Chiara Lubich, la 100-a datreveno

Chiara Lubich, la 100-a datreveno

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis fondinto de Fokolara Movado – Chiara Lubich. Dum la 2a mondmilito aviadiloj bombadis ŝian familian urbeton Trento kaj Chiara vivis en malriĉeco kaj timo. La turnopunkto de ŝia vivo okazis la 13an de majo 1944, kiam la bombado estis aparte intensa kaj ĉiu Trentano povus perdi la vivon.

Tiam Chiara starigis al si la filozofian demandon: “Se ĉio povas perei kaj nenies vivo povas esti ŝparita – ĉu ekzitas io konstanta, neniel detruebla? La respondon ŝi tuj trovis: “Jes, nur Dio, kiu kreis la universon, la naturon kaj la homon – do Li estas nia sola espero!” Dum tiu drama tempo Chiara kun siaj amikinoj multe parolis pri tio kaj ili decidis helpi ĉiun homon, kiu tion bezonis. Tiam naskiĝis la ideo pri movado, kiu poste estis nomita Fokolaro (de la itala: korofamilia kameno). Temas pri tia loko, ĉirkaŭ kiu povas amike kuniĝi ne nur proksimuloj sed ĉiuj najbaroj.

Ekde la komenco estiĝis bonaj kontaktoj kun katolika, ortodoksaj kaj protestantaj eklezioj. Tiucele en germana Ottomaring estis fondita internacia ekumena urbeto.

Hodiaŭ ekzistas pli ol 30 internaciaj Fokolar-urbetoj en kelkaj kontinentoj kiel ekz. tiuj en Italio, Britujo, Belgio, Pollando, Portugalio, Argentino, Brazilo, Kroatio, Usono kaj Filipina Insularo. Kelkaj specialiĝas pri ekonomio, intekultura kaj interreligia dialogo, ekologio aŭ sano (ekzemple hospitalo kun mezlernejo konstruitaj en Kameruno, meze de la Afrika ĝangalo). Poste la pasio konstrui unuecon disvastiĝis al aliaj religioj kaj movadoj.

La prelegon pri unueco de la homaro aŭskultis en Tajlando 400 budhaj monaĥoj.

La historio de Fokolaro estas tre interesa kaj hodiaŭ la membroj kaj amikoj de la movado vivas en pli ol 180 landoj. Ilia aktivado ampleksas ĉiujn aspektojn de la homa vivo: ekde apogo de familioj, helpado al tiuj plej malriĉaj, protektado de sano kaj la naturo ĝis ekonomio, scienco, junularo, edukado ktp. La ĉefa celo de Fokolara Movado estas labori por unueco de la homaro.


En la ĉefa moskeo de Novjorko, C.Lubich parolis al 5,000 islamanoj, ariĝintaj ne nur en la konstruaĵo sed ankaŭ sur la najbaraj stratoj. Meze sur la foto: granda amiko de Fokolara Movado – imam W.D. Mohammed.

Tial ĝi estas malfermita al ĉiuj homoj, sendepende de raso, nacio, religio aŭ vivkonceptoj. Ekde la komenco Chiara Lubich amikiĝis kun kristanoj de diversaj eklezioj, kun homoj el diversaj relilgioj kaj kun la senreligiaj.

Tiuj streboj estis rimarkindaj kaj ŝi ricevis inviton prezenti la movadon ĉe UNESKO*, en ĉefsidejo de la Unuiĝintaj Nacioj /OUN dum grandaj renkontiĝoj kun islamanoj, budhistoj kaj aliaj. Chiara Lubich ricevis honoran ĉe pli ol 10 universitatoj en Britujo, Meksikio, Pollando, Argentino, Brazilo, Slovakio, Tajlando, Usono kaj en la aliaj. Inter la libroj, kiujn ŝi verkis, precipe inspiraj estas “Nur nokte ni vidas stelojn” kaj “Ne ekzistas dorno sen rozo” kies fragmentojn ni prezentas ĉi tie.

* Dum tiu vizito en Parizo, oni honorigis ŝin per UNESKO-premio de Porpaca Edukado. Printempe 1997 ni povis renkonti Chiara Lubich dum ŝia vizito al Usono. Tie ŝi aprobis E-version de la Fokolara internacia magazeno “New City / Città Nuova”. Sekvajare, ĉe la Konsilio de Eŭropo ŝi ricevis la Premion de Homaj Rajtoj.

*

Enkonduko al prezentita ĉi tie libro enhavas jenajn frazojn: Jam ekde la unua renkontiĝo kun Chiara Lubich, multaj ekvidis ke ŝi – kun sia malfermita sindediĉo por unueco – estas donaco ne nur al kristanoj, sed por la tuta homaro. Ja ĉiu konstruanta pontojn inter la homoj, proksimas al fokolarano strebanta savi la mondon de malespera soleco. Verŝajne la cititaj vortoj sonas simile al celoj por kiuj servas Esperanto. Por niaj Legantoj ni ĉerpis areton da pensoj aperintaj dise en la koncizaj ĉapitroj.

Ne ekzistas dorno sen rozo

LA NUNA MOMENTO / Tempo rapide forkuras de mi. Tial sole unu aĵo realas – bela, radianta, loga kaj utila: tiu ĉi nuna momento. Do mi estas dankema, almenaŭ iomete, en la tempo kiu estas donita al mi. Ne turniĝu retroen sed ĉiam iru antaŭen. Kio estis, jam okazis. Kaj vi nur forĝu tiun ĉi kurantan momenton – la nuran unikaĵon, kiu troviĝas en viaj manoj. Ne permesu ĝin malaperi sencele. Ĉiam komencu vidi denove, ekstaru, progresu.

NAJBARO / Kreu “spacon” al viaj fratoj kaj fratinoj por vidi pozitivajn flankojn en ili. Persono apuda estas donaco al mi, same kiel mi estas donaco por li. Volonte helpu vian najbaron kaj li revenos al vi danke. Unueco inter ni kreita estu portata al politikaj partioj de nia lando, tra tiuj partioj al diversaj institucioj – same en publikan vivon kiel en rilatojn inter apartaj nacioj. Tiam homoj de ĉiu nacij povos leviĝi super siaj landlimoj kaj ekami alies landon simile kiel sian.

JUNULARO / Ne veras tio, ke hodiaŭa junularo retiriĝas en sian privatan mondon kaj ne interesiĝas pri grandaj problemoj de la homaro. Multaj junaj homoj – liberaj de eksteraj kondiĉoj kaj egoismo – estas sentemaj al grandaj idealoj, serĉas ion aŭtentike valoran kaj volas renovigi la mondon. Konvinkitaj pri tiel noblaj celoj ili facile respondas al defioj de la historio.


En 1985 la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis “Internacian Jaron de Junularo” kaj tiam ekestis la plurmila movado nomita “Junularo por Unuiĝanta mondo” (Youth for United World / Jóvenes por un mundo unido).

AMO / Kiam knabino scias ke estas amata, ŝia vivo estas ŝanĝita: ĉio vidata ĉirkaŭe apektas pli bela kaj ĉiu aspekto de la vivo pli altas. La steloj brilas en ĉielo kaj Tero ekzistas ĉar ili konstante moviĝas. Homoj vere feliĉas nur se amo, tiu ĉi “motoro” de ilia vivo, aktivas. Nia vivo estas apenaŭ momento kompare kun la universo. Nenio malgrandas, kiam farita el amo.

DORNO ROZA / Ĉiu vivanta estaĵo sur nia planedo ekzistas pro amo: ĉiu rilatas al ĉiu. Nie devas esti tiu Amo, kiu malkovras la oran fadenon inter ĉiuj kreitaĵoj. Laŭ homa perspektivo ĉio paliĝas, velkas kaj fariĝas sensignifa. Ne mirinde, ke la proverbo “Ne ekzistas rozo sen dornoj” agordas melankolie la homan animon. Tio fakte signifas nenion, ĉar amo de Dio ebligas nin rigardi ĉion kontraŭe: “Ne ekzistas dorno sen rozo”. Tial do amareco ne plu venenas mallongajn ĝojojn de nia surtera vivo.

__________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: