Kristnaska Militpaŭzo /Esperanto

Kristnaska Militpaŭzo /Esperanto

Antaŭ 100 jaroj finiĝis la unua mondmilito, en kiu kontraŭbatalis la du ŝtat-aliancoj:

  • Centraj Imperioj / Centraj Potencoj – Germana Imperio (la t.n. “Dua Regno” ge: Zweites Reich*) kaj Aŭstro-Hungario (sarkasme nomita “Opereta Imperio”), helpitaj de Otomana Imperio /Turkio kaj de Bulgario; 
  • Triopa Entento – Francio (Triple-Entente), Britujo (Triple Entente) kaj Rusio (Troita Antanta /Троита Антанта).  Al ili poste aliĝis Belgio, Rumanio, Grekio kaj Serbio. 

La milito daŭris pli ol 4 jarojn kaj 3 monatojn, dum kiuj preskaŭ 9 milionoj mortis, 21 milionoj estis vunditaj kaj ĉ. 8 milionoj pereis (perdiĝis).  Fino de la milito kaŭzis disfalon de la imperioj, kio signifis komencon de la nova historia epoko.  El tiu periodo memorindas aparte unu optimista evento.  Temas pri la “Kristaska Militpaŭzo” (ang: Christmas truce, fr: Trêve de Noël, ru: Roĵdestvenskoje pjeremirie /Рожде́ственское переми́рие ge: Weihnachtsfrieden

En la Kristnaska Vespero 1914, okazis la unua provo de “fratiĝo” inter la germanaj soldatoj kaj fusilistoj el Kimrujo (okcidenta lando en brita insulo), kiujn komandis kapitano Stockwell. La oficiroj de ambaŭ malamikaj flankoj unue konsentis ne uzi pafilojn ĝis la mateno de la dua festotago (08:30, la 26an de decembro). Dum tiuj tagoj, la soldatoj restu en la tranĉeoj sed ne pafu. Sekve, la germanoj alportis abian arbon, lumigis ĝin per lampetoj kaj komencis kanti siajn kristnaskajn kantojn. Ĉe la alia flanko de la fronto eksonis ankaŭ la britaj.

Historia foto farita dum la memorigata militpaŭzo.

En tiel nekutima atmosfero, la oficiroj de ambaŭ malamikaj batalionoj permesis, ke la soldatoj renkontiĝu inter la tranĉeoj, sur neŭtrala grundo nomata tiutempe  “nenies teritorio” (ang: no man’s land). Laŭ kelkjarcenta tradicio, oni decidis interŝanĝi la kristaskajn donacojn kaj la germanoj alportis barelon de biero. Reciproke, la britoj regalis ilin per specialaj kukoj (angle: Christmas pudding) kaj drinkaĵo. Sekvis plua inter-donacado, dividata el pakaĵoj, kiujn la familioj sendis al la fronto, por siaj edzoj, patroj, fratoj aŭ fianĉoj. Sur la “nenies lando” aperis cigaroj, bongustaj kukoj, viando kaj kelkaj boteloj kun brando. Oni planis organizi  futbalan matĉon, sed la pliko difektiĝi je pikildrato.

Informo pri tiu paca pŭzo atingis la britajn ĉefkomandantojn nur en la unua tago de Kristansko kaj rapide disvastiĝis inter la soldataro. Matene la 26an de decembro, venis la horo 08:30 kaj neniu bruo rompis la pacan silenton. La soldatoj ne rapidis batali kaj pafi. En kelkaj lokoj la militpaŭzo daŭris eĉ ĝis la Novjara Tago de 1915. Fine oni rompis ĉiuj kontaktojn inter la diversnaciaj soldatoj kaj devigis ilin ekmiliti. Speciale trejnitaj solpafistoj celpafis ambaŭflenken kontraŭ la soldatoj, kiuj provis denove kontaktiĝi trans la tranĉeoj. Baldaŭ ĉe la germana flanko aperis novaj taĉmentoj, kies soldatoj nenion sciis pri la Kristnaska Militpaŭzo kaj pretis senhezite uzi la armilojn je ĉiu ordono. 

Simila iniciato pri la Kristnaska Militpaŭzo aperis en la suda fronto, inter la ŝtatoj de Balkana Duoninsulo (eble ni povas nomi tiun regionon Balkanio, kiel Skandinavio en la Nordeŭropo).  Ĉu tiu ideo realiĝis tie?  Ni ne trovis konkretajn informojn pri tio.  Decembre 1915, oni provis denove celebri la Kristnaskan Paŭzon ĉe vilaĝo Neuve-Chapelle (proksime al franc-belga landlimo).

Britaj soldatoj blindigitaj per iperito.  Ypres, 1915:  ekde tiam oni nomas tiun mustardan gason “IPERITO”.

La provo halti pafadon malsukcesis – inter alie pro tio, ke samjare la germanoj uzis mortigan venengason apud la belga urbeto Ypres.  Rezulte, miloj da britaj kaj kanadaj soldatoj estis terure vunditaj aŭ mortis sufoke.  Uzado de vevengasoj signifis rompon de la internacia juro kaj ĝiaj normoj, establitaj per Ĝenevaj Konvencioj.  Malgraŭ tio, ekde jaro 1916 Germanujo – por siaj armeoj – komencis produktadon de tiu gaso je industria skalo.

Disvastigo de la bataloj kaj kelkjara “daŭripovo” igis ĝin nomi “Granda Milito”. Malgraŭ la grandeco tiu tragedio kaj suferado de milionoj, la Kristnaska Militpaŭzo mem eniris la historion kiel esperlumo dum tiu obskura periodo de la homaro.  Samjare kun la bataloj ĉe Ypres, franca verkisto kaj pacdefendanto Romain Rolland ricevis Nobel-premion.  Li apogis lernadon de Esperanto kaj – kiel protesto kontraŭmilita – verkis malfermitan leteron al politikistoj kaj titoligis ĝin  “Al forbuĉataj popoloj”.  

Io por kolektantoj

Meze de la ĉijara novembro, tiun ĉi 100an datrevenon celebris en Parizo estroj de la ŝtatoj, kiuj partoprenis en la unu mondmilito.  Cetere, en la tiamaj armeoj servis juna franca oficiro Charles De Gaulle, la britan mar-armeon gvidis ties ĉefadmiralo Winston Churchill kaj en la germana armeo servis kaporalo Adolf Hitler.  Ili okupis la ĉefajn postenojn en siaj landoj poste, dum kaj/aŭ post la sekva – dua mondmilito. 

Artaj verkoj omaĝe al la Kristnaska Militpaŭzo 

En jaro 2005, Francio produktis 116-minutan filmon pri la Kristnaska Militpaŭzo kaj oni prezentis ĝin samjare dum la renoma Filmfestivalo en Cannes. La filmon reĝisoris Ch.Carion sub la titolo Joyeux Noël (eo: Ĝojan Kristnaskon /an: Merry Christmas /ru: Счастли́вого Рождества́ – Sĉastlivogo Roĵdestva /ge: Fröhliche Weihnachten).

La scenoj estis filmigitaj en Francio, Britujo, Belgio, Germanio kaj Rumanio. Jen la herolda filmeto:

Pri ĉi tiu unika evento oni kreis ankaŭ teatraĵojn, multajn pentraĵojn kaj kantojn. Jen unu el ili: “Pipoj de paco” kiun kantas eksa membro de la mondfama muzikgrupo The Beatles – (3:46) https://www.youtube.com/watch?v=rLxBpb9t-6w .

Klarigoj

  1. La Duan Germanan Regnon (II Deutsches Reich) establis prusa ĉefministro O.Bismarck, kiu fariĝis baldaŭ ĝia kanceliero. Bonvolu ne konfuziĝi kun la Tria Germana Regno (Drittes Reich) kies kanceliero estis Adolf Hitler ĝis jaro 1945.
  2. Aŭtune 1918, kapitulacis laŭvice:  Bulgario – la 29an de septembro;  Turkio – la 30an de oktobro;  Aŭstrio – la 4an de novembro kaj Germana Imperio – la 11an de novembro.  Tiu lasta dato estas oficiale agnoskita kiel fino de la unua mondmilito.  Rezulte, liberecon akiris la okupitaj ĝis tiam landoj de Mez- kaj Sud-Eŭropo:  Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio.  Bedaŭrinde, ili ne longe ĝuis tion, ĉar fine de la 1930aj jaroj denove fariĝis la objekto de la germana agreso kaj okupacio. 
  3. La unuan mondmiliton oni nomis “Granda milito” (an: Great War, frGrande Guerre) pro enarmigo de milionoj da soldadoj kaj amasa mortigado – per modernaj maŝinoj kiel tankoj, aviadiloj, batalŝipoj, aŭtomataj pafiloj, venena gaso kaj grandegaj kanonoj. Tiam neniu ankoraŭ sciis, ke post 21 jaroj eksplodos la sekva – 2a mondmilito, kiu disvastiĝos ankaŭ al aliaj kontinentoj.  Ĝi estis multe pli kruela kaj neniel ŝparis la vivon de sendefendaj civilaj personoj.  Eĉ kontraŭe – tiam okazis la genocido de tutaj popoloj.  Dum la 6-jara periodo, la 2a mondmilito kaŭzis morton de pli ol 70 milionoj. 
  4. Hodiaŭ oni eble miras:  kial Bulgario batalis samflanke kun la turka Otomana Imperio, kiu invadis kaj okupis la Balkanajn landojn dum 500 jaroj? Esperantistoj povas pri tio legi en interesa libro “Sub la jugo” kiun verkis eminenta bulgara verkisto Ivan Vazov.  La profito estos duobla.  Unue: per klasika literaturo, oni povas lerni pri suferado de la nacioj vivantaj en Balkana Duoninsulo.  Kaj due: pro la tre bona E-traduko, oni certe plibonigos sian lingvokonon.  Por la komencantoj, ni rekomendas belan bildstrion “Steloj de Eger” kiun eldonis Hungara E-Asocio.  Tiu libreto, samkiel 157-minuta filmo, aperis  surbaze de la romano, kiun verkis Géza Gárdonyi.
  5. Ni uzas iom ironie la modan nuntempe (mis-)esprimon “daŭripovo” kiun ripetas koruse ĉiuj amaskomunikiloj, sen klara kaj plena difino pri kio temas.  

Ĉi tie vi povas rigardi la filmeton kun la teksto en kelkaj lingvoj – (1:51) https://www.youtube.com/watch?v=4j4ye_Djhs0 .  Fone aŭdiĝas la populara germana Kristnaska kanto O Tannenbaum (“Abio vi”), kies originalan kaj esperantan tekstkojn vi povas legi ĉi-sube. 

O Tannenbaum, o Tannenbaum,
wie treu sind deine Blätter!
Du grünst nicht nur zur Sommerzeit,
Nein auch im Winter, wenn es schneit.
O Tannenbaum, o Tannenbaum,
wie treu sind deine Blätter! 
Abio vi, abio vi, kun foliar’ fidela!
Abio vi, abio vi kun foliar’ fidela!
Vi verdas ne nur en somer’
Sed eĉ dum vintra neĝveter’
Abio vi, abio vi kun foliar’ fidela!

O Tannenbaum, o Tannenbaum!
Du kannst mir sehr gefallen!
Wie oft hat nicht zur Weihnachtszeit
Ein Baum von dir mich hoch erfreut!
O Tannenbaum, o Tannenbaum!
Du kannst mir sehr gefallen!

Abio vi, abio vi al mi tre multe plaĉas.
Abio vi, abio vi al mi tre multe plaĉas.
Ho, kiom ofte ĝojis mi
En la kristnaska bril’ de vi!
Abio vi, abio vi al mi tre multe plaĉas.

O Tannenbaum, o Tannenbaum!
Du kannst mir sehr gefallen!
Wie oft hat nicht zur Weihnachtszeit
Ein Baum von dir mich hoch erfreut!
O Tannenbaum, o Tannenbaum!
Du kannst mir sehr gefallen!

Abio vi, abio vi instruon donas bonan.
Abio vi, abio vi instruon donas bonan.
Espero kaj la konstantec’
Konservas forton de junec’.
Abio vi, abio vi instruon donas bonan.

 

Germane https://www.youtube.com/watch?v=HbU3yzruQ14

France https://www.youtube.com/watch?v=j8jHSLwRS74

Itale https://www.youtube.com/watch?v=CEn4cPeVLEA

Angle https://www.youtube.com/watch?v=gwgot1jKcXU

Hispane https://www.youtube.com/watch?v=oirrPQKn9t4

La melodio aŭdeblas en multaj landoj, eble ankaŭ en la via?  Se vi trovas ĝin, eĉ kun la ŝanĝita teksto – bonvolu sendi ĉi tien kaj ni volonte kompletigos la supran liston.  Okaze de la proksimiĝanta nova jaro, ni forte disvastigu la bondeziron – ne nur en la nomo de esperantistoj, sed de ĉiuj honestaj homoj: 

Pacon sur la Tero!

Ja tion ni bondeziras al vi mem, al viaj familioj kaj geamikoj.  Kaj dum la ĉijara festo ni ne forgesu pri la suferantaj homoj en Sirio, Palestino, Irako, Venezuelo kaj en multaj aliaj lokoj, kie okazas militaj konfliktoj.  Se iu tradukos ĉi tiun artikolon al naciaj lingvoj, kaj tiel vi uzos ĝin – certe via mesaĝo estos multe pli forta kaj utila, ankaŭ por Esperanto. 

Fine de ĉi tiu artikolo – la sceno el filmo “Joyeux Noël”

Antaŭ jardekoj, svisa esperantisto Numa Droz sendadis leteron, tajpitan sur belega kaj luksa papero, sur kiu troviĝis lia arda alvoko por paco.  Unu el la postuloj sonis:  “Oni faru ĉion ke, ĝis la jaro 2000, neniu armeo ekzistu sur la Tero”.  Hodiaŭ ni scias, ke la certaj politikistoj elektis la kontraŭan direkton.  Eĉ se tiu alvoko estis nur naiva revo, ĉu iu memoras tiun samideanon? Kopio de lia letero estus interesa dokumento en historio de la E-movado.  Onidire, grandaj ideoj neniam pereas. 

___________________________________

 

One Reply to “Kristnaska Militpaŭzo /Esperanto”

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: