NOVA URBO – Decembro 1918

NOVA URBO – Decembro 1918

Antaŭ 100 jaroj finiĝis la unua mondmilito, en kiu kontraŭbatalis la du ŝtat-aliancoj:

  • Centraj Imperioj / Centraj Potencoj – Germana Imperio (la t.n. “Dua Regno” ge: Zweites Reich*) kaj Aŭstro-Hungario (sarkasme nomita “Opereta Imperio”), helpitaj de Otomana Imperio /Turkio kaj de Bulgario;
  • Triopa Entento – Francio (Triple-Entente), Britujo (Triple Entente) kaj Rusio (Troita Antanta /Троита Антанта).  Al ili poste aliĝis Belgio, Rumanio, Grekio kaj Serbio.

KRISTNASKA MILITPAŬZO

La milito daŭris pli ol 4 jarojn kaj 3 monatojn, dum kiuj preskaŭ 9 milionoj mortis, 21 milionoj estis vunditaj kaj ĉ. 8 milionoj pereis (perdiĝis).  Fino de la milito kaŭzis disfalon de la imperioj, kio signifis komencon de la nova historia epoko.  El tiu periodo memorindas aparte unu optimista evento.  Temas pri la “Kristaska Militpaŭzo” (ang: Christmas truce, fr: Trêve de Noël, ru: Roĵdestvenskoje pjeremirie /Рожде́ственское переми́рие ge: Weihnachtsfrieden.

Maldekstre: La tiutempa afiŝo ilustras la tri ĉefajn virtojn kiel simbolo de la Triopa Entento (1. KREDO = ortodoksa kruco por Rusio – meze; 2. ESPERO = ankro por Britujo – dekstre kaj 3. AMO = koro por Francio, maldekstre).

En la Kristnaska Vespero 1914, okazis la unua provo de “fratiĝo” inter la germanaj soldatoj kaj fusilistoj el Kimrujo (okcidenta lando en brita insulo), kiujn komandis kapitano Stockwell. La oficiroj de ambaŭ malamikaj flankoj unue konsentis ne uzi pafilojn ĝis la mateno de la dua festotago (08:30, la 26an de decembro). Dum tiuj tagoj, la soldatoj restu en la tranĉeoj sed ne pafu. Sekve, la germanoj alportis abian arbon, lumigis ĝin per lampetoj kaj komencis kanti siajn kristnaskajn kantojn. Ĉe la alia flanko de la fronto eksonis ankaŭ la britaj.

Historia foto farita dum la memorigata militpaŭzo.

En tiel nekutima atmosfero, la oficiroj de ambaŭ malamikaj batalionoj permesis, ke la soldatoj renkontiĝu inter la tranĉeoj, sur neŭtrala grundo nomata tiutempe  “nenies teritorio” (ang: no man’s land). Laŭ kelkjarcenta tradicio, oni decidis interŝanĝi la kristaskajn donacojn kaj la germanoj alportis barelon de biero. Reciproke, la britoj regalis ilin per specialaj kukoj (angle: Christmas pudding) kaj drinkaĵo. Sekvis plua inter-donacado, dividata el pakaĵoj, kiujn la familioj sendis al la fronto, por siaj edzoj, patroj, fratoj aŭ fianĉoj. Sur la “nenies lando” aperis cigaroj, bongustaj kukoj, viando kaj kelkaj boteloj kun brando. Oni planis organizi eĉ futbalan matĉon, sed la pliko difektiĝi je pikildrato.

Informo pri tiu paca pŭzo atingis la britajn ĉefkomandantojn nur en la unua tago de Kristansko kaj rapide disvastiĝis inter la soldataro. Matene la 26an de decembro, venis la horo 08:30 kaj neniu bruo rompis la pacan silenton. La soldatoj ne rapidis batali kaj pafi. En kelkaj lokoj la militpaŭzo daŭris eĉ ĝis la Novjara Tago de 1915. Fine oni rompis ĉiuj kontaktojn inter la diversnaciaj soldatoj kaj devigis ilin ekmiliti. Speciale trejnitaj solpafistoj celpafis ambaŭflenken kontraŭ la soldatoj, kiuj provis denove kontaktiĝi trans la tranĉeoj. Baldaŭ ĉe la germana flanko aperis novaj taĉmentoj, kies soldatoj nenion sciis pri la Kristnaska Militpaŭzo kaj pretis senhezite uzi la armilojn je ĉiu ordono.

Simila iniciato pri la Kristnaska Militpaŭzo aperis en la suda fronto, inter la ŝtatoj de Balkana Duoninsulo (eble ni povas nomi tiun regionon Balkanio, kiel Skandinavio en la Nordeŭropo).  Ĉu tiu ideo realiĝis tie?  Ni ne trovis konkretajn informojn pri tio.  Decembre 1915, oni provis denove celebri la Kristnaskan Paŭzon ĉe vilaĝo Neuve-Chapelle (proksime al franc-belga landlimo).

Britaj soldatoj blindigitaj per iperito.  Ypres, 1915:  ekde tiam oni nomas tiun mustardan gason “IPERITO”.

La provo halti pafadon malsukcesis – inter alie pro tio, ke samjare la germanoj uzis mortigan venengason apud la belga urbeto Ypres.  Rezulte, miloj da britaj kaj kanadaj soldatoj estis terure vunditaj aŭ mortis sufoke.  Uzado de vevengasoj signifis rompon de la internacia juro kaj ĝiaj normoj, establitaj per Ĝenevaj Konvencioj.  Malgraŭ tio, ekde jaro 1916 Germanujo – por siaj armeoj – komencis produktadon de tiu gaso je industria skalo.

Disvastigo de la bataloj kaj kelkjara “daŭripovo” igis ĝin nomi “Granda Milito”. Malgraŭ la grandeco tiu tragedio kaj suferado de milionoj, la Kristnaska Militpaŭzo mem eniris la historion kiel esperlumo dum tiu obskura periodo de la homaro.  Samjare kun la bataloj ĉe Ypres, franca verkisto kaj pacdefendanto Romain Rolland ricevis Nobel-premion.  Li apogis lernadon de Esperanto kaj – kiel protesto kontraŭmilita – verkis malfermitan leteron al politikistoj kaj titoligis ĝin  “Al forbuĉataj popoloj”.

Nun io por kolektantoj

Supra foto, maldekstre: En la milito partoprenis ankaŭ kanada armeo, kies kvar divizioj sukcese defendis francan altaĵon Vimy apud urbeto Arras. Por memorigi tiun eventon, ambaŭ landoj eldonis komunan serion de poŝtmarkoj. Dekstra ilustraĵo: Nuntempe staras tie impresa monumento, kiun montras arĝenta monero, supre.

Meze de la ĉijara novembro, tiun ĉi 100an datrevenon celebris en Parizo estroj de la ŝtatoj, kiuj partoprenis en la unu mondmilito.  Cetere, en la tiamaj armeoj servis juna franca oficiro Charles De Gaulle, la britan mar-armeon gvidis ties ĉefadmiralo Winston Churchill kaj en la germana armeo servis kaporalo Adolf Hitler.  Ili okupis la ĉefajn postenojn en siaj landoj poste, dum kaj/aŭ post la sekva – dua mondmilito.

Artaj verkoj

En jaro 2005, Francio produktis 116-minutan filmon pri la Kristnaska Militpaŭzo kaj oni prezentis ĝin samjare dum la renoma Filmfestivalo en Cannes. La filmon reĝisoris Ch.Carion sub la titolo Joyeux Noël (eo: Ĝojan Kristnaskon /an: Merry Christmas /ru: Счастли́вого Рождества́ – Sĉastlivogo Roĵdestva /ge: Fröhliche Weihnachten).

La scenoj estis filmigitaj en Francio, Britujo, Belgio, Germanio kaj Rumanio. Jen la herolda filmeto:

Pri ĉi tiu unika evento oni kreis ankaŭ teatraĵojn, multajn pentraĵojn kaj kantojn. Jen unu el ili: “Pipoj de paco” kiun kantas eksa membro de la mondfama muzikgrupo The Beatles – (3:46) https://www.youtube.com/watch?v=rLxBpb9t-6w .

Klarigoj

  1. La Duan Germanan Regnon (II Deutsches Reich) establis prusa ĉefministro O.Bismarck, kiu fariĝis baldaŭ ĝia kanceliero. Bonvolu ne konfuziĝi kun la Tria Germana Regno (Drittes Reich) kies kanceliero estis Adolf Hitler ĝis jaro 1945.
  2. Aŭtune 1918, kapitulacis laŭvice:  Bulgario – la 29an de septembro;  Turkio – la 30an de oktobro;  Aŭstrio – la 4an de novembro kaj Germana Imperio – la 11an de novembro.  Tiu lasta dato estas oficiale agnoskita kiel fino de la unua mondmilito.  Rezulte, liberecon akiris la okupitaj ĝis tiam landoj de Mez- kaj Sud-Eŭropo:  Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio.  Bedaŭrinde, ili ne longe ĝuis tion, ĉar fine de la 1930aj jaroj denove fariĝis la objekto de la germana agreso kaj okupacio.
  3. La unuan mondmiliton oni nomis “Granda milito” (an: Great War, frGrande Guerre) pro enarmigo de milionoj da soldadoj kaj amasa mortigado – per modernaj maŝinoj kiel tankoj, aviadiloj, batalŝipoj, aŭtomataj pafiloj, venena gaso kaj grandegaj kanonoj. Tiam neniu ankoraŭ sciis, ke post 21 jaroj eksplodos la sekva – 2a mondmilito, kiu disvastiĝos ankaŭ al aliaj kontinentoj.  Ĝi estis multe pli kruela kaj neniel ŝparis la vivon de sendefendaj civilaj personoj.  Eĉ kontraŭe – tiam okazis la genocido de tutaj popoloj.  Dum la 6-jara periodo, la 2a mondmilito kaŭzis morton de pli ol 70 milionoj.
  4. Hodiaŭ oni eble miras:  kial Bulgario batalis samflanke kun la turka Otomana Imperio, kiu invadis kaj okupis la Balkanajn landojn dum 500 jaroj? Esperantistoj povas pri tio legi en interesa libro “Sub la jugo” kiun verkis eminenta bulgara verkisto Ivan Vazov.  La profito estos duobla.  Unue: per klasika literaturo, oni povas lerni pri suferado de la nacioj vivantaj en Balkana Duoninsulo.  Kaj due: pro la tre bona E-traduko, oni certe plibonigos sian lingvokonon.  Por la komencantoj, ni rekomendas belan bildstrion “Steloj de Eger” kiun eldonis Hungara E-Asocio.  Tiu libreto, samkiel 157-minuta filmo, aperis  surbaze de la romano, kiun verkis Géza Gárdonyi.
  5. Ni uzas iom ironie la modan nuntempe (mis-)esprimon “daŭripovo” kiun ripetas koruse ĉiuj amaskomunikiloj, sen klara kaj plena difino pri kio temas.

.

Ĉi tie vi povas rigardi la filmeton kun la teksto en kelkaj lingvoj – (1:51) https://www.youtube.com/watch?v=4j4ye_Djhs0 .  Fone aŭdiĝas la populara germana Kristnaska kanto O Tannenbaum (“Abio vi”), kies originalan kaj esperantan tekstkojn vi povas legi ĉi-sube.

O Tannenbaum, o Tannenbaum,
wie treu sind deine Blätter!
Du grünst nicht nur zur Sommerzeit,
Nein auch im Winter, wenn es schneit.
O Tannenbaum, o Tannenbaum,
wie treu sind deine Blätter!
Abio vi, abio vi, kun foliar’ fidela!
Abio vi, abio vi kun foliar’ fidela!
Vi verdas ne nur en somer’
Sed eĉ dum vintra neĝveter’
Abio vi, abio vi kun foliar’ fidela!

O Tannenbaum, o Tannenbaum!
Du kannst mir sehr gefallen!
Wie oft hat nicht zur Weihnachtszeit
Ein Baum von dir mich hoch erfreut!
O Tannenbaum, o Tannenbaum!
Du kannst mir sehr gefallen!

Abio vi, abio vi al mi tre multe plaĉas.
Abio vi, abio vi al mi tre multe plaĉas.
Ho, kiom ofte ĝojis mi
En la kristnaska bril’ de vi!
Abio vi, abio vi al mi tre multe plaĉas.

O Tannenbaum, o Tannenbaum!
Du kannst mir sehr gefallen!
Wie oft hat nicht zur Weihnachtszeit
Ein Baum von dir mich hoch erfreut!
O Tannenbaum, o Tannenbaum!
Du kannst mir sehr gefallen!

Abio vi, abio vi instruon donas bonan.
Abio vi, abio vi instruon donas bonan.
Espero kaj la konstantec’
Konservas forton de junec’.
Abio vi, abio vi instruon donas bonan.

Germane https://www.youtube.com/watch?v=HbU3yzruQ14

France https://www.youtube.com/watch?v=j8jHSLwRS74

Itale https://www.youtube.com/watch?v=CEn4cPeVLEA

Angle https://www.youtube.com/watch?v=gwgot1jKcXU

Hispane https://www.youtube.com/watch?v=oirrPQKn9t4

La melodio aŭdeblas en multaj landoj, eble ankaŭ en la via?  Se vi trovas ĝin, eĉ kun la ŝanĝita teksto – bonvolu sendi ĉi tien kaj ni volonte kompletigos la supran liston.  Okaze de la proksimiĝanta nova jaro, ni forte disvastigu la bondeziron – ne nur en la nomo de esperantistoj, sed de ĉiuj honestaj homoj:

Pacon sur la Tero!

Ja tion ni bondeziras al vi mem, al viaj familioj kaj geamikoj.  Kaj dum la ĉijara festo ni ne forgesu pri la suferantaj homoj en Sirio, Palestino, Irako, Venezuelo kaj en multaj aliaj lokoj, kie okazas militaj konfliktoj.  Se iu tradukos ĉi tiun artikolon al naciaj lingvoj, kaj tiel vi uzos ĝin – certe via mesaĝo estos multe pli forta kaj utila, ankaŭ por Esperanto.

Fine de ĉi tiu artikolo – la sceno el filmo “Joyeux Noël”

Antaŭ jardekoj, svisa esperantisto Numa Droz sendadis leteron, tajpitan sur belega kaj luksa papero, sur kiu troviĝis lia arda alvoko por paco.  Unu el la postuloj sonis:  “Oni faru ĉion ke, ĝis la jaro 2000, neniu armeo ekzistu sur la Tero”.  Hodiaŭ ni scias, ke la certaj politikistoj elektis la kontraŭan direkton.  Eĉ se tiu alvoko estis nur naiva revo, ĉu iu memoras tiun samideanon? Kopio de lia letero estus interesa dokumento en historio de la E-movado.  Onidire, grandaj ideoj neniam pereas.

___________________________________

Kune por Eŭropo

Fariĝis jam la tradicio, ke meze de ĉiujara novembro okazas renkontiĝo “Kune por Eŭropo”. Ĝis nun ĝin organizis diversaj urboj: Ottomaring, Stuttgart – dufoje, Romo, Bruselo, Munkeno kaj Vieno. En lasta novembro, tiu renkontiĝo estis organizita en Prago.

This image has an empty alt attribute; its file name is kune-11a.png

La novembran vesperon skuis la frosto, kiu tamen ŝajnis degeli pro la miloj de kandel-flamoj, transdonataj de la homoj kolektiĝintaj surstrate en Prago. Aŭskultante konceretan muzikon sur la placoj, junularo kaj plenkreskuloj, samkiel gepatroj kun siaj infanetoj surbrake – ili povis rigardi, rave impresitaj per la lumigita Ponto de Karol.

This image has an empty alt attribute; its file name is prag-pont-2.jpg

Ankaŭ nia malgranda grupo restis kelkajn tagojn tie, post fino de la tradicia renkontiĝo “Kune por Eŭropo”. Atmosfero de tiu tago absorbis nin komplete kaj, parolante pri la impresoj, ni konsentis ke estos malfacilos forgesi la sperton de aŭtentika amikeco.

Tiam mi ekkomprenis la diferencon inter individuemulo kaj persono. La unua zorgas ĉefe pri siaj propraj avantaĝoj, dum la matura persono kapablas pensi kaj agi ankaŭ konkorde al bono de la socio. La devizon “Kune por Eŭropo” ni vidas kiel konkretan defion kiu gvidas al difinitaj celoj. Ni sukcesis jam formi la interkulturan reton, kiu ligas multajn eŭropanojn trans bariloj de landlimoj, sistemoj kaj lingvoj.

This image has an empty alt attribute; its file name is kunE-7.png

Ni laboras kiel en laboratorio de diversaj tradicioj kaj kulturoj. Per nia aktivado kreiĝas la preludo al universala amikeco. Al tiuj ĉi agoj ni invitas ankaŭ la politikistojn por ke la kontinento estu ‘komuna domo de nacioj kaj familio de popoloj’. Ni konstruas la kulturon de unueco kaj, simile al gisto por pano, ni renovigas la animon de la tuta kontinento. Jen la grandioza perspektivo! 

This image has an empty alt attribute; its file name is kunE-1.jpg

_____________________________

.

La Torĉo:

Transiru obstaklojn !

La simpatiuloj de ĉi tiu rubriko povis legi multe pri la plej grandaj eventoj kiel ekz. Olimpikoj, Futbala Mondĉampionado aŭ Mondaj Ludoj. Nun ni publikigas iom da pensoj pri utileco de sportado, same por individua bonfarto kiel por la socia. Tion montras rakonto pri organizado de sportaj aktivecoj inter la strat-infanoj en Brazilo.  (Vd: en la dua parto de ĉi tiu artikolo).

Sportmeet Kongreso 2018

Multaj konscias pli kaj pli, ke sporto ludas hodiaŭ gravan rolon en rompado de bariloj inter homoj de diversaj kulturoj, nacioj kaj sociaj sistemoj. Laŭ sia originala naturo, sporto estas tia kampo de aktiveco, en kiu oni alfrontas limitecojn kaj volas ilin transpaŝi. Tion scias ne nur la ĉampionoj, sed ankaŭ simplaj homoj kiuj devigas sin marŝi /kuri, naĝi aŭ gimnastiki por plifortigi sian korpon kaj sanon. Kial sporto fariĝas ankaŭ bona tereno por renkontoj, por socia integriĝo, venko super antaŭjuĝoj, reciproka konatiĝo kaj por internacia amikeco? Kie troveblas ĝia magio?

Tiujn demandojn celas respondi “Sportmeet” kiu okazas ĉiujare en diversaj landoj. En ĝia programo okazas ne nur prelegoj de instruistoj pri fizika edukado, specialistoj pri trejnado, terapio, psikologio aŭ sporta ĵurnalismo. Oni povas partopreni interesajn debatojn, metiejaron, renkonti la ĉampionojn kaj praktiki facilajn sportojn. 

Internacia Kongreso de Sportmeet okazis 8a-foje en Romo sub la titolo “Sporto surpasas limigojn kaj rompas barilojn”. En la malferma ceremonio parolis Novella Callegaris, eksa ĉampiono de naĝado kaj nun ĵurnalisto de RAI (Radio-televida Agentejo de Italio). Li esploris kiel sporto proksimigas homojn, instruas respekti la aliajn kaj edukas al amikeco kaj paco. Sekvie prelegis sciencistoj kies esploroj estas ligitaj kun sporto. En la dua parto okazis interŝanĝo de spertoj kaj debatoj kun gastoj ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el aliaj kontinentoj, ekz: Argentino, Brazilo, Egiptujo, Novzelando kaj Salvadoro. 

.

Regionaj eventoj de Sportmeet popularas ankaŭ en Azio

Organizante sportajn eventojn, oni povas protekti infanojn kontraŭ drogŝakrado kaj surstrata perforto. Kortuŝa momento okazis fine de panela diskuto, kiam membro de urba konsilantaro en Sao Paŭlo (Brazilo): Tra multaj jaroj Sportmeet kreas belajn kaj profundajn rilatojn inter la homoj de diversaj aĝoj kio kuraĝigas ilin “zorgi pri kultura konduto kaj kunlaboro“.

Ĉiujn interesigis la unika atesto pri aktivigo de Maoria junularo (vd. la suprajn fotojn) en sportaj rugbeo-kluboj. Parolis pri tio gastoj el Novzelando, en kiu vivas la indiĝena popolo de Maorioj. 

Kiam finiĝis la kongreso, oni povis observi la tradician “Via Pacis (Roma Duon-maratono) sur la stratoj de la “Eterna Urbo”. Amatoraj sportemuloj povis partopreni pli facilan, 5-kilometran kuron nomita “Kuro por Paco”. 

Partoprenantoj de la maratono kuras ĉirkaŭ la grandega Roma Koloseo, konstruita antaŭ 2000 jaroj.

Multaj homoj el diversaj nacioj havis tie la eblecon kondamni ĉiuspecan perforton kaj ĝui belecon de la vivo kun sporta amikeco. 

Trans obstakloj

Sen longa pripensado, ni povus nomi nian agadon “Konstruado de pontoj” ĉar ni organizas sportajn ludojn en Brazilo serve al unueco. Invititaj estas ĉiuj gejunuloj – sen distingi ĉu ili venas el luksaj kvartaloj aŭ el malriĉaj komunumoj. La teamoj konsistas el geknaboj 10- ĝis 18-jaraj. Tiuj pli aĝaj helpas la plej malgrandajn, kiuj vivigas la ĉiun ludon. La ideon de “Olimpiko por Infanoj” realigis unue Renzo Megli kaj tio tuj montriĝis sukceso ĉar akompanis ĝin granda entuziasmo. 

Komence ŝajnis, ke ĉiuj ventoj blovas kontraŭ tiu iniciato. La imago, ke oni devas esti perfekta kiel profesiaj ĉampionoj, timigis la partoprenantojn, bremsis niajn mensojn kaj semis dubojn. Sed Renzo ne rezignis: “Kiam ĉiuj pordoj estis fermitaj, ni invitis al kunlaboro un fortan institucion nomita CEU. Komencinte la projekton, ni decidis ĝin plenumi. La preparado por tiu evento jam komenciĝis sed la konfliktoj restis. Ni demandis klare: ĉu ni iros kune aŭ la tuta projekto fiasku? Ĉu pli bone estas fari kune ion ĝuste nun, eĉ ne perfekte or post longa tempo iu faros tion pli bone? Niaj olimpikoj estu ne por ĉampionoj, nek por sekvi kaprican modon; ĝi estos io nova kaj alia. Baldaŭ aliĝis ankaŭ tiuj komence kontraŭintaj la ideon. Ĉiu el ni devis iugrade rezigni je sia vidpunkto por ke ni povu moviĝi je sama direkto.

La direktoro de CEU promesis disponigi al ni spacon kaj ekipaĵojn. Al nia olimpiko ni invitis ĉiujn infanojn de la kvartalo, inkluzite tiujn plej malriĉajn. Sed la respondoj venadis malrapide kaj aperis la sekva dubo: ĉu ni kolektos bezonatan nombron de la interesitoj? Multaj apogantoj malaperis. Do ni mem kovris la komencajn kostojn. 

Post kelka tempo, rido de la infanoj estis la plej bona repago kaj fariĝis la simbolo de nia olimpiko. Granda ĝojo “infektis” ĉiujn: la kunlaborantojn, junajn ludantojn kaj iliajn gepatrojn. Iu infano diris pri sia pliaĝa kolego, kiu lin helpis: “Mi trovis ĉi tie mian patron!”. Venis ankaŭ knabinoj de Lar Santa Monica. Kelkaj el ili estis viktimoj de perforto kaj volis tuj foriri, sed la evento tre plaĉis kaj ili restis ĝis la fino. Sur vizaĝoj de la forirantaj knabinoj videblis feliĉo kaj tiu transformiĝo estis unu el plej belaj venkoj de niaj “Olimpikaj Ludoj”.

____________________________

.

Sirio – leviĝi el cindroj (parto 1)

.

Supraj fotoj: La aŭtoro de ĉi tiu artikolo. Dekstre: blazono de Alepo.

Mia libertempo en Sirio

Septembro finiĝis. En la tuta, kiu decidis libertempi en Alepo, nur mi eksterlandano. Tie ni estis invititaj kaj dum ni veturis per taksio, antaŭ niaj okuloj aperis komplete detruita urbo.

Ĉie videblis ruinoj: kiom da mortaj homoj restas sub tiuj ruinoj? La ŝoforo eble ne pensis pri tio, ĉar volis rapide forlasi Alepo kaj sur la suda veturigi nin al urbo Homs (filmeto 1:56).  Malfacilas kredi, ke nur post preskaŭ trihora vojaĝo ni ekvidis la unuajn domojn ne damaĝitaj perla milito.

Reveninte al Alepo, oni rememoras ke dum la milito furiozis – la fokolaranoj daŭrigis vizitadi la familiojn kelkfoje en ĉiu semajno. Dum tiuj eksplodoj, la fenestroj en ilia centrejo trifoje frakasiĝis je pecetoj. Mi kontaktis multajn homojn en la ĉirkaŭaĵo, kie vibris komunuma vivo.

Unu el tiuj familioj travivis terurajn okazintaĵojn: ili perdis ĉion, profesian laboron, hejmon, parensojn kaj geamikojn. Tamen ili trovis forton en sia kredo kaj unueco kun la najbaroj. Ili decidis releviĝi kaj komenci la vivon denove. Unuvespere ankoraŭ mi aŭdis la bombojn de malproksimo. Sed la danĝero espereble jam ne plu minacas ĉi tie. Elektro rekomencis funkcii, unuafoje post kvin jaroj.

Samir parolas kun larmoj enokule: “Nekredeble, mi vidas elektran lumon en miaj vendejo!”. Sed Georges devas ankoraŭ porti brulaĵojn ĝis la tria etaĝo, ĉar en la tuta konstruaĵo liftoj ankoraŭ ne funkcias. Se iu volas eniri ĝin, li devas laŭte krii ke iu malfermu la fenestron kaj ĵetu la ŝlosilon al li.

La prezo, kiun pagis la nacio dum tiu milito, estis alta, neimageble alta. Miloj kaj miloj mortis, aliaj malsaniĝis, travivis egan traŭmon, estas vunditaj psike kaj sentas izoliĝon. Eduksistemo ne funkcias, nek trejnado profesia aŭ metia. Multaj infanoj orfaniĝis aŭ estas forlasitaj. Listo de tiuj malfeliĉoj estas tre longa…   

.

Surloke mi ofte demandis la loĝanatojn: “Laŭ via opinio, kio estas grava por alfronti la estontecon?” Mi pensis, ke unue oni devas denove konstrui domojn kaj komenci industrian produktadon. Sed, je mia granda surprizo, plej ofte mi aŭdis, ke “tio estu granda spirita forto, kiu ebligas komenci novan vivon kaj naskiĝi denove ĉi tie – sur la tero de niaj antaŭuloj”.  

.

Kun Maher kaj kun aliaj homoj, mi kutimis regule troti en bela parko – meze de la urbo. ‘Nun regas tie ĉi atmosfero malgaja, senespera. Sed post kelkaj monatoj ĉio fariĝos pli normala, ja ĉi tiu lando fieras pro sia glora pasinteco‘ – konsolas Nabla. Post multaj jaroj eksonis denove muzika koncerto en antikva parto de Alepo, sur ties supra kvartalo. Okazis ankaŭ dancoj kaj deklamado de la tradicia poezio. Kvar mil homoj kunkantis kaj kreis neforgeseblan etoson, kvazaŭ en festo kaj spite al milito.

.

Fotoj supre: 1. Baldaŭ post kiam eksilentis bombado kaj la teroristoj fuĝis, pli ol 6 mil infanoj komencis frekventi lernejojn en Alepo. 2. Mi dankas al vi Robert, Pascal, Freddy, Maria Grazia, Zeina kaj Maria – por via vivo kaj la atestoj. Nun vi havas apartan lokon en mia koro. 

Kompilis Gustavo Clariá

*

Holokaŭsto de la kristanoj 

This image has an empty alt attribute; its file name is holoCollos.jpg

Por atentigi la mondon pri persekutado de la kristnoj en Okcidenta Azio, en lasta sabato de februaro (24-02-2018) la organizaĵo “Helpo al Suferanta Eklezio” /ACS kolorigios la Roman Koloseon per ruĝaj lumoj. Samcele, du simboloj de  la persekutitaj antaŭ nelonge kristanoj estos ankaŭ kolorigitaj aliloke: Katedralo de s-ta Paŭlo en Mosul (Irako) kaj Maronita Eklezio de s-ta Elio en Aleppo (Sirio). Apud la Koloseo okazis ĵurnalista konferenco, kaj en la la tuta evento partoprenis i.a. prezidento de la Exropa Parlamento, s-ro A. Tajani. 

______________________ 

.

Nia Vilaĝo:

“Donaci animon al urbo”

Kiam hungara farmisto Sándor Tari konatiĝis kun la fokolara idealo pri unueco, li komprenis ke ĝi povas kuracigi la mondon. Do li decidis dividi la ideon kun aliaj vilaĝanoj

Uzante simplan lingvon pri amikeco inter la najbaroj, Sandor povis klarigi kiel oni povas konstrui pli bonan socion. Komence, malgranda grupo de la farmistoj renkontiĝis ĉiumonate kaj parolis pri siaj problemoj, laboro, ĝojo aŭ doloroj. Ili sentis ke tio estas la grava tasko esti kune kaj kunlabori. Ilia regula kontakto kun la naturo kaj saĝeco lernita de ĝi, instigis kontakti ankaŭ homojn kiuj vivas en la urbo. Tiu ŝajne sensignifa agado estis kvazaŭ fajrero, kiu rezultis per utilaj kontaktoj kun la urbestro.

La renkontiĝoj kaj interŝanĝo de opinioj gvidis al praktika konkludo. Ne sufiĉas nur plendi pri la minaco de globalismo (tutmondigo) kiu detruas naciajn kulturojn, tradiciojn kaj subfosas bazajn valorojn. Oni devas krei surloke realan alternativon.

Septembre 2016 ili organizis renkontiĝon kaj invitis specialistojn, kiuj prezentis metodojn pri vivigo de la socia vivo. Entute, venis pli ol 350 homoj kaj20 urbestroj. La partoprenantoj starigis simplajn golaĵojn kaj decidis realigi ilin unue en siaj vilaĝoj.

La dua renkontiĝo okazis ĉi-septembre en Civito (Urbkomuno) de Újkígyós*. Malgraŭ malvarma vetero, venis ĉ. 500 homoj. En la parko oni starigis pavilonojn kun 27 stablojn, kie la veninntoj povis aĉeti faritajn surloke produktojn: fromaĝo, mielo, marmelado, malgradajn meblojn, tapiŝetojn. La farmistoj de tiu regiono alportis bongustajn kulinaraĵojn kaj mane faritajn artobjektojn. Por ke la infanoj provu rajdi, oni venigis ĉevalojn kaj tio estis bela festeno /pikniko por ĉiuaĝa publiko.

.

Samtempe okazis konferenco, dum kiu prelegis specialistoj pri agrikulturo, ekologio, bru-poluado (poluado de medio per bruo), spertaj farmistoj apud sciencistoj el universitatoj kaj esplorcentroj. Sed ne nur tio kaŭzis la eventon sukcesa. Ĉiu povis multe lerni en agrabla atmosfero kaj ĝui sinceran amikecon.

Unu el la organizantoj diris: “Ni ne atendis por iu politika aŭ institucia apogo. La tuta evento kostis nenion. Ĉio estis farita niaforte, kiel simpla donaco. Kiel vi povas vidi, ni fartas ĉi tie kiel gefratoj ĉar en la vilaĝoj oni bone konas unu la alian kaj tio estas la reala kaj venka forto. 

Tiel naskiĝas alia speco de rilatoj, ankaŭ inter la urbanoj. Ili formas soci-rondojn de komunaj hobioj, kultur- kaj amuzklubojn sed ĝis nun ili ĉiuj estis izolitaj. Ili ne konis eĉ tiujn homojn, kiuj loĝas en la sama loĝbloko. Kontraŭe la farmistoj: pro la ĉiutaga kontakto kun la naturo, daŭrigado de la kulturaj kaj religiaj tradicioj ili kapablas rekoni valoron de la mondo kiu ilin ĉirkaŭas. Ili rekonas valoron de ĉiu estaĵo kaj sanktecon de la homa vivo. Unu el gasto esti franciskana fratulo Csaba Böjte el Rumanio. Fr. Csaba estas konata en MezEŭropo, ĉar en jaro 1992 li venigis grupon da volontuloj kaj organizis la unuan domon por la infanoj vivantaj en konfliktiĝantaj familioj. Nuntempe ekzistas jam 82 tiaj domoj, en kiuj oni prozorgas 2500 infanojn. Iu diros, ke la agado de Sándor Tari estas nur ŝtoneto kuŝanta en maro de bezonoj. Sed la cirkloj plivastiĝas.   

Tanjo Minuta.

______________________________

.

Utilaj plantoj

Kapsiko

Kapsiko (Capsicum L) estas diverskolora legomo el familio Solacanoj* kiu devenas el Sudameriko.

Kelkajn speciojn de kapsiko oni trovis en antikvaj tomboj de Peruo, kio signifas ke tiu ĉi planto estis kreskigata longe antaŭ la malkovro de Ameriko. Unua informo pri ĉi tiu kreskaĵo venis de kuracisto kiu akompanis Kristofon Kolumbon dum lia esplorvojaĝo trans-Atlantika, okcidenten – por malkovri la “novan mondon”. Al hispanaj kaj portugalaj maristoj, kapsiko estis unu el valoraj trovaĵoj, kiu baldaŭ anstataŭigis la konatan ĝis tiam pipron.  Kapsiko tie trovita montriĝis multe pli spica (akra, angle oni diras hot /= varmega) tial oni nomis ĝin komence la “indiana pipro”.

.

Oni ne povas longe teni enbuŝe akran paprikon, same kiel varmegan (“hot”) fajron.

Unue, kapsiko populariĝis tra aliaj varmklimataj landoj kaj oni rimarkis ke la semoj tenis tre longe sian kapablon ĝermadi.  Tio faciligis veturigi ilin per ŝipoj al Iberia Duoninsulo, de kie ĝi rapide disvastiĝis en la kuirejoj de aliaj eŭropaj landoj.  Sekve, ĉi tiu kreskaĵo estis veturigata plu, al aliaj kontinentoj. 

Kapsiko konsistas el ĉ. 25 diversaj specioj, inter kiuj nur kelkaj estas uzataj por manĝado, inter ili la plej populara estas kapsiko unujara (Capsicum annuum).   En tiu grupo, troviĝas milda kapsiko, aŭ sonorila nomita tiel en la angla, ĉar laŭforme ĝi similas al sonoriloj.  Tiuspeca kapsiko havas delikatan, krispan pulpon tial farmistoj facile ĝin vendas.  

Kapsiko sonoril-forma en la kvar popularaj koloroj kaj (dekstre) hungara dolĉa kapsiko.

.

Al mildaj kapsikoj apartenas ankaŭ la tre bongusta hungara dolĉa kapsiko, nomata “Hallo”.  Dum niaj ekskursoj tra Hungario, la esperantistoj diris ke tie oni manĝas ĝin freŝa kaj tiel ofte kiel pomojn.  Ĝia koloro estas helflava, preskaŭ blanka.  Kvankam kapsiko popularas tutmonde, sed kelkaj landoj plej sukcesas en ĝia kultivado.  Kaj delonge tiu legomo estas tre grava en Hungario*, kiu eksportas kapsikon al multaj landoj. Tie oni nomas ĝin la “ruĝa oro” pro tio, ke ĝi estas unu el ĉefaj hungaraj eksportaĵoj.

.

Dekstra foto, supre: Fama hungara gulaŝo kun akra papriko. Ankaŭ la vorto “gulaŝo” devenas el hungara lingvo.

La internacie konata nomo “papriko” venas de la hungara paprikát , sed en Esperanto kaj en kelkaj aliaj lingvoj per tiu vorto oni nomas pulvoron faritan el spic-akraj kapsikofruktoj.   Unue faris tion fratoj Pálffy el urbo Szeged en 19a jarcento.  Ili sukcesis efike forigi la semojn kaj aliajn senutilajn por manĝado partojn kaj komencis vendadi la purigitan tiel pulvoron sub la nomo Rózsa paprika.

.

Baldaŭ ĝi fariĝis la reganta spico en hungaraj kuirejoj, restoracioj kaj estas la simbolo de hungara kuir-arto.  Nuntempe, sudaj partoj de Hungario (precipe ĉirkaŭaĵoj de Kalocsa kaj Szeged) estas la ĉefaj regionoj kie oni kreskigas kapsikojn. En tiuj du urboj troviĝas muzeojn pri kapsiko, pri ĝia kultivado kaj preparoj por manĝ-industrio.

Kalocsa: ĉu el tiu regiono devenas nia supera E-poeto Kálmán Kalocsay?

Ankaŭ multaj kamparanoj produktas paprikon hejme, precipe en la vilaĝoj de la hungara Granda Ebenaĵo. En la vendejoj oni povas aĉeti diversajn markojn de papriko, depende de la koloro kaj pikanteco, kiel ekz:

  • Speciala kvalito (hungare: különleges), tre delikata kun brile ruĝa koloro;
  • Iomete dolĉa (édesnemes) – la plej populara;
  • Duondelikata (csemege), iomete pikanta;
  • Mezpikanta (félédes);
  • Plej pikanta /akra (erős), en koloro oranĝ-bruna.

Eble en la tre prestiĝa E-revuo “Hungara Vivo” vi povos trovi interesan artikolon pri la kulturo de kapsiko

Rikoltado de kapsikoj en suda Hungario

Specialistoj pri manĝado diras, ke kapsiko similas al riĉa minejo, plena de trezoroj. Oni scias, ke ĉi tiu legomo abundas je vitamino C, sed en ĝi troviĝas ankaŭ vitamino E, flavonido (vitamino P) kaj diversaj mineraloj (i.a. kalio, magnezio, kalcio kaj fero). Tiuj avantaĝoj helpas imunigi la organismon kaj preventi kontraŭ anemio, kaŭzita per manko de fero.  De ĉi tiu kreskaĵo, vitaminon C apartigis la hungara sciencisto Albert Szent-Györgyi en jaro 1933.  Li ankaŭ malkovris ĝian kontraŭ-skorbutan kaj aliajn valorajn trajtojn, por kio oni honorigis lin per Nobel-premio.

Krom la mildaj /dolĉaj specioj, ekzistas ankaŭ tre la tre akraj /spicaj – precipe tiuj nomataj “chili” (esperante kapsiketoj).  Inter ili, konataj estas jalapeño (esperante:  Ĥalapenjo aŭ Ĥalapenkapsiko) kaj habanero.   

.

Pri ĝia specifa, akre spica gusto decidas alkaloido (organika kemia kombinaĵo) nomita kapsaiceno. Aliaj kemiaj kombinaĵoj, kiel ekz. karotenido, kiuj donas al papriko divesajn kolorojn: verda, flava, ruĝa, bruna aŭ violkolora. Oni malkovris, ke kapsiko enhavas tian organikan kombinaĵon, kiu estas konata kiel kontraŭkancera antiolsidanto, trovebla precipe en ruĝaj kapsikoj. Por sano plej utilas freŝa kapsiko, ĉar tro altaj temperaturoj detruas vitaminon C.

Diversaj fontoj citas multajn avantaĝojn de ĉi tiu kreskaĵo kaj ni mencias kelkajn. Kapsiko maldensigas iomete sangon kaj tiel ĝi helpas reguligi kardiovaskulan (sangocirkulan) sistemon. Tiu ĉi legomo enhavas kemian kombinaĵon similan al hormono kaj nomita kortizolo kiu povas malgrandigi kvanton de acido en muskoloj kaj protekti kontraŭ internaj inflamoj. 

Kapsiko en kuirarto

Oni uzas ĉi tiun plantonkiel indegriencon al diversaj kuiraĵoj kiel supoj, gulaŝoj (vidu supre), sed ankaŭ en sandviĉoj kaj salatoj.   

.

__________

.

_______________

.

Krom ĉio supre menciita, oni uzas malaltajn arbustojn de kapsiko kiel ornam-planto (vidu la foton, malsupre).  Eble tio vin suprizos, sed oni aldonas iom da kapsiko al speciala hungara brando “Palinka” kiun oni produktas en la Panonia Ebenaĵo (regiono lokita okcidente de Karpata Montaro).  Por tio, oni uzas fruktojn de pruno, piro, pomo, abrikoto, ĉerizo aŭ moruso.

.

Kapsiko kun malgrandaj, brilaj fruktoj aspektas bele kiel ornamplanto en ĝardeno aŭ hejme, en florpoto.

.

KLARIGOJ:

Al familio solacanoj (scienca nomo: Solanaceae) apartenas 2460 specioj, grupitaj en 102 genroj. Oni trovas ilin en ĉiuj kontinentoj, escepte la regionoj apudpolusaj.  Plimulto da solacanoj kreskas en Suda kaj Meza Amerikoj.

Mondskale, plej multe da kapsikoj rikoltas Ĉinio, pli ol en la ceteraj 20 landoj (inkluzive la sekvantajn ĝin en statistikaj tabeloj – Meksikio, Indonezio, Hispanio kaj Turkio).

Rubriko por E-lingvistoj

Kapsiko ple ofte nomata estas laŭ sia latina nomo capsicum aŭ de la hungara paprikát :

Capsicum – en jenaj lingvoj: angla, franca, germana, hispana, itala, nederlanda, portugala kaj rumana. Same en kelkaj slavaj lingvoj (rusa, belarusa), kvankam laŭ ilia cirilaj alfabetoj. En la nederlanda, krom capsicum, oni nomas ĝin ankaŭ “paprika”.

Paprika – en czeĥa, slovaka, soraba /luzaca, pola (papryka), serbokroata, slovena, hungara (paprikát), finna (paprikat), litova, macedona (piper) kaj baska /eŭska (piper).

Pimento – en aragona kaj galega (pemento).

___________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: