La finna vojo (parto 3)

La finna vojo (parto 3)

Vortoj el kovrilo de “La finna vojo” :

Sorto de la lando dependas ne nur de ties grando aŭ malgrando nek sole de eksteraj eventoj, sed ankaŭ de la decidemo de la popolo reteni sian suverenecon kaj sendependecon. La plej populara finna verkisto, Mika Valtari skribis: “dum la mondhistorio sputas fajron kaj minacon…” – mi sentas necesa determini la pozicion de nia malgranda lando en la granda mondo. (…)

Por verki tiun ĉi libron, mi trastudis miajn paroladojn, skribojn kaj notojn. El ili fontis multspecaj ideoj. Mi kolektis ilin kaj dispartigis en dek ĉapitrojn. Mi esperas, ke la pripensoj de ĉi tiu verko ne restos sole miaj.

Verkite en Tamminiemi, printempe 1980

.

Finnlando en Eŭropo kaj en la mondo

La ekstera politiko havas la taskon ĉiel gardi kaj progresigi la interesojn de sia lando. Ekzistas nek kaŭzo nek rajto allasi, kie ideologiaj simpatioj kaj antipatioj aŭ emocioj influu la ĝeneralajn direktivojn. Singardemo estis kaj ĉiam estos la ĉefa principo de finna ekstera politiko. Neniu lando disponas pri natura ordo aŭ natura “rajto” al siaj teritorio kaj suvereneco. Oni devas rekonkeri tion ĉiutage (kaj) antaŭ la okuloj observi la interesojn de grandpotencoj.

.

Supraj fotoj: Ges-roj Urho kaj Silvi Kekkonen kun siaj genepoj

Laŭ ni, intenca kverelado kun aliaj malbone taŭgas por mezurilo de sendependeco. Ni preferas teni decan sinregadon. Fanatikaj starpunktoj malofte ŝanĝas iradon de la aferoj. Per ilia elmontro ni eble povas kvietigi nian konsciencon aŭ senti momentan sinadmiron, tamen tio restas ofte ilia sola atingaĵo.

Al tio ligiĝas agado, kiun Dag Hammarskjöld (ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj en jaroj 1953-1961) siatempe difinis “antaŭpreventa” diplomatio. Tio signifas: malhelpi danĝerojn antaŭ ol ili fariĝas tro grandaj. Malfrue, oni povas nur etendi al diversaj moralemaj esprimoj, gestoj kaj sintenoj sed ili havas plejofte nur manifestacian signifon.

.

Serve al mondpaco

Malgraŭ ke ni estas malgranda, neŭtrala lando en la fora nordo, nia pozicio povas esti utiligata ĉe internaciaj konsultiĝoj. Multfoje aŭdiĝis la deziro, ke Finnlando povu elmeti proponon, kiuj havus ŝancojn fariĝi akceptita internacie. (…) La “sekreto” de la neŭtraleca politiko ne trovebles en tio, ke iu lando anoncas sian aspiron efektivigi neŭtralecan politikon. Decidas tio, ke aliaj landoj ĝin fidu kaj plej gravas, ke la najbaroj ne pridubu ĝian aŭtentecon. Ni povas distrumpeti nian amikecon, konvinkadi pri nia neŭtraleco kaj alpelacii al niaj tradicioj, sed kiam oni ne konfidas tion ĉi, ni tordas ŝnurojn el sablo.

Apogiĝi al ekstera subteno signifus submetiĝi al io nekonata kaj semi malpacon. Kaj sekreta diplomatio, aplikata en interŝtataj rilatoj, akiris fian eĥon kun la fluo de jarcento. Starante ekster la eventualaj konfliktoj, nia intereso igas nin strebi efikigadon de la mondvasta sistemo de kolektiva sekureco. Tion celis la sukcesa Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo por kies organizado ni laboris kaj kiun gastigis Helsinki en 1975. Ĝi estis la mejloŝtono de paco dum streĉaj jaroj de la malvarma milito. ( La sekva konferenco okazis post du jaroj en Belgrado kaj tie aktivis jugoslavaj esperantistoj – red.)

Pri Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj

Izoliĝi disde internacia kunlaboro estus neebla en la praktiko; krome ĝi estus kontraŭa al niaj interesoj. Eble loka kolizio aŭ milito ne gravas por la potenculoj, sed por malgrandaj nacioj ĝi povas esti fatala. ‘Bedaŭrinde, strebado al paco ne estas tiel drameca kaj impresa kiel milito‘ – konstatis trafe John F. Kennedy.

La Ĝenerala Sekretario de UN, Dag Hammarskjöld diris: “Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj ne estis kreita por gvidi la homaron al paradizo, sed almenaŭ savu ĝin de infero. Sur la foto li parolas kun John Kennedy. Ili ambaŭ mortis tragike en suspektindaj cirkonstancoj.

.

Ni dolore konscias, ke la kolektiva sekureca sistemo de UN ne funkcias en la maniero, kiun ties fondintoj celis en 1945. Neniu nacio, precipe malgranda, povas konstrui sian sekurecon ekskluzive sur UN. Tamen oni ŝuldas al tiu organizaĵo – almenaŭ parte – ke dum lastaj jardekoj ne ekflamis la nova mondmilito. Malgraŭ siaj diversaj malperfektaĵoj, ni estas pretaj apogi UN. Kiam ĝi bezonas helpon en porpacaj aktivaĵoj ni povas disponigi pactenajn trupojn.


UN-konstruaĵo de la paca kontigento en Mezoriento /Okcidenta Azio

Mi neplu estas tiel nefidema pri la influpovo de malgrandaj ŝtatoj. Tamen mi eĉ hodiaŭ opinias ke, por esti sukcesa, la sekurecpolitiko de malgranda ŝtato devas suĉi energion el iagrada nacia egoismo, instinkto de sinkonserveo. Aliflanke, la nacia intereso devas kongrui kun la tuthomara – diris J.V. Snellman (finna sciencisto kaj sociaganto) antaŭ cent jaroj.

La juna generacio

Por pli junaj generacioj, la tempoj de milito kaj perforto jam estas historio. Estas ĝojige, ke nia junularo – feliĉe libera de la amaraj spertoj el proksima pasinteco – vidas Finnlandon situita milojn da kilometroj de la sangaj konfliktoj. Povas esti, ke la generacioj kiuj spertis la militon, estos ĝis la fino kaptitoj de sia historio. Tamen la pasinteco, eĉ obskura kaj sanga, estu ne tiom por prihonto, kiel por lerno.

. . .

Mallongigoj uzitaj en “La finna vojo”: AKI – Traktato pri Amikeco, Kunlaboro kaj Interhelpo; EEK – Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEC); ELKA – Eŭropa Liberkomerca Asocio (EFTA); KEI – Konsilio de Ekonomia Interhelpo (SEV, Comecon); KSKE – Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaoro en Eŭropo; NATO – Nordatlantika Traktat-Organizo; Nordek – Nerealiĝinta ekonomia komunumo de Nordio; UN – Unuiĝintaj Nacioj.

Konklude / epilogo

Gvidi Finnlandon dum la malvarma milito similis al ŝnurdanco (danco sur streĉita ŝnuro /tightrope walking) kaj la prudenta strategio de Paasikivi-Kekkonen montriĝis probable la plej optimuma /sekura por tiu tempesta periodo. Malgraŭ la tre malfacila situacio de Finnlando post la 2a mondmilito, nuntempe la danĝero de miskomptrnoj kaj eraroj estas esence malpli granda ol en la pasinteco.

.

Maldekstra foto: En norda Finnlando ekzistas nacia parko nomita memore al Urho Kekkonen.

Eble la Kekkonena politiko de neŭtraleco estis disputiga, tamen ĝi profitis por ekonomio de sia lando. Kiel sciate, Finnlando ne apartenis al la socialisma bloko, nek estis membro de la Eŭropa Ekonomia Komunumo /EEK. Eĉ pli interese: kiam sep ŝtatoj (Aŭstrio, Britujo, Danlando, Norvegio, Portugalio, Svedio kaj Svislando) fondis en Stokholmo la Eŭropan Liber-Komercan Asocion (ELKA /EFTA – European Free Trade Association), Finnlando ankaŭ tie ne membriĝis. Malgraŭ ĉio, la finnaj firmaoj povis komerci facile ne nur kun Sovetuio, sed ankaŭ kun la tuta Eŭropo. Ne miru do, ke sur la monbileto valora je 500 finnaj markoj aperis la vizaĝo de prezidento Kekkonen.

Kelkfoje prezidento Kekkonen faris ion malplaĉan al Usono kaj foje rezistis kontraŭ la sovetaj premoj. Sed ĝenerale ambaŭ potencoj respektis la memstaran neŭtralecon de Finnlando. En 1962, Finnlando gastigis la 8-an Mondan Festivalon de Junularo kaj Studentoj kun la partopreno de 18,000 gejunuloj el 137 landoj.

Gimnastika programo dum la festivalo, Helsinki – 1962.

Helsinki estis la sola urbo de la okcidenta /norda Eŭropo, kiu kuraĝis akcepti tiun eventon (malgraŭ la surlokaj protestoj). Estus tamen bone, se junularo de diversaj partoj kaj sistemoj povu renkontiĝi. Ĉu la nuntempa TEJO kunlaboras kun iuj grandaj movadoj ?

En la finna ĉefurbo sian oficejon havis ankaŭ Monda Pac-Konsilio – MPK /WPC- World Peace Council, la ne-registara organizaĵo, kiu estas parto de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi kunlaboras kun UNESKO, UNCTAD ( (la UN-Konferenco pri Komerco kaj Disvolvado), kun Afrika Unio, Ligo de Arabaj Ŝtatoj kaj kun multaj aliaj organizaĵoj. Unu el ili estis Mondpaca Esperanto-Movado (MEM), kiu ŝajne jam ne plu funkcias.

Valoras aldoni, ke – malgraŭ sia neŭtraleco – Finnlando ne membriĝis al Movado de Senaliancaj Ŝtatoj / Non-Aligned Movement – NAM. Tiu movado ekestis en jaro 1947, dum la konferenco en Nov-Delhio kaj inspiris ĝin Mahatma Gandhi – kreinto de la moderna Hinda Unio kaj gvidanto de la neperforta rezisto kontraŭ maljusteco. Post la murdigo de Gandhi, tiujn ideojn transprenis lia disĉiplo Jawaharlal Nehru, kiu invitis al kunlaboro la prezidentojn: indonezia Sukarno, Kwame Nkrumah el Ganao, egiptan Gamal Naser kaj Josip Broz-Tito el Jugoslavio. Ili ĉiuj estis la unuaj ŝtatestroj de siaj ĵus liberigitaj landoj. Movado de Senaliancaj Ŝtatoj decideme kontraŭas ĉiujn formojn de perforto, konfliktoj kaj milito, kiuj devas estis solvitaj nur per pacaj metodoj: dialogo, internaciaj konsentoj kaj rekonitaj traktatoj. Neniu rajtas ataki alian landon aŭ miksiĝi en ties internajn aferojn. Nuntempe al tiu movado apartenas pli 100 landoj kaj siatempe ilia voĉo tre gravis dum la kunsidoj de UN. Kun tia kontribuo, la mondo estus hodiaŭ pli sekura.

La tradicie pragmatisma politiko de Finnlando estas daŭrigata ankaŭ post la epoko de Urho Kekkonen. Aktuala finna prezidento, Sauli V. Niinistö okupas la postenon ekde 2012 kaj baldaŭ post la elektiĝo li vizitis Rusion por antaŭenigi la duflankan komercadon. Kun la rusa prezidento li parolis pri sporto (hokeo estas tre populara same en ambaŭ landoj) kaj pri aliaj temoj sed neniu de la du ŝtatestroj miksiĝis en la internan politikon de la alia. S-ro Niinistö konfirmis, ke Finnlando pretas helpi kiel makleristo / peranto inter Rusio kaj la ceteraj landoj de Eŭropo. Akvita neŭtraleco de Finnlando ĝuas ne nur la multjaran respekton, sed ankaŭ kontribuas al normaligo de internaciaj rilatoj.

.

Dekstra ilustraĵo: Varma pacmesaĝo de la neĝa Finnlando.

Oktobre 2016, s-ro Niinistö vizitis Iranon kaj, du jarojn poste, Finnlando gastigis la prezidentojn de Usono kaj Rusio dum la pintkunveno de tiuj du ŝtatoj. Meze de la ĉijara januaro, la finna prezidento renkontis en Pekino la ĉinan ŝtatestron Xi Jinping por diskuti komunajn aferojn, interesaj por iliaj du landoj. Dum la vizito en Hindujo, li subskribis kontrakton pri ambaŭflanka kunlaboro en la progresintaj teknologioj. Aldone, s-ro Niinistö ricevis honoran doktorecon ĉe hungara Eötvös Loránd Universitato, la sama en kiu ekzistis dum jardekoj katedro pri esperantologio kaj interligvistiko.

~ * ~

Lingvaĵo de la tradukinto

Nun ni volas prezenti ion specialan por niaj legantoj. Lekturo de ĉi tiu malgranda libro estis utila ĉerfe pro la tre interesa kaj ne sufiĉe konata temo. Krom tio, estis plezure ĝin legi pro lingvaĵo de la tradukinto kiu estis nekutime klara kaj riĉa je originalaj esprimoj. Faris ĝin Osmo Buller, multjara direktoro de la Centra Oficejo ĉe UEA kaj ĉi tie vi trovas nur mallongan liston de tiuj kun-vortoj kaj esprimoj. Al multaj tio certe utilos:

balanci la vekton / ne licas ludi / memsufiĉa struteco / la militoj kaj repacio elsŭĉis la ekonomion / vivnivelo, mensa firmeco / diskordo / duvizaĝa politiko / alnomo / sinregado / fonis ĝin kvereloj / nigra-blanka mondbildo / poiome, uzvaloro / prilerni pasintecon / junularo malhavas la historian ŝarĝon / akcepti instruon de la pezaj jaroj / diferencas disde ili / rifkarambolis / bonafide ĉu intence / trafprecizo, nukleaj minieksplodiloj / kiel sciate / izoliĝi disde / ŝlositaj per multaj seruroj / homoj junaj kaj vitalaj / lingvobatalo, ne provu fendi harojn sed montru grandanimceon / en la oficialaj kontaktoj ĝenis min tinta frazismo / elstarigi / reciprokrado / ni kondiĉas, ke / rangordo de la aferoj / la etiketo de homeco / laŭ mia percepto / temporaba procezo / nur ono de la kvanto / spektro de siaj krudmaterialaj resursoj / disopinii – “agree to disagree” (konsenti pri malkonsento?).

.

Ne indas pretervidi la sportan kaj imitindan flankon de la finnaj prezidenta vivo. La nuna prezidento Sauli V. Niinistö ofte rulglitas kaj Urho Kekkonen estis ĉampiono de Finnlando en altosalto. Dum sia universitataj jaroj, Kekkonen saltis 1.85 cm alte kaj estis la unua prezidanto de Finna Sport-Asocio /FSA. Al FSA apartenas hodiaŭ 850 kluboj kaj 30,000 sportistoj. Ĝis fino de la vivo U.Kekkonen praktikis intense kelkajn sportojn, ĉefe skiadon kaj kurojn.

____________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: