Utilaj plantoj – Kapsiko

Utilaj plantoj – Kapsiko

Kapsiko (Capsicum L) estas diverskolora legomo el familio Solacanoj* kiu devenas el Sudameriko.

Kelkajn speciojn de kapsiko oni trovis en antikvaj tomboj de Peruo, kio signifas ke tiu ĉi planto estis kreskigata longe antaŭ la malkovro de Ameriko. Unua informo pri ĉi tiu kreskaĵo venis de kuracisto kiu akompanis Kristofon Kolumbon dum lia esplorvojaĝo trans-Atlantika, okcidenten – por malkovri la “novan mondon”. Al hispanaj kaj portugalaj maristoj, kapsiko estis unu el valoraj trovaĵoj, kiu baldaŭ anstataŭigis la konatan ĝis tiam pipron.  Kapsiko tie trovita montriĝis multe pli spica (akra, angle oni diras hot /= varmega) tial oni nomis ĝin komence la “indiana pipro”. 

Unue, kapsiko populariĝis tra aliaj varmklimataj landoj kaj oni rimarkis ke la semoj tenis tre longe sian kapablon ĝermadi.  Tio faciligis veturigi ilin per ŝipoj al Iberia Duoninsulo, de kie ĝi rapide disvastiĝis en la kuirejoj de aliaj eŭropaj landoj.  Sekve, ĉi tiu kreskaĵo estis veturigata plu, al aliaj kontinentoj. 

Kapsiko konsistas el ĉ. 25 diversaj specioj, inter kiuj nur kelkaj estas uzataj por manĝado, inter ili la plej populara estas kapsiko unujara (Capsicum annuum).   En tiu grupo, troviĝas milda kapsiko, aŭ sonorila nomita tiel en la angla, ĉar laŭforme ĝi similas al sonoriloj.  Tiuspeca kapsiko havas delikatan, krispan pulpon tial farmistoj facile ĝin vendas.  

Al mildaj kapsikoj apartenas ankaŭ la tre bongusta hungara dolĉa kapsiko, nomata “Hallo”.  Dum niaj ekskursoj tra Hungario, la esperantistoj diris ke tie oni manĝas ĝin freŝa kaj tiel ofte kiel pomojn.  Ĝia koloro estas helflava, preskaŭ blanka.  Kvankam kapsiko popularas tutmonde, sed kelkaj landoj plej sukcesas en ĝia kultivado.  Kaj delonge tiu legomo estas tre grava en Hungario*, kiu eksportas kapsikon al multaj landoj. Tie oni nomas ĝin la “ruĝa oro” pro tio, ke ĝi estas unu el ĉefaj hungaraj eksportaĵoj. 

La internacie konata nomo “papriko” venas de la hungara paprikát , sed en Esperanto kaj en kelkaj aliaj lingvoj per tiu vorto oni nomas pulvoron faritan el spic-akraj kapsikofruktoj.   Unue faris tion fratoj Pálffy el urbo Szeged en 19a jarcento.  Ili sukcesis efike forigi la semojn kaj aliajn senutilajn por manĝado partojn kaj komencis vendadi la purigitan tiel pulvoron sub la nomo Rózsa paprika

Muzeo pri kapsiko en Budapeŝto

Baldaŭ ĝi fariĝis la reganta spico en hungaraj kuirejoj, restoracioj kaj estas la simbolo de hungara kuir-arto.  Nuntempe, sudaj partoj de Hungario (precipe ĉirkaŭaĵoj de Kalocsa kaj Szeged) estas la ĉefaj regionoj kie oni kreskigas kapsikojn. En tiuj du urboj troviĝas muzeojn pri kapsiko, pri ĝia kultivado kaj preparoj por manĝ-industrio. 

Ankaŭ multaj kamparanoj produktas paprikon hejme, precipe en la vilaĝoj de la hungara Granda Ebenaĵo. En la vendejoj oni povas aĉeti diversajn markojn de papriko, depende de la koloro kaj pikanteco, kiel ekz:

  • Speciala kvalito (hungare: különleges), tre delikata kun brile ruĝa koloro;
  • Iomete dolĉa (édesnemes) – la plej populara;
  • Duondelikata (csemege), iomete pikanta;
  • Mezpikanta (félédes);
  • Plej pikanta /akra (erős), en koloro oranĝ-bruna.

Eble en la tre prestiĝa E-revuo “Hungara Vivo” vi povos trovi interesan artikolon pri la kulturo de kapsiko

Rikoltado de kapsikoj en suda Hungario

Specialistoj pri manĝado diras, ke kapsiko similas al riĉa minejo, plena de trezoroj. Oni scias, ke ĉi tiu legomo abundas je vitamino C, sed en ĝi troviĝas ankaŭ vitamino E, flavonido (vitamino P) kaj diversaj mineraloj (i.a. kalio, magnezio, kalcio kaj fero). Tiuj avantaĝoj helpas imunigi la organismon kaj preventi kontraŭ anemio, kaŭzita per manko de fero.  De ĉi tiu kreskaĵo, vitaminon C apartigis la hungara sciencisto Albert Szent-Györgyi en jaro 1933.  Li ankaŭ malkovris ĝian kontraŭ-skorbutan kaj aliajn valorajn trajtojn, por kio oni honorigis lin per Nobel-premio.

Krom la mildaj /dolĉaj specioj, ekzistas ankaŭ tre la tre akraj /spicaj – precipe tiuj nomataj “chili” (esperante kapsiketoj).  Inter ili, konataj estas jalapeño (esperante:  Ĥalapenjo aŭ Ĥalapenkapsiko) kaj habanero.   

Pri ĝia specifa, akre spica gusto decidas alkaloido (organika kemia kombinaĵo) nomita kapsaiceno. Aliaj kemiaj kombinaĵoj, kiel ekz. karotenido, kiuj donas al papriko divesajn kolorojn: verda, flava, ruĝa, bruna aŭ violkolora. Oni malkovris, ke kapsiko enhavas tian organikan kombinaĵon, kiu estas konata kiel kontraŭkancera antiolsidanto, trovebla precipe en ruĝaj kapsikoj. Por sano plej utilas freŝa kapsiko, ĉar tro altaj temperaturoj detruas vitaminon C.

Diversaj fontoj citas multajn avantaĝojn de ĉi tiu kreskaĵo kaj ni mencias kelkajn. Kapsiko maldensigas iomete sangon kaj tiel ĝi helpas reguligi kardiovaskulan (sangocirkulan) sistemon. Tiu ĉi legomo enhavas kemian kombinaĵon similan al hormono kaj nomita kortizolo kiu povas malgrandigi kvanton de acido en muskoloj kaj protekti kontraŭ internaj inflamoj. 

Kapsiko en kuirarto

Oni uzas ĉi tiun plantonkiel indegriencon al diversaj kuiraĵoj kiel supoj, gulaŝoj (vidu supre), sed ankaŭ en sandviĉoj kaj salatoj.   

__________

_______________

Krom ĉio supre menciita, oni uzas malaltajn arbustojn de kapsiko kiel ornam-planto (vidu la foton, malsupre).  Eble tio vin suprizos, sed oni aldonas iom da kapsiko al speciala hungara brando “Palinka” kiun oni produktas en la Panonia Ebenaĵo (regiono lokita okcidente de Karpata Montaro).  Por tio, oni uzas fruktojn de pruno, piro, pomo, abrikoto, ĉerizo aŭ moruso.

KLARIGOJ:

Al familio solacanoj (scienca nomo: Solanaceae) apartenas 2460 specioj, grupitaj en 102 genroj. Oni trovas ilin en ĉiuj kontinentoj, escepte la regionoj apudpolusaj.  Plimulto da solacanoj kreskas en Suda kaj Meza Amerikoj.

Mondskale, plej multe da kapsikoj rikoltas Ĉinio, pli ol en la ceteraj 20 landoj (inkluzive la sekvantajn ĝin en statistikaj tabeloj – Meksikio, Indonezio, Hispanio kaj Turkio).

 

Rubriko por E-lingvistoj

Kapsiko ple ofte nomata estas laŭ sia latina nomo capsicum aŭ de la hungara paprikát :

Capsicum – en jenaj lingvoj: angla, franca, germana, hispana, itala, nederlanda, portugala kaj rumana. Same en kelkaj slavaj lingvoj (rusa, belarusa), kvankam laŭ ilia cirilaj alfabetoj. En la nederlanda, krom capsicum, oni nomas ĝin ankaŭ “paprika”.

Paprika – en czeĥa, slovaka, soraba /luzaca, pola (papryka), serbokroata, slovena, hungara (paprikát), finna (paprikat), litova, macedona (piper) kaj baska /eŭska (piper).

Pimento – en aragona kaj galega (pemento).

 

___________________________________

 

 

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: