? B: Ne. Mi staras apud vi.

Ĉi tiu stilo, similanta infanan babiladon, estas aplikata tra la tuta libro. Lernado per ĝi postulas de la uzanto reinfaniĝon. Ĝia aŭtoro sekvas la ĝisfunde kritikitan ideon, jam antaŭ jarcento. Ne estas tamen tute klare, ĝis kiu aĝo oni devas regresi. Komence de la libro ŝajnas, ke temas pri la aĝo de pli-malpli sep jaroj, sed en la antaŭlasta leciono troviĝas sufiĉe kurioza legaĵo — popola fabelo pri malbona lupo kaj sep kapridoj — konformanta intelekte al trijaruloj.

Rezulte ne eviteblas pretervidi, ke temoj koncernantaj ĉiutagaĵojn estas bonaj kaj dezirindaj nur en la komenca periodo de lingvoinstruado, kiam ĉe la lernantoj ankoraŭ ekzistas “ĉarmo de noveco”, kiam kunestado kun la nova lingvo estas per si mem sufiĉe alloga kaj ekscita. Tamen tiu ĉarmo kaj tiu ekscitiĝo rapide forpasas, kaj daŭrigado de la sama temaro kondukas al enuiĝo kaj senmotiviĝo por lernado. La aŭtoro de la libro ŝajnas ne scii, ke lerniloj kun tiaspeca enhavo ĉesis esti verkataj antaŭ proksimume kvardek jaroj. Por tion malhelpi, jam devas jam post kelkaj lecionoj necesas elkonduki la lernanton el la ĉambro, domo kaj ĝardeno en pli vastajn spacojn kun interesaj aventuroj.

Laŭ multaj anoncoj, tiu ĉi lernolibro instruas Esperanton per la rekta metodo. Iuj povus prave demandi: Kial la rekta? Kial ne unu el la pli modernaj? Ĉu la rekta metodo estas optimuma por la instruado de Esperanto? Ĉu ĝi entute estas ankoraŭ uzata? Ja rekta metodo, post sia spektakleca falo meze de la 20a jarcento, ne tute malaperis.

Al la demando, ĉu la rekta metodo estas bona por la instruado de Esperanto, oni devas respondi nee, pro tri kialoj:

  • Unue, ĉar tiu metodo evidentiĝis malĝusta por asimilado de fremda lingvo sammaniere kiel de la gepatra. Dum la gepatra lingvo estas alproprigata en naturaj kondiĉoj, la fremda estas lernata en kondiĉoj artefaritaj.
  • Due, ĉar per la rekta metodo estas tre malfacile instrui adoleskanktojn kaj plenkreskulojn. Personoj alkutimiĝintaj al memstara pensado kaj intelekta aktivado rapide tediĝas per la naiveco de la rektametodaj demandoj kaj respondoj. Pro tio ilia interesiĝo pri la lingvo rapide perdiĝas.
  • Trie, ĉar instrui per la rekta metodo signifas rezigni pri eksponado de la plej grava atuto de Esperanto: ĝia gramatiko. La imitado de la instrumaniero de naciaj lingvoj, en kiu la gramatikaj klarigoj estas enkondukataj kvazaŭ tra malantaŭa pordo, ne ŝajnas esti bona ideo. Kontraŭe al la komplikaj nacilingvaj gramatikoj, kies reguloj elvokas ĉe multnombraj lernantoj frustriĝon, la Esperanta gramatiko estas valoro en si mem.

Ja la plej ofta motivo iganta homojn lerni Esperanton ne estas — kiel ĉe la naciaj lingvoj — ligita kun perlaborado de mono, studado aŭ eksterlandaj vojaĝoj, sed kun deziro ekscii, kiel funkcias la mekanismo de konstruita lingvo.

Ĉe la tabulo staras Claude Gacond, multjara kunlaboranto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj fondinto de la riĉa Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en urbo La Chaux-de-Fonds, Svislando.

Parolante en la gepatra lingvo, ni pensas pri tio, kion diri, ne kiel diri ĝin. Kiam, dum akto de parolado, en nia kapo aperas ia penso, ĝi tuj estas esprimata per vortoj, kiuj venas aŭtomate kaj aranĝiĝas en frazon. Kiel atingi tian aŭtomatecon en fremda lingvo? Tio ĉi estas la kerna demando de ĉiuj sinsekvaj lingvoinstruaj metodoj. Ili okupiĝas pri personoj, kiuj lernas lingvon en nenaturaj kondiĉoj kaj per nenatura maniero.

Ĉu la foliumata lernolibro havigas tiajn rimedojn, kaj ĉu ĝi certigas la necesan aŭtomatecon, ebligantan pensadon en Esperanto? Bedaŭrinde ne. La interrete trovebla aserto de la aŭtoro, ke “la lernantoj, helpe de bildoj kaj analogio, subkonscie ricevas klarigojn de novaj elementoj kaj sekve ekzercas ilin ĝis alproprigo”, atestas pri senbaza optimismo kaj dezirpensado. Lingva materialo, por esti vere alproprigita, devas post la fazo de prezentado trapasi duan fazon — de multnombraj, multspecaj kaj intensaj firmigaj ekzercoj. Tiuj en la lernolibro apenaŭ ekzistas, kaj plurokaze tute mankas.

En la malnovaj lernolibroj la firmigaj ekzercoj estis enuige naivaj. Nuntempe oni faras tiuspecajn ekzercojn pli allogaj, ĉar la aŭtoroj konstruas ilin ĉirkaŭ interesaj aferoj, personoj kaj faktoj. Por tion apliki al E-instruado, niaj aŭtoroj devas posedi pli vastajn metodikajn sciojn. Juĝante laŭ tiu ĉi lernolibro, anstataŭ per scioj oni sin gvidas per nura intuicio, kiu povas esti devojiga.

La nuna prezidanto de ILEI, s-ino Mireille Grosjean vojaĝadis al Afriko por tie konatiĝi kun la movado kaj kuraĝigi la novajn E-kursgvidantojn.

*

Nun ni malfermu la duan Esperanto-lernolibron. Ĝi estas maldika, 64-paĝa libreto, konsistanta el 12 lecionoj, kiuj okupas nur 26 paĝojn. El ĝia subtitolo ni ekscias, ke ĝi prezentas apartan metodon. La aspekto mem de la libro kaj la strukturo de la lecionoj (legaĵo, novaj vortoj, ekzercoj, gramatiko) ne lasas dubojn. Temas pri la gramatik-traduka metodo en ties preskaŭ pura formo. Tiu ĉi lernilo ŝajnas esti plia pruvo, ke en la komenco de la 21a jarcento la ĝenerala tendenco instrui Esperanton estas dorse turnita al la nuntempaj direktoj en la metodiko de fremdlingvo-instruado.

El aparte eldonita instrukciaro por kursgvidantoj oni povas sciiĝi, ke la aŭtoroj de ĉi tiu lernolibro “ellaboris lernolibron kiu estis liberigita de ĉio balasta, tiel ke komencantoj en minimuma tempo ellernu sufiĉaĵon por la plej ĉiutagaj bezonoj”. En la enkonduko ili skribas, ke per komputila analizo ili selektis 500 plej ofte uzatajn Esperantajn vortradikojn, el kiuj oni povas krei kelkajn milojn da vortoj. La lernilo, laŭ la menciita instrukciaro, povas esti aplikata en du specoj de kursoj: ekspresaj (24-horaj, okazigataj dum du semajnfinoj) kaj “malrapidaj” (24- ĝis 30-horaj, okazigataj dufoje semajne po du lernohoroj dum ses ĝis ok semajnoj).

Por instruado de fremdaj lingvoj, oni pli kaj pli offte oni uzas elektronikajn sistemojn, kiel ĉi tie – en la kurso organizita kadre de Hispana Esperanto-Federacio.

Lernolibro por ekspresa Esperanto-kurso estas aplaŭdinda ideo, sed la sama libro uzata por kurso ordinara vekas seriozajn dubojn. Ja prezenti al lernantoj pli-malpli kompletan skizon de la gramatiko dum kvar rapidkursaj tagoj estas io alia ol instrui al ili la lingvon en neintensa kurso, gvidata laŭ kutima maniero.

La demandoj, kiujn ni trovas en ĉi tiu libro, estas pli kaptiloj ol ekzercoj, kiuj disvolvas la parollerton. Aldona kuriozaĵo estas, ke tiujn demandojn oni devas respondi. Jen kelkaj ekzemploj: Ĉu vi scias, ĉu Anna ŝatas la novan kanton pri malriĉulo kaj belulino?, Kie vi vidis maljunulon kaj junulon kiuj portis grandan tablon, mi serĉas ilin longe?, Ĉu vi deziras ke mi hodiaŭ montru al vi la plej novan libron pri infanmalsanoj?, Kiam vi rimarkis ke la tuta familio nomas min bonulo?, Kial la samajn ideojn diversaj homoj klarigas diversmaniere? Kaj kiel respondi ekzemple la demandon: Ĉu vi ofte vidas la policiston, kiu loĝas en la loĝejo super vi? Probable la plimulto de la lernantoj ne loĝas en loĝejo sub policisto, sekve ne estas sciate, ĉu ili diru JesNe. Do eble estas egale, kion ili respondu. Se tiel, la komunika valoro de la demando estas nula, kaj la lernantoj povas konkludi, ke per Esperanto oni nur ŝajnigas komunikadon.

Foje la demandoj konsternas per sia absurdeco, ekz.: Ĉu vi volas lerni kun hotelisto?, Kiam vi aŭdos la tutan lecionon, ĉu vi fariĝos trankvila?,Ĉu vi havas pli multajn problemojn kun viaj gepatroj aŭ kun Esperanto?, Ĉu tiu informo dolorigis vin?, Al kiu vi volis paroli pri via mono?, Kial vi vendis vian plej belan tablon?, Kial vi deziras ke multaj personoj vidu vin?, Kiu proponis al vi supreniri la pomujon? Igi komencantajn lernantojn senprepare kaj senprizorge respondi tiajn demandojn estas kolrompa entrepreno. Ne povante rspondi, ili povas sin senti senhelpaj kaj frustriĝintaj.

En sia instrukciaro, la aŭtoro(j) proponas, ke la lernantoj — senprepare kaj memstare — skribu eseetojn pri diversaj, rekomendataj de ili temoj: Mia plej granda problemo, Kial homo vivas, Kio estas nacio, Kio estas rasismo, Kio estas en la kosmo. Ĉi tiu propono signifas fakte inviton restarigi praktikon forĵetitan antaŭ jardekoj. Tiam la skribado de fremdlingvaj temlaboraĵoj estis koŝmaro de la lernantoj, kaj ilia korektado, koŝmaro de la instruistoj. La lernantoj, alfrontigite kun taskoj superegantaj iliajn lingvajn eblojn, produktis kreaĵojn tiom plenplenajn de eraroj, ke estus malfacile rimarki iajn ajn metodikajn avantaĝojn de tia laboro. Poste la metodikistoj tute rezignis pri aplikado de temlaboraĵoj en komenca periodo de fremdlingvo-instruado.

Estas bona signo, ke Esperanto disvastiĝas ekster Eŭropo, sed por tio oni bezonas organizi multajn E-kursojn.

*

Ekde la komenco de sia ekzisto, Esperanto estas plej ofte instruata per la gramatika-traduka metodo, la plej ŝatata de lernolibro-aŭtoroj kaj instruistoj. En la 1920aj jaroj populara en Esperantujo iĝis ankaŭ la rekta metodo en ties Cseh-variaĵo. Kvankam en la dua duono de la 20a jarcento iomete karieris inter esperantistoj la aŭdlingva metodo, kaj sporade aperadis alimetodaj adaptaĵoj kaj diversspecaj eklektikaĵoj. La aparta inklino de la Esperantaj lernolibro-aŭtoroj al la gramatika-traduka metodo fontas el la simpla fakto, ke ĝi ne postulas de ili metodikajn sciojn. Do, E-lernolibrojn komencis verki multaj amatoroj, kies sola kvalifiko estas fervora amo al Esperanto.

La rekta metodo estas dua preferata de esperantistoj. Ĝi, pro la legendo de Andreo Cseh, daŭre vivas en ilia konscio kaj — kiel ni vidis supre — povas renaskiĝi en ekstreme mirigaj formoj. Esperanto restis en la magia rondo de tiuj du metodoj, nun rigardataj kiel malmodernaj, neekonomiaj kaj neefikaj. En komparo kun nuntempaj lernolibroj por instruado de naciaj lingvoj, precipe la plej grandaj, la supre analizitaj du Esperantaj lerniloj prezentiĝas kiel kuriozaĵoj de pasinteco.

.

Blazonoj de la du universitatoj, kie prof. Koutny studis en Budapeŝto (la maldekstra), sub gvidado de prof. Szerdahelyi kaj tiu de UAM en Poznano/ Poznań (dekstre), kie ŝi instruas interligvistikon kaj esperantologion ekde pli ol 20 jaroj.

Por ke ĉi tiu situacio ŝanĝiĝu kaj la Esperanto-lernolibroj ĝisdatiĝu, estas necesa profesiigo kaj kompetentigo de la Esperantaj instruistoj kaj aŭtoroj de lernolibroj. Bonaŭguran laboron ĉi-kampe jam de dek du jaroj faras la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando, gvidataj de prof. dr Ilona Koutny. La finstudintoj ricevas diplomon rajtigantan instrui Esperanton en lernejoj, kiu estas agnoskata de ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio.

En ĉijara julio komenciĝis la pionira paŝo por plivastigi E-instruadon altnivele. Prof. Ryszard Naskręcki, vicrektoro de de Universitato Adam Mickiewicz kaj prof. Shengqiang Cao el ĉina Universitato Zaozhuang subskribis kontrakton pri kunlaboro inter la du universitatoj en la tereno de esperantologio. Sur la foto: prof. I.Koutny kaj la du subskribintoj.

.

Tio donas esperon, ke senhalte kreskos la nombro de kvalifikitaj Esperanto-instruistoj, kiuj fine forlasos sian aermankan izolejon, kaj ke ne diletantoj, sed profesiuloj ekverkos Esperanto-instruilojn.

Edward MALEWICZ

______________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: