Jubileo kaj moneroj

Jubileo kaj moneroj

Ĉi tiu artikolo konsistas el kelkaj partetoj. Unue, ‘HEROLDO de ESPERANTO‘ fariĝus 100-jara precize en aprilo 2020. Ni diras ‘fariĝus‘ ĉar tiu plej populara E-gazeto troviĝas en granda krizo ekde jaroj kaj ŝajnas ne plu aperi en siaj tradiciaj ritmo kaj formo.

“Heroldon de Esperanto” fondis 28-jara Teodoro Jung en Kolonjo (germana urbo Köln) kaj komence nomis ĝin “Esperanto Triumfonta”. Kvar jarojn poste la gazeto ricevis alian nomon (HdE) kaj ĝin tenis ĝis la fino de sia regula aperado. Antaŭ la 2a mondmilito la E-movado estis tre forta en Eŭropo kaj HdE ĝuis grandan nombron da legantoj ĉar abundis je multaj informoj kaj aperadis ĉiusemajne. En certa tempo ĝi estis eldonata eĉ dufoje en semajno. Krom ĵurnalismo kaj eldonado, Jung havis ankaŭ presejon kaj en tiu sukcesa periodo la esperantistoj nomis lin simpe Teo Jung. La prospero finiĝis meze de la 1930-aj, kiam Germanujo fariĝis nazia ŝtato kaj la ĉefredaktoro decidis translokiĝi al Nederlando. Li trovis en Hago /Den Haag tre bonan etoson, ĉar tie aktivis jam Andreo Csech kaj apogantaj lin Julia Isbrücker kun sia edzo Johannes Rijk.

Sekvis la deviga, kelkjara paŭzo pro la monda milito, post kiu Teo Jung daŭrigis la eldonadon de “Heroldo”ĝis jaro 1962. Tiam la 70-jarulo transdonis ĝin al Ada Fighiera-Sikorska.

Ŝi estis bone preparita por tiu laboro, ĉar finstudis slavistikon en Varsovia Univesitato kaj specialiĝis ankaŭ pri ĵurnalismo. Krome, ŝia junaĝo estis promesa por multjara redaktado. Tio fakte okazis: s-ino Fighiera-Sikorska (1929-1996) okupiĝis pri HdE ĉ. 36 jarojn kaj ĝian lastan numeron prilaboris jam en hospitala lito, kelkajn semajnojn antaŭ sia morto, okazinta somere 1996.

Tio estis fakte la fino de “Heroldo” ĉar ekde 1966 kelkaj personoj provis ĝin publikigi – sensukcese: italo Giorgio Silfer (Valerio Ari) kadre de “Literatura Foiro” kaj poste Fabricio Valle el Brazilo. Bedaŭrinde, la gazeto neniam plu atingis sian antaŭan nivelon nek la profesian regulecon. Kaj tiel fermiĝas verŝajne ĝia historio.

En Esperantujo cirkulas anocnoj, ke “Heroldo” estos daŭrigata en la nova formo de internetaj filmoj, kunlabore kun Instituto Teo Jung.

.

Komence de aprilo ni ricevis la sciigon, ke “HdE” aperas ankaŭ en Svislando, kiel monata informilo de Kultura Centro Esperantista.

* *

Fine ni ŝatus dediĉi kelkajn frazojn al la du ĉefaj figuroj de “Heroldo” ĉar ni havis la bonŝancon renkonti ilin persone. Vizitante Hagon (Den Haag) en 1976, unu amika esperantisto ebligis nin renkontiĝi kun s-ro Teo Jung (1892-1986). La 84-jarulo impresis nin forte, aspektis elegante kaj lia menso funkciis tre bone. La konversacio daŭris preskaŭ 30 minutojn kaj ĉe adiaŭo li donacis al mi libreton kun siaj poemoj.

Post jaroj aperis lia 400-paĝa kaj riĉe ilustrita aŭtobiografio sub titolo “Ĉiu ĉiun”.

*

Komence de la 1980-aj, mi povis paroli kelkfoje kun s-ino Ada Fighiera-Sikorska en Varsovio, kiun ŝi vizitis ĉiujare. Ĉiam bele vestita, Sikorska estis kultura virino. Mi memoras ŝin alporti bukedon de freŝaj floroj kun pardonpeto pro malfrua veno al oficejo.

.

Ĝis hodiaŭ restas en mia memoro unu poŝtkarto, kiun ŝi sendis kun la impresa noto: ‘Hodiaŭ venis via letero‘. Ĉu vi konas multajn homojn, kiuj respondis tradician korespondaĵon samtage? Ne mirige, HdE sub ŝia gvido aperadis ne nur kun amaso da informoj kaj fotoj pri diversaj eventoj sed – ne malgrave – ankaŭ kun horloĝa akurateco. Iam ŝi klarigis: “Heroldo estas mia amata infano”. Kiam S-ino Fighiera-Sikorska proponis prilabori al HdE suplementon pri ekologio, mi ne supozis ricevis monon por tio. Tamen ŝi trovis manieron por pagi kaj la monsumo ne estis malgranda.

Ada Sikorska lernis Esperanton en kursoj gvidataj de la tre ŝatata poeto Julio Baghy (karese nomita inter la esperantistoj: Paĉjo). La kursestro veturis al Varsovio antaŭ la jubilea 44-a Universala Kongreso planita por Zamenhofa jaro 1959. Baghy instruis laŭ la populara Cseh-metodo (pri kiu vi legos en ĉi tiu artikolo, sube). En tiu tempo ŝi renkontis Gian Carlo Fighiera kaj ili geedziĝis unu jaron post la kongreso. S-no Gian Carlo Fighiera laboris por Monda Turisma Organizaĵo kaj tio igis la geduon translokiĝi kelkfoje al diversaj landoj. Rezulte ili ekloĝis en Bruselo, Madrido kaj Torino. Tie do, laŭ jaroj ankaŭ “HdE” estis eldonata.

*

Samjare kiam aperis la unua numero de “Heroldo” (komence titolita Esperanto Triumfonta), en la nederlanda ĉefurbo okazis la 12-a Universala Kongreso. Organizis ĝin Julia Isbrücker (1887-1971) antaŭ 100 jaroj en Den Haag /Hago, ĉar tie ŝi loĝis kun sia edzo Johannes Rijk Isbrücker. Li estis inĝeniero pri elektroniko kaj la geduo havis sufiĉe da mono por malavare apogi Esperanton. Ili aĉetis tre grandan “Esperanto-domon” en Arnhem, kie okazis multaj kursoj, prelegoj kaj aliaj eventoj.

.

Kun tiel forta apogo, la fama majstro de E-instruistoj – Andreo Cseh preparis multajn “verdajn apostolojn” laŭ sia originala metodo. Ĝi estis la sendube plej populara dum jardekoj kaj do la entuziasmuloj nomis ĝin evidente “Cseh-metodo”. Hodiaŭ en Hago troviĝas Internacia E-Instituto, kie Cseh aktivis kaj tiu urbo estis grava Esperanta Centrejo tra multaj jaroj.

Pro la nekutime grandaj meritoj de s-ino Isbrücker kaj okaze de la Haga Kongreso okazinta antaŭ 100 cent jaroj, Esperanto-Numismatika Asocio (ENA) deklaris “2020 – Jaro de Julia Isbrücker.” Tiucele oni planas memorigi ŝin per speciala monero, valora je 50 steloj. ENA estis fondita en jaro 2013 kaj estas unu el plej aktivaj en la nuntempa E-movado. El ĝiaj bultenoj vi povas ekscii pli multe pri E-moneroj.

Se ni parolas pri numismatiko, ni montras al vi du (kolorajn!) monerojn produktitaj en Kanado. En ĉi tiu artikolo ili numismatike ligas la 105-an UK-on organizotan en Montrealo kun tiu okazinta antaŭ 100 jaroj en Hago / Den Haag.

Sur la moneroj troviĝas 1- malgrandaj idoj de fratekulo (Fratercula arctica), la strange aspekta birdo, vivanta sur insuloj kaj marbordoj de Norda Atlantiko kaj 2- kastoro (Castor canadensis) – la simbolo de Kanado.

.

__________

PS:

Pli multe da informoj pri T .Jung kaj J. Isbrücker (kaj pri aliaj meritaj esperantistoj) vi povas trovi en libro “Nia diligenta kolegaro“.

La libro aperis antaŭ nelonge en eldonejo “Sezonoj”.

__________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: