2/18 Nova Urbo – Aprilo 2018

2/18 Nova Urbo – Aprilo 2018

Kongreso de gefianĉoj

Antaŭ nelonge okazis Kongreso de Gefianĉoj, organizta de la movado Novaj Familioj. Venis 65 gefianĉaj paroj. Plej ofte oni demandis: “Kiel elekti la ĝustan personon”? Kaj kiumaniere rekoni komencon de krizoj kaj kiel ilin venki. 

Geedziĝi? Kial? / Se marier, pourquoi ?

Get married? Why? / Sposarsi, perché?

為什麼要結婚? / Casarse, ¿por qué?

Жениться? Зачем? / Żenić się? Dlaczego?

Warum heiraten? / Casar-se, por quê?

Kelkaj prelegoj tuŝis la problemon de komunikado en la familia kunvivado. Por malkovri la spiritecon de la familio, tre gravas konatiĝi kun sentoj de la alia. 

*

Sinpreparo por komenci la novan familion signifas investi por la estonteco. Participantoj de la kongreso esprimas ĉi-teme siajn opiniojn.

Ĉu tiu fraŭlo aŭ knabino estos ĝusta pesono por kunligi mian vivon kun li/ŝi? Kial geedzeco ŝajnas nuntempe timiga por junaj homoj? Kiu ajn pensas konstrui sian estontecon en familia vivo, li konscias ke tio ne estas facila decido, ĉar foje plena de duboj. La vivo tamen ne atendas kaj tempo forfluas senrevene. Do, por tiu fascina kaj longa vojaĝo, utilas eble konatiĝi kun tiuj geparoj, kiuj faris jam sian elekton. Ili bonvole dividas la spertojn kun la novuloj. Kaj multaj junaj homoj sentas la bezonon lerni pri la geedza kaj familia vivo. 

*

Ines estas juna hispanino, kiu laboris en la moda industrio sed antaŭ nelonge perdis sian laboron. Ŝia koramiko Aleksandro laboras kiel entreprena konsultanto. Ili planas geedziĝi en la venonta somero kaj venis el Madrido. Pri la kurso informis ilin la konatoj kiuj antaŭe ĝin partorpenis. “Plej gravas investi je nia estonteco kaj tial ni ĉeestas ĉi tie” – la gefianĉoj diras. Geduo el Brazilo ankaŭ venis, kvankam la vojaĝkostoj estis tre altaj. Sed ili klarigas ke tio estos la donaco por ilia ediĝfesto.

Dum la kurso okazis diverstemaj prelegoj, diskutoj kaj momentoj de silento. Preskaŭ ĉiun prelegon akompanis metiejo pri familia vivo, interpersona komunikado (sentoj kaj emocioj), kontrolado de budĝeto, avantaĝoj de simpla kaj modera vivo, rilatoj inter la gepatroj kaj infanoj.

“Tiaj informoj kaj ideoj formos nin kiel gvidantojn de la estonta familio” – daŭrigas Ines – “kaj ili faciligas ekkoni unu la alian pli bone: ĉu tiu homo estas vere tia, kian mi volas?”.

La moderna kulturo, fokusita je individua bonfarto, ne kuraĝigas al edziĝo kiu implicas sindevigon al respondeco pri alies vivoj kaj postulas paciencon aŭ foje eĉ oferojn. Malgraŭ tio, la socia kaj familia retoj donas solidan fundamenton por la sanaj kaj kreaj rilatoj. Krom tio, en komunio kun aliaj socigrupoj, ĉiu forta familio estas valora inspiro por la progreso de la aliaj.

Por mi persone, la jura rekono /sankcio estas tre grava, ĉar tiumaniere la kuniĝo inter viro kaj virino pli stabilas” – diris Adolfo. Li konas Antonella ekde ten jaroj kaj ili loĝas kune dum lastaj jaroj. Ili tamen decidis oficiale geedziĝi en miksita ceremonio, ĉar Antonella estas katoliko kaj li – agnostikulo.

“Unue mi hezitis ĉu tiu diferenco inter niaj pensmanieroj kaŭzos problemojn en nia familia vivo. Sed poste mi komprenis ke, se ni lernos akcepti unu la alian, tiam la defio servos nin stimule. Lastajare mi ekmalsanis kaj tiu provo fortigis nian amon kaj gvidis nin al geedziĝo” – ŝi klarigis.

*

Laŭ financoj, nia situacio fariĝis tre malcerta ĉar mia laborkontrakto finiĝos post kelkaj monatoj. Mi ne scias kio poste okazos – konfesas Ana el Belgrado. Intertempe ŝia fianĉo Aleksij ludas violonon en orkestro. “Ni komprenis ke nun ne videblas multaj solvoj por tio. Post kelka tempo ni vidos kio estos vere necesa”. El Serbio venis aliaj tri fianĉaj geparoj, miksitaj religie: unu persono estas katoliko kaj la alia – ortodoksa. Ili kredas ke tia problemo solveblas: “Ni deziras kompreni kune kiel vivi saĝe por ke la diferencoj inter ni estu ne obstaklo sed reciproka riĉigo”. 

La geedza promeso “por ĉiam” povas timigi – diris unu el tiuj familioj kiu organizis la Kongreson. Sed tiuj vortoj ne signifas perfektecon. Preferinde, perfekteco konsistu el kapablo komenci denove post ĉiu regreso, pecipe kiam aperas malfacilaĵo en la geedzaj rilatoj. 

______________________

Al multaj partoprenantoj estis interesa rakonto de Maksimiliano kaj Franciska, kiuj geedziĝis antaŭ 17 jaroj. Maksimiliano gvidas telekomunikacian firmaon kaj Franciska estas instruistino. 

Franciska: Kuracistoj diris, ke ni ne povos havi infanojn kaj, eĉ se mi gravediĝos, la infaneto mortos antaŭ sia naskiĝo. Tio sonis kvazaŭ la neŝanĝebla verdikto. Post la momentoj de malkuraĝigo, reveni forta konvinko ke fekundeco ne apartenas nur en biologiaj kapabloj, sed en kreado de amo en kaj ĉirkaŭ sia vivo. Tial ni daŭrigas entuziasme la inicjatoj, kiuj akompanis nian junaĝon kaj direktas ilin al aliaj homoj. Ni tamen restis malfermitaj por la vivo, spite al risko de la maldeziderata aborto.

Ne pasis eĉ du jaroj kaj montriĝis, ke ni verŝajne estos gepatroj. Laŭ la antaŭaj opinioj, tio estas tre malfacila kaj riska gravedo, tial la kuracistoj konsilas apartan singardemon. En la duboj, ni turnas nin al Dio, de kiu ĉio vivo ricevas sian komencon. Ni konscias, kiel granda trezoro estas tiu infaneto, kiu kreskas en mi kaj volas vivi – malgraŭ pesimismo de la kuracistoj. Nia reciproka amo pligrandiĝas, forigas timojn kaj helpas retrovi sencon en nia sufero. Venis la tempo, nia fileto Aleksandro naskiĝis tute sana kaj eĉ mi mem – je surprizo de la kuracistoj – fartis bone.  

Maksimiliano: Ni restas konstante malfermitaj al vivo kaj post kelkaj jaroj okazis nova gravediĝo, spite al sceptikaj opinioj kaj kuracistaj konsiloj.  Oni suspektis ke la infaneto malsanas je Down-sindromo, kion verŝajne konfirmos speciala antaŭnaska ekzameno.  Ankoraŭfoje ni ne subiĝis al malespero, kiun kaŭzus la ricevita novaĵo.  Ni sentas, ke Dio aman nin kaj nian infaneton, tial ni deziras ĝin akcepti.  Do ni rezignis je la rekomendita medika ekzamenado, kiu estus tro riska.  Ni preferis ekvidi, kio fakte okazos post la naskiĝo.  La sekvantaj monatoj estis plenaj de timo kaj malespero, sed ni traktas ilin kiel okazon por fortigi nian amon.  Malgraŭ ĉiuj timoj, Mateĉjo naskiĝis sen tiu diagnozita malsano.  Tamen lia koreto havis malgrandan difekton, pro kiu li devis resti kvar monatojn en hospitalo, kie oni faros la operacion.

Franciska:  Tiuj kvarmonata atendado tre nin lacigis.  Nura konscio pri la senpovo fronte al doloroj de la senkulpa infaneto kaŭzis ofte miskomprenojn inter ni ambaŭ.  Tiam nia reciproka amo ŝajnis velki, ĉar mi devis ofter resati en la hospitalo kun nia knabeto, dum Aleksandro veni labori aŭ restis hejme.  Ni malofte vidis unu la alian kaj kutime nur en la hospitalo.  La nervostreĉoj povis kaŭzi konflikton pro unu nepripensita vorto. 

Maksimiliano:  Iuvespere, post mia vizito en la hospitalo, dum ni adiaŭis unu la alian, ni ĝuste tiuhore eksentis la bezonon de sincera interparolo.  Ni komprenis, ke inter tiel multaj ĉagrenoj kaj maltrankviloj, nur unu afero plej gravas:  nia reciproka amo.  Ekde tiu momento, eĉ kiam neeviteblaj malfacilaĵoj de la ĉiutaga vivo ŝajnas nin subpremi – ni klopodas rememori tiun lumon, en kiu nia vera familia amo renaskiĝis dum la pasintaj suferoj. 

__________________________

La Torĉo

Kun sporto al sano 

Ekzerco por ĉiu (troveblas fine de ĉi tiu artikolo):

Finna teamo sin ekzercas

VINTRAJ  OLIMPIKOJ   (parto 2)

Grafika simbolo de la 23aj VOL (Vintraj Olimpikaj Ludoj, kvankam simpla, estas ankaŭ signifa. Supra parto de la grafikaĵo similas al unuaj vokaloj de la vorto Pjonĉang (nomo de la gastiga urbo), por kiu oni uzis la bazajn 5 kolorojn de Olimpikaj Ludoj (blua, flava, nigra, verda kaj ruĝa). La kvadrato enhavas tri elementojn de la korea triopo: ĉielo, tero kaj homo kiuj kunformas harmonion. La kvinpinta “stelo” prezentas ĉiujn vintrajn sportojn, monton, neĝon, glacion kaj sportajn stelulojn kiuj venas el ĉiuj partoj de la mondo.

Ekde kelkaj jardekoj, ĉiuj Olimpikaj Ludoj havas sian pupeton (maskoton) kaj por ĉi tiu VOL oni elektis blankan tigron. Promociis ĝin la plej fama korea sportisto Yuna Kim. Ŝi estis olimpika ĉampiono kaj dufoje venkis mondan ĉampionadon en arta sketado (entute, dum tiuj plej prestiĝaj eventoj Yuna kolektis 8 medalojn). 

Tradicie, lando gastiganta Olimpikajn Ludojn elektas sian plej meritan sportiston por flamigi la kaldronon dum la solena malfermo. Ne mirige, ke ĉijare faris tion ĝuste Yuna Kim. Kiel vi povis legi antaŭe, la flamon kun torĉo trandicie donacis Grekio kaj antaŭ la Olimpikoj ĝi estis portata de multaj sportistoj tra tuta Koreujo.

Post fino de sia sporta kariero, Yuna fariĝis profesia skatistino kaj donacis preskaŭ 3 milionojn da dolaroj al karitataj (filantropiaj) fondaĵoj. Ni ĵus legis, ke Yuna dum sia konfirmacio elektis la nomon Stella (de latina: „Stella Maris” /S-ta Maria – Stelo de Maroj” aŭ „Stelo de la Maro”). Tion ni mencias, ĉar pri Stella Maris vi legis en la tria parto de „Esperanto venkis”.

SKIADO 

Ekde la komenco, la tutan Olimpikon en Pjonĉango superregis la reprezentatntoj de Norvegio. Ili entute kolektis la plej multan nombron da medaloj (entute 39, inter kiuj – 14 oraj). Granda sukceso por almenaŭ 5-miliona nacio, ĉu ne? La olimpikaj sukcesoj venas de amasa praktikado de vintraj sportoj en tiu lando. 

Longas tre la listo de tiuj norvegoj, kiuj venkis multfoje dum la VOL (Vintraj Olimpikaj Ludoj), tial ĉi tie ni mencias nur la kvar nomojn: Ole Bjørndalen partoprenis en ses VOL-j dum kiuj li venkis 8-foje kaj entute kolektis 13 olimpikajn medalojn. Krome, en mondaj ĉampionadoj li akiris 45 medalojn (inter tiuj, 20 orajn). Nekredebla atingaĵo por unu sportisto. Li estas la plej bona biatlonisto en historio de tiu sporto.

La muskol(eg)a  Marit Bjørgen praktikas skiadon ankaŭ somere

Marit Bjørgen dum lasta VOL venkis dufoje en transterena skiado kaj krome atingis unu bronzan medalon. Pro tio, aldone kun la medalojn el pasintaj VOL, ankaŭ ŝi estas nun 8-foja olimpika ĉampiono, krom aliaj 7 arĝentaj kaj bronzaj medaloj.

Ok olimpikajn or-medalojn (krom la 4 arĝentaj) venkis Bjørn Dæhlie, ankaŭ en transterena skiado Li atingis tion en apenaŭ tri VOL kaj poste fariĝis tre sukcesa entreprenisto. Dæhlie perlaboris multan monon kiel domvendista agento kaj tutlande estas konata kiel modisto (projektanto de modaj vestaĵoj).

Sensacio ĉijara estas la 21-jara Johannes Klæbo kiu debutis en Pjonĉango kaj venkis tri orajn medalojn (inkluzive la transterenan skiadon).  La norvegoj superis en kelkaj sportoj: transterena skiado (14 medaloj, inter kiuj 7 oraj) kaj en skisaltado (5 medalojn /2 orajn). 

*

La dua plej forta grupo reprezentis Germanion kaj ili venkis en biatlono (7/3), bobado (4/3) kaj en nordia kombino (5/3). 

Vintraj sportoj esti popularaj en ambaŭ Germanioj. La supra poŝtmarko aperis antaŭ 50 jaroj en Germana Demokratia Respubliko, okaze de la 10a Vintra Olimpiko.

SKETADO

Antaŭ ol vi legos pri olimpika sketado, bonvolu ĉi tie aŭskulti belan valson “Sketantoj” (originala titolo: france –  Les patieneurs valse / ge –  Die Schlittschuhläufer-Walzer / ru: Вальс конькобежцев / an – The Skaters’ Waltz).  Komponis ĝin franca muzikisto Émile Waldteufel en jaro 1882.  

Tradicie, en rapid-sketado plej bone konkuris reprezentantoj de Nederlando – 16/ 7 orajn. Certe abundeco de kanaloj en ilia malalta geografie lando donas bonegan eblecon praktiki tiun sporton. Tamen la superadon de la nederlandanoj defias rapid-skatistoj el Japanio, kiuj venkis en tiu disciplino 4 or-medalojn kaj unu bronzan. Inter ili, unu japanino Nana Takagi venkis 2 orajn medalojn. 

Supra foto: La tri japaninoj tuj post la venko en la teama postkurado.  Dekstre manojn etendigas Nana Takagi, maldekstre - ŝia fratino Miho Takagi (meze: Ayana Sato).

Decas ankaŭ mencii, ke la gastiganta Koreujo ankaŭ sukcesis, ili akiris entute 17 medalojn, en tio 5 orajn. La koreanoj superis en la glitkuroj je mallonga distanco venkinte 6 medalojn (3 orajn); du orajn medalojn gajnis 19-jarulino Minjeong Choi.

NEKUTIMA  STATISTIKO

Fine ni havas al vi demandon: kiu lando estas plej sukcesa en vintraj sportoj, se ni komparas tion kun loĝantaro? Konfesu, vi ne scias tion.  La respondo certe surprizos multajn.  Temas pri forgesita landeto Lichtenstein kun apenaŭ 37 mil loĝantoj, situita inter la montoj de Aŭstrio kaj Svislando. Al Pjonĉango ĝi sendis nur tri sportistoj kaj unu el ili, Tina Weirather akiris bronzan medalon en alpa skiado. Entute, Lichtenstein gajnis 10 medalojn dum kvar VOL (1976, 1980, 1984 kaj 2018): 2 oraj medaloj, 2 arĝentaj kaj 6 bronzaj. Tio signifas, ke unu olimpika medalo venas de preskaŭ 4 mil civitanoj. Ĉu, laŭ tia statistiko, ekzistas pli sukcesa nacio en Olimpikaj Ludoj? 

ARTA SKETADO

Kombinita kun bela muziko kaj eleganteco, arta sketado estas tre spektakla sporto.  Krom tio, la konkursoj okazas sub tegmento kaj oni povas sidi komforte, sendepende de la vetero.

Inter la virinoj venkis la 15-jara rusino Alina Zagitova.  Ŝi estas eble la plej juna ora medalistino en historio de Olimpikaj Ludoj.  Alina ne estas tre forta, sed reprezentas la plej altan nivelon, similan al klasika baleto.  Pro tiu eleganteco kaj la ofte uzata ruĝa kostumo, la publiko nomas ŝin “ruĝa balerino.  Por la ora medalo, Alina devis konkuri kun sia samlanda kolegino, 18-jara Evegenja Medvedejeva.  Antaŭe (en 2016 kaj 2017), Evgenja venkis jam dufoje la mondĉampionadon, sed en Pjonĉang ricevis “apenaŭ” arĝentan medalon ĉar tie la ora stelulino montriĝis Zagitova.

En art-sketado vira, la oran kaj arĝentan medalojn akiris du japanoj, kaj por la venkinta Yuzuru Hanyu tio estis jam la dua ormedalo (la unuan li venkis dum VOL-2014 en Soĉi).  Cetere, Hanyu meritas apartan admiron, ĉar li malsanas je astmo kaj la sporta konkurencado postulas de li egan penon.  Post ĉiu prezenaĵo li estas ekstreme laca kaj spiras tre malfacile.

Kiel kutime, oni atentas precipe dancparoj, en du kategorioj:  1. Libera sketado (sportaj paroj) kaj 2. Danco surglacia.  Inter la sportaj paroj, venkis Aljona Savĉenko kun Bruno Massot.  Arĝentan medalon akiris ĉinoj kaj la bronzan – geduo el Kanado.  Kaj ĉiuj atendis la finalon de glaci-dancoj (dancoj surglacie).  Venkis kanada paro Tess Virtue kaj Scot Moir.  Ili jam kolektis kelkajn ormedalojn, tamen – pro la senĉesa sensama akrobatiko – tia prezentado fariĝas malnature stranga.  Jam post la unua minuto oni povas rimarki, ke nura fokusiĝo je tiuspecaj efektoj neniel rilatas al iu ajn danco.

Tial ni preferas montri al vi japandevenajn gefratojn Maia kaj Aleksandro Shibutani (Ŝibutani) el Usono – rigardu la filmeton fine de la sekva artikolo.  En la “VOL-2018” ili ricevis bronzan medalon.  Tamen ilia prezentaĵo pli memorigas pri reala dancado.  Tio estas junece spontana kaj ĝoja, tial plezuras ĝin rigardi.  Cetere, la melodio “Cherry pink” (Rozkoloraj ĉerizfloroj) estas tutmonde konata kiel ritma muziko por Latinamerika danco Cha-Cha (Ĉa-ĉa).

* * *

SPORTAJ  FAMILIOJ

Sekvatage, jam ĉe la fino de la Vintra Olimpiko, okazis transterena kuro je distanco de 50 kilometroj.

 Venkis Iivo Henrik Niskansen el Finnlando kaj tio estas lia dua ormedalo (la unuan li gajnis dum antaŭa VOL-2014).  Post tiel longa skiado, oni ege varmas – eĉ en vintra vetero (vidu la suban foton.

Ne malofte ni aŭdas ke sporto estas familia hobio kaj eĉ okazas, ke membroj de unu familio atingas olimpikajn sukcesojn.  Supre vi legis pri gefratoj de Shabutani kaj de Niskansen, sed dum VOL en Pjonĉang estis ankaŭ kelkaj geedzaj paroj.  Tio estas interesa temo, eble por aparta artikolo.

(FACILA) EKZERCO POR ĈIUJ

Por ke niaj Legantoj estu ne nur pasivaj observantoj de sportaj eventoj, en “La Torĉo” aperos de tempo al tempo io praktika.  Ja nur malmultaj povas ĉampioni, tamen ni ĉiuj povas praktiki tiun sporton, kiun ni plej ŝatas.  Tio okazu regule, eble unu- aŭ dufoje dum semajno – facile, sen troa pezo kaj rapidemo.  Ni mem decidas, kio plej taŭgas – konforme al nia ebleco, sanstato, aĝo k.t.p.  Gravas moviĝo en freŝa aero.

Krom tio, oni povas ĉiutage fari kelkajn simplajn ekzercojn, kio utilas por nia sano kaj estas necesa por la sangocirkula sistemo, koro, pulmoj kaj cerbo. Hodiaŭ ni prezentas al vi unu ekzercon, kiun ni esperantigis:  “ventra ponto”  (abdominal bridge):

Ĝi tre utilas por fortigi nian dorson (temas ankaŭ pri ĝia interno, t.e. vertebraro).

Oni apogas la korpon je piedfingroj kaj kubutoj, tenante tiun pozicion tiom da minutoj /sekundoj, kiom ni povas – sen troa laciĝo aŭ streĉo.

Tenu la korpon rekta, kiel ĝin montras la dekstra figuro.

Tenu tamen la ventron streĉa kaj la dorson kun piedoj rektaj (ne bloku genuojn).  Spiru normale kaj ne haltigu enspiron.  Kiam vi sentas vin iom laca, ripozu – eĉ post 10 aŭ 5 sekundoj.   Faru tion 2-5 foje.  Post kelka tempo tenu la “ventro-ponton” iom pli longe.  Pasos unu monato kaj la ĉiutaga praktiko montros klaran plibonigon en via bonfarto.  Se vi ŝatus kuraĝigi la aliajn, bonvolu ĉi tien sendi informon pri via sperto kaj ni volonte ĝin publikigos.

_____________________________

Finlandia Hiihto

Leginte ĉi tiun artikolon, oni povus prave demandi: kial sportistoj de Skandinava Duoninsulo havas tiom da sukcesoj?  Unu el ĉefaj kaŭzoj estas la amasa praktikado de sportoj.  En Finnlando ĵus okazis tradicia 50-kilometra transterena skiado nomita Finlandia Hiihto, kiun partoprenas pli ol 10,000 homoj!

Tiel varme oni gratulas la venkintojn de Vasaloppet

 La plej granda, 90-kilometra skiado estas Vasa-kuro (Vasaloppet) en Svedio, kiu komenciĝis en 1922 kaj okazas ĉiujare en la unua dimanĉo de marto – kun 15 mil partoprenantoj.

Same Finlandia Hiihto kiel Vasaloppet apartenas al Ski Worldloppet (Monda Federacio de Longdistancaj Ski-kuroj, kiu membrigas entute 20 naciajn ski-organizaĵojn).

_____________________________

Dum ekfolras ĉerizoj

“Rozkoloraj ĉerizoj kaj blankaj pomfloroj” estas la monde konata franca ŝlagro (Cerisiers Roses et Pommiers Blancs) kiun en jaro 1950 komponis Louis Guglielmi (pseudonomo: Louiguy) kaj la vortojn por ĝi verkis hispandevena lirikisto Jacques Larue (Marcel Eugène Ageron). 

Samjare prezentis ĝin tre populara tiam kanzonisto André Claveau: (3:06) https://www.youtube.com/watch?v=Rq1O6iXBOSQ . Baldaŭ oni tradukis tiun kanton al aliaj lingvoj (Cherry Pink and Apple Blossom White / Cerezo Rosa / Ciliegi Rosa) kaj tiel ĝi tuj fariĝis popularega internacie. En anglalingvaj landoj kontribuis al tio Pat Boone: (2:31) https://www.youtube.com/watch?v=TzVtrGxGuzI .

Ĉi sube vi povas legi apenaŭ krudan tradukon de la teksto, komparita kun la franca originalo kaj ties angla variaĵo:

Rozkolora ĉeriz-flor’

Rozkolore floris la ĉeriz’ kiam promenis kune ni. Disŝutis florojn ĉeriz-branĉ’ en la printemp’.

Memoro pri tiu tago feliĉigas min eĉ nun Kvankam mi perdis tiam la koron por vi.

Rekantaĵo:  Branĉo de rozkolora ĉerizo, kiu floris en via ĝardeno karese tuŝis la branĉon de mia pom-arbo.  Iliaj floroj kuniĝis kiel en bukedo kaj susuris ion sekrete por vi kaj por mi.

  Kuraĝigis nin tiuj arboj bele odoraj en maten’.  Vi kisis min tra ĉeriz-flor’ En tiu tag’.  De tiam pasis longa tempo kaj knabin’ tiama estas nun mia edzino.  Sed kiam printempe floras la ĉerizuj’ – ĝi denove susuras al ni la saman kanton.

Re:  Branĉo de rozkolora

La „Rozkoloran ĉeriz-floron”oni kantas en diversaj landoj kaj ĉi tie vi povas aŭdi ĝin en kelkaj lingvoj:

france https://www.youtube.com/watch?v=zkgikbIgAwM

serb-kroate https://www.youtube.com/watch?v=kyXJXQRPyKU

ĉine https://www.youtube.com/watch?v=GVhCG2y2ylM

itale https://www.youtube.com/watch?v=xWRUr-MLeCY

finne https://www.youtube.com/watch?v=SjKPUujpt0k

pole https://www.youtube.com/watch?v=yjdg9Sj0kM0

ĉeĥe https://www.youtube.com/watch?v=Bs2jz33jGO0

*

Unue popularigis ĝin orkestro de kuba muzikisto Pérez Prado laŭ mambo-stilo: (2:29) https://www.youtube.com/watch?v=NNfIpHG1QV8 Poste faris tion multaj aliaj:

Latinamerika stilo (2:48) https://www.youtube.com/watch?time_continue=17&v=Qvph5gVRHuA  

JamesLast (2:48) https://www.youtube.com/watch?v=N2GGsV4qyRU

Popole (2:25) https://www.youtube.com/watch?v=Rl5qr_vwn7Y

Helmut Zacharias (2:29) https://www.youtube.com/watch?v=heqrt-viSk0

Vietnama muzikgrupo kun birdoj https://www.youtube.com/watch?v=nO6Gmxz0Vj4  La melodio tre taŭgas por la tre populara latinamerika danco Cha-cha (ĉa ĉa). Estas interese, ke en multaj restoracioj kaj danckluboj de Azio oni ŝatas danci laŭ ĝia ritmo:   https://familiaro.com/wp-admin/post.php?post=1579&action=edit .  

Lastatempe oni praktikas tion en la formo de agrabla danc-gimnastiko (t.n. „line-dance”): https://www.youtube.com/watch?v=rEOkSLAyY1o 

 

La melodion mem oni ludas ankaŭ per unuopaj instrumentoj, ekz:

okarino (2:51) https://www.youtube.com/watch?v=QBYfguziKSs

violono (1:57) https://www.youtube.com/watch?v=4mGpG2ufZgk

buŝharmoniko (2:38) https://www.youtube.com/watch?v=Y6U9V-bczz0

gitaro (3:25) https://www.youtube.com/watch?v=oMn-K5KKt3c 

Kaj fine, per tradicia japana instrumento (kiel ĝi nomiĝas?):  https://www.youtube.com/watch?v=pALd5UDYCfY

Kiam ekfloras ĉerizoj (sakurojen Japanio, la tuta lando festas alvenon de la printempo. La arboj estas ankoraŭ senfoliaj, do ĉiu parko aŭ aleo “dronas” rozkolore en la ĉerizfloroj. Nie mirige, ke oni nomas Japanion “lando de floranta ĉerizujo”- ĉu ne?  Ĉiuj ŝategas tiam promeni inter la magie ĉarmaj arboj. Ekde la ĉijara februaro, ni pli bone memoros ĉi tiun melodion ĉar, dum lasta Vintra Olimpiko, laŭ ĝia ritmo dancis surglacie la gefratoj Aleks kaj Mia Shibutani (Ŝibutani): https://www.youtube.com/watch?v=hXGK-xuSsBg  .

 ___________________________

Islama voko por kondamni perforton

Ĉesigu perforton en la nomo de Alaho” – apelacias Mustafa Ceriĉ al islamanoj vivantaj en Eŭropo. 

“Recepto por sukceso ne ekzistas sed por eraro – jes. Tia recepto por malvenko estas perforto farata en la nomo de Alaho”. Per tiuj vortoj muftio Ceriĉ reagis al teroristaj atakoj en Londono kaj Mancherster (eo: Manĉestro).  

Mustafa Ceriĉ estis nomumita honora prezidanto de la organizaĵo “Religioj por Paco” (Religions for Peace).  La saman titolon ricevis antaŭe la fondinto de Fokolaro, Chiara Lubich kies kontribuo al inter-religia dialogo estis alte taksita. 

“Al mia kredo – li deklaris – neniam apartenas tranĉilo aŭ perforto. Mia Alaho estas ama kaj kompata. Mi konfesas esti neniam tiel konfuzita kaj senhelpa kiel hodiaŭ, kiam mi provas klarigi kio okazas eksterlande kaj en la islamaj komunumoj mem. Mi provas konsoliĝi ke tiuj fiagoj estas faritaj de ekstremistaj minoritatoj, kiuj estas nur iloj en la politikaj ludoj de grandaj potencoj.” 

“… Ni havas multajn malfacilaĵojn kaj tiu plej granda estas pasigi solvadon de niaj problemoj al eksteruloj – diris Ceriĉ. Multaj pensas ke la teroristaj atakoj kontraŭ sendefendaj civitanoj en Londono aŭ Manĉestro gravas pli ol tiuj en Palestino, Kabul (Afganujo), Mosul (Kurdio, norda Irako), Misurata (Libio) aŭ Aleppo kaj Al-Saan (Sirio). Tiel pensas eble la okcidenta mondo, sed por la homoj kiuj saviĝis fuĝante de milito kaj teroro, tia barbarismo estas la krimego kontraŭ la tuta homaro. Ja ili ankaŭ estas la viktimoj de misuzata islamo. En tiu situacio, ĉiuj honestaj homoj – same la islamaj rifuĝintoj kiel gastigantaj ili eŭropanoj – devas klare kondamni ĉiuspecan perforton kiun faras la krimuloj en la nomo de Alaho. 

Tio ne plu estas afero de unuopaj honestuloj aŭ de grupoj agantaj por interreligia dialogo. Ĝi subfosas fidindecon de islamo kiel religio kaj kreas la grandan problemon por ekzistado de islamanoj en Eŭropo”.

La eksa ĉefmuftio lanĉis alvokon al ĉiuj islamanoj en Eŭropo, ke ili “kuniĝu tuj ĉirkaŭ la komuna bono, inter ni kaj niaj najbaroj – sendepende de ilia religio, raso kaj nacieco. Ili deklaru la ĵuron antaŭ Dio, por si mem kaj por iliaj najbaroj en Eŭropo. Ili ĵuru ami (la najbaron por) antaŭenigi pacon, sekurecon kaj kunlaboron ĉar tian deviĝon postulas nia kulturo kaj islama religio. Ni devas ĵuri ke ni faros ĉion necesan por kune batali kontraŭ perforto je senkulpaj homoj. Kiel nuntampa generacio de islamanoj vivantaj en Eŭropo, ni ŝuldas tion al niaj idoj por ke neniu rigardu ilin kiel malamikoj.” 

Murdisto de senkulpa persono kompareblas al diabla monstro, kiu detruas la tutan homaron.” (Korano 5.32)

Li esprimis arde sian esperon kaj deziron por la urĝe necesaj ŝanĝoj: “Ni ne plu havas tempon prokrasti! Neniu povas eskuzi (serĉ-preteksti) siajn hezitemon aŭ kalkuli, ke tion faros iu alia. Prisililenti la veron utilos al neniu. En Eŭropo ekzistas neniu estonteco por islamanoj sen reciproka toleremo kaj paca kunekzisto kun niaj najbaroj”  

  ________________________________

Olimpikoj kontraŭ milito

Internacia Olimpika Komitato (IOK /IOC) restarigis la koncepton de la Olimpika Batal-halto (OBH / ang: Olympic Truce) kiu devenas de la greka vorto „ekeĥejria” (Ἐκεχειρία). 

Kvar flagoj staras kune en la Ĉefsidejo de Olimpika Komitato (Laŭzano, Svislando), de maldekstre :  1 – Olimpika, 2 – Sudkorea, 3 – Nordkorea kaj flago de la ĉijaraj 4 – Olimpikaj Ludoj. 

Olimpikoj Servu Pacon. 

Originale, tiu nocio signifis demeti armilojn kaj eks-tendi manon por konkordo. En antikva Grekio, la ekeĥejria /batalhalto certigis ke neniu atakos la urbon, kie okazas la Olimpikaj Ludoj. Tial, same la sportistoj kiel la spektantoj, povis sekure veturi al tiu evento kaj pace reveni hejmen.

Koreaj delegitoj transprenas la olimpikan flamon en internacia flughaveno Incheon, novembre 2017. Tenas ĝin Yuna Kim (olimpika ĉampiono en art-sketado), kiu fine portis la olimpikan torĉon kaj flamigis kaldronon en la stadiono, kie okazis solena malfermo de la 23-a Vintra Olimpiko. Akompanas ŝin ministro pri kulturo kaj sporto, s-ro Do Jong-Whan (meze de la foto). Tradicie, la flamon alveturigis aviadilo el Grekio, 100 tagojn antaŭ la olimpikoj. Sekve, tiu flamo estas metita en olimpikan torĉon kaj sportistoj kuras kun ĝi stafete tra multaj urboj de Koreujo.  Fine, la stafeto portas la torĉon al stadiono, kie dekmiloj bonvenigas ĝin dum la malferma ceremonio.

IOK kuraĝigas ĉiujn membrojn de la UN (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj) subskribi la „Deklaron pri Olimpika Batalhalto” kaj, serve al monda paco, trovi diplomatikajn solvojn en ĉiuj konfliktoj. Tia batalpaŭzo estu observata dum la Olimpikaj Ludoj kaj, kvankam ĝi ne signifas fini la militon, tio ebligas trankvile konsideri eliron de la konflikto sen daŭrigi militan mortigadon.

Se ni kapablas protekti pacon dum 16 olimpikaj tagoj,

tio signifas ke ni eble povos ĝin daŭrigi por ĉiam”

Mark-emblemo

Oficiala simbolo de la Olimpika Batalhalto konsistas el tri elementoj: 

1. kolombo memorigas pri la neceso defendi pacon;

2. kvin ringoj el olimpika flago;

3. flamo de olimpika torco, kiu per trembrilaj fajreroj lumigas la obskuran fonon (la mondon, en kiu  plagas malkonkordo kaj militoj).

Iom da historio

Iom da historio. Antaŭ la jaro 1996, pro la proksimiĝanta 100a jubileo de la modernaj olimpikoj, oni antaŭenigis (promotis) la ideon pri Olimpika Batalhalto. Tiam ses urboj deklaris pretecon organizi la Olimpikajn Ludojn. Inter ili estis Belgrado, Melburno kaj Ateno. Estis nature, ke pro tiel grava jubileo, la 26aj Olimpikoj okazu en la greka ĉefurbo kaj multaj tion apogis. Tamen iel okazis, ke post kelkaj voĉdonoj oni ŝanĝis la antaŭajn decidojn malfavore al Ateno kaj transdonis tiun privilegion al Atlanta (ĉefurbo de usona subŝtato Georgia /Georgio). Loko por la 27a „Olimpiko-2000” estis jam decidita: Sydney (Sidnejo) en Aŭstralio. Rezulte, la Atenaj Olimpikoj povis okazi nur en jaro 2004, kie oni ĝuis veran universalecon de tiu grandioza sporta festivalo.

Malgraŭ ĉio, amikoj de la Olimpika Movado volis renovigi tiun antikvan tradicion. La ideo pri batalpaŭzoj dum la Olimpika Festo montriĝis pli aktuala nuntempe ol iam ajn. La iniciaton apogis ankaŭ la Unuiĝintaj Nacioj en sia „Jarmila Deklaro” kiu rilatis al mondpaco kaj internacia sekureco. Sekve, kunlabore kun Grekio, estis fondita Internacia Centro de Olimpika Batalhalto – ICOB (retejo dulingva: greka kaj angla).    http://www.olympictruce.org/index.php?lang=en .

Celo de tiu porpaca movado estas:

  • Kuraĝigi junularon por disvastigo de la olimpikaj idealoj;

  • Utiligi sporton por faciligi kontaktojn inter la konfliktaj komunumoj; 

  • Organizi humanan helpon en landoj detruataj pro milito; 

  • Krei ŝancojn por dialogo kaj repaciĝo. 
Bataliono de usona marista infanterio militekzercas kun sudkoreaj soldatoj. Regiono Pjonĉang, decembre 2017.

Komence de ĉi tiu jaro, la korea registaro en Seul petis Usonon, ke ĝi ne provoku Nordan Koreujon kaj rezignu pri la militaj manovroj antaŭ kaj dum la Olimpikaj Ludoj en Pjonĉango. Iu ajn politika streĉo en tiu regiono malfaciligus daŭrigon de la interparoloj inter la du koreaj ŝtatoj. 

La 27an de aprilo 2018 okazis la historia evento:  unuafoje, post pli ol 60 jaroj, renkontiĝis s-roj Kim Jong-un kun Moon Jae-in, la ĉefpolitikistoj de la Norda kaj Suda Koreoj.  Tio pozitive surprizis la mondon kaj esperigas pri paca solvo de la estonta unuiĝo.  

____________________________ 

Kiam vi serĉas veron

(parto 3)

Jen lasta parto de la artikolo dediĉita memore al virino, kies virtoj ekbrilis kvazaŭ malproksima torĉo de vero – en la tempoj, kiuj favoris pli obskurecon ol lumon. Tial ŝia vivo devis esti abrubte estingita. 

“Kiam vi serĉas veron, vi serĉas Dion – eĉ se vi ne konscias pri tio”. 

 Edith Stein (1891-1942) 

Printempe 1938, dum la antaŭ-paska Granda Fasto, Edith partoprenis en spiritaj rekolektoj por la finaj votoj. Tiutempe ŝi ricevis tragikan mesaĝon: ĵus antaŭ la Paska Dimanĉo mortis ŝia estimata majstro, profesoro Edmund Husserl. Kelkajn tagojn antaŭe, li vokis flegistinon kiu prizorgis lin, kune kun liaj edzino Malvina kaj fratino Adelgunda. Sentinte proksimecon de la morto, profesoro demandis: “Ĉu fakte oni povas morti pace?”. La flegistino respondis – “Jes, en granda paco”. – “Sed kiel?” – “Per graco de Jesuo Kristo”, ŝi diris. Husserl parolis mallaŭte: “Ho, kiel mi deziras ke Li estu ĉe mi. Preĝu por mi!”  S-ino Malvina Hurrerl: “Hodiaŭ estas la Paska Vendredo, tago de la Pasiono .” 

“Granda Vendredo! Jes, Kristo pardonis al ni ĉiuj” – elspiris la profesoro kaj penis paroli plu. Li restis iom kaj komencis nervoze moviĝi kvazaŭ fuĝante de io malbona. Demandita, kion li ekvidis, Husserl respondis: “Lumon kaj grandan mallumon, sekve lumon denove”. Li eniris la staton de sveno (perdis la konscion) en kiu pasis kelkaj tagoj. Reakrinte sian konscion, Husserl subite vokis la flegistinon: “Mi vidis ion grandiozan! Venu rapide, bonvolu noti!”. Ŝi alkuris kun notkajero, sed trovis la profesoron jam senviva. 

Lia talenta asistantino, d-ro E. Stein vivis tiutempe en la monaĥejo de Kolonjo.  Neskuelba paco kaj la firma fido je Dio estis granda apogo por ŝi en tiu obskura epoko. Sed kiam pligrandiĝis persekutado de judoj en la germana “Tria Regno”, la koro de Edith ŝtoniĝis: “Tio estas ombro de la Kruco, kiu kuŝas je mia juda popolo. Ho, se ĝi nur povus konscii pri tio! Baldaŭ plenumiĝos tiu malbeno, kiun ĉi tiu bedaŭrinda nacio vokis kontraŭ si mem. Kaino devas esti persekutita, sed ankaŭ al liaj persekutantoj venos granda puno”. Kiam la situacio en Germanujo fariĝis pli kaj pli danĝera, oni konsilis al kelkaj fratulinoj ke ili translokiĝu el Kolonjo (ge: Köln ) al Nederlando. La 31an de decembro 1938 faris tion unu amika kuracisto, kiu sekrete veturigis ilin al monaĥejo en urbeto Echt. Tie ŝi laboris por sia lasta verko “Scio de la Kruco” (ge: Kreuzeswissenschaft ). 

Echt estis jam lasta loko, en kiu E. Stein vivis antaŭ oni ŝin forveturigis al koncentrejo.

La nova loko ŝajnis sekura, sed ne longe, ĉar post kelka tempo la germanaj okupantoj anoncis novajn dekretojn en Nederlando. Komenciĝis amasaj arestoj, kontraŭ kiuj protestis nederlandaj eklezioj kaj dimanĉe, la 26an de julio 1942 estis laŭte legita letero en ĉiuj preĝejoj. La tiama germana guberniestro Seyss-Inquart volis tion malebligi, sed la ĉefepiskopo de Utrech, monsinjoro G.Kerk ne obeis lian postulon. Apogis lin multaj familioj, sed la nederlanda episkparo ektrovis sin en granda konflikto kun la regantaj okupantoj. La germanoj ne cedis kaj ordonis, ke ĉiuj judoj kaŝitaj en la monaĥejoj estu arestitaj.

Svisa vilaĝo Le Pâquier (en franclingva Friburga kantono / Canton de Fribourg).

Ekde kelka monatoj, svisa monaĥejo en Le Pâquier pretis savi Edith Stein kun ŝia fratino Rosa kaj deklaris la pretecon akepti ili en sia domo. Ankaŭ s-ro P. Etter, la prezidento de Svislando intervenis por tion faciligi. Nenio helpis, ĉar laŭ la nova leĝo neniu “suspektito” povis forveturi el Nederlando. La komandanto Schmidt, estro de Gestapo (germana sekreta polico) en Nederlando, anoncis ke ĉiuj judoj, precipe katolikoj, estos eble plej frue deportitaj al oriento. La 2an de aŭgusto 1942, al karmelana monaĥejo en Echt alvenis du funkciuloj de Gestapo kaj arestis Edith kun Rosa.

Edith diris al ŝia fratino: “Venu, ni iros suferi por nia popolo”. Sekvatage ĉiuj arestitoj estis veturigitaj al barakoj en Westerbork, norda parto de Nederlando. 

Tiel ŝin rememoris I. Bromberg: “En la transigaj barakoj, estis granda diferenco inter Edith Stein kaj aliaj kaptitoj. Ŝi estis tre koncentrita kaj frap-okulfe trankvila. Edith parolis tre malmulte kaj mi havis la impreson, ke ŝi estas profunde malgaja, tamen sentima.” De tie Edith ankoraŭ sukcesis sendi mallongan leteron al Echt: “… Mi kontentas pri ĉio. Scientiam Crucis (Sciencon de la Kruco) eblas lerni nur kiam oni mem spertis ĝin profunde. Ekde la komenco mi estis pri tio konvinkita . Tial mi diris profunde en mia koro: ‘Ave Crux, Spes unica! ‘ (Bonvenon Kruco, mia sola espero!). Post kelkaj tagoj, la polico ŝlosis ĉiujn arestitojn en specialaj vagonoj, destinitaj veturi orienten, al pli granda koncentrejo. 

Lastafoje oni vidis Edith Stein la 7an de aŭgusto 1942 en Vroclavo, kie la vagonaro haltis kaj post mallonga tempo veturis plu, survoje al Auschwitz.  Tie oni tuj elvagonigis la viktimojn kaj, la 9an de aŭgusto 1942, ŝi estis murdita per venengaso “Ziklon-B”- en la germana gas-kamero. Tiutempe en Echt oni trovis en ŝia ĉambreto la bildeton, sur kies dorsa flanko ŝi skribis: “Mi oferas mian vivon je tiu intenco, ke ĉiuj judoj konvertiĝu“.  

Post kelkjara serĉado, Nederlanda Ruĝa Kruco konfirmis en dokumento 227, ke: “N-ro 44074 = Edith Hedviga Stein, naskita la 12an de oktobro 1891 en Vroclavo kaj Rosa Maria Stein, naskita 13an de decebro 1893 en Lubliniec – mortis la 9an de aŭgusto 1942 en Auschwitz.

Sendepende de la sciencaj laboroj, jaron post jaro disvastiĝis opinioj pri ŝia pura kaj sankta vivo.  Tial multaj kredis, ke fratulino Benedikta de la Kruco (tiun nomon Edith Stein alprenis por sia monaĥa vivo) estas fakte la sanktulino. 

Scienco de la Kruco (Krucologio)   

En la vortoj de Edith Stein 

  • Valoras vivi en la mondo, kvankam justeco en ĝi ne estis kaj neniam estos. Tamen necesas porti sian krucon.

  • La Kruco ne estas nur celo, ĝi altas kaj montras la vojon. Oni povas gvidi aliajn homojn nur laŭ tiu vojo, sur kiu oni mem iras. Dio ne rifuzos gracon kaj forton, se ni faras almenaŭ tion, kion ni povas.

  • Ĉiuj suferoj kiuj venas de ekstero, egalas al nenio kompare kun “nokto de la animo”. Fine la Kruco fariĝas la signo de espero ĉar heroldas, ke lasta vorto ne apartenas al morto (kiun venkis la Krucumito). La estonteco apartenas al vivo.

  • Kion ajn ni faras, estas nur rimedo al celo. Kaj nur Amo estas vera celo, ĉar Dio estas Amo.

  • Akceptu nenion kiel veran, se ĝi estas senigita je amo; same akceptu neniun amon kiu ne baziĝas je vero. Apartigita unu de la alia, ili ambaŭ fariĝas nur mensogoj.

Kunpatronoj de Eŭropo: germana Benedikto, slavaj fratoj Cirilo kaj Metodio, sveda Brigido, itala Katerino kaj Edith Stein (s. Benedikta de la Kruco).

En majo 1987 okazis beatigo de Edith Stein en Kolonjo, kie ŝi vivis en jaroj 1933-1938 kaj, oktobre 1998, Johano Paŭlo la 2a deklaris ŝin kunpatrono de Eŭropo. Edith Stein estis unu el plej grandaj personecoj de la eŭropa filozofia elito en la 20a jarcento. Ŝiaj senkompromisa serĉado de vero kaj objektivaj esploroj en filozofio (ge:Voraussetzungslosigkeit), estas priskribitaj kiel “la filozofio de la Lumo” kiu helpis al multaj retrovi sencon de la vivo. 

_____________________________________

Nia Vilaĝo

Utilaj plantoj:   Geranio

Geranio (Geranium L.) estas neligna, oftte plurjara planto. Ĝi apartenas al botanika familio de geraniacoj (Geraniaceae) kiu entenas ĉ. 450 speciojn en la norda duonglobo – precipe en la regionoj de norda Mediteranea Marbordo. Geraniacoj povas kreski en diversaj medioj kiel: arbaro, herbejo, lago- aŭ riverbordo, rokaj montoj kaj deklivoj, sed neniam en akvofluaj grundoj.

Konfuze, por geranio oni foje uzas la nomon “pelargonio” ĉar ili ambaŭ similas kaj apartenas al la sama familio. En la sama familio troviĝas ankaŭ erodio (Erodium – L’Hér.), sed ĉi tie ni ne okupiĝas pri ĝi. Ni nur mencias, ke erodio kreskas sur sablaj grundoj kaj rokoj, nur en tre varmaj klimatoj.

Tamen pelargonio estas unujara planto, kun tre molaj folioj kiu floras plej ofte en la koloroj: ruĝa, roza kaj blanka. Por klare distingi pelargonion de geranio, oni nomas foje tiun duan “malmola geranio” kiu estas planto plurjara, kun lignecaj tigoj.  Ambaŭ plantospecioj diferencas ankaŭ per la formo de siaj floroj, precipe la burĝonoj (vidu la supran foton). 

Pro tio, geranio povas kreski ekstere sub la ĉielo kaj pelargonio – endome, ekzemple por ornami fenestrojn per la intensaj florkoloroj, ĉar ĝi floras tre bone ankaŭ en florpotoj.  

Ekzistas ankaŭ alia subspecio nomita “odora pelargonio(Pelargonium graveolens), kiu devenas el suda Afriko. Ĝia scienca nomo devenas de la greka “pelagros”(beko de cikonio,  ĉar malantaŭa parto de la floro similas al cikonia beko) kaj de latina “graveolens” (forte odoranta), ĉar tiuspeca pelargonio sekrecias fortan, dolĉece-citronan odoron. En moderaj klimatoj ĝi ne floras sed homoj kreskigas ĝin en siaj loĝejoj, atingante altecon de unu metro. Tiu ĉi planto helpas en divesaj sanproblemoj, i.e. kiel rimedo por disinfektado kontraŭbakteria. Kiam okazas infekcio de oreloj, gorĝo kaj trakeo (supraj spirvojoj) – la odora pelargonio helpos. Tiucele sufiĉas nur detranĉi unu ĝian molan folieton, froti ĝin ĝis kiam aperos iom da suko kaj enspiri ĝian odoron. La freŝajn foliojn oni povas ĵeti al akvo en bankuvo kaj ili bonefikos por la haŭto. Disfrotitaj folioj de ĉi tiu pelargonio utilas ankaŭ dum reŭmatismaj kaj nervo- aŭ kapdoloroj. La planto influas trankvilige kaj faciligas dormiĝon.

Pro sia citron-simila odoro, oni trovas foje alian nomon por ĉi tiu planto:  “Citronella geranium”.  Ekzistas ankaŭ aliaj belodoraj varioj de ĉi tiu planto:  Rose scented geranium (Roz-odora geranio) kaj Camphor geranium (Kamfora geranio).  Sed ili ne estas tiel konataj kiel la odora pelargonio.

Sur la molaj folioj de odora pelargonio troviĝas mallongaj haretoj kiuj enhavas eterajn /volatilajn oleojn, kiuj freŝigas la mikromedion kaj jonigas aeron en la tuta ĉambro, kie ĝi kreskas. Pro tiuj avantaĝoj oni uzas ĝin je industria skalo, por kosmetikaj salonoj kaj apotekoj. Sed ĉiu povas ekstrakti tiun oleeton facile, kiam oni kreskigas hejme ĉi tiun valoran planton.

Fine ni aldonu, ke tiu agrabla al homoj odoro utilas, metita apud aŭ en la fenestro, kiel timigilo kontraŭ diversaj insektoj: moskitoj, nigraj muŝetoj kaj en ŝrankoj – kontraŭ noktopapilioj (Tineola bisselliella).

______________________________

Valden – parto 6 (Printempo)

Thoreau notas la datojn kaj temperaturojn, kiujn li mezuris meze kaj ĉe la bordoj de Valden. Li rakontas pri fenomenoj kiuj okazas en la naturo. Li parolas pri muĝado kaj tondroj, kiuj aŭdiĝas kiam la glacio krevas fine de la vintro. La aŭtoro rimarkas ankaŭ degeladon de laga glacio kaj tiujn lokojn, kie akvo varmiĝas pli frue. Tiu observado memorigas pri riĉecoj de la naturo kaj en la verkisto mem ĝi naskas la staton de ekstazo. Reapero de la verdiĝantaj plantoj kaj revenado de la birdoj kaŭzas, ke li mem sin sentas renaskiĝanta al nova vivo.

La surlaga glacio komencis rompiĝi pli frue en tiuj lokoj, kie oni dishakis ĝin. Krome, la vento en sunaj tagoj plirapidigis la degelon. Komence de aprilo, la glacio iĝis pli maldika je norda lagobordo, kiun la sunradioj varmigis pli longe de la sudo. Tial akvo subglacia iĝis pli varma.  Rezulte, la glacitavolo estis 10 aŭ pli centimetrojn maldika ĉe la bordo ol meze de la lago. Sonegoj de glacia fendadado (rompiĝo) indikas ŝanĝon de la temperaturoj.

“En loko kie elstaris surakve roko aŭ arbotrunko, la glacio ankaŭ estis malpli dika. Kaj kiam oni promenas laŭborde, tie la malprofunda akvo varmiĝis pli rapide en la mateno, sed vespere ĝi frostiĝas pli facile. Jen la fenomeno printempa, en kiu ĉiun jarsezonon oni povas kompari al partoj de tago: nokto estas kiel vintro, printempo – mateno, tagmezo – somero kaj vespero memorigas pri aŭtuno.

Kutime, unu horon post sunleviĝo, mia lago komencis sonegi per glacirompoj, kvazaŭ homo kiu oscedas post la vekiĝo. Tiuj tondraj sonoj laŭdiĝis pli kaj pli, por fine silentiĝi dum tri aŭ kvar horoj. La fiŝkaptistoj diras, ke tia bruo malfaciligas ilian laboron, ĉar timigas fiŝojn. La “tondrado” dependas de la vetero, tial ĝi ne okazas ĉiutage. En tiaj tagoj mi ŝatis promeni en la arbaro kaj ĝoje observi la venantan Printempon. Kiam la akvoj liberiĝas de glacio, sur ĝia surfaco plenas je krevoj kaj dispartiĝas.

La unua printempa pasero! Tiel komenco de la jaro portas al ni pli junan esperon ol iam ajn. Pluvoj, nebuloj kaj sunvarmo fandas la neĝon kaj la tagoj iĝas pli longaj. Meze de marto, trans la krudaj nebuletaj kampoj, mi aŭdis trilojn kaj ĉirpadon de la orienta blubirdo (Sialia sialis /ang: eastern bluebird), demelospizo/? (Melospiza melodia /ang: song sparrow) kaj de ruĝflugila agelajo(Agelaius phoeniceus /ang: red-winged blackbird). Iliaj voĉoj estis ankoraŭ tre mallaŭtaj, miksitaj kiel lastaj neĝflokoj kiuj falis surteren. La surlaga glacio ankoraŭ estis preskaŭ 30 centimetrojn dika.

(Ĉi tie la aŭtoro notis, ke en jaro 1845 Valen estis komplete malfermita, t.e. libera de glacio, la 1-an de aprilo. Sekvajare – la 25an de marto….)

Ĉiutage la temperaturo kreskis kaj homoj loĝantaj apud la rivero aŭdis ĉiunokte konsternan bruon, similan al artileria pafado. Tio estis ĝojkrio de la rivero liberiĝanta de la katenoj, en kiuj ĝin tenis glacio vintre. Pasis kelkaj tagoj kaj la akvoj forportis ĉiujn flosglaciojn.

Kiel bona estas ĉi tiu sezono por rakontoj, tradicioj kaj la verkotaj historioj! Eĉ la riveretoj ĝoje brilas inter la senfoliaj arboj. Marĉa akcipitro (Circus cyaneus hudsonius /ang: marsh hawk) flugas malalte super la herbejo por ĉasi ranojn aŭ aliajn afmibiojn kiuj ĵus vekiĝas post la vintrodormo.

Marĉa akcipitro

Valden degelas rapide, unue laŭ siaj du kanaloj, situitaj en la nordokcidenta angulo de la bordo. Granda parto de la glacio jam rompiĝis kaj flotas aparte. En la arbustoj mi aŭdas denove melospizon (Melospiza melodia) kanti apud la bordo:ĉip, ĉip, ĉip – ĉe, ĉar – ĉe ŭiss, ŭiss, ŭiss – (vidu /aŭdu ĉi tie).

Melospizo

Sed baldaŭ subita vento igas lagakvon maldiafanta kaj la birdo eksilentas. Malgraŭ tio rubando de ŝaŭma akvo brilas en la sunradioj. En ĝi aperas brila svarmo de fiŝoj, tiel proksimaj unu al la alia, ke oni ŝajnas vidi unu gradan fiŝon. Jen la kontrasto inter vintro kaj printempo: Valden estis morta kaj ekvivas denove.

La vetero varmiĝas kaj mi povis aŭdi pepadon de purpura hirundo (Progne subis) /ang: purple martin) kiun vi povas observi kaj aŭdi ĉi tie.  En vesperoj, lamigra turdo (Turdus migratorius /ang: american robin) anoncas ke la printempo jam venis.  La kreskantaj apud mia domo rigida pino (Pinus rigida /an: pitch pine) kaj arbustaj kverkoj rektiĝas siajn branĉojn en la freŝa verdo, lavita per pluvo.

Rigida pino

Lignoŝtipoj stokitaj apud la domo iĝas malhelaj. Inter la nuboj mi aŭdis krion debrantoj /sovaĝaj anseroj (Branta canadiensis) kiuj flugis malalte, lacaj post longa veturo de sudaj landoj. Tiuj sonoj penetras aeron kvazas plendo serĉanta konsolon. Mi staris ĉe la pordo kaj aŭdis malpaciencan susuron de iliaj flugiloj. Rimarkinte lumon en mia domo, la birdoj ŝanĝis la direkton kaj surakviĝis meze de Valden. Morgaŭ ili flugos norden,rekte al kanadaj lagoj. Mi fermis la pordon kaj tiel pasis mia unua printempa nokto en la arbaro.

Roka kolombo

En aprilo mi denove ekvidis rokajn kolombojn (Columbia livia /ang: rock pigeon) flugi en malgrandaj grupoj.  Preskaŭ en ĉiuj regionoj, alvenon de ĉi tiu nova sezono heroldas la pioniroj: testudoj kaj ranoj, vekiĝintaj de vintrodormo. La birdoj aperas ornamitaj en bela plumaro kaj el grundo ŝprucas verde la unuaj printempaj plantoj. Jarsezonoj moviĝas de poluso al poluso kaj protektas ekvilibron de la tuta naturo.

Ni ĵus pasumadis vintre, dum la printempo transprenis la regon ĉie. En tiel freŝaj matenoj la pekoj ŝajnas ne plu militi ĉar venas la tempo de pardono. La printempa beleco kaŭzas eĉ fiulon reveni al sia infaneca senkulpeco. Ankaŭ la najbaroj aspektas pli afablaj kaj bonintencaj. Eble hieraŭ iu estis drinkulo, ŝtelisto, aŭ volupta perversulo kiu meritis malestinom anstataŭ kompaton, tamen en ĉi tiu unua printempa mateno li ekstaras liberigita de malespero. Jen beleco de la renaskiĝanta naturo mirigas ĉiun kaj lia elĉerpita korpo vokas ĉesi diboĉadon por ke la vejnoj povu denove ĝui la beatan energion de la serena mateno. Revenas la infaneca pureco ke ĉiuj liaj eraroj estu pardonitaj. La plantoj naskas denove la junajn branĉetojn kaj burĝonojn por komenci la sekvan jaron de sia vivo. Tiel do la homo povas partopreni la ĝojon de la Kreinto, kiu emas pardoni ĉiun homon lia humileco.

La 29an de aprilo mi fiŝkaptis apud la riverbordo. Starante sur grasa brizao/? (Briza media /an: quaking grass ) kaj salikradikoj, mi vidis ondarton (Ondatra zibethicus /ang: muskrat) kaŭri kaj baldaŭ mi ekaŭdis unuopan klak-sonon. Alte aperis kaprimulgo (Antrostomus vociferus) /an: nighthawk) kiu soris inter la nuboj, ĝoje transkapis kaj la suno brilis sub ĝiaj flugiloj, kvazaŭ sur satena rubando. Tia vidaĵo povas inspiri ĉies animon kaj ĝi memorigis al mi pri falko-dresado, la nobla kaj kaj poezia sporto.

Kaprimulgo

Ho jes, mi trairis tiujn herbejojn en multaj matenoj, kaj saltis de unu terĝibo al la alia, de salik-radiko al salik-radiko. Tiam la rivervalo kaj la arbaroj estis tiel puraj kaj helaj, ke ilia brilo povus veki eĉ tiujn dormantojn entombe. Ĉio devas vivi en tia lumo, kiu plej bone atestas pri senmorteco. Dum ĉiu printempo revenas la konataj demandoj el Evangelio: ‘Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?’ *  (La E-tradukon de ĉi tiuj frazoj ni trovis ĉi tie – /1Kor-15.55).

Komence de majo, intensa verdeco kovras multajn arbojn en la ĉirkaŭaĵo:kverkojaceroj aŭ hikorioj. Pin-arbaroj brilas en suna lumo eĉ en nubaj tagoj, kiam nebuleto roliĝas de la montetaj deklivoj.

Familio de kolimboj

La 3an de majo mi ekvidis kolimbon (Gavia immer /ang: loon).

Alflugas ĉi tien la sekvaj birdoj kaj apudlage mi aŭdis voĉojn de hilociklo(Hylocichla mustelina /ang: wood thrush), la bruna toksotomo/? (Toxostoma rufum) /ang: brown thrasher), salikturdo (Catharus fuscescens /ang: veery),pipilo (Pipilo erythrophthalmu /ang: eastern towhee)kontopo/? (Contopus virens/ang: wood peweekaj de la aliaj.

Nia vilaĝa vivo stagnus apatie sen la ĉirkaŭantaj ĝin arbaroj kaj herbejoj. Ni bezonas fortiĝi de la naturo, vadi apud marĉoj, en kiuj kaŝiĝas botaŭro (Botaurus  lentiginosa) /an: bittern).  Nur solecaj birdoj konstruas tie siajn nestojn. Vagante en silento, vi aŭdos krion de galinago (Gallinago delicata /ang: snipe), rimarkos inside rampantan vizonon (Neovison vison /ang: american mink) kaj flaros lasusuran ciperacon.

La naturo neniam troas por ni, ĝi pridonacas nin per sia vervo. Eĉ trisemajna pluvo donas al ĝi freŝan energion.

__________________________________

Leave a Reply

Logged in as es-peradoLog out?

 

 

Oni suspektis ke la infaneto malsanas je Down-sindromo, kion povas konfirmi speciala antaŭnaska ekzameno. Ankoraŭfoje ni ne subiĝas al malespero pro la ricevita novaĵo. Ni sentas, ke Dio amas nin kaj nia infaneton do ni deziras ĝin akcepti. Tial ni rezignas je la rekomendita ekzameno, kiu estus riska kaj ni preferas ekvidi kio fakte okazos post la naskiĝo. La sekvantaj monatoj estis plenaj de timo kaj malespero, sed ni traktas ilin kiel okazon por fortigi nian amon. La Mateo naskiĝis sen la diagnozita malsano, kvankam lia koreto havis malgrandan difekton. Tial li restu en hospitalo, kie post kvar monatoj oni faros la operacion.

Franciska: Tiuj kvar monatoj de atendado tre nin lacigis. Nura konscio pri la senpovo fronte al doloroj de la senkulpa infaneto kaŭzis ofte miskomprenojn inter ni ambaŭ. Tiam nia reciproka amo ŝajnis malkreski, ĉar mi devis ofte resti en la hospitalo kun nia infaneto dum Aleksandro venis labori aŭ restis hejme. Ni malofte vidis unu la alian kaj kutime nur en la hospitalo. La nervostreĉoj povis kaŭzi konflikton pro iu ajn nepripensita vorto.

Maksimiliano: Ni restas konstante malfermitaj al vivo kaj post kelkaj jaroj okazis nova gravediĝo, spite al sceptikaj opinioj kaj kuracistaj konsiloj. Oni suspektis ke la infaneto malsanas je Down-sindromo, kion povas konfirmi speciala antaŭnaska ekzameno. Ankoraŭfoje ni ne subiĝas al malespero pro la ricevita novaĵo. Ni sentas, ke Dio amas nin kaj nia infaneton do ni deziras ĝin akcepti. Tial ni rezignas je la rekomendita ekzameno, kiu estus riska kaj ni preferas ekvidi kio fakte okazos post la naskiĝo. La sekvantaj monatoj estis plenaj de timo kaj malespero, sed ni traktas ilin kiel okazon por fortigi nian amon. La Mateo naskiĝis sen la diagnozita malsano, kvankam lia koreto havis malgrandan difekton. Tial li restu en hospitalo, kie post kvar monatoj oni faros la operacion.

Franceska: Tiuj kvar monatoj de atendado tre nin lacigis. Nura konscio pri la senpovo fronte al doloroj de la senkulpa infaneto kaŭzis ofte miskomprenojn inter ni ambaŭ. Tiam nia reciproka amo ŝajnis malkreski, ĉar mi devis ofte resti en la hospitalo kun nia infaneto dum Aleksandro venis labori aŭ restis hejme. Ni malofte vidis unu la alian kaj kutime nur en la hospitalo. La nervostreĉoj povis kaŭzi konflikton pro iu ajn nepripensita vorto.

Maksimiliano: Iuvespere, post mia vizito en la hospitalo, ni adiaŭis unu la alian kaj ĝuste tiam ni eksentis la bezonon de sincera interparolo. Ni komprenis ke, inter tiel multaj ĉagrenoj kaj maltrankviloj, nur unu afero plej gravas: nia reciproka amo. Ekde tiu momento, eĉ kiam neeviteblaj malfacilaĵoj de la ĉiutaga vivo ŝajnas nin subpremi – ni kolopodas rememori tiun lumon, en kiu nia vera familia amo renaskiĝis dum la pasintaj suferoj.

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: