Hirunda saluto

Hirunda saluto

La “Hirunda kanto el Rhodos” (eo: Rodoso) estas popola kanto de la antikva Grekujo. Laŭ tre malnova tradicio, infanoj vivantaj sur la greka insulo Rhodos /Rodoso elhejmiĝis ĉiuprintempe , vestitaj simile al hirundoj. Ili frapis la pordojn – de unu domo al la sekvaj – kaj petegis por dolĉaĵoj.

.

Infanoj de Rodoso /Rhodos

“Hirundokanto el Rhodos”


Venis, venis la hirundo el la vojo migra, ĝia rusto estas blanka kaj la dorso nigra. Ĝi alportas la serenon, la veteron varman, ĝi alportas la printempon, la sezonon ĉarman.
Mastro, figon kaj fromaĝon donu al hirundo, donu al ĝi vinon bonan el la kela fundo. La hirundo ja rifuzos nek la mielsukon, nek la fabfaruan panon, nek la dolĉan kukon.
Ĉu ni do foriri devas, aŭ ni ion jam ricevas?
Se vi donos, ni foriros, ka se ne, ni restos, aŭ ni portos for la pordon kune kun fenestro, aŭ la edzineton, kiu sidas post la pordo; estas ŝi, facila estos la forporto.
Sed ja donu, se vi donas, ion grandan, kio bonas. Hej malfermu, tuj malfermu por hirundoj peaj, ja ne estas ni olduloj, sed inanoj etaj.

.

Rodoso estas greka insulo 80 km longa kaj 40 km larĝa. Ĝi situas en suda parto de Egea Maro.

Melodio de tiu kanto ne plu troveblas, sed ĝia originala teksto ankoraŭ ekzistas kaj ĝin tradukis la princo de esperantaj poetoj – Kálmán Kalocsay. La tradukaĵo aperis en duvoluma antologio “Tutmonda sonoro” eldonita en Budapeŝto. Tiu ĉi monumenta verko enhavas 581 poemojn de 185 poetoj, tradukitaj el kelkdeko da lingvoj kaj redaktis ĝin Vilmos Benczik. En la unua volumo, la originalaĵo estas atribuita al greka poeto Theognis, vivinta en la 6-a jarcento a.K.

.

Kalocsay sin nomis malgaje la “Poeto sen legantoj” kaj ni honoru lin per ĉi tiu poezia rubriko, en kiu – de tempo al tempo – ni aperigos belajn pecojn de E-poezio. Tio estu nia respondo al pozitivaj reagoj pri la pasinta numero.

*

Plezuras redakti bonajn tekstojn, precipe kiam ties legantoj aktive kunlaboras. En la februara novaĵletero ni anoncis serĉadon de unu poemo, esperantigita verŝajne de Zamenhof. En ĝi troviĝas alegorie tri elementoj: 1. Koĉero /kaleŝ-gvidanto (= tempo); 2 Rapide forkuranta kaleŝo/ ĉevalveturilo (= vivo) kaj 3. Sidanta en ĝi pasaĝero (= ĉiu el ni). Baldaŭ poste venis la respondo: tio estas verko de la granda poeto Aleksandro Puŝkin, titolita “LA VIVOĈARO” aŭ “Ĉaro de la vivo” – rusa originalo: Телега жизни (: Tjelega ĵizni), france: Le panier de vie, angle: The coach of life.

__________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: