Du semajnoj sur glacio (parto 2)

Du semajnoj sur glacio (parto 2)

Mia ĉiutaga marŝo daŭras kutime inter 12 kaj 13 horojn, dum kiuj mi trairas (depende de la vetero, surfaco de glacio kaj de aliaj cirkumstancoj) 40 ĝis 60 kilometrojn.

Unutage la vento estis tiel forta, ke mi falis kelkfoje. Ankaŭ glaci-rompoj (vidu la fotojn, sube) malrapidigas mian marŝon.

Nekredebla feliĉo estas dormi en varma ĉambro! Matene mi repakos la ekipaĵojn kaj revenos al mia vojo, glacoplena kaj soleca. Tagon post tago mi proksimiĝas al Niĵneangarsko kaj esperas ĝin atingi la 27an de februaro.

.

Mi tre ŝatas renkonti popolon, kiu vivas en forgesitaj vilaĝoj. Tio estas la plej interesa parto de ĉu vojaĝo: ekvidi kiel ili vivas en diversaj landoj. Dum mia Bajkala aventuro, mi spertis ĉie koran gastamecon de la homoj loĝantaj en tiu regiono.

.

Ho, mia longa marŝo baldaŭ finiĝos kaj mi sopiras fine preni duŝon, lavi la vestaĵojn kaj dormi en varma lito. Malantaŭe, post mia 15-taga aventuro restos preskaŭ 700 kilometroj.

Bajkalo estis por mi ne nur la defio. Nenio kompareblas kun la magio de izolitaj lokoj, malproksimaj de amasa turismo. Jen – estas nur vi kaj la naturo. Imagu, kiel mirindaj estas tie ĉi sunleviĝo aŭ sunsubiro!

.

Kaj tion mi spertis multfoje sur glacio de ĉi tiu “siberia maro”. En tia medio vi sentas multe pli ol iu ajn. Kial mi ne kaptu fote tiujn belegajn momentojn? Nun mi komprenas, kial la tieaj loĝantoj nomas Bajkalon magia.

.

Mi estas iom laca sed fartas sufiĉe bone. En malvarmo kaj ventoj, mia vizaĝo doloras pro la frostiĝo. Tio ne estis nur simpla promeno. Komplikis ĝin ankaŭ la sledo kiu, precipe en malbona vetero, ofte renversiĝis sur elstarantaj pecoj de la glacio.

Foje, tiuj glaci-pecoj povas havi surprize belajn formojn. Aliflanke – ĉu vi kredus, ke uzante nur glacion, oni ankaŭ povas muzikumi (4:27) https://www.youtube.com/watch?time_continue=75&v=en0p1Y35p3w .

.

En unu ŝtorma tago, la blovego faligis min dufoje kaj la sledon – eble 100-foje! En tia vetero, kvankam la videbleco estis nula, mi sukcesis trairi 49 kilometrojn. Por protekti la vizaĝon, mi uzas specialajn plastrojn (medicinan glu-bendaĵon) – vidu la ĉi-suban foton.

Survoje mi manĝas dum irado kaj faras ankaŭ fotojn. La mallongaj haltoj okazadis nur por trinki.

Panorama vidaĵo de Severobajkalsko

Rigardante la panoramon de ĉi tiu magia lago, mi diras: “Adiaŭ, Bajkalo! Mi dankas vin por la gastigado dum ĉi tiu 15-taga aventuro”.

Mi rememoros longe unu knabinon Alena, kiun mi renkontis sur la glacio. Tie ŝi veturis aŭtomobile kun sia familio kaj post mia alveno al Severobajkalsko ŝi invitis min por tagmanĝo kaj gastigis hejme. En la du lastaj tagoj, Alena montris al mi tiun ĉarman lokon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon.

Dum ĉi tiu aventuro mi travivis mirindajn momentojn sur la frostigitaj akvoj de Bajkalo kaj mi faris multe da fotoj. Tion mi volonte dividas kun vi.

Post longaj, malfacilaj tagoj – venis la 
ĝoja momento: jes, mi faris tion! Adiaŭ Bajkalo…

Hodiaŭ finiĝas mia restado en Severobajkalsko kaj ĉi-vespere la vagonaro veturigos min Irkucko. Post dunokta vojaĝo, mi pasigos tri tagojn en tiu “ĉefurbo de orienta Siberio”.

Fine mi alvenis al Irkucko. Post tri tranoktoj en hotelo mi reflugos al Norvegio. En la hotela akceptejo mi ekvidis mapon kaj rigardis la itineron, laŭ kiu mi trairis Bajkalon.

.

En granda spegulo, videblis tiuj partoj de mia korpo, kiuj suferis de frostiĝo. Nun, post la ripozo ili aspektas malpli danĝere kaj espereble kuraciĝos post mallonga tempo. La supra foto, dekstre: Irkucko povas memorigi pri unu bela kanto pri la Vintra mondo de amo /Youtube: E. Humperdinck – ,,Winter world of love” (3:22) https://www.youtube.com/watch?v=ZsDbOMgkWSo .

Neforgeseblaj estas vintraj noktoj super Bajkalo.

Malgraŭ la frostoj, mi varme dankas ke vi bonvolis legi la memoroĵojn pri mia glacia aventuro.

Amike – Gina Johansen

*

Atingante la celon de sia vojaĝo, Gina aldonis kelkaj informojn pri Bajkalo kaj ni ilustras ilin per fotoj.

Vintre Bajkalon kovras glacio preskaŭ unumetra, sur kiu eĉ aŭtomobiloj povas veturi sekure.

Sur glacio de la “siberia maro” okazas sketilaj vetkuroj je longa distanco.

Akvoj de Bajkalo estas tre puraj. En suna tago, la videbleco atingas tie profundecon ĝis 40 metroj. Ĉi supra foto montras la boaton surakve, kvankam ĝi ŝajnas pendi en areo.

.

En sia “gepatra” lago vivas la bajkala foko (Pusa sibirica), unu el apenaŭ kelkaj fok-scpecioj troveblaj en nesalaj akvoj de la mondo. En multaj lingvoj, oni nomas tiun fokon “nerpa”.

.

En Irkucko okazas ĉiujara Tago de nerpa – la festivalo, kiu logas turistojn el diversaj regionoj.

La festivalon, kiel kutime, tre ŝatas la infanoj. Dekstre: Ĉe la urbo troviĝas apudakva statuo de la bajkala foko.

La stelozaj noktoj super vintra Bajkalo povas profundigi la sentojn de soleco, precipe kiam oni temdumas surglacie.

Sed post la frosta kaj longa vintro, ankaŭ al Bajkalo venos fine printempo.

(Fino)

___________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: