Nia Vilaĝo – Danco de papilioj

Nia Vilaĝo – Danco de papilioj

Ĉiujare, kiam tagoj fariĝas pli mallongaj, papilioj komencas sian dancon. Ili grupe aperas en parkoj kaj ĝardenoj, super herbejo kaj en vilaĝoj kaj arbaroj.

Per tiel majestaj movoj, kun tremantaj flugiloj ili adiaŭas la someron. Tial iu nomis papiliojn “la dancistoj de unu somero” kaj sub tiu titolo vi povis legi artikolon en unu el antaŭaj n-roj de “Nova Urbo”. Tie ni citis ĉarman versaĵon de Edmond Privat: Kien vi flugas papilio, tremante kaj rapide

Io magia, kvazaŭ neforgesebla festo de la naturo manifestiĝas dum la gracia flugado de papilioj. Artistoj fascinitaj per tiu ĉi fenomeno kreis muzikon kaj dancojn sur la motivoj de papilia dancado. Vi povas tion vidi en baleto (1:53) https://www.youtube.com/watch?v=dw0Fn2qN5e0 .

Al papilioj (scienca nomo: Lepidoptera) apartenas ĉirkaŭ 150 mil specioj, kiuj vivas en ĉiuj kontinentoj escepte Antarktiko. Komence ili estis dividitaj simple je du ĉefaj kategorioj: tagopapilioj (Rhopalocera) kaj noktopapilioj (Heterocera). Nuntempe oni klasadas ĉiujn papiliajn familiojn je kvar subordoj, nomitaj science. Se vi konas por tio E-nomojn, bv. sendi tion al ni:

  1. Zeugloptera (1917)
  2. Aglossata (1977)
  3. Heterobathmiina (1983)
  4. Glossata (1775).
Papua papilio (Ornithoptera alexandrae)

La plej grandaj papilioj vivas en la tropika kaj subtropika zonoj. Unu el ili estas la specio Ornithoptera alexandrae (familio Papilionidae), kiu povas pezi 25 gramojn kaj kies flugiloj streĉas ĝis 28 cm!

Tiu “giganto” vivas nur unuloke en Papuo-Novgvineo, pro kio ĝi estas laŭ leĝo strikte protektata.

Al tiu endanĝerigita papilio, apartan moneron dediĉis Monda Fonduso por Naturo (World Wide Fund for Nature -WWF).

.

En la kuranta “Nia Vilaĝo” ni prezentas ilustraĵojn pri tiuj delikataj estaĵoj kaj ilia beleco – forpasanta kun la unua frosto. La nomojn de tiuj papilioj aperas en la scienca nomenklaturo (en latina lingvo) kaj foje ankaŭ en Esperanto, nur kiam ni disponis pri iliaj E-nomoj.

.

Supre, de maldekstre: 1. Admiral-papilio (Vanessa atalanta); 2. (Plebejus argyrognomon); 3. (Lysandra bellargus)

*

.

*

Supre, de maldekstre: 1. Aŭroro-papilio (Anthocharis cardamines); 2 – ?; 3. (Plebejus argyrognomon).

.

La brasika papilio (aŭ brasikopapilio) apartenas al tiuj malmultaj, kiun faras damaĝojn kaj precipe malutilas al farmistoj kiuj kultivas brasikon.

~ * ~

La papiliajn “portretojn” akompanu Danyel Gérard en la populara kanto “Butterfly” (iom strange, angla titolo por la franca Papillon / Paplio) – (3:27) https://www.youtube.com/watch?time_continue=5&v=1ewjEG6Fqy8 :

Franca originalo

Tu me dis : loin des yeux, loin du cœur Tu me dis qu’on oublie le meilleur. Malgré les horizons, Je sais qu’elle m’aime encore Cette fille que j’avais surnommée :

Butterfly, ma Butterfly, Dans un mois je reviendrai Butterfly, ma Butterfly, Près de toi je resterai.

L’océan c’est petit, tout petit Pour de cœurs où l’amour a grandi. Malgré ce que tu dis, Tu vois qu’elle m’aime encore Cette fille que j’avais enlacée :

{Refrain} Butterfly

Notre amour est si grand, oui si grand Que le ciel y tiendrait tout de temps. Malgré ce que tu dis, Je sais qu’elle m’aime encore Cette fille que j’avais embrassée :

{Refrain} Butterfly

Esperanta traduko

Vi diras: for de la okuloj, for de la koro; vi diras al mi ke ni forgesas ĉion bonan. Sed malgraŭ la foraj horizontoj, mi scias, ke ŝi ankoraŭ amas min – tiu knabino, kiun mi nomis:

Papilio, mia Papilio – Iumonate mi revenos. Papilio, mia Papilio, – kaj mi restos proksime ĉe vi.

La oceano aspektas malgranda, eta al koroj, en kiuj kreskis amo. Malgraŭ tio, ke vi diras: “Vidu, ŝi ankoraŭ min amas” – la knabino, kiun mi ĉirkaŭprenis:

{Rekantaĵo} Papilio, mia papilio 

Nia amo estas granda, tiel granda, ke eĉ la ĉielo ĝin longe tenos. Malgraŭ tio, ke vi diras: “Vidu, ŝi ankoraŭ min amas” – la knabino kiun mi kisis:

{Rekantaĵo} Papilio mia papilio

.

______________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: