La finna vojo (parto 1)

La finna vojo (parto 1)

Finlando baldaŭ organizos la 104-an Universalan Kongreson. Tio estos jam la kvara UK en Finnlando, ĉar tie okazis la tri antaŭaj en jaroj 1922, 1969 kaj 1995. Ĉe tia okazo ni prezentas al vi kelkajn artikoletojn dediĉitajn al tiu lando, ĝia kulturo kaj al du eminentaj finnoj: multjara ŝtatestro kaj unu meritplena esperantisto.

.

Se ni legas ion aŭ rigardas filmon pri Finnlando, tiam plej ofte videblas ĝia magie bela, lagoza naturo (riĉega je lagoj) naturo, saŭna banejo kaj sporteca vivstilo de finnoj. Sed ekzistas ankaŭ io pli profunda en tiu lando kaj ties nacio. Kvankam situita en la plej fora angulo de Eŭropo, Finnlando ludis tamen gravan rolon en la nuntempa historio de la kontinento.

Temas nome nome pri aktiva neŭtraleco, la tre specifa trajto de ĉi tiu lando. La ĉefa arkitekto de tia politiko estis Urho Kekkonen, homo kun vastaj horizontoj – kvarfoje reelektita prezidento de Finnlando, kun ĉiam pli vasta popola subteno. S-ro Kekkonen prudente gvidis la eksteran politikon de Finnlando tra malkvietaj kaj foje danĝeraj tempoj. Dum lia prezidenteco, Finnlando atingis altan prestiĝon sur internacia nivelo. Apogeo de lia vivoverko estis sendube la KSKE (Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo), kies fino okazis – danke al liaj klopodoj – en Helsinko 1975, pri kio vi legos en la dua parto.

.

Por sekurigi suverenecon de Finnlando kaj firmigi pacon ni devas, antaŭ ĉio, esti bonaj finnoj. (Urho Kekkonen)

Urho naskiĝis komence de la pasinta jarcento en vilaĝo Pielavesi (meza Finlando), en farmista familio. Eble tiam li eklernis pensi konkrete, laŭ kamparana racio. Urho frue ekaktivis en Agrara Ligo, ĉar ekde junaĝo interesis lin politiko.

Unue Urho laboris kiel ĵurnalisto en provinca urbeto Kajaani kaj sekve studis juron ĉe Helsinka Universitato. Tiutempe li praktikis intense atletikonkaj estis Finnlanda ĉampiono en altosalto. Diplomiĝinte, la juna juristo eklaboris por Asocio de Vilaĝaj Municipoj / Komunumoj kaj kvin jaron poste akiris en Helsinki doktorecon pri juro. Tiel komenciĝis lia multjara kariero de ŝtatisto: unue ministro pri eksteraj aferoj, sekve pri justeco, ĉefministro kaj poste la prezidento.

.

*

Plue sekvos multaj surpaperigitaj pensoj de s-ro Kekkonen prenitaj el lia libro, verkita printempe 1980, do post jardekoj de politikista kariero. (Tiuj fragmentoj konsistas el diversaj frazoj, kunigitaj laŭteme kaj tajpitaj kursive). Kiel ŝtatestro, li atestis aŭ eĉ partoprenis en multaj dramaj eventoj de la pasinta jarcento. Esperanta titolo de la libro estas “La finna vojo“, originale titolita Tamminiemi – same kiel nomo de la prezidenta rezidejo.

Tamminiemi – la domo de finnaj prezidentoj. Nuntempe troviĝas tie muzeo de Urho Kekkonen.

NEŬTRALECO

Neŭtraleco signifas unue strebadon ne miksiĝi en disputojn inter aliaj ŝtatoj kaj due – klopodojn por mildigi politikajn streĉojn kaj serĉi pacan solvadon de konfliktoj. Laŭ tiuj ĉi principoj, la neŭtraleco de Finnlando fariĝis pozitiva kaj konstanta elemento de la ekvilibro en Eŭropo. Neŭtralecan politikon ne eblas efektivigi pasive, ĉar ĝi ne estas apenaŭ valoro en si mem. El tio ĉi sekvas, ke ni ne restas neŭtralaj koncerne pacon kaj militon. Nia politiko estas por paco kaj kontraŭ milito“.

.

Konservante suverenecon kaj akcelante paco de nia lando ni volas flegi samtempe bonajn internaciajn rilatojn. Tial do, ekstera politiko de Finnlando ne estas ŝnurdanco nek ludado per kontraŭecoj inter Oriento kaj Okcidento. Tion oni devas elstarigi kiel eble plej klare. Multfoje aŭdiĝis la deziro, ke Finnlando povu elmeti proponon, kiuj havus ŝancojn fariĝi akceptita internacie. Ni povas diri ke, la finna vojo de neŭtraleco kreas kondiĉojn por tiaj servoj al la internacia komunumo, kiajn aliaj ŝtatoj eble ne povas fari. Ni evitu ĉion kio servas por sproni kontraŭdirojn en la internacia vivo kaj ni laboru por ĉio, kio repacigas konfliktojn kaj proksimigas popolojn“.

HEREDAĴO de la MILITO

Ĉi tie oni refreŝigu kelkajn faktojn el aŭtuno 1944, en la tempo tuj post la armistico, por kompari la fonon kaj ekonomian situacion kun la nuna Finlando. Nordfinnlando estis ekstermita de la germanaj trupoj laŭ la kruela taktiko de bruligita tero. Pro la teritoriaj cedoj la fervojoj perdis kvinonon de sia longo kaj eĉ pli de siaj surrelaĵoj. Loĝantaro de la perditaj regionoj (ĉ. 500,000 homoj) devis translokiĝi trans la nova limo kaj Finnlando devis organizi al ili loĝlokojn. Preskaŭ 10 procentoj de finnoj estis falintaj. Ili apartenis al niaj plej junaj laborkapablaj civitanoj. Ni perdis grandajn areojn kaj ekomomiajn valorojn lige kun ili. De la komerca floto restis nur triono. Aldone, Finnlando estis devigita pagi pezajn militkompensojn. Tiutempe, grandan parton de MezEŭropo kovris la postmilitaj ruinoj kaj la milionoj da familioj perdis siajn patrojn aŭ fratojn. Ankaŭ Finnlando lernis multon el tiu tragedio kaj ni decids fari ĉion por eviti ĉian riskon de milito“.

Kabano en kiu naskiĝis Urho Kekkonen

TRAKTATO de AKI

En jaro 1948 nia registaro subskribis kun Sovetunio Traktaton pri Amikeco, Kunlaboro kaj Interhelpo (AKI). La internacipolitika celo de la AKI-traktato estis bridi la plivastiĝon de militpsikozo kaj firmigi kondiĉojn de paco favore al ambaŭ kontraktintaj flankoj. Mia flanke necesas akcenti la egalvaloron de tu trajtoj en tiu ĉi procezo: sekureco kaj kunlaboro. Ili estas du flankoj de sama medalo“.

La originala dokumento de AKI diras i.a. ke:

  • En la enkonduko al AKI-Traktato, estas rekonita la rajto de Finnlando teni sin ekster la konfliktoj de la grandpotencoj.
  • Tamen, kiam Sovetunio (tra finna teritorio) aŭ Finnlando mem fariĝos celo de armita atako fare de Germanio aŭ de alia ŝtato alianca kun ĝi, tiam Finnlando fidele al siaj sindevontigoj batalos kiel suverena ŝtato por rebati la atakon.
  • En aliaj kazoj la traktato ne devoligos Finnlandon al la milito kaj ĝia registaro penos ĉiumaniere reteni sian neŭtralecon.
  • La du ŝtatoj /= Altaj Partioj/ konfirmas la sindevigon – subskribita en pactraktato (Parizo, la 10an de februaro 1947) – ne fari ligojn nek partopreni aliancojn, kiuj estas direktitaj kontraŭ la alia Alta Partio.
  • Finnlando kaj Sovetunio respektos la reciprokan sendependecon, suverenecon kaj ne miksiĝos en internajn aferojn de la alia ŝtato. Ambaŭ registaroj decidas konstante kunlabori por disvolvado de ekonomiaj kaj kulturaj rilatoj inter Sovetunio kaj Finnlando.

Farite en Moskvo, la 6an de aprilo 1948 en du ekzempleroj: finna- kaj ruslingvaj.

.

Urogalo aŭ taŭra koko (Tetro urogallus) estas granda birdo el familio fazanedoj, tre populara en arbaroj de Skandinavio.

AKI aludas pri la ‘fantomoj de pasinteco’ kiujn kaŭzis Germanujo (1939-1945). Tio kompreneblas, ĉar la dokumento estis ratifita baldaŭ post la 2a mondmilito. Nuntempe ja Finnlando havas bonajn rilatojn kun ambaŭ germanaj ŝtatoj. /.. / Laŭ tempopaso, en la finnaj-sovetiaj rilatj kreskis reciproka respekto kaj internajbara amikeco, sekvinta de vera stato de paco. La reciproke konfida rilato, baziĝanta sur la AKI-Traktato ne limigis nian suverenecon sed male, ĝi firmigis nian internacian pozicion kaj ŝtatan sendependecon.

Forviŝante spekulaciojn pri nia sekurecpolitika linio, la traktato stabilis nian internacian pozicion kaj tiel kontribuis al evoluigo de niaj rilatoj kun aliaj landoj – konforme al niaj celoj kaj interesoj. /.. / Tio ne estis facila. Post la milito, la ĉefministro Paasikivi foje devis aŭskulti paroladon de iu parlamentano, kiu akre atakis la eksteran politikon de la registaro. Kiam fine Paasikivi ricevis parolvicon, li admonis la parlamentanon iri hejmen, meti mapon antaŭ sin kaj rigardi, kie situas Finnlando. Tiu ĉi admono utilas ankoraŭ hodiaŭ – al ciu finna civitano” .

NIAJ RILATOJ KUN SOVETUNIO

Niaj ago sur internacia areno ne kontraŭas la politikon de Sovetunio, kiu de sia flanko ne malhelpas nin fari tion, kio utilas por Finnlando. Mi rigardas grava, ke oni sukcesu enradikigi en la soveta popolo kaj ties gvidantaro la firman koncepton pri la speciala pozicio de Finnlando pri ĝia stabila politik-linio. Post la militfino aperis ĉe ni ankaŭ tia malespera fanatikismo, kies partianoj estus pretaj komenci novan militon kontraŭ Sovetunio. Iuj fantaziumis ke okcidentaj landoj apogos tion, ĉar la venkintoj de la mondmilito baldaŭ falos en reciprokajn disputojn. Mi ne apartenis al tiuj naivuloj, ĉar jam dum la milito mi venis al konkludo, ke Sovetunio restos grandpotenco kaj tiu ĉi fakto diktos la neprajn realaĵojn de la geopolitika pozicio de Finnlando.

Prezidento Kekkonen klarigas la starpunkton de Finnlando al soveta ŝtatestro Nikita Ĥruŝĉov (meze, apud Kekkonen). Maldekstre staras Leonid Breĵnev, kiu gvidis Sovetunion en jaroj 1964-1982.

Post jaroj nia komerco kun Sovetunio stabile progresis je profito ambaŭflanka. De nia orienta najbarlando, Finnlando aĉetis du trionojn de la importenda energio. Tio certigis, ke uzado de la krud- kaj brulaĵmaterialoj estis seninterrompe al ni disponeblej. Signifoplena estis la unua finna-soveta projekto de la elektrejo Jäniskoski en la rivero Patso (100 km okcidente de urbo Murmansk). La konstruistoj malfermis tie vojon al miloj da finnaj viroj kaj virinoj kiuj povis partopreni en multaj aliaj projektoj translime. Ĉiuj komprenis kiel gravas, ke Finnlando kapablu persisti sur la merkatoj de Sovetunio. Rezulte, la ekstera politika linio de Finnlando ĝuas hodiaŭ pli unuaniman subtenon ol iam ajn antaŭe”.

La vojo de neŭtraleco estas foje tre mallarĝa kaj tiam oni veturu singardeme. Sur la foto: La “natura ponto” inter lagoj Puruvesi kaj Pihlajavesi (sudorienta Finnlando).

“Se nia lando fariĝos ies alarmopreta aliancano ĉelime kun Ruslando, tiam ĉi tie ekestos konstanta batalkampo – kiam ajn la grandpotencoj okazigus militon. Kaj por lando malgranda kiel Finnlando, ne licas ludi per la sorto de nacio“.

NORDIO (Nord-Eŭropo)

Por ni finnoj estas tamen netoreleble forgesi, ke ni apartenas al Nordio (= Skandinava Duoninsulo kaj Islando). La kvin nordeŭropaj landoj kiuj formas Nordion estas ligitaj tradicie sur kultura, ekonomia kaj socia terenoj sed politike ili iras laŭ individuaj direktoj. Tri elinter ili: Norvegio, Danlando kaj Islando estas membroj de NATO, dum Svedio kaj Finlando restas neŭtralaj. Malgraŭ tiuj diferencoj, niaj nordiaj landoj havas propran identecon, per kiu formiĝas originala komunumo, ne nur geografie sed ankaŭ socie.

Landoj-membroj de Norda Konsilio

Komence de la 1950aj jaroj aperis la ideo koncentrigi kunlaboron de Nordio sub la nomo de Norda Koncilio. Nia tiama prezidento Juho Paasikivi decideme rifuzis membriĝon de Finnlando al ĝi. En 1954, la registarojde Norvegio, Danlando, Svedio kaj Finnlando interkonsentis pri komuna labormerkato. Kun paso de jardekoj, multegaj finnoj elmigris najbarlanden, eĉ tute sen plano kaj celo. Ili estis ĉefe homoj junaj kaj vitalaj, la loĝantara strukturo de la devenregiono tiom misformiĝis, ke la socia kaj ekonomia kondiĉoj estis damaĝitaj. Tian ĉi daŭran forperdadon de vivoforto Finnlando ne povas toleri.

.

En 1968 la danoj proponis striktan ekonomian kunagadon inter la nordiaj landoj, kio estis ĉie akceptita pozitive. Ĉe la komenca entuziasmo oni tamen forgesis, ke malgraŭ la simileco en la ekonomia vivo, ĉiu nordia lando havis proprajn interesojn speciale gardendajn, kiuj kontraŭdiris la intereson de iu alia.

La ĝeneralaj kunsidoj de NK ŝvelis jaron post jaro, kunmetitaj en formalaĵoj. La delegitaroj kreskis tro grandaj kaj naskis montojn da dokumentoj. Sed la efektivaj rezultoj restis relative malmultaj. Rezulte, el Nordek fariĝis nenio, kiel mi memoras“.

EŬROPO

Eŭropaj landoj egalas, tamen malsamas. La riĉaĵo de nia kontinento troviĝas ĝuste en la multo de ĝiaj politika vivo, ekonomio kaj kulturo, kio permesas al ĉiu lando elekti mem sian vojon. Gravas rekoni, ke ke la mlgrandaj landoj ankaŭ havas vivgravajn interesojn kaj nacian memestimon. Mezeŭropo, sufiĉe proksima al ni, estas la regiono, kies evoluon Finnlando devas konstante apogi.

La konstruata internacia aŭtovojo VIA BALTICA kuniĝos en Bjalistoko kun la alia ĉefvojo VIA CARPATIA (videbla supre). La du grandaj ŝoseoj ligos Finnlandon kun Balkanaj landoj, Grekio kaj Mediteranea Maro.

Ni volas kunkrei – regione kaj en la tuta Eŭropo – tian pacan ordigadon, kiu certigus la vivinteresojn de ĉiuj ŝtatoj. Oni efektivigis komercajn aranĝojn, kiuj donas al Finnlando ŝancon je sendiskriminacia komerco en Eŭropo, same kun ties orientaj kiel kun okcidentaj landoj. La sekreto de nia orientpolitiko kuŝas en absoluta honesteco. Ni ne efektivigas duvizaĝan politikon, nome niaj paroloj kaj faroj ne estas malsamaj aferoj. Por konfido oni devas konstante laboradi. Ni devas ankaŭ prizorgi ĉiam, ke la reciproka fid-rilato ne limiĝu nur je gvidaj ŝtatistoj kaj fakuloj, sed atingu ankaŭ vastajn tavolojn de popolo“.

(Daŭrigota)

__________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: