Februara Novaĵletero

Februara Novaĵletero

Karaj Legantoj,

Ĉi-jare ni publigos iom da artikoloj pri du landoj: 1. Kanado – pro la okazonta Universala Kongreso en Montrealo kaj 2 – pri Japanio kiu organizas la 32-an Olimpikon en Tokio.

Do ni komencu per kanto de Monique Leyrac– legendo de kanada muziko. Ŝi naskiĝis en Montrealo kaj per siaj belegaj kantoj popularigis la kulturon de Quebec /Kebekio en la tuta Kanado. Studoj pri dramo helpis ŝin kanti poetikajn tekstojn. Kiel rememoras la kunlaborantoj, Monique Leyrac strebis al perfekteco kaj ŝiaj koncertoj estis ofte transformitaj je teatraĵo.

.

Dum la koncerta turneo tra Eŭropo, ŝi decidis resti por kelkaj jaroj en Parizo. Grava momento en ŝia kariero estis duobla venko en Internacia Kant-Festivalo de Sopot. La unua premio estis por “Mon pays” / Mia lando kaj la duan ŝi ricevis por prezentiĝo de pola kanto “Revena melodio”. La poezia etoso de “Mon pays” ravigis multajn aŭskultantojn (3:08) https://www.youtube.com/watch?v=ny6_nEoOSKY :

Mia lando ne estas lando, sed vintro; mia ĝardeno ne estas ĝardeno, sed ebenaĵo; mia stilo ne estas maniero, sed neĝo. Mia lando ne estas lando, sed vintro.

Dum la blanka festo, kiam neĝo abunde falas – en tiu lando de neĝblovoj mia patro konstruis la domon. Tial mi restos fidela al ĝi.


La honoirigta multfoje Monique Leyrac ricevis ankaŭ la Ordenon de Kebekio.

Per alia kanto “Jen la viro” ŝi kantigas la publikon – https://www.youtube.com/watch?v=2LHcOvfjrnw . Monique Leyrac estas firme ligita kun Montrealo, kie ŝi laboris kaj ludis kiel aktorino, memorata en la filmo “Lumoj de mia urbo”. Tie ŝi mortis antaŭ du monatoj, en la Zamehofa tago.

__________________

.

Serĉata poemo

Poezio en kantoj kreas neimageble ĉarman atmosferon. Kaj en tiu arto, speciale bonaj estas francaj komponistoj kaj bardoj. Lige kun tio, ni turnas nin kun la peto. Ĉu vi povos trovi unu poemon de L.Zamenhof pri tempo, tro rapide forpasanta? Ni forgesis ties titolon kaj ne scias, ĉu Zamenhof ĝin tradukis aŭ verkis originale.

Pentraĵo de Carle Vernet

La poemo havas formon de metaforo, en kiu la forkurantan tempon simbolas koĉero, kiu kondukas diliĝencon (pasaĝeran ĉevalveturilon) aŭ postilionon = nian vivon. Interne sidas pasaĝero kiu estas vi aŭ iu alia homo. Komence la (juna ankoraŭ) pasaĝero malpacience volas plirapidigi la koĉeron (= tempon) sed, fine de la vojaĝo, via /ĉies veturilo ŝajnas pasi TRO rapide. La pasaĝero petegas: “Haltu, haltu eĉ por momento” sed tio maleblas ĉar la koĉero jam baldaŭ atingos la celon.

Se vi trovos ĝin, bonvolu sendi al ni kaj tio certe plaĉos al ĉiuj legantoj. Dankon !

__________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: