Gandhi, lukte por justeco (parto 2)

Gandhi, lukte por justeco (parto 2)

Reveninte al Hindujo, Gandhi renkontis eĉ pli grandajn defiojn ol tiuj en Sud-Afriko.

Antaŭ ĉio, Gandhi volis eduki la sensciajn homamasojn kaj tiucele – precize antaŭ 100 jaroj – li komencis publikigi gazeton Young India” (Juna Hindujo). Ĝi aperadis ĉiusemajne, ekde 1919 ĝis 1932.

Unue li rimarkis, ke la situacio de virinoj estis tre malbona, ĉar ili estis traktataj kiel malpli valora parto de la socio. Li forte kondamnis la Purdah-sistemon, laŭ kiu virino devis komplete sin kaŝi de la mondo, tiel ke neniu parto de ŝia korpo estu videbla. La vizaĝon kovris la t.n. “burko” kaj ĉion ceteran – tre longa robo, ĝis la grundo.

Krom tio, ĉiu hinda virino devis esti virga antaŭ sia edziniĝo kio ne koncernis virojn. Gandhi nomis tion “barbara kutimo” pri kiu kulpas viro misuzante virinon kiel amuzilon por sia indulgeco: “Kial tiu ĉi morna maltrankvilo pri virina pureco ne koncernas ankaŭ virojn? Ni aŭdas ja nenion ke viroj ĉastu ĝis la edziĝo.” Kial do viroj arogas al si la rajton regi virinan virgecon?”- li demandis.

Liberigo de virinoj kaj infanoj

Lian atenton ne preterflugis la senkora kutimo de fianĉinaj dotoj. Li komparis ĝin al “vendado de knabino”. Tia geedzeco ne nur humiligas fianĉinon, sed ankaŭ malhonorigas lian estontan edzon. Ja geedziĝo estas pro amo kaj ne por mono. Ĉiu juna viro, kiu postulas geedzecan doton, senkreditigas sian landon kaj malhonoras virinecon. Ŝiaj devoj de la estonta patrino kaj arto eduki la infanojn estas la plej grava kaj respektinda tasko. Sen zorgo pri la patrinoj, la nacio devos formorti.

.

Precipe kruela estis praktikado edzinigi malgrandajn knabinojn. Ili estis delonge la viktimoj de tiu socia subpremado. Viro timanta de Dia justeco neniam havu geedzan seks-rilaton kun juna knabino. La kutimo de infana geedziĝo estas senmorala kaj fizika malbono, ĉar detruas moralajn principojn kaj kaŭzas korpan degeneriĝon. Ŝiaj gepatroj sciu, ke ili eraras terure kiam devigas sian filinon edziniĝi tro juna. La persista kampanjo de Gandhi rezultis fine en la Hinda Unio kaj tiu doloriga kutimo iom post iom malaperis. La sciencistoj poste rimarkis, ke infanaj geedziĝoj tre maloftis kaj procentaĵo de mortaj novnaskitaj infanetoj malkreskis. (“Hinduism” paĝo 185).

Alia krimo kontraŭ infanoj estis vendado de knabinoj por prostituado. Tiu fi-komercado tre disvastiĝis kaj – ekzemple nur en la urbego Madras – “laboris” tiam 200,000 junaj stratulinoj (ĉiesulinoj) – ofte venditaj de la gepatroj mem. Gandhi sciis, ke ili ne libervole elektis tiel malpuran vivon, sed estis al tio devigitaj per plenkreskuloj aŭ pro mizero. Li kontestis toleradon de tiu socia malsano kaj nomis ĝin “morala lelpro de hinduismo” kaj krimo kontraŭ Dio kaj leĝo. Juristoj kiuj tion pravigas devos ricevi teruran punon por malnobligo trudita al t.n. “malforta sekso” (Young India, la 6an de aprilo 1925). Post longa tempo Gandhi sukcesis lumigi la mensojn kaj tiuj bedaŭrindaj knabinoj memvole ŝanĝis sian vivon. Ankaŭ iliaj familioj ĉesis sendadi siajn junajn filinojn al stratoj.

Liberigo de vidvinoj

En Hindujo ekzistis diversaj kategorioj de vidveco, ankaŭ la t.n. “infanaj edziniĝoj”. Laŭ popolnombrado en 1921, kiam Gandhi luktis por justeco, la nombro de adoleskaj kaj infanaĝaj vidvinoj estis jenaj (laŭ popolnombrado en 1921): Vidvinoj ĝis 5-jaraĝaj = 11,892; vidvinoj inter 5 kaj 10-jaraj = 85,037; 10 ĝis 15-jaraj = 232,147. Entute vivis tiutempe 329,076 vidvinaj knabinoj.

Vivo de tia virino aŭ knabino ne valoris pli ol tiu de besto. Gandhi komparis ilian statuson kun bovino: “Ni lamentas pri sorto de bovinoj en la nomo de religio, sed rifuzas protekti la homan “bovinon” en la persono de knabina vidvino.”

Tra plurjarcenta tradicio, kiam maljuna “edzo” mortis, lia edzino – eĉ kiam estis infanaĝa – eniĝis la humiligan statuson de vidvino kaj ne rajtis plu edziniĝi. Ŝi devis resti vidvinoj ĝis fino de la vivo. Kontraŭe al viro, li povis re-edziĝi tuj post morto de sia edzino. Tiun maljustecon alfrontis Gandhi kiu sciis, ke tiun sistemon neniu povos ŝanĝi sen helpo de la junaj generacioj. Tial li kuraĝigis junajn universitatajn studentojn, ke ili geedziĝu kun la t.n. “infanaj vidvinoj”.

Kvankam oni provis ĉesigi devigan vidvinecon, tamen neniu antaŭe sukcesis mobilizi tiel amasan movadon kaj kaŭzi ties reagon tutlande. Gandhi brave atakis la hinduisman moron de la trudita vidvineco, kiu estas netorelebla jugo (Young India, la 5an de aŭgusto 1926).

*

La barbara kutimo de “Sati” (eo: satio?) ŝajnas aparteni jam al pasinteco. Temas pri funebra, neimageble kruela ceremonio, organizata post morto de edziĝinta viro. Kiam lia kadavro estis preparita por bruligo, lia edzino eksidis sur la samaj ŝtipoj por kunbruliĝi, ankoraŭ vivanta.

Onidire tio estis memvola rito, kvankam ĝi povis okazi ankaŭ sub familia aŭ socia premo. Tiukaze la bruligota edzino estis ne ĉiam konscia, ekzemple pro uzitaj ĵus drogoj aŭ oni simple fiksis ŝin per ŝnurego al la ŝtiparo por ke ŝi ne forkuru. La riton kutime observis familio kaj multaj najbaroj. En kazo de reĝa funebro, ekbrulis ankaŭ liaj multaj edzinoj kaj kunkubinoj (kromvirinoj). La riton priskribis Jules Verne en sia mondfama romano Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj. Tia ceremonio estis leĝe malpermesita en la 19-a jarcento, sub la regado de brita imperio. Ĝis tiam okazis pli ol 500 edzin-bruligoj ĉiujare. Morto de edzo tiam signifis ankaŭ la morton de lia edzino. Dum jarcentoj, la vidvino havis nur du eblecojn: forbruliĝi laŭ rito de sati kun la mortinta edzo aŭ vivi en konstanta humiligo, ĉar la ĝisnunaj parencoj faris ĉion, ke ŝia vivo estu eble plej mizera kaj malfacila.

Malgraŭ la rigoraj ruloj, la bruligato de vivaj vironoj ankoraŭ okazis, eĉ dum lastaj jardekoj. En 1973 forbrulis virino kun sia mortinta edzo kaj la riton observis miloj da loĝantoj el Raĝastana regiono. Kvindek mil hindoj venis por soleni morton de 18-jara edzino, bruligita laŭ sati-kutimo en jaro 1987. Similaj dramoj okazis antaŭ nelonge, en jaroj 1999, 2002, 2006 kaj 2008.

Ĉi tie valoras klarigi, ke foje la rito “sati” estis konfuziga kun alia praktikado nomita “jauhar” kiu estis grupa sinmortigo. Tion faris maljunuloj, virinoj kaj infanoj por eviti kruelaĵojn de islamanoj, kontraŭ kiuj defendis ilin la batalintaj kaj mortigitaj hindaj viroj.

Kontakto kun lepruroj

Ekde longa tempo, en kelkaj civilizoj oni konsideris lepron kiel malbeno pro la pasintaj kulpoj (aŭ de la pasintaj vivoj, se iu kredas je reenkarinĝo). En Hindujo, malsani je lepro signifis virtuale socian morton. Gandhi suferis pro la sorto de tiuj malfeliĉuloj kaj tutkore solidaris kun ili.

.

Li memorigis kaj laŭdis belgan pastron Damiano (Damien de Veuster), kiu veturis al Havaja insulo Molokai por vivi tie kun la deportitaj lepruroj kaj konstrui domojn al ili. Fine li mem malsaniĝis je lepro kaj mortis tie. Gandhi nomis nomis leprurojn siaj fratoj kaj fratinoj kaj ne timis kunpremi iliajn manojn, mankaresi iliajn kapojn. Lepraj pacientoj estis invititaj al lia domo kaj kunloĝis tie dum kelka tempo. En landego kiel Hindujo kie ĉiam mankis mono, estus vane organizi urbajn instituciojn kaj forgesi pri la 700,000 vilaĝoj. Pro tio Gandhi kaj liaj disĉiploj decidis unue viziti vilaĝanojn kaj eduki ilin pri persona higieno kaj sistema purigado de la domoj.


Statuoj de Mahatma Gandhi staras en diversaj landoj

Liberigo de la “netuŝeblaj”

La unuaj atingaĵoj de Gandhi estis apenaŭ preparo por la ple granda batalo por plenrajtoj de la netuŝeblaj / dalitoj. Gandhi nomis ilin Jarijans (homoj de Dio), kiu devus esti akceptitaj kiel egalrajtaj civitanoj de la socio. Li asertis, ke origino de la “netuŝebleco” komenciĝis en tre malnova tradicio, kiam oni agnoskis ke bovino devas esti honorigata kaj oni ne rajtas manĝi bovaĵon. Se iu tamen persistis fari tion, li estos ekskluzivita de la socio. La bojkoto koncernis ankaŭ liajn, infanojn (kaj iliaj estontaj generacioj).

Tial vivo de la dalitoj estis ofte pli malsupra ol bestoj. Ili ne rajtis iri al publikaj lokoj, kiel lernejoj, hospitaloj, transportiloj aŭ temploj kaj hoteloj. La dalitoj povis manĝi nur restaĵojn kaj ne rajtis uzi
eĉ publikajn putojn. En tiel malhumana societo Gandhi komencis longan batalon por liberigo de 40,000,000 (kvardek milionoj) da dalitoj. Li profunde sentis iliajn suferojn kaj skribis: “Mi devus naskiĝi kiel netuŝebla, por ke mi povu dividi iliajn malĝojon kaj suferojn. Tiel mi mem povus liberiĝi de mia mizere ‘supera’ statuso”. (Young India, la 4an de majo 1923).

Gandhi kun sia edzino Kasturba

La turnopunkto de lia pensado estis fariĝi dalilto memvole, kiel membro de la plej malestimata kasto. Kun sia edzino, li adoptis knabinon el dalita familio kiel sian propran infanon. Gandhi uzis eble plej malmulte da vestaĵoj, same kie la dalitoj.

.

La vivo de dalitoj eĉ nuntempe estas tragedia.

Li solidare laboris kun ili, plenumante la plej humilajn taskojn. Tiel li volis purigi la hindu-religion de tiu diabla sistemo. Li volis pruvi ke neniu religia libro rajtigas tian maljustecon: nek la Vedoj, nek Upaniŝadoj, nek Bhagavad-Gita. (Young India, la 28an de septembro 1921). Por eduki pli vastan socion, Gandhi komencis publikigi periodaĵon, kiu aperis ĉiusemajne sub titolo Harijan (“Homoj de Dio”). Mahatma Gandhi apelaciis, ke ĉiu civitano purigu sian konscion kaj traktu respekte la aliajn.


Delegitoj de la “netuŝeblaj” dalitoj parolas pli kaj pli kuraĝe dum internaciaj konferencoj, ankaŭ ĉe la UNO.

Sekvante la Evangelian mesaĝon pri universala frateco, Gandhi asertis ke ĉiuj homoj estas gefratoj ĉar havas unu komunan Patron – Dion. Li estis forte impresita de la fama Prediko sur la monto – precipe per unu el ties mesaĝoj: “Beataj estas kiuj soifas al justeco, ĉar ili satiĝos“. El tiaj inspiroj naskiĝis la plej granda movado en la historio de Hinda Unio. Pro ĝia potenco – por la diskriminataj dalitoj – la sŭbŝtatoj unuafoje malfermis pordojn en ĉiuj publikaj lokoj.

Ĉiam solidara kun la plej malriĉaj, Gandhi dediĉis parton de ĉiu tago al fizika laboro. Grafika simbolo de lia fama radŝpinilo troviĝas en flago de Hinda Unio.

Mohandas kaj Kasturba Gandhi havis kvar filojn, kiuj – same kiel la naskiĝintaj poste genepoj – estis alte edukitaj kaj daŭrigis aktivan agadon serve al justeco kaj paco. Inter ili, la plej konata estas verŝajne la nepo Arun Gandhi, kiu organizis Gandhi-Instituton pri Senperforto (M. K. Gandhi Institute for Nonviolence). Li prelegas en diversaj landoj kaj antaŭenigas la ideojn de sia avo.

Arun Gandhi kun sia fama avo, kiun same nomis ankaŭ multaj aliaj (avo en ilia loka lingvo = “bapu”).

Printempe 2014 aperis lia libro sub titolo “Avo Gandhi” /Grandfather Gandhi, kies celo estas porpaca edukado de infanoj.

Maldekstra foto: Arun Gandhi kun la edzino Sunanda

.

Renkontoj

Dum sia aktiva vivo Gandhi renkontis multajn interesajn homojn, fronte kun la merita esperantisto – Edmond Privat.

.

Sur la fotoj: 1 – Gandhi kun fama poeto R. Tagore; 2 – Inter multaj disĉiploj de Gandhi estis J. Nehru, la multjara ĉefministro de Hinda Unio.

.

Oni verkis multajn librojn pri Mahatma Gandhi, inter ili unu en Esperanto de Edmond Privat, kiu vojaĝis kun Gandhi sur la sama ŝipo kaj ili ambaŭ amikiĝis.

.

Pri tio aperis libro titolita “Edmond Privat – forgesita amiko de Hindujo” (Edmond Privat – a forgotten friend of India), bedaŭrinde hodiaŭ neatingebla. La zorgadon de Gandhi pri la plej malriĉaj homoj daŭrigis iugrade la Nobel-premiita Patrino Teresa el Kolkato (1910-1999), sed ili du neniam renkontiĝis ĉar ŝi komencis prizorgi la malsanajn senhejmulojn en 1948 – samjare, kiam Gandhi estis murdita.

.

En jaro 1982 aperis bonega, 3-hora biografia filmo “Gandhi” en internacia kunlaboro. Reĝisoris ĝin R. Attenborough kaj ĉefrolis Ben Kingsley, brita aktoro de hinda deveno.

(FINO)

___________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: