Esperi – malgraŭ ĉio (parto 2)

Esperi – malgraŭ ĉio (parto 2)

Mia interesiĝo pri astronomio


Kiam sieĝas vin obskuraj pensoj, rigardu la nubojn sur ĉielo.

NU (demando): Unu el viaj libroj enhavas la informon, ke vi tre interesiĝis pri astronomio. Kial?
JZ (p. Jozefo Zielonka, respondo) Observante la naturon kaj rigardante al ĉielo, mi ekstaris senmova en fascina miro. Kiel belega estas tio, kiel perfekte organizita! La sciencistoj supozas, ke la kosmo ekzistas jam miliardojn da jaroj sed post kelkaj miliardoj ĝi povos malaperi, ĉar ĉiuj steloj kaj galaksioj konstante forkuras en nekonatan malproksimon.

Lakta Vojo, al kiu apartenas nia sunsistemo. Ĉi tiu galaksio plej bone videblas de Sudameriko.

Post la mondmilito oni instruis min en la lernejo, ke kosmo kun la tuta materio ekzistas eterne. Poste tiu scienco estis ŝanĝita: kosmo estiĝis rezulte de Granda Eksplodo okazinta antaŭ 40 miliardoj da jaroj. Malpermesitaj estis demandoj pli konkretaj.


NU: Blaise Pascal, la granda sciencisto de Francio diris: „Eterna silento de tiuj senlimaj spacoj timigas min”. En Esplor-Kleriga Centro* de PEA okazis renkontiĝo kun esperantisto kiu profesie okupiĝis pri astronomio. Sekvis la diskuto kaj unu el aŭskultantoj diris pri siaj intencoj studi astronomion, sed la perspektivo pri nia soleco en la senlima kosmo igis lin rezigni pri tiu stud-objekto.

JZ:  En Opole (urbo de suda Pollando) okazis iam prelego de famaj astronomoj kaj kiam oni parolis pri la Granda Eksplodo, montriĝis ke tio estis ne antaŭ 40, sed antaŭ 15 miliardoj da jaroj. Ekde tiam ni povas paroli pri komenco de la tempo. Kiam sekvis la diskuto, mi demandis: “Kio estis antaŭ la tempo kiam Pra-materio eksplodis? Kiu aŭ kio kaŭzis tiun eksplodon?” Ne povanate respondi, oni turnis sin al ŝerco, ke kun tiaj demandoj mi ŝajnas esti teroristo. Fine, en privata interparolo la preleginto diris al mi mallaŭte: “Pardonu min pro tiu ŝerca kvazaŭ-respondo. Mi scias, same kiel vi, Kiu kreis materion sed ni ne povis ĉi tie paroli pri tio. Ni devas reklami la sole agnoskitan “progresan sciencon”.

.

Sed ne tio estas la plej grava. Oni asertas, ke kosmo havas sian komencon kaj havos la finon. Ĉiuj galaksioj forkuras ien kun la rapideco de 20 milionoj da kilometroj dum sekundo. Venos la tempo kiam eĉ en la satelita teleskopo Hubble ne eblos ilin vidi. Ĉu restos nur nia Lakta Vojo? Ni lasu tion al Dia Providenco kaj prefere okupiĝu pri tiu tempo, en kiu ni nun vivas.

Jardeko de la 1970aj


NU: Tamen okazis, ke ne astronomio sed Esperanto estas la ĉefa pasio de via, ne ĉiam facila, vivo. Kiuj momentoj plej firmiĝis dum via multjara por-esperanta laboro?
JZ:  En jaro 1973, Polan E-Asocion ekregis la fifama triopo: Stanisław Świstak, Bolesław Staszczak kaj Andrzej Pettyn. La unua montriĝis drinkulo delegita per sekrerta polico por kontroli la asocion kaj disfaligi la movadon. Li estis nomumita prezidanto de la asocio kaj, dum inspektado de la regionaj PEA-filioj, li kondutis fie, arogante. Verŝajne li faris ton intence, kun la celo krei malbonan impreson pri la organizaĵo kaj malaktivigi ĉiujn interesitojn. Tiu dua okupis la postenon de generala sekretario kaj faris ne multe krom informi konstante la policon pri la situacio en PEA. Cetere, dum siaj vizitoj en diversaj E-kluboj, li mem fiere pri tio parolis. Onidire li antaŭe laboris kiel cunzuristo, do tiuspecaj kontaktoj devus neniun mirigi.

.

La tria eble plej kompatindas, ĉar – kontraŭe al tiuj du – li ne estis malaborema kaj verkis multajn E-lernolibrojn. Ricevinte la postenon ĉe Pola Radio, li estis eble devigita plenumi “specialajn taskojn” – ankaŭ kadre de PEA. Do ne mirindas, ke li funkciis en la asocio tra multaj jaroj. Kvankam tia kunlaboro kun la sekretaj institucioj daŭris longe kaj multaj dokumentoj iel malaperis, tamen oni konservis la kopiojn. Vivas ankoraŭ atestantoj, kiuj bone memoras tiun periodon. Ne valoras skribi detale pri ĉio, sed necesas diri pri almenaŭ unu fiaĵo, jam konata publike. Temas pri la preskaŭ 20-paĝa denunco, kiun li skribis (konforme kun la militleĝo, meze de la 1980aj) – kontraŭ la demokratie elektita registaro de PEA. Hodiaŭ li eble tion bedaŭras, tamen historio de la E-movado ne povas preterlasi tiajn faktojn. Sed pri tio ni parolos alifoje.

*

Tendara aventuro

NU:Tio estis tumultaj jaroj en la historio de E-movado. La 1974an jaron markis la puĉo organizita en UEA kontraŭ ĝia prezidanto prof. Ivo Lapenna. En siaj libroj li poste skribis, ke tiun konspiron partoprenis ankaŭ unu el ĉi tiu triopo. Dum tiu periodo vi mem travivis sensacian epizodon en Ĉeĥoslovakio, ĉu ne?

JZ:  Meze de la 1970aj, mi estis invitia al Ĉeĥoslovakio por partopreni Katolikan E-Tendaron, kiun kunorganizis Miloslav Šváček, tre aktiva membro de IKUE kaj poste ankaŭ ĝia prezidanto. Tie mi konsentis celebri ĉiutage la Mesojn en Esperanto.

Mi alveturis tien kaj ekvidis belan senarbejon kun 80 tendoj kaj multaj gejunuloj. Praktikado de la religiaj ceremonioj estis tre limigita kaj por ĉiu tago oni devis peti apartan permeson. Tian permeson mi ne havis kaj la polico certe ĝin rifuzus, tial ni aranĝis la liturgion sekrete. Bedaŭrinde, iu denuncis ke en la tendaro oni organizas “kontraŭleĝan religian aktivadon”. Subite venis polico por kapti la “krimulojn”sed la ĉasado fiaskis, ĉar la tendaranoj sukcesis kaŝi la objektojn uzatajn por la Meso. Sed sur listo de la partoprenantoj ili trovis mian nomon. Sekve la funkciuloj pridemandis min kaj post du horoj volis eskorti ien. Ili tamen malsukcesis, ĉar en urbo Přerov (eo: Pŝerov) oni devis translokiĝi al alia trajno. Tie ni atendis proksime al inter-kaja tunelo. Oni anoncis, ke venas la trajno kaj multaj pasaĝeroj rapidie eniris la tunelon. Mi kaptis la momenton kaj forkuris, dume la homamaso haltis la postkurantajn policistojn. Vespere mi revenis al tiu stacidomo, sed la policanoj ankoraŭ estis tie. Nur sekvatage mi povis kapti sekure la vagonaron kaj ekveturis norden, al Pollando. Post kelkaj tagoj, al mia loĝloko venis arest-letero sed mi ne estis punita, oni forprenis nur mian pasporton.

Dudek jarojn poste, la tendaroj povis okazi sen tiaj minacoj.

1977


NU: Aŭtune 1978, mortis Johano Paŭlo la Unua, apenaŭ post 33 tagoj de sia pontifiko. Tiam la mondon surprizis elekto de la sekva papo, Johano Paŭlo la 2a – la unua neitala post pli ol 400 jaroj. Baldaŭ poste montriĝis ke li tre simpatias al Esperanto kaj en la antaŭa jaro li estis honora patrono de la 37a IKUE-kongreso.
JZ:  Jes, tio estis bonega novaĵo por la esperantistoj. Estis jam konsentite, ke la 37a IKUE-kongreso okazos somere 1977 en Ĉenstoĥovo.

Hela Monto – unu el plej famaj konstruaĵoj en MezEŭropo.

Sed la kongresanojn ĉagrenis unu neforgesebla dramo. Aŭtune 1976, p. Henriko Paruzel forveturis al okcidenta Eŭropo por aranĝi presadon de la kongresaj materialoj. En tiutempa Pollando tio maleblis sen aprobo de la cenzoroj.

Historia foto en varsovia Placo de Tri Krucoj. Pastro Paruzel staras meze, super la flaga stelo kaj tenas libron. Nomojn de la aliaj ni aldonos poste.

Bedaŭrinde, lia vojaĝo finiĝis tragedie kaj la E-movado perdis unu el siaj plej valoraj aktivuloj.

.

Spite al tiu tragedio, la komencita de li agado daŭris kaj la kongreso montriĝis tre sukcesa. Partoprenis ĝin pli ol 300 personoj el kelkdeko da landoj. En la interkona tago okazis arta programo, dum kiu prezentiĝis i.a. muzika enseblo “Muzilanoj” el Zabrze, urbo en kiu vivis p. Paruzel.

“Muzilanoj” el Zabrze

Paruzel estis kreinto de la genie simpla muzik-notaro kaj nomis ĝin esperante: «muzILo». Samtage sian koncerton prezentis infana grupo “Sunradietoj” kaj varsovia kvarteteto “Muzilo” kun la konataj Kanto de frateco kaj La Espero.

Multaj aŭdis unuafoje la originalan muzikon de s-ino Zuzanna Kawulok, esperantistino el Beskida montaro, kapabla ludi per diversaj paŝtistaj instrumentoj.

Gravecon de la kongreso markis la fakto, ke ĝia patrono estis la tiama Krakova ĉefepiskopo kardinalo Karol Wojtyła, kiu skribis en la kongreslibro jenajn vortojn: “...Kiel Kristo Jesuo preĝis por or la unueco, same ankaŭ mi, en nomo de la Eklezio, preĝas por vi… (Tial) unu supernacia lingvo Esperanto ankaŭ servu efike al tiu nobla celo… Mi benas vian agadon kaj deziras al vi Dian gracon.” Sekvajare, kardinalo Wojtyła estis elektita papo Johano Paŭlo la 2a kaj neniu tiel vaste reklamis Esperanton kiel li, kadre de ĉiu novjara aŭ paska salutoj “Urbi et orbi” (al urbo kaj la mondo), tutmonde disaŭdigata.

Dum siaj vojaĝoj li renkontis milionojn el diversaj nacioj, kulturoj kaj religioj. En amikeca kaj ĝoja etoso, li salutis ilin en diversaj lingvoj – inkluzive Esperanton.

Honore al Ludoviko Zamenhof, oni leĝigis la “Medalon de Toleremo” kies unua laŭeato estis Johano Paŭlo 2a. Sur la foto: enmanigas ĝin Louis Zamenhof-Zaleski, la nepo de “D-ro Esperanto”.

En lasta kongresa vespero oni prezentis fragmentojn de la filmo «Potop»/ Diluvo farita laŭ ege populara romano de Henryk Sienkiewicz. Entute, la programo de tiu kongreso estis tre riĉa kaj ties kelkcent partoprenantoj longe ĝin memoros.

En lasta, filma vespero oni prezentis fragmentojn de la filmo «Potop»/ Diluvo, farita laŭ la ege populara romano de Henryk Sienkiewicz. Entute, la programo de tiu kongreso estis tre riĉa kaj ties kelkcent partoprenantoj longe ĝin memoros.

Justuloj vivos

NU: En 1986 mi vizitis Pollandon kaj partoprenis renkontiĝon de E-klubo en Rzeszów. Tiam oni diris al mi la sensacian informon, ke apud via urbo Tarnów troviĝas tombo de aŭstria junulo Otto Schimek, kiu rifuzis pafi kontraŭ la sendefendaj homoj.
JZ:  Mi bone konas tiun ĉi historion. Temas pri la eterna dilemo. Kion obei fronte al malbono: maljustan leĝon, altruditan modon aŭ la voĉon de nia konscienco? Antaŭ tia alternativo troviĝis la junulo el Aŭstrio, Otto Schimek (1925-1944). Devigita servi en Wehrmacht (la germana armeo), la grenadisto Schimek decidis ne pafi kontraŭ la sendefendaj homoj en la okupataj tiam landoj – unue en Jugoslavio kaj poste en Pollando. Li restis fidela al kvina ordono de la universala Dekalogo: „Ne mortigu!” kaj pro tio la militestroj kondamnis lin je morto.

.

Kiam lia taĉmento estis sendita al nia regiono, la oficiroj de Wehrmacht rimarkis, ke Schimek intence mispafas la kondamnitajn je morto. Sendinte pri tio raporton al siaj superuloj, ili ricevis la mesaĝon el Berlino: tiun malkuraĝulon oni tuj pafmortigu. La kruela ordono estis realigita en Machowa, nur 15 kilometrojn de nia urbo Tarnów. Tio okazis je la 10a horo matene, la 14an de novembro 1944. Otto travivis nur 19 jarojn.

This image has an empty alt attribute; its file name is otto-1.jpg
Lia tombo en Machowa, troviĝas proksime al urbo Tarnów. Ornamas ĝin ofte floroj, ĉar venas tien multaj homoj, ankaŭ el eksterlando – diplomatoj, ĵurnalistoj aŭ pilgrimoj el Pollando, Aŭstrio kaj el aliaj landoj.

Post jaroj, oni ne multe parolis pri tiu tragedio – ĝis kiam el Vieno venis fratino de Schimek, Elfrieda Kujal. La fratino havis ankoraŭ leterojn, kiujn Otto sendadis de la militfrontoj kaj ŝi multe rakontis pri lastaj monatoj de lia vivo. Li skribis fiere: “… Dum la militservo mi mortigis neniun, tial mi feliĉe revenos al la Patrujo“.

Otto Schimek kun sia patrino kaj la fratinoj

Lokaj vilaĝanoj komencis honorigi memoron de la juna aŭstro kaj nuntempe pli kaj pli da homoj veturis tien, ne nur unuope sed ankaŭ en grupoj.

Skoltoj el bazlernejo de Machowa lernas ankaŭ pri la historio de sia vilaĝo.

Iam al tiu loko venis ambasadoro de Aŭstrio. Venas ĉi tien ankaŭ la esperantistoj el suda parto de Pollando. La pilgrimadon organizis s-no B.Knotz el Rzeszowa E-klubo kaj tio okazas en ĉiujara novembro, la monato en kiu la ekzekuta plotono mortigis tiun paceman junulon.

.

Sur la fotoj: 1. Neoficialaj poŝtmarkoj, eldonitaj baldaŭ post la militleĝo. 2. Fragmento de la ekspozicio en la vilaĝa memor-ĉambro, dediĉita la Otto Schimek.

Kompreneble, diskonigo de la informoj pri tiu brava aŭstro estis tre ĝena por la registaro, ne nur dum la “milita leĝo” sed same en la sekvantaj ĝin jaroj (jardeko 1981-1989). Eble tio ne mirigas, ke ankaŭ parto de la germanoj malŝatas Otton Schimek kaj akuzas lin je perfido de la armeo. Tamen, por ni kaj por la loĝantoj de tiu regiono, li estas heroo.

Epilogo

NU: Kruco. Kio ĝi estas? Iu diris, ke kruco estas la plej bela signo, ĉar montras tre simple la homon staranta firme sur la tero, destinita strebi alten, en serĉado de vero – dum liaj manoj etendiĝas kiel flugiloj.

JZ: Por ni, kristanoj, la kruco estas la simbolo de Dia amo. Jes, homo vivas kaj maturĝias sur la tero. Tamen valoras memori, ke atendas lin la plej alta celo: renkontiĝo kun Dio en momento de la morto. La etenditaj brakoj de la kruco memorigas, ke ni ĉirkaŭbrakumu la najbarojn, niajn gefratojn. Neniu estu forlasita, ni ĉiuj estas ja infanoj de la sama patro, Dio.

NU: Koran dankon por tiom da nekonataj faktoj el historio de la Esperanto-movado, kio certe estos interesa por multaj legantoj. En ilia nomo, mi bondeziras al vi longan vivon en bona sano. Ĉu vi ankoraŭ partoprenas en E-aranĝoj?

JZ: Mi jam sentas min maljuna, travivinte multe da sanproblemoj kaj kelkajn operaciojn en hospitalo. En la pasinteco, mi devis alfronti diversajn atakojn kaj malamikajn agojn – eĉ flanke de la speciale delegitaj “samideanoj”. En tiaj situacioj mi fide ricevadis apogon de la Episkoparo, fronte kun nia estimata kaj kara samideano ep. Vladislavo Miziołek. Liaj kontribuoj al E-movado kaj al ekumenismo estas netakseblaj. Eventuale, nur bonaj agoj konstruas la estontecon. Tial prefere ni ne publikigu ĉi tie nomojn de la homoj, kiuj per malbonaj intencoj semis konfuzon kaj malakordojn: la pli multo ne plu vivas kaj tiuj ceteraj maljunas. Fine ni ĉiuj respondecos por niaj agoj. Mi kredas firme, ke venos la tempo, en kiu la nobla ideo de d-ro Zamenhof realiĝos, kvanka mi tion ne ĝisvivos.

.

S-no Zielonka en sia E-biblioteko

Dum la kelkdekjara laboro por Esperanto, mi ricevis senlimon da Di-gracoj, renkontis tre valorajn homojn kaj ĝuis partopreni en nia internacia kulturo. Foje la poresperanta agado situigis min je granda risko, precipe en landoj, kie oni persekutis la religiemajn homojn. Sed eĉ tie ni ricevadis helpon de kuraĝaj bonuloj, kiuj savis min lastmomente. Pri tio vi povas legi en miaj libroj kaj mankas la spaco por ĉion rakonti en unu intervjuo. En nia mondo devas esti loko por ĉiu: same por homoj religiemaj kiel por ateistoj, por kristanoj kaj por socialistoj – ni devas lerni pacan kunekzistadon kaj respekti ĉies personan dignon kaj konscion. Venis la tempo, ke mi danku al tiuj bonaj homoj, kiujn mi renkontis sur la vojo de mia vivo kaj peti pardonon de ĉiu, kies koron mi eble vundis.

Adiaŭ, geamikoj!

_____________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: