De senkoreco ĝis najbaremo

De senkoreco ĝis najbaremo

Kiam venis tempo por translokiĝi, unu geedza paro decides ekloĝi en nefortuna kaj malfavorata najbareco de sia propra urbo Gela, sur la konata itala insulo Sicilio. Unue ili devis venki sian indiferetecon por eklukti kontraŭ organizita krimo.

Sicilio: de najbareco >?< ĝis najbaremo

Rosa kun Rocco rakontas: “Ni geedziĝis antaŭ longa tempo kaj havas tri infanojn. Antaŭ kelkaj jaroj ni decidis translokiĝi aliloken por vivi pli fratece kun la novaj najbaroj. Do ni elektis tre malfavoran kvartalon de nia urbo. Tie mankis ĉio, do ni volis dividi nian amikecon kun homoj troviĝantaj en plej urĝaj bezonoj, ni volis sperti iliajn ĉiutagajn problemojn kaj problemojn”.

.

Gela estas la urbo en suda Sicilio – fifama pro organizita krimo, perforto kaj murdoj. Maltrankvilo kaj timo kaŭzas indiferenton kaj fermitecon. Rezulte ĉiu loĝanto vivas en izoliteco, inter muroj de sia domo. Jen tia kvartalo, nomata Fondo Iozza estiĝis nia familia loĝloko: malpuraj stratoj kovritaj per koto, sen lampoj. Multo devus esti ŝanĝita. Rosa kaj Rocco sentis, ke bonaj ekzemploj komenciĝu de ili mem.

en izoliteco, inter muroj de sia domo. Jen tia kvartalo, nomata Fondo Iozza estiĝis nia familia loĝloko: malpuraj stratoj kovritaj per koto, sen lampoj. Multo devus esti ŝanĝita. Rosa kaj Rocco sentis, ke bonaj ekzemploj komenciĝu de ili mem.

Dum unu storma nokto sonoris telefono. Inundo kovris plurajn garaĝojn. Akvo forpuŝis skombrojn al lignaĵ-metiejo de la proprietulo, kiu estis nia najbaro. Li aspektis senespera. Rocco kuraĝis trabati amasiĝintan koton pre sia aŭtomobilo kaj poste rakontis: “Ni laboris ĝis la kvina horo matene kaj faris ĉion eblan por forigi akvon el la konstruaĵoj. Tiel ni samptempe kuraĝigis la najbaron por ekagi. Aliaj homoj venis por helpi kaj senatente naskiĝis inter ni solidareco, kiu helpis progresigi nian laboron. Sekve, paŝon post paŝo, ni sukcesis haltigi akvon. Sen nia kunlaboro la damaĝoj estus certe pli grandaj.”

En la kvartalo multaj familioj komencis inter si diskuti pri la plej urĝaj problemoj: manko de kloak-sistemo – danĝera al sano, nesufiĉa provizado de akvo, malbona vojkvalito. “Dum la interparoloj ni klopodis kompreni la homojn – deklaras Rosa – ĉar ni volis krei amikajn rilatojn inter la familioj. Same okazis kun la administracio de la urbodomo. Laŭ tempopaso ni ĉiuj povis transiri de protesta sintento al dialogo. Eĉ la urbestro mem montriĝis malfermita kaj pretis kunlabori.

Oni formis socian komitaton kaj Rocco estis elektita kiel ĝia prezidanto, ĉar la kunloĝantoj fidis lin kapabla labori surloke por la komuna bono. Baza celaĵo estis restarigi esperon por la homoj trompitaj per neplenumitaj promesoj. Malrapide aliĝis pli kaj pli da homoj, konsciaj ke ĉies partopreno helpos solvi la problemojn. Tio certe ne povis esti pretervidita kaj al tiu aktiva grupo oni asignis fondusojn por rekonstrui la kvartalon.

Tiel do en Fondo Iozza Quarter – antaŭe nomata la “Kvartalo X” – okazis multaj ŝanĝoj: akvoduktoj kaj kloak-sistemo funkcias, stratoj estas lumigitaj kaj loĝejojn varmigas natura metano. Sekvaj planoj in-kluzivas sport-ludejon, paroĥan kulturcentron, komunum-klubejon. Ĉio celas ke la renovigita kvar-talo estu pli bona loko por loĝi. Ne mirige, oni nomu-mis ĝin Quartiere Nuovo (Nova Kvartalo). Hodiaŭ oni rigardas la kvartalon kiel “pionira najbarejo”en kiu la ĉiutaga penado sukcesis humanigi la spacon por vivi.

lo-ĝejojn varmigas natura metano. Sekvaj planoj inklu-zivas sport-ludejon, paroĥan kulturcentron, komunum-klubejon. Ĉio celas ke la renovigita kvartalo estu pli bona loko por loĝi. Ne mirige, oni nomumis ĝin Quartiere Nuovo (Nova Kvartalo). Hodiaŭ oni rigardas la kvartalon kiel “pionira najbarejo”en kiu la ĉiutaga penado sukcesis humanigi la spacon por vivi.

*

La cititaj konversacioj okazis en pasinteco. Rocco Goldini ne plu vivas kaj la urba administracio memorigas liajn meritojn en promociado de aktiva soci-laboro. La vekita tiam sindediĉo kaj socia respondeco daŭras kaj plue portas pozitivajn rezultojn.

.

La urbo Gela havas tre longan historion. Fondis ĝin grekaj veturistoj, kiuj venis al Sicilio en la 7-a jarcento a.K. Ili nomis la urbon same kiel la 60-kilometran Gela-riveron.

*

Ĉi tiu artikolo aperis originale en “New Humanity” /Nova Homaro.

______________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: