La finna vojo (parto 2)

La finna vojo (parto 2)

La postmilitan politikon de Finnlando karakterizis la t.n. “Linio de Paasikivi-Kekkonen” ĉar tiuj ĉi du ŝtatistoj gvidis prudente sian landon tra malkvietaj jardekoj de la malvarma milito.

Prezidento Kekkonen en sia oficejo

Malgraŭ sia geografia situo, tuj apud la grandega Sovetunio, Finnlando sukcesis reteni politikan kaj ekonomian suverenecon, kaj restis ekster konfliktoj de la mondpotencoj. La ĉefarkitekto de tiu politiko estis la unua postmilita prezidento Juho Paasikivi. Lia posteulo, Urho Kekkonen decide sekvis tiun linion kaj la finnan neŭtralecon igis eĉ pli aktiva je internacia skalo.

Prezidento J. Paasikivi kun sia familio

Jam baldaŭ post la sendependiĝo, en Finnlando okazis civila milito (inter januaro kaj majo 1918). Kun interveno de la germanoj kaj rusoj, la milito rezultis per 30 mil mortigitaj finnoj.

Civila milito en Finnlando 1918: frato kontraŭ frato

Ankaŭ dum la 2a mondmilito, Finnlando devis batali kontraŭ la ekstera invado, dum kiu 70 mil finnoj mortis kaj estis vunditaj. Estis do la devo de ĉiu ŝtatestro, ke tiaj tragedioj neniam ripetiĝu. Jen la kanto “Veteraanin iltahuuto” dediĉita al finnaj veteranoj, kiuj partoprenis en liberigo de sia patrolando: (4:28) https://www.youtube.com/watch?v=arKxCiTZoyQ .

.

Nun ĉi tiuj vortoj el “La finna vojo de Urho Kekkonen estos pli kompreneblaj: “La ideo serĉi politikajn ligilojn nur en Okcidento fremdas al la finnoj, kiuj lernis la malnovan saĝon, ke fatale agas lando, kiu serĉas amikojn malproksime kaj malamikojn najbare”.

Post la 2a mondmilito, Finnlando troviĝis en la tre malfacila situacio kaj oni devis aranĝi la rilatojn kun Sovetunio en tute novaj cirkumstancoj. Neniu povis ignori la fakton, ke Sovetunio apartenis al granda alianco de la tri potencaj ŝtatoj, kiuj venkis la nazian Germanujon.

“Finnlando ne bezonas eksterajn garantiantojn por siaj bonaj rilatoj kun Sovetunio. Ni ne uzas nek uzos trian ŝtaton kiel frapilon kontraŭ nia orienta najbaro. (…) La suspektemo de Sovetunio pri Finnlando estus aparte danĝera. La potencega Sovetunio kompreneble ne timas Finnlandon, sed por ni mem estas vivnecese igi Sovetunin fidi al la politika gvidantaro de nia lando. Nia politika pozicio estas fikse decidita ĉar ni konscias, ke konjunktura politiko iĝus pereiga por nia patrolando”.

” Tion ĉi ni lernis dum la notokrizo de oktobro 1961. Tiam Sovetunio transdonis al Finnlando diplomatian noton*, en kiu ĝi avertis pri la kreskanta en Eŭropo militdanĝero. Pro tio ĝi postulis konsultiĝojn antaŭviditajn en la AKI-Traktato. Tiucele Urho Kekkonen renkontiĝis kun Nikita Ĥruŝĉov en Novosibirsko”.

* La noto koincidis kun provtesto de hidrogena /termonunklea bombo, (nomita „Caro” bombo, ang: Tsar bomb /ru: Царь-бо́мба). La bombo eksplodis en Severni-kabo de la Nova Zemla arĥipelago en Arktiko kaj estis ĉ. 4,000 pli forta – jes, kvar mil foje! – ol tiu ĵetita en Hiroŝimo. Tio estis la plej granda atom-eksplodo en la historio.

.

“La Novosibirska renkontiĝo okazis sekvamonate kaj la parolado de ĉefministro Ĥruŝĉov entenis frazon tiam tre grava: ‘La neŭtraleco de Finnlando estas unu el la plej gravaj garantioj pri la konserviĝo de paco kaj trankvilo en Nordeŭropo kaj baltmara regiono’. La renkontiĝo solvis la krizon kaj, post ambaŭflankaj klarigoj, la soveta ĉefministro konfirmis sian fidon al stabila neŭtraleco de Finnlando”.

“Estas en la intereso de Finnlando, ke la geopolitika ĉirkaŭaĵo (Skandinavio kaj la Balt-mara regiono) de nia lando restu ekster strategiaj spekulacioj kaj internaciaj konfliktoj. (Memorindas ke) dum la Karaiba krizo kaj la organizita de Usono invado kontraŭ Kubo en 1962, la eŭropaj NATO-landoj apenaŭ evitis enplekton je milita konflikto – sen propra kaŭzo, ĉar la eventoj okazis ja trans Atlantiko”.

En la streĉa jardeko de la 1960-aj, Kekkonen anoncis la proponon de “Nordia Sen-atoma Zono” laŭ kiu en landoj de Skandinavia Duoninsulo ekzistu nenia atoma armilejo (arsenalo). Post la eventoj de 1968, li kuraĝe postulis ke Sovetunio respektu neŭtralecon de Finnlando. En sia diplomatia noto al sovetia registaro, Kekkonen deklaris ke – ne ricevonte la oficialan garantion pri neŭtraleco de sia lando – li rezignos je sia prezidenta posteno. Tio signifis, ke li ne subskribos re-validon /plilongigon de la finn-soveta traktato. Tiutempe Finnlando sin preparis por gastigi la tuteŭropan Konferencon pri Sekureco kaj Kunlaboro (KSKE) kaj Sovetunio ne povis riski fiaskon de tiu gravega evento.

Kiel prezidento, li frime gardis la politkon de neŭtraleco. La finn-soveta Traktato pri Amikeco, Kunlaboro kaj Interhelpo (AKI) estis eventuale renovigita, unue en 1955 kaj poste en la jaroj 1965, 1970 kaj 1983. Unu el ĉefaj punktoj de AKI rekonas, ke Finnlando restos ekster kontliktoj inter la superpotencaj ŝtatoj.

.

“Evidente ne estas surprizo, ke la internacia prestiĝo atingita de Finnlando, ne plaĉas al ĉiuj. (…) La kapitalisma Finnlando, tenante amikajn rilatojn al Sovetunio, ne akordis kun la nigroblanka mondbildo de la malvarma milito. Eble tial, aludante al nia sekurecpolitiko, oni kreis la ironian nocion de “finnlandigo”. Tiel oni volis bildigi Finnlandon kiel timigan ekzemplon, ke ŝtato strebanta al vasta kunlaboro kun Sovetunio estos neeviteble subigita kaj ne povos efektivigi suverene sian politikon. De tempo al tempo oni disvastigas la groteskan penson, ke la paca kunekzistado kaj amikaj rilatoj kun Sovetunio iom post iom rezultos je transformiĝo de Finnlando en komunisman ŝtaton. Siaflanke mi estas konvinkita ke, eĉ se la tuta cetera Eŭropo fariĝus komunisma, Finnlando plu restus nordlanda demokratio”.

.

Post kelkaj jaroj, Kekkonen uzis ankaŭ sian diplomatian scipovon por malakcepti la proponon de soveta ministro pri defendo D.Ustinov, ke Finnlando aliĝu al komunaj, sovet-finnaj militekzercoj.

.

Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo

Moderna kaj eleganta “Finlandia Halo” en Helsinki, kie okazis la konferenco.

La menciita KSKE okazis fine de julio 1975 kaj estis subskribita la 1-an de aŭgusto, samjare. Kun partopreno de 35 eŭropaj ŝtatoj kaj Usono kun Kanado, la konferenco estis grava paŝo al redukto de malstreĉoj dum la malvarma milito. Tiutempe, la prezidento de Aŭstrio estis esperantisto, s-no Franz Jonas.

” Kiam Finnlando siatempe aktive engaĝiĝis por la kunvoko de la konferenco pri sekureco kaj kunlaboro, niaj motivoj estis evidentaj. Farinte tiel, ni kredis agi celante antaŭenigi komunajn klopodojn kaj samtempe firmigante nian propran sekurecon. La neŭtralaj kaj nealiancitaj landoj havis ja entute pozitivankaj ĝenerale rekonitan rolon en tiu ĉi laboro. La “operacia” /prepara fazo de KSKE (Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo) daŭris pli ok kvar jarojn. Ĝi klare monris, ke ĝuste la malgrandaj eŭropaj landoj havas multon komunan – malgraŭ la diferencoj en geografia situo, sociaj sitemoj kaj aliancaj ligoj.”

“Realigon de tiu ĉi principo celis ĝuste nia iniciato pri KSKE. La konferenco fariĝis nova forumo, kiu laŭ nia koncepto akcelis ankaŭ solvadon de sekurecproblemoj, vivgravaj al ni. Nia iniciato pri KSKE siamaniere estis aŭdaca. Ja Finnlando submetis sian neŭtralecan politikon kvazaŭ al fajrobapto. Se nia propono estus reĵetita, oni povus ĝin interpreti kiel malkonfidon al nia politika neŭtraleco. Ĝia malakcepto povus kaŭzi forperdon de la internacia prestiĝo, kiun ni ĝuis. Okazis tamen alie kaj hodiaŭ ni finnoj ne bezonas embarasiĝi pro la rezultoj de nia laboro. Iam pridisputita, periferia konfliktejo fariĝis ponto inter Oriento kaj Okcidento”.

.

Supre: 1 – Interna kunvenejo de la “Finlandia Halo”. 2 – Inter la 37 subskribintoj, estis ambaŭ ŝtatestroj de la okcidenta Federala Germanio kaj de Germana Demokratia Respubliko.

Personaj kontaktoj

Dum sia multjara kariero, Urho Kekkonen konatiĝis kun la plej gravaj politikistoj de tiu epoko. Krom oftaj kontaktoj kun la najbarlandaj prezidentoj kaj reĝoj en Skandinavio kaj la sovetiaj ŝtatestroj, li interparolis interalie kun: U Thant– la ĝenerala sekretario de UN, franca prezidento Charles de Gaulle, usona John Kennedy, jugoslava Josip Broz Tito, pola ŝtatestro W.Gomułka, hungara János Kádár, austria R. Kirchschläger, papo Paŭlo la 6a kaj la aliaj, ekz. kun la ĉefaj politikistoj de ambaŭ germanaj ŝtatoj (FRG kaj GDR) kaj tiuj el Irano, Turkio, Kanado, Usono, Meksikio, Brazilo… Jen liaj rimarkoj al tiu temo:

“De tempo al tempo la prezidento de la finnlanda respubliko estas kritikata pri tio, ke li flegas rilatojn kun eksteraj landoj (precipe kun Sovetunio) en kunligo de diversaj personaj renkontiĝoj. Tio ne estas tipa nur por la finno-sovetiaj rilatoj. Ilia rolo fariĝas ĉiam pli grava, ĉar al gvidaj ŝtatistoj ĝi prezentas eblecon por frutkodonaj pens-interŝanĝoj.”

U.Kekkonen kun la prezidento de Jugoslavio Josip B. Tito

La ekstera politiko ne estas papera nocio, nek ties plenumantoj nur aŭtomatoj. Ili estas homoj, karno kaj sango, kaj oni povas proksimiĝi al ili kiel al homoj. En tiuj ĉi vid-al-vidaj interparoloj ni povas aperte kaj sincere prezenti faktojn kaj opiniojn pri niaj propraj aferoj. (…) Estas memklare, ke realigante nian politikon al Sovetunio ni devas resti fidindaj finnaj patriotoj, kiuj persistas ĉe la interesoj de nia propra lando kaj sen ofendi Sovetunion. Dum tiuj interparoloj mi ĉiam povis elmeti la starpunkton de Finnlando malferme kaj rekte. Nenia premo ekzistis flanke de nia granda partnero kaj la faritaj interkonsentoj ne kontraŭis la interesojn de Finnlando. Laŭ tiu vojo de malfermiteco ni sukcesis atingi fidon kaj bonan kunlaboron internaci-skale.”


Prezidento John Kennedy bonvenigas s-ron Kekkonen kaj lian edzinon (la dua de maldekstre, apud s-ino Jacqueline Kennedy) en flughaveno. La aviadilo el Helsinki surteriĝis en Usono, la 16an de oktobro 1961.

“Okaze de mia vizito en Usono, ties prezidento konstatis, ke Finnlando povas esti amiko de Usono sen esti malamiko de iu ajn nacio. Tio fakte povas esti la principo reganta ĉie en la interŝtataj rilatoj. En tio ĉi, nian konduton diktas politiko de neŭtraleco. (…) La gvidlinio de la finna politiko pruvis, ke ni ne povas solvi niajn sekurecproblemojn serĉante ŝirmon de unu gradpotenca alianco kontraŭ la aliaj. Inverse, ni decidis resti ekster la intereskonfliktoj de la grandaj potencoj kaj kulturi bonajn rilatojn al ĉiuj ŝtatoj.”

(Daŭrigota)

________________________________

………

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: