Gandhi, lukte por justeco

Gandhi, lukte por justeco

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Mahatma Gandhi, heroo de la neperforta lukto kontraŭ maljusteco kaj patro de la moderna Hinda Unio. Sendube li estis unu el la plej grandaj ŝtatistoj de la 20-a jarcento.

Tial ĉi tiun datrevenon oni celebris ne nur Hindujo, sed ankaŭ ĉe la UN kaj en aliaj lokoj, kie vivas multaj hindaj minoritatoj (baratanoj / hindianoj?), ekz. en Sauda Arabio kaj aliaj arabaj princlandoj, en Pakistano, Britujo, Usono, Kanado kaj Aŭstralio.

Ekde pli ol 20 jaroj en kanada urbo Hamilton okazas Porpaca Gandhi-Festivalo /Gandhi Peace Festival – kun partopreno de universitataj profesoroj kaj studentoj.

.

Mahatma Gandhi (naskita la 2an de oktobro 1869 kiel Mohandas Karamĉand Gandhi) estis juristo kaj sociaganto, kreinto de la potenca movado pri civila malobeemo. Li edukiĝis en baz- kaj mezlernejoj de la okcidenta subŝtato Gujarat /Guĝarato kaj sekve veturis al Londono por studi juron. En jaro 1891 li revenis al Hindujo kaj eklaboris kiel juristo en Mumbajo, tiutempe nomata Bombaj. Post kelkaj jaroj oni proponis al li laboron en Sud-Afriko, kiu tiam estis ankaŭ brita kolonio. Alveturinte, Gandhi ekvidis grandajn kontrastojn inter la vivnivelo de diversaj popolgrupoj. Precipe doloriga estis diskriminado de la homoj kun malhela haŭto, al kiuj apartenis lokaj nigruloj kaj la enmigrintoj el Hindujo. Tian humiligon Gandhi ne povis akcepti kaj decidis batali kontraŭ ĝi…

Dum la vizito de Gandhi en Svislando, la eminenta E-aktivisto Edmond PRIVAT helpis lin kiel tradukanto. Sur la foto: parolado de Gandhi en Popola Salonego de Lausanne (eo: Laŭzano). Tiu evento okazis la 8an de decembro 1931 kaj ĝin partoprenis kelkcent aŭskultantoj.

PS: Aparte interesaj estas esperantistaj elementoj en la vivo de Gandhi kaj tion ni volas inkluzivi en la artikolo.

Surbaze de lia aŭtobiografio estis produktita tre bona filmo “Gandhi” – de kie ni prenis tiun ĉi foton.

______________

(Ĉi tiu artikolo estos baldaŭ kompletigota)

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: