NOVA URBO – Aprilo 2019

NOVA URBO – Aprilo 2019

BRAZILO – trans politikaj dividoj

Reto de la plej grandaj amaskomunikiloj prezentas tutmonde la hodiaŭn Brazilon kiel lando saturita per politikaj kaj ideologiaj malkonsentoj. Influitaj per ĉiutaga inundo de la komercaj tele- kaj radioprogramoj, ni povas kredi, ke Brazilo eniĝas je ideologia kaj politika dis-polusigo.

Teritorie kaj ekonomie, la 200-miliona Brazilo apartenas al plej grandaj landoj en la mondo.

Luís Henrique Marques, ĉefredaktoro de Cidade Nova (brazila versio de nia “Nova Urbo”) montras la nekonatan veron ke, kadre de la tuta brazila socio, multaj civitanoj aktivas por la komuna bono.

Tiuj potencaj novaĵ-fabrikoj ŝajnas pretervidi, ke Brazilo ne konsistas nur el politikaj disputoj aŭ ideologiaj konfliktoj. Trankvila agado de multaj “pioniroj” pruvas, ke tiu granda lando havas ankoraŭ la eblecon konstrui pace prosperon de la tuta socio. Faktoj pri alia flanko de la brazila situacio estas ankoraŭ izolitaj kaj eble nekonataj. Tamen ili ĉiuj montras la realan Brazilon, trans la politikaj kaj ideologiaj dividoj.

Spaco por dialogo

Komence oni devas rekoni ke, spite al la krizo kreita de la politikaj debatoj, multaj spertuloj emas rigardi Brazilon optimisme. Bazon por tia espero donas la fakto, ke multaj brazilaj civitanoj estas interesitaj pri socipolitikaj demandoj kaj pri tio, kiel la registaro volas tiujn problemojn solvi. Brazilanoj estas konvinkitaj, ke ili mem devas partopreni en la soci-ekonomia progreso. Laste formiĝas la t.n. “grupoj de dialogo” kaj ilia nombro multobliĝas. Apogas ilin same kristanaj komunumoj kaj kooperativoj kiel neregistaraj institucioj kaj aliaj organizaĵoj. Ili aktiviĝis precipe en aŭtuno 2018, baldaŭ post la tutlanda voĉdonado. Tiuj movadoj estas ankoraŭ malgrandaj “insuloj” sed ili spegulas la kreskantan forton, kiu ebligos aktive partopreni en la demokratiaj ŝanĝoj de la socio.

En la belege situita Rio de Janeiro troviĝas multaj stadionoj kiel tiu ĉi, meze de la foto. Ĉiujn brazilanojn unuecigas unu pasio: sportoj, precipe la futbalo. Dum lastaj jaroj okazis en Brazilo kelkaj grandiozaj eventoj: Monda Futbal-Ĉampionado, Olimpikaj Ludoj kaj Mondaj Tagoj de Junularo.

En diversaj regionoj de Brazilo, de Atlantika oceano ĝis Amazonio, renkontiĝas homoj de diversaj soci-tavoloj, religioj kaj politikaj konvinkoj, junularo kaj plenkreskuloj. Ili komencis diskuti pri la aktuala politika situacio, ties ŝancoj kaj obstakloj. Reciproka divido de la spertoj inspiras multajn aliĝi al praktikaj agoj de solidareco je loka nivelo, en la proksima najbareco. Brazilaj fokolaranoj malfermis “Lernejon de Civitaneco” – la interretan kurson pri nova kulturo kaj aktiva demokratio. Ĝi traktas la fundamentajn kaj plej urĝajn problemojn de la socio. La kurson konsistigas lecionoj en formo de dialogo, kio inspiras al diskutoj en najbara medio. Pro tio, la unuaj lecionoj estas dediĉitaj al kulturo de dialogo, serve al komuna bono.

Unu el aliaj projektoj nomiĝas “Politiko por Unueco” kiu komencis apogi socian pluralismon kaj toleremon. Harmonia kunekzistado de diversaj ideoj kaj honesta proceso de voĉdono formas la bazon, ke la politikistoj honeste reprezentos la civitajnojn, kiuj ilin fids kaj elektis. Malgraŭ la politikaj dividoj, tiuj silente kreskantaj semoj servos al Brazilo por konstrui la justan socion kiu ne forgesos tiujn kiuj suferas. En jaro 2016, registaro de la subŝtato Rio de Janeiro prokrastis pagi salajrojn al homoj laborantaj en la publika sektoro. Preter la juĝaj procezoj, multaj homoj kreis helpo-reton kaj komencis apogi tiujn laboristojn kaj la familiojn, kiuj plej suferis pro la krizo. Tia gesto de solidareco inspiris al similaj agoj en aliaj lokoj. Helpe la familiojn kiuj troviĝ is en drama situacio, grupo da organizaĵoj kunagis por kolekti monon, manĝaĵojn, medikamentojn kaj aliajn urĝajn produktojn.

Brazilon konsitigas multaj rasoj kaj kulturoj

Bona ekzemplo de junulara aktivado povas esti la projekto “Milonga” laŭ kiu geknaboj volontulis en sep urbetoj. Oferante sian tempon kaj talentojn, ili ankaŭ havis la okazon sin trejni profesie. “Per voluntado en tiaj projektoj, mi lernis ke senco de la vivo ne estas havi, sed esti. Ni povas havi amason da objektoj, sed gravas nur tio kion ni faros en la kuranta momento” – diris 30-jara Rarison Gomes el Manaus, urbo apud Negro-rivero (subŝtato Amazona).

Kerno de la socia progreso: volontuloj

Kulturo de participado en demokratio signifas ankaŭ vastan agadon de volontuloj. Kiel informas Brazila Instituto de Geografio kaj Statistiko (IBGE), pli ol 7,000,000 da volontuloj aktivis en jaro 2017. En pasintjara oktobro, 75 volontuloj organizis projekton por 19 organizaĵoj en Brazilo, Argentino, Bolivio, Meksikio, Pargvajo, Venezuelo, Urugvajo kaj en du landoj ekster la sudamerika kontinento – Kenio kaj Jordanio.

This image has an empty alt attribute; its file name is bra-2.png

Al volontulado aliĝas pli kaj pli da brazilaj geknaboj. En urbeto Poço Redondo (nord-orienta subŝtato Sergipe), jam dek jarojn funkcias Junulara Urba Tendaro / Colectivo Juventude Campo Cidade. Parto de ĝiaj partoprenintoj aktivas jam en diversaj sociaj movadoj. Kelkaj akiris sperton por politika agado kaj organizis trejnadon por aliaj gejunuloj en la regiono. Ne avante monon kaj preskaŭ kun nenies apogo, ili organizis 11-gradan kurson kiu daŭros 18 monatojn. Ni devas trejniĝi kaj lerni pri la situacio en nia regiono kaj tiam ni kapablos inviti la homojn al socia aktivado.

.

Internacia muzik-grupo GenRosso en la plumaj kap-ornamoj de Amazoniaj indianoj. La muzikistoj koncertis en diversaj partoj de Brazilo (2:16) https://www.youtube.com/watch?v=PFB31ke1ekY .

Parto de la kurso okazos en la federala universitato de nia regiono. Membro de la grupo, Damião Rodrigues Souza parolis: “Ni sentas, ke multaj volas ŝanĝi la socion kaj ĉi tiu deziro kreskas konstante”. Fine de la unua kurso, la junaj partorpenantoj konkludis, ke la scio kiun ili akiris, devas esti daŭrigata praktike, je tri kolonoj: trejnado, organizo kaj kunlaboro. En Poço Redondo, 200 volontuloj konstruis publikan teatrejon sur la loko ricevita senpage de la federala registaro.

Tio estas nur kelkaj ekzemploj elinter la multaj sur la brazila teritorio de 8 milionoj da kvadrataj kilometroj. Tiaj agoj servas pli bone al sana socio ol la politikaj dividoj.

Luís Henrique Marques

_______________________

.

.

Potenca kantaro de Pete Seeger (parto 1

Antaŭ 100 jaroj (la 3an de majo 1919) naskiĝis la legenda patro de folkloraj kantoj (la t.n. “folk music”) – Pete Seeger.

This image has an empty alt attribute; its file name is pSee-100.jpg

Lia socia agado ne ĉian plaĉis al registaroj sed liaj protest-kantoj popularas ĝis hodiaŭ en la tuta mondo, precipe inter junularo. En la E-kulturo oni konas la kelkajn kaj vi aŭdos ilin en ĉi tiu artikolo. Tie ni ankaŭ prezentos du sociajn kampanjojn de Seeger – la plej sukcesaj por la regiono, en kiu li vivis. Ĉi-sube, la du fotoj pri tio:

Junaĝo

Pete Seeger elkreskis en muzika medio, jam infanaĝe li lernis ludi ukelelon (4-korda gitareto de Havaja Insularo). Muziko estis ĉiam grava elemento en la familia vivo, ĉar ambaŭ liaj gepatroj estis muzikistoj. Pete vivis do en la muzika etoso kaj frue lernis ludi ukelelon (4-korda gitareto de Havaja Insularo). Lia patro, Charles Seeger estis muzikologo, kiu instruis etnografion ĉe universitato kaj la patrino koncertis per violono.

This image has an empty alt attribute; its file name is pSe.gepatrj-2.png
Peĉjo kun la gepatroj

Sinjoro Seeger pioniris en esplorado de la muzika folkloro kaj pro tio li ŝatis partopreni en popolfestoj. Kiam Pete estis dekkelk-jara knabo, li veturis kun sia patro tra Apalaĉaj Montoj al subŝtato Norda Karolino, kie dum somero okazis Folklora Kant- and Danc-Festivalo. Tiam la knabo ekamis la popolan muzikon kaj petis ke la gepatrojn aĉeti por li kvar-kordan banĝon.

This image has an empty alt attribute; its file name is pS-banjos.png
En folklora muziko uzeblas diversaj banĝo-specoj

.

La muziko fariĝis do lia plej granda pasio. Enirante la faman Harvard- universitaton, li daŭrigis sian hobion kaj kontribuis redakti leftistan periodaĵon “La Progresema Harvardo”. Estas interese mencii ke tiutempe, en la sama universitato studis John Kennedy. Tamen la du junuloj devenis el malsamaj soci-grupoj kaj iliaj vivoj fluis je diversaj direktoj. Hazarde, dum la dua mondmilito ili ambaŭ soldatservis en Suda Pacifio, sed John Kennedy havis poste brilan karieron kiel politikisto, kronita fine per la posteno de usona prezidento. Dum Pete Seeger forlasis la universitaton jam post unujara studado por dediĉi sin komplete al muziko, precipe folklora.

Ĉesinte studi ĉe Harvard, Pete ankoraŭ ne sciis pri kio okupiĝi kaj do en somero 1938 li bicikladis tra la Atlantikaj subŝtatoj . Dumvoje li laboris de tempo al tempo en farmoj, nur por ricevi manĝaĵojn kaj dormi senpage. Intertempe li konatiĝis kun Woody Guthrie, la muzikanta vagulo kaj komponisto de kelkaj popularaj kantoj. Ambaŭ junuloj veturadis senpage, sur malfermitaj ŝarĝ-vagonoj. Ligitaj per komuna hobio, la migranta duopo kaj kantis en multaj lokoj, precipe por laboristoj. Sekve ili vizitis Teksason kie Woody antaŭe vivis.

.

La du vagantoj revenis al Novjorko kaj baldaŭ aliĝis al „Almanac Singers”- la muzk-grupo, kies kantoj principe kontraŭis militon, rasismon kaj apogis laboristan sindikad-movadon. Unu el la plej popularaj kantoj de tiu tempo titoliĝas “Which side are you on?” – https://www.youtube.com/watch?time_continue=2&v=5IjZAIp6lMM (eo: Kie flankas vi – https://www.youtube.com/watch?v=grNHEIHZb40 – kantita de Gianfranco Molle).

.

Kiam finiĝis la milito, Seeger kunformis alian muzikgrupon „The Weavers” kies “Goodnight Irene” (Bonan nokton, Irena) – https://www.youtube.com/watch?v=MSDyiUBrUSk ) montriĝis tre sukcesa kanto, vendita je du milionoj da ekzempleroj.

Muziko

Kiel vi legis ĉe la komenco, Pete Seeger estis ĉirkaŭita de muziko jam en la frua infanaĝo. Kiel junulo, li ludis per orgeno, piano, marimbo (ksilofona frapinstrumento de Mezamerikaj landoj) kaj malgranda akordiono (tirharmoniko). Dum jardekoj Seeger komponis, kolektis kaj popularigis centojn de popolaj kantoj. Sufiĉas mencii apenaŭ la kelkajn, kiuj disfamiĝis tutmonde kaj vi aŭdos ilin dum legado de ĉi tiu artikolo. La unua: “This land is your land” (2:54) https://www.youtube.com/watch?v=Pky6dDVswKM . Esperante ‘Jen nia mondo kantis Duo Espera el Nederlando (3:00) https://www.youtube.com/watch?v=tlsFbwR-EB4 .

Jen via mondo, jen nia mondo,
Kun monta neĝo kaj mara ondo,
De la tropikoj ĝis la polusoj.
Jen vasta mond’ por ĉiuj ni.

(La tuta teksto ĉe: http://kantaro.ikso.net/jen_via_mondo )

Duo Espera kantis esperante ankaŭ alian popularan kanton de Seeger – “If I had a hammer” (Se mi havus martelon).

.

Seeger kredis je la forto de bonaj kantoj kaj praktike lernis, ke komuna kantado kunigas la homojn. Kune, ili sentas sin fortaj, proksimaj unu al la alia kaj emas kunagi. Se la melodio estas facila kaj vortoj simplaj – la aŭskultantaro tuj kaptas ĝin kaj pretas kunkanti. Simpleco karakerizas geniulon kaj nur stultulo povas ĉion kompliki.


P. Seeger kun Kalifornia junularo

La voĉo de Pete eble ne taŭgis eble por opero, tamen ĝi estis tiel klara kaj forta, ke sufiĉis por kantigi homamasojn. Li kalkulis je la forto de kanto, ne de kantisto. Neniu do miris, ke dum liaj koncertoj kolektiĝis dekmiloj, staris brak-ĉe-brake: senlaborulo apud politikisto, studento apud kuracisto, nigrulino apud blankulo. Fortaj per sentoj de solidareco, ili kunkantis laŭte.

Ĉu Seeger sukcesis? Aŭskultu nun – „Down the riverside” – (5:21) https://www.youtube.com/watch?v=yE7S0qsSfMs . La kanto estas konata ankaŭ en Esperanto (sub la titolo: Tie ĉe riverbord’). Liaj koncertoj ŝanĝis vivon de multaj homoj kaj esperigis ke la mondo povas esti pli bona. Jen la plej granda heredaĵo de Seeger.

.

Jardeko post 1950 ne favoris por kantado pri socia justeco, homrajtoj, ras-egaleco aŭ por kontraŭi militojn. Akuzita je simpatio al komunismo, Seeger devis aperi en juĝejo kaj rezulte li estis malpermesita disaŭdigi siajn kantojn en radio kaj televido.

Vole-nevole, ili pridonacis Singer per multe da tempo, kiun li utiligis por veturi kun siaj edzino kaj infanoj. La familio vizitis i.a. Eŭropon, Aŭstralion kaj Pete havis multajn okazon por aŭskulti indiĝenan muzikon kaj lerni novajn kantojn. Dum la vojaĝo en Karaiba Insularo, Seeger observis kiel la nigruloj de Trinidado uzas petrol-barelojn por fari frap-instrumentojn. La muziko de tiuj tamburoj estis ne nur tre originala sed krome ĝi sonis tre mistere: (15:00) https://www.youtube.com/watch?time_continue=2&v=PM7JjNwKg3s .

.

Seeger ne plu estis fokusita nur je usona folkloro sed alprenis la muzikajn stilojn de Afriko kaj Latin-Ameriko. Al sia reperturo li aldonis i.a. la plej faman kanton de Kubo – “Guantanamera” (4:38) https://www.youtube.com/watch?v=h0gg3-xvMB0 . Ĝi estas ankaŭ tre populara inter esperantistoj, precipe dum la junularaj kongresoj.

Post la reveno hejmen, Seeger kantadis en preĝejoj, someraj tendaroj, sindikataj haloj kaj malgrandaj lernejoj. Tiutempe ne ĉiuj kuraĝis gastigi la nigre listigitan opoziciulon.

.

Supre: Internacia Tago de Infanoj 1966. S-ro Seeger instruas kiel fari la plej simplan instrumenton (ŝaljumon? – vidu ĉi -malsupre) el mallonga peceto de ligno.

This image has an empty alt attribute; its file name is fujar-3.jpg

Havante pli da tempo, Pete verkis lernolibron “Kiel ludi banĝon” kiu fariĝis la vera klasikaĵo en sia kategorio, aktuala ĝis hodiaŭ.

.

.

Familia domo

En unu vespero okazis popola dancado, dum kiu Pete konatiĝis kun bela knabino, japandevena Toshi Ota. Ŝi venis tien por fari filmon pri folklora muziko.

This image has an empty alt attribute; its file name is pS.dnc-sq-38.jpg

Toshi tre plaĉis al Pete kaj post kelkaj jaroj li edzinigis ŝin. En unu intervjuo Pete konfesis ke lia privata vivo, profesia kariero kaj socia aktivado estis tiel sukcesa ĉar li povis ĉiam kalkuli je helpo de sia edzino.

.

Li estis konstante okupita pri muziko, tial Toshi devis mem okupiĝi pri iliaj tri infanoj kaj pri mastrumado en la domo.

This image has an empty alt attribute; its file name is Toshi3.png
S-ino Toshi Ota-Seeger kun la infanoj

Kune ili travivis 70 jarojn, ĝis kiam disigis ilin morto (Toshi mortis en julio 2013 kaj Pete ses monatojn poste).

This image has an empty alt attribute; its file name is pe.Tosh-1.jpg

Ŝparinte la sufiĉan monon, en jaro 1949 ili ĉetis parcelon, lokitan en urbeto Beacon, sur deklivo de Hudson-rivero. Pete mem devis forhaki arbojn el preskaŭ unuhektara tereno kaj tie ili ekloĝis en turista roldomo, sen elektro kaj kranakvo.

This image has an empty alt attribute; its file name is pSee-1b-dom.png

Sed Pete ĝuis tian simplecon, sen balasto de luksaĵoj. Li bone ja memoris la Grandan Depresion kiu frapis Usonon dum lia infanaĝo. Nur poste li konstruis tie lignan domon (trunkodomon).

La naturo

En la fenestro videblis panoramo de la rivero, tiam tre poluita de la industrio. Tial ofte revenis la zorgo: kion fari, ke la rivero estu pura denove?

This image has an empty alt attribute; its file name is pSe-rvr.mPur_.jpg

Iu konato diris: “Aŭskultu Pete, mi legis ke iu vendas 32-metran ŝalupon, sed ĝi devas esti komplete riparita. Se neniu tion faros, tiu belega velŝipo malaperos por ĉiam”. Unue tiu ideo ŝajnis freneza kaj nereala, sed post kelka tempo venis la ideo organizi ekskursojn sur la rivero.

Tio altiros atenton de multaj homoj kaj utilos por organizi vastan kampanjon serve al purigo de la rivero. Kaj tiel naskiĝis la nova projekto de “Clearwater” /esperante: purakvo.

(Daŭrigota)

______________________

.

La Torĉo

Du semajnoj surglacie (parto 2)

“Hardu sane la korpon”

Mia ĉiutaga marŝo daŭras kutime inter 12 kaj 13 horojn, dum kiuj mi trairas (depende de la vetero, surfaco de glacio kaj de aliaj cirkumstancoj) 40 ĝis 60 kilometrojn. Unutage la vento estis tiel forta, ke mi falis kelkfoje. Ankaŭ glaci-rompoj (vidu la fotojn, sube) malrapidigas mian marŝon.

Nekredebla feliĉo estas dormi en varma ĉambro! Matene mi repakos la ekipaĵojn kaj revenos al mia vojo, glacoplena kaj soleca. Tagon post tago mi proksimiĝas al Niĵneangarsko kaj esperas ĝin atingi la 27an de februaro.

.

Mi tre ŝatas renkonti popolon, kiu vivas en forgesitaj vilaĝoj. Tio estas la plej interesa parto de ĉu vojaĝo: ekvidi kiel ili vivas en diversaj landoj. Dum mia Bajkala aventuro, mi spertis ĉie koran gastamecon de la homoj loĝantaj en tiu regiono.

.

Ho, mia longa marŝo baldaŭ finiĝos kaj mi sopiras fine preni duŝon, lavi la vestaĵojn kaj dormi en varma lito. Malantaŭe, post mia 15-taga aventuro restos preskaŭ 700 kilometroj.

Bajkalo estis por mi ne nur la defio. Nenio kompareblas kun la magio de izolitaj lokoj, malproksimaj de amasa turismo. Jen – estas nur vi kaj la naturo. Imagu, kiel mirindaj estas tie ĉi sunleviĝo aŭ sunsubiro!

.

Kaj tion mi spertis multfoje sur glacio de ĉi tiu “siberia maro”. En tia medio vi sentas multe pli ol iu ajn. Kial mi ne kaptu fote tiujn belegajn momentojn? Nun mi komprenas, kial la tieaj loĝantoj nomas Bajkalon magia.

.

Mi estas iom laca sed fartas sufiĉe bone. En malvarmo kaj ventoj, mia vizaĝo doloras pro la frostiĝo. Tio ne estis nur simpla promeno. Komplikis ĝin ankaŭ la sledo kiu, precipe en malbona vetero, ofte renversiĝis sur elstarantaj pecoj de la glacio.

Foje, tiuj glaci-pecoj povas havi surprize belajn formojn. Aliflanke – ĉu vi kredus, ke uzante nur glacion, oni ankaŭ povas muzikumi (4:27) https://www.youtube.com/watch?time_continue=75&v=en0p1Y35p3w .

.

En unu ŝtorma tago, la blovego faligis min dufoje kaj la sledon – eble 100-foje! En tia vetero, kvankam la videbleco estis nula, mi sukcesis trairi 49 kilometrojn. Por protekti la vizaĝon, mi uzas specialajn plastrojn (medicinan glu-bendaĵon) – vidu la ĉi-suban foton.

Survoje mi manĝas dum irado kaj faras ankaŭ fotojn. La mallongaj haltoj okazadis nur por trinki.

Panorama vidaĵo de Severobajkalsko

Rigardante la panoramon de ĉi tiu magia lago, mi diras: “Adiaŭ, Bajkalo! Mi dankas vin por la gastigado dum ĉi tiu 15-taga aventuro”.

Mi rememoros longe unu knabinon Alena, kiun mi renkontis sur la glacio. Tie ŝi veturis aŭtomobile kun sia familio kaj post mia alveno al Severobajkalsko ŝi invitis min por tagmanĝo kaj gastigis hejme. En la du lastaj tagoj, Alena montris al mi tiun ĉarman lokon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon.

Dum ĉi tiu aventuro mi travivis mirindajn momentojn sur la frostigitaj akvoj de Bajkalo kaj mi faris multe da fotoj. Tion mi volonte dividas kun vi.

Post longaj, malfacilaj tagoj – venis la 
ĝoja momento: jes, mi faris tion! Adiaŭ Bajkalo…

Hodiaŭ finiĝas mia restado en Severobajkalsko kaj ĉi-vespere la vagonaro veturigos min Irkucko. Post dunokta vojaĝo, mi pasigos tri tagojn en tiu “ĉefurbo de orienta Siberio”.

Fine mi alvenis al Irkucko. Post tri tranoktoj en hotelo mi reflugos al Norvegio. En la hotela akceptejo mi ekvidis mapon kaj rigardis la itineron, laŭ kiu mi trairis Bajkalon.

.

En granda spegulo, videblis tiuj partoj de mia korpo, kiuj suferis de frostiĝo. Nun, post la ripozo ili aspektas malpli danĝere kaj espereble kuraciĝos post mallonga tempo. La supra foto, dekstre: Irkucko povas memorigi pri unu bela kanto pri la Vintra mondo de amo /Youtube: E. Humperdinck – ,,Winter world of love” (3:22) https://www.youtube.com/watch?v=ZsDbOMgkWSo .

Neforgeseblaj estas vintraj noktoj super Bajkalo.

Malgraŭ la frostoj, mi varme dankas ke vi bonvolis legi la memoraĵojn pri mia glacia aventuro.

Amike – Gina Johansen

*

Atingante la celon de sia vojaĝo, Gina aldonis kelkaj informojn pri Bajkalo kaj ni ilustras ilin per fotoj.

Vintre Bajkalon kovras glacio preskaŭ unumetra, sur kiu eĉ aŭtomobiloj povas veturi sekure.

Sur glacio de la “siberia maro” okazas sketilaj vetkuroj je longa distanco.

Akvoj de Bajkalo estas tre puraj. En suna tago, la videbleco atingas tie profundecon ĝis 40 metroj. Ĉi supra foto montras la boaton surakve, kvankam ĝi ŝajnas pendi en areo.

.

En sia “gepatra” lago vivas la bajkala foko (Pusa sibirica), unu el apenaŭ kelkaj fok-scpecioj troveblaj en nesalaj akvoj de la mondo. En multaj lingvoj, oni nomas tiun fokon “nerpa”.

.

En Irkucko okazas ĉiujara Tago de nerpa – la festivalo, kiu logas turistojn el diversaj regionoj.

La festivalon, kiel kutime, tre ŝatas la infanoj. Dekstre: Ĉe la urbo troviĝas apudakva statuo de la bajkala foko.

La stelozaj noktoj super vintra Bajkalo povas profundigi la sentojn de soleco, precipe kiam oni temdumas surglacie.

Sed post la frosta kaj longa vintro, ankaŭ al Bajkalo venos fine printempo.

(Fino)

___________________________________

.

.

Junularo unuiĝas por diri “NE” al ĉikanado

La projekto “Kial vi ŝatas ĉikani?” (Why are you a bully? /Perché sei un bullo?) celas al trejnado de pli ol 10-jaraj gejunuloj, por ke ili helpu al siaj samaĝuloj alfronti tiun socian fenomenon. La dekkelk-jaruloj lernas kompreni kion signifas ĉikanado por efike ĝin evitigi. Sekve ili estas kuraĝigataj defendi la viktimojn de tiaj situacioj.

Ĉikanado (ang: bullying) estas la ripetata konduto, per kiu pli aĝaj infanoj timigas kaj insultas siajn samaĝulojn. Tio estas, bedaŭrinde, la disvastiĝnta fenomeno inter gejunuloj – same en interpersonaj rilatoj, kiel per elektronikaj komunikiloj.

En tia fiago partoprenas ne nur la unuopaj ĉikanuloj aŭ iliaj viktimoj, sed ankaŭ grupo de iliaj gekolegoj, kiuj mem povas fariĝi la kunkrimuloj.

This image has an empty alt attribute; its file name is bul-7.jpg

Kion oni povas ĉi tie fari? Unu el la projektoj nomiĝas bRet-Asocio (bNetAssociation), lan ĉita kiel branĉo de Reta Projekto Paco (RPP – Rete Progetto Pace / Peace Network Project). Ĝi funkcias kadre de Internacia Reto de Lernejoj, kunlaboranta kun similcelaj institucioj kaj asocioj por antaŭenigi kulturon de paco. RPP celas instrui kaj fortigi la infanojn en kazo de iu ajn ĉikanado. Pri tiu projekto parolas ĝin direktoro, Marco Provenzale.

El kio konsistas la projekto nomita “Kial vi ĉikanas”?

Ĉikanado estas la rezulto de konflikto kaj ni kredas, ke la plej bona maniero ĝin haltigi estas instrui la infanojn pri fontoj, kiuj ĝin estigas. Sekve ni konigas la infanojn /gejunulojn kun la metodoj bezonataj por solvi tiuspecan problemon. Tiam ili povas pli efike kaj decideme apogi unu la alian.

En kerno de ĉi tiu projekto troviĝas la t.n. SIG (Samaĝa Interhelpa Grupo) establita en ĉiu lernejo. Membroj de tiu grupo estas trejnitaj por superi kaj solvi la konfliktojn. La prezentitaj lecionoj kaj sociaj ludoj helpas la grupanojn akiri bonan scipovon – ne nur por solvi la konflikton, sed prefere ĝin evitigi.

La membroj lernis malkovri eventuale danĝerajn situaciojn en sia lerneja vivo. Tiam oni povas ilin alfronti antaŭ ol la situacio fariĝos pli serioza. En tiaj kazoj, SIG proponas sian perad-servon per metodoj kaj ruloj fiksitaj konsente kun la lernejo. Ni aktivas en la medio de 11- ĝis 15-jaraj lernantoj. Al nia iniciato respondis pozitive kelkaj organizaĵoj sub la komuna nomo “Kunlaboro por Batali Internetan Ĉikanadon en Lernejoj”. Sekve, SIG fariĝis Eŭropa projekto kaj nuntempe oni povas ĝin apliki ankaŭ en aliaj landoj.

Ĉu via projekto inkluzivas ankaŭ aliajn aktivadojn?

Jes, ĉiumonate ni proponas trejnadon kaj organizas unujarajn eventojn. Paralele okazas interkultura vojaĝo kaj helpon portanta veturo. En la proksima estonteco estas jam planite okazigi specialajn kursojn por instruistoj kaj por gepatroj. Ni konsideras tre grava kunigi la fortojn kun similaj organizaĵoj, lernejoj kaj familioj. Tiaj streboj kreas aldonajn valorojn al ĉi tiu iniciato. Ĉi tiun projekton antaŭenigas bNET, branĉa asocio de “Rete Progretto Pace” (RPP).

This image has an empty alt attribute; its file name is bul-2.jpg

Ĉio komenciĝas jam en infanaĝo

Kiaj celoj staras antaŭ ĉi tiu reto?

Dum preskaŭ 30 jaroj, la Reta Pac-Projekto kontribuas al kompleta edukado de infanoj. Ĝi antaŭenigas kunlaboron inter lernejoj, asocioj je regiona kaj internacia nivelo. RPP serioze traktas opiniojn de junularo pri kurantaj problemoj kaj kuraĝigas junajn homojn travivi sperton de volontula laboro. La projekto invitas ankaŭ fakulojn, artistojn kaj aliajn talentulojn, ke ili dividu sian scion pri teknologio, socia gvidado kaj pozitiva uzado de amaskomunikiloj.

Anna Lisa Innocenti

En la proksima junio okazos internacia forumo pri tiu kreskanta socia problemo.

___________________________

.

.

Esperi – malgraŭ ĉio (parto 2)

Mia interesiĝo pri astronomio


Kiam sieĝas vin obskuraj pensoj, rigardu la nubojn sur ĉielo.

NU (demando): Unu el viaj libroj enhavas la informon, ke vi tre interesiĝis pri astronomio. Kial?
JZ (p. Jozefo Zielonka, respondo) Observante la naturon kaj rigardante al ĉielo, mi ekstaris senmova en fascina miro. Kiel belega estas tio, kiel perfekte organizita! La sciencistoj supozas, ke la kosmo ekzistas jam miliardojn da jaroj sed post kelkaj miliardoj ĝi povos malaperi, ĉar ĉiuj steloj kaj galaksioj konstante forkuras en nekonatan malproksimon.

Lakta Vojo, al kiu apartenas nia sunsistemo. Ĉi tiu galaksio plej bone videblas de Sudameriko.

Post la mondmilito oni instruis min en la lernejo, ke kosmo kun la tuta materio ekzistas eterne. Poste tiu scienco estis ŝanĝita: kosmo estiĝis rezulte de Granda Eksplodo okazinta antaŭ 40 miliardoj da jaroj. Malpermesitaj estis demandoj pli konkretaj.


NU: Blaise Pascal, la granda sciencisto de Francio diris: „Eterna silento de tiuj senlimaj spacoj timigas min”. En Esplor-Kleriga Centro* de PEA okazis renkontiĝo kun esperantisto kiu profesie okupiĝis pri astronomio. Sekvis la diskuto kaj unu el aŭskultantoj diris pri siaj intencoj studi astronomion, sed la perspektivo pri nia soleco en la senlima kosmo igis lin rezigni pri tiu stud-objekto.

JZ:  En Opole (urbo de suda Pollando) okazis iam prelego de famaj astronomoj kaj kiam oni parolis pri la Granda Eksplodo, montriĝis ke tio estis ne antaŭ 40, sed antaŭ 15 miliardoj da jaroj. Ekde tiam ni povas paroli pri komenco de la tempo. Kiam sekvis la diskuto, mi demandis: “Kio estis antaŭ la tempo kiam Pra-materio eksplodis? Kiu aŭ kio kaŭzis tiun eksplodon?” Ne povanate respondi, oni turnis sin al ŝerco, ke kun tiaj demandoj mi ŝajnas esti teroristo. Fine, en privata interparolo la preleginto diris al mi mallaŭte: “Pardonu min pro tiu ŝerca kvazaŭ-respondo. Mi scias, same kiel vi, Kiu kreis materion sed ni ne povis ĉi tie paroli pri tio. Ni devas reklami la sole agnoskitan “progresan sciencon”.

.

Sed ne tio estas la plej grava. Oni asertas, ke kosmo havas sian komencon kaj havos la finon. Ĉiuj galaksioj forkuras ien kun la rapideco de 20 milionoj da kilometroj dum sekundo. Venos la tempo kiam eĉ en la satelita teleskopo Hubble ne eblos ilin vidi. Ĉu restos nur nia Lakta Vojo? Ni lasu tion al Dia Providenco kaj prefere okupiĝu pri tiu tempo, en kiu ni nun vivas.

Jardeko de la 1970aj

NU: Tamen okazis, ke ne astronomio sed Esperanto estas la ĉefa pasio de via, ne ĉiam facila, vivo. Kiuj momentoj plej firmiĝis dum via multjara por-esperanta laboro?
JZ:  En jaro 1973, Polan E-Asocion ekregis la fifama triopo: Stanisław Świstak, Bolesław Staszczak kaj Andrzej Pettyn. La unua montriĝis drinkulo delegita per sekrerta polico por kontroli la asocion kaj disfaligi la movadon. Li estis nomumita prezidanto de la asocio kaj, dum inspektado de la regionaj PEA-filioj, li kondutis fie, arogante. Verŝajne li faris ton intence, kun la celo krei malbonan impreson pri la organizaĵo kaj malaktivigi ĉiujn interesitojn. Tiu dua okupis la postenon de generala sekretario kaj faris ne multe krom informi konstante la policon pri la situacio en PEA. Cetere, dum siaj vizitoj en diversaj E-kluboj, li mem fiere pri tio parolis. Onidire li antaŭe laboris kiel cunzuristo, do tiuspecaj kontaktoj devus neniun mirigi.

.

La tria eble plej kompatindas, ĉar – kontraŭe al tiuj du – li ne estis malaborema kaj verkis multajn E-lernolibrojn. Ricevinte la postenon ĉe Pola Radio, li estis eble devigita plenumi “specialajn taskojn” – ankaŭ kadre de PEA. Do ne mirindas, ke li funkciis en la asocio tra multaj jaroj. Kvankam tia kunlaboro kun la sekretaj institucioj daŭris longe kaj multaj dokumentoj iel malaperis, tamen oni konservis la kopiojn. Vivas ankoraŭ atestantoj, kiuj bone memoras tiun periodon. Ne valoras skribi detale pri ĉio, sed necesas diri pri almenaŭ unu fiaĵo, jam konata publike. Temas pri la preskaŭ 20-paĝa denunco, kiun li skribis (konforme kun la militleĝo, meze de la 1980aj) – kontraŭ la demokratie elektita registaro de PEA. Hodiaŭ li eble tion bedaŭras, tamen historio de la E-movado ne povas preterlasi tiajn faktojn. Sed pri tio ni parolos alifoje.

*

Tendara aventuro

NU:Tio estis tumultaj jaroj en la historio de E-movado. La 1974an jaron markis la puĉo organizita en UEA kontraŭ ĝia prezidanto prof. Ivo Lapenna. En siaj libroj li poste skribis, ke tiun konspiron partoprenis ankaŭ unu el ĉi tiu triopo. Dum tiu periodo vi mem travivis sensacian epizodon en Ĉeĥoslovakio, ĉu ne?

JZ:  Meze de la 1970aj, mi estis invitia al Ĉeĥoslovakio por partopreni Katolikan E-Tendaron, kiun kunorganizis Miloslav Šváček, tre aktiva membro de IKUE kaj poste ankaŭ ĝia prezidanto. Tie mi konsentis celebri ĉiutage la Mesojn en Esperanto.

Mi alveturis tien kaj ekvidis belan senarbejon kun 80 tendoj kaj multaj gejunuloj. Praktikado de la religiaj ceremonioj estis tre limigita kaj por ĉiu tago oni devis peti apartan permeson. Tian permeson mi ne havis kaj la polico certe ĝin rifuzus, tial ni aranĝis la liturgion sekrete. Bedaŭrinde, iu denuncis ke en la tendaro oni organizas “kontraŭleĝan religian aktivadon”. Subite venis polico por kapti la “krimulojn”sed la ĉasado fiaskis, ĉar la tendaranoj sukcesis kaŝi la objektojn uzatajn por la Meso. Sed sur listo de la partoprenantoj ili trovis mian nomon. Sekve la funkciuloj pridemandis min kaj post du horoj volis eskorti ien. Ili tamen malsukcesis, ĉar en urbo Přerov (eo: Pŝerov) oni devis translokiĝi al alia trajno. Tie ni atendis proksime al inter-kaja tunelo. Oni anoncis, ke venas la trajno kaj multaj pasaĝeroj rapidie eniris la tunelon. Mi kaptis la momenton kaj forkuris, dume la homamaso haltis la postkurantajn policistojn. Vespere mi revenis al tiu stacidomo, sed la policanoj ankoraŭ estis tie. Nur sekvatage mi povis kapti sekure la vagonaron kaj ekveturis norden, al Pollando. Post kelkaj tagoj, al mia loĝloko venis arest-letero sed mi ne estis punita, oni forprenis nur mian pasporton.

Dudek jarojn poste, la tendaroj povis okazi sen tiaj minacoj.

1977

NU: Aŭtune 1978, mortis Johano Paŭlo la Unua, apenaŭ post 33 tagoj de sia pontifiko. Tiam la mondon surprizis elekto de la sekva papo, Johano Paŭlo la 2a – la unua neitala post pli ol 400 jaroj. Baldaŭ poste montriĝis ke li tre simpatias al Esperanto kaj en la antaŭa jaro li estis honora patrono de la 37a IKUE-kongreso.
JZ:  Jes, tio estis bonega novaĵo por la esperantistoj. Estis jam konsentite, ke la 37a IKUE-kongreso okazos somere 1977 en Ĉenstoĥovo.

Hela Monto – unu el plej famaj konstruaĵoj en MezEŭropo.

Sed la kongresanojn ĉagrenis unu neforgesebla dramo. Aŭtune 1976, p. Henriko Paruzel forveturis al okcidenta Eŭropo por aranĝi presadon de la kongresaj materialoj. En tiutempa Pollando tio maleblis sen aprobo de la cenzoroj.

Historia foto en varsovia Placo de Tri Krucoj. Pastro Paruzel staras meze, super la flaga stelo kaj tenas libron. Nomojn de la aliaj ni aldonos poste.

Bedaŭrinde, lia vojaĝo finiĝis tragedie kaj la E-movado perdis unu el siaj plej valoraj aktivuloj. Ĉe landlimo pol-germana oni tenis lin longe en la doganejo kaj intertempe al lia aŭtomobilo iu metis bombon. Ĝi eksplodis post unu horo, sur ŝoseo arbara. La masakritan korpon neniu povis rigardi, ĉar oni malpermesis malkovri la ĉerkon. Dum lia funebro mi celebris la Meson en atmosfero de timo. Ĉu lia E-aktivado ĝenis la policon kaj, se jes, kiu denuncadis lin? Tiu bonanima, fervora esperantisto mortis kiel martiro, kio eble iam malfermos la vojon al lia beatigo.

.

Spite al tiu tragedio, la komencita de li agado daŭris kaj la kongreso montriĝis tre sukcesa. Partoprenis ĝin pli ol 300 personoj el kelkdeko da landoj. En la interkona tago okazis arta programo, dum kiu prezentiĝis i.a. muzika enseblo “Muzilanoj” el Zabrze, urbo en kiu vivis p. Paruzel.

“Muzilanoj” el Zabrze

Paruzel estis kreinto de la genie simpla muzik-notaro kaj nomis ĝin esperante: «muzILo». Samtage sian koncerton prezentis infana grupo “Sunradietoj” kaj varsovia kvarteteto “Muzilo” kun la konataj Kanto de frateco kaj La Espero.

Multaj aŭdis unuafoje la originalan muzikon de s-ino Zuzanna Kawulok, esperantistino el Beskida montaro, kapabla ludi per diversaj paŝtistaj instrumentoj.

Gravecon de la kongreso markis la fakto, ke ĝia patrono estis la tiama Krakova ĉefepiskopo kardinalo Karol Wojtyła, kiu skribis en la kongreslibro jenajn vortojn: “...Kiel Kristo Jesuo preĝis por or la unueco, same ankaŭ mi, en nomo de la Eklezio, preĝas por vi… (Tial) unu supernacia lingvo Esperanto ankaŭ servu efike al tiu nobla celo… Mi benas vian agadon kaj deziras al vi Dian gracon.” Sekvajare, kardinalo Wojtyła estis elektita papo Johano Paŭlo la 2a kaj neniu tiel vaste reklamis Esperanton kiel li, kadre de ĉiu novjara aŭ paska salutoj “Urbi et orbi” (al urbo kaj la mondo), tutmonde disaŭdigata. Dum siaj vojaĝoj li renkontis milionojn el diversaj nacioj, kulturoj kaj religioj. En amikeca kaj ĝoja etoso, li salutis ilin en diversaj lingvoj – inkluzive Esperanton.

Honore al Ludoviko Zamenhof, oni leĝigis la “Medalon de Toleremo” kies unua laŭeato estis Johano Paŭlo 2a. Sur la foto: enmanigas ĝin Louis Zamenhof-Zaleski, la nepo de “D-ro Esperanto”.

En lasta kongresa vespero oni prezentis fragmentojn de la filmo «Potop»/ Diluvo farita laŭ ege populara romano de Henryk Sienkiewicz. Entute, la programo de tiu kongreso estis tre riĉa kaj ties kelkcent partoprenantoj longe ĝin memoros.

.

En lasta, filma vespero oni prezentis fragmentojn de la filmo «Potop»/ Diluvo, farita laŭ la ege populara romano de Henryk Sienkiewicz. Entute, la programo de tiu kongreso estis tre riĉa kaj ties kelkcent partoprenantoj longe ĝin memoros.

1987 – Esperanto centjara

La sekvinta jardeko de la 1980-aj ankaŭ ne estis trankvila. Ĝin komencis strikoj en Gdansk, sed jam post kelkaj semajnoj la registaro subskribis kontrakton kun la nova tutlanda sindikato de “Solidareco”. Multaj esperantistoj simpatiis kun tiu movado, kies gvidanto Lech Wałęsa parolis favore pri Esperanto. Ŝajnis blovi novaj ventoj kaj tio timigis la ĝisnunan “eternan” estraron de PEA. La membraro sciis kiun servis tiuj kelkaj homoj, kiuj rapide volis trovi homojn por la nova, fidinda estraro. La plej taŭga medio, malantaŭ kiu povis ili sin kaŝi, estis la universitataj rondoj grupigitaj en kun (Pola Sturenta E-Komitato). Tiam oni elektis novan PEA-prezidanton, junan informadiston d-ron Jerzy Leyk. Li baldaŭ malkovirs diversajn koruptaĵojn en la organizaĵo. Necesis tion ĝustigi, kion celis na nova estraro kaj ties junaj kunlaborantoj. Por faciligi la komunikadon, la estraro lanĉis “Internan Informilon de PEA” kiu atingis ĉiujn filiojn kaj komencis aktivigi lokajn E-klubojn. Oni povis renkontiĝi tie interesajn homojn, kiuj deziris kunlabori por disvastigo de Esperanto, sed ne mankis praktikaj kursoj por tio. El la informilo komencis aperadi unuafoje informoj pri katolikaj E-renkotiĝoj. La etoso de libereco sentiĝis ankaŭ inter la esperantistoj.

Unu semajnon antaŭ la 72-a UK, okazis IKUE-kongreso en Czestochovo. Fronte en la mezo troviĝas verŝajne p. Jozeo Zielonka. La kongreson partoprenis ankaŭ KELI-anoj kaj artikolon pri tio verkis s-ino Helm Jaakkola el Finnlando.

Sed ne ĉio iris glate, ĉar la malnovuloj havis ankoraŭ plimulton en voĉdonado kaj povis efike bloki novajn iniciatojn. Periferiaj E-kluboj estis izolitaj kaj ne sciis kio okazas. Tia lukto daŭris ĝis decembro 1981 kiam la ŝtatestroj deklaris la t.n. “militan leĝon”. La reganta antaŭe PEA-triopo (Stanisław Świstak – Andrzej Pettyn – Stanisław Staszczak) ekvidis tuj la ŝancon reveni al siaj multjaraj postenoj. Unu el ili kontaktis denove la sekretan policon kaj transdonis sian 18-paĝan denuncaĵon ke la “juna registaro” organizas kontraŭ-ŝtatan agadon. La momento estis por ili konvena, ĉar la “milita leĝo” daŭris plu kaj la police ĉie flaris malamikojn. La ĉef-oficejo de PEA estis ŝlosita kaj la milita registaro tien sendis sian komisaron. Sekve ili povis reakiri la postenojn maldemokratie, sen elektoj. UEA sciis pri tio, sed ne volis enmiksiĝi kaj restis ekster la konflikto.

.

La 100-jara jubileo proksimis ĉar jam antaŭ kelkaj jaroj estis decidite, ke la UK-1987 okazu en Varsovio. Por maski la tuton, altan patroneceon super la kongreso ne prenis generalo Jaruzelski, sed prezidanto de alia, malĉefa partio – R. Malinowski. Vojaĝo al Orienta Eŭropo estis tiutempe malmulte kosta (precipe por la okcidentanoj) kaj tiun kongreson partoprenis tre multaj esperantistoj.

La kongresejo lokiĝis en Palaco de Kulturo kaj Scienco

Post apenaŭ du jaroj oni anoncis, ke komunismo fiaskis kaj PEA ne plu povis dungi pagatajn oficistojn. La ĝisnunaj estraranoj rezignis, ĉar ne havis tie jam profitojn. Du el la menciita triopo mortis kaj la tria denove ŝanĝis la maskon provante aktivi en sia urbeto. Originalaj pruvlistoj pri la sekretaj polic-informantoj malaperas el interneto, sed homa memoro estas longa. Unu fakto estis nekonata: la merita esperantisto prof. Helmar Frank malakceptis la inviton al 72a UK por esprimi solidarecon kun la juna, kontraŭ-leĝe forigita PEA-estraro. Post jaroj oni volis dekoracii d-ron Leyk per honora insigno de PEA, sed li rifuzis.

______________________

.

Justuloj vivos

NU: En 1986 mi vizitis Pollandon kaj partoprenis renkontiĝon de E-klubo en Rzeszów. Tiam oni diris al mi la sensacian informon, ke apud via urbo Tarnów troviĝas tombo de aŭstria junulo Otto Schimek heroo de kelkaj nacioj (aŭstria, jugoslava kaj pola), kiu rifuzis pafi kontraŭ la sendefendaj homoj.
JZ:  Mi bone konas tiun ĉi historion. Temas pri la eterna dilemo. Kion obei fronte al malbono: maljustan leĝon, altruditan modon aŭ la voĉon de nia konscienco? Antaŭ tia alternativo troviĝis la junulo el Aŭstrio, Otto Schimek (1925-1944). Devigita servi en Wehrmacht (la germana armeo), la grenadisto Schimek decidis ne pafi kontraŭ la sendefendaj homoj en la okupataj tiam landoj – unue en Jugoslavio kaj poste en Pollando. Li restis fidela al kvina ordono de la universala Dekalogo: „Ne mortigu!” kaj pro tio la militestroj kondamnis lin je morto. Por nacioj kiujn dividas dolora pasinteco, li estas Patrono de unuiĝo kaj konkordo.

Kelkajn monatojn post via vizito en Pollando, al tombo de Schimek pilgrimis preskaŭ 40 homoj el Krakovo, Bochnia, Nowy Sącz kaj Przemyśl. La grupon gvidis p. Francisko Szpilka kaj ĝin organizis s-no Bogusław Knoz el Rzeszów. La tombon kovris multaj freŝaj floroj kaj la celebritan Meson partoprenis ankaŭ vojaĝinta el Vieno fratino de Otto, s-ino Elfrida Kujal.

.

Kiam lia taĉmento estis sendita al nia regiono, la oficiroj de Wehrmacht rimarkis, ke Schimek intence mispafas la kondamnitajn je morto. Oni rememoris, ke Schimek faris la samon dum estis sendita al Jugislavio, ankaŭ okupata de Germanujo. Ili do senhezite sendi pri tio raporton al siaj superuloj kaj ricevis la mesaĝon el Berlino: tiun malkuraĝulon tuj pafmortigu. La kruela ordono estis realigita en Machowa, nur 15 kilometrojn de nia urbo Tarnów. Tio okazis je la 10a horo matene, la 14an de novembro 1944. Otto travivis nur 19 jarojn.

This image has an empty alt attribute; its file name is otto-1.jpg
Lia tombo en Machowa, troviĝas proksime al urbo Tarnów. Ornamas ĝin ofte floroj, ĉar venas tien multaj homoj, ankaŭ el eksterlando – diplomatoj, ĵurnalistoj aŭ pilgrimoj el Pollando, Aŭstrio kaj el aliaj landoj.

Post jaroj, oni ne multe parolis pri tiu tragedio – ĝis kiam el Vieno venis fratino de Schimek, Elfrieda Kujal. La fratino havis ankoraŭ leterojn, kiujn Otto sendadis de la militfrontoj kaj ŝi multe rakontis pri lastaj monatoj de lia vivo. Li skribis fiere: “… Dum la militservo mi mortigis neniun, tial mi feliĉe revenos al la Patrujo“.

Otto Schimek kun sia patrino kaj la fratinoj

Lokaj vilaĝanoj komencis honorigi memoron de la juna aŭstro kaj nuntempe pli kaj pli da homoj veturis tien, ne nur unuope sed ankaŭ en grupoj.

Skoltoj el bazlernejo de Machowa lernas ankaŭ pri la historio de sia vilaĝo.

Iam al tiu loko veturis ambasadoro de Aŭstrio. Venas ĉi tien ankaŭ la esperantistoj el suda parto de Pollando. La pilgrimadon organizadis s-no B.Knotz el Rzeszowa E-klubo kaj tio okazas en ĉiujara novembro, la monato en kiu la ekzekuta plotono mortigis tiun paceman junulon.

.

Sur la fotoj: 1. Neoficialaj poŝtmarkoj, eldonitaj baldaŭ post la militleĝo. 2. Fragmento de la ekspozicio en la vilaĝa memor-ĉambro, dediĉita la Otto Schimek.

Kompreneble, diskonigo de la informoj pri tiu brava aŭstro estis tre ĝena por la registaro, ne nur dum la “milita leĝo” sed same en la sekvantaj ĝin jaroj (jardeko 1981-1989). Eble tio ne mirigas, ke ankaŭ parto de la germanoj malŝatas Otton Schimek kaj akuzas lin je perfido de la armeo. Tamen, por ni kaj por la loĝantoj de tiu regiono, li estas heroo.

Epilogo

NU: Kruco. Kio ĝi estas? Iu diris, ke kruco estas la plej bela signo, ĉar montras tre simple la homon staranta firme sur la tero, destinita strebi alten, en serĉado de vero – dum liaj manoj etendiĝas kiel flugiloj.  

JZ: Por ni, kristanoj, la kruco estas la simbolo de Dia amo. Jes, homo vivas kaj maturĝias sur la tero. Tamen valoras memori, ke atendas lin la plej alta celo: renkontiĝo kun Dio en momento de la morto. La etenditaj brakoj de la kruco memorigas, ke ni ĉirkaŭbrakumu la najbarojn, niajn gefratojn. Neniu estu forlasita, ni ĉiuj estas ja infanoj de la sama patro, Dio.

NU: Koran dankon por tiom da nekonataj faktoj el historio de la Esperanto-movado, kio certe estos interesa por multaj legantoj. En ilia nomo, mi bondeziras al vi longan vivon en bona sano. Ĉu vi ankoraŭ partoprenas en E-aranĝoj?

JZ: Mi jam sentas min maljuna, travivinte multe da sanproblemoj kaj kelkajn operaciojn en hospitalo. En la pasinteco, mi devis alfronti diversajn atakojn kaj malamikajn agojn – eĉ flanke de la speciale delegitaj “samideanoj”. En tiaj situacioj mi fide ricevadis apogon de la Episkoparo, fronte kun nia estimata kaj kara samideano ep. Vladislavo Miziołek. Liaj kontribuoj al E-movado kaj al ekumenismo estas netakseblaj. Eventuale, nur bonaj agoj konstruas la estontecon. Tial prefere ni ne publikigu ĉi tie nomojn de la homoj, kiuj per malbonaj intencoj semis konfuzon kaj malakordojn: la pli multo ne plu vivas kaj tiuj ceteraj maljunas. Fine ni ĉiuj respondecos por niaj agoj. Mi kredas firme, ke venos la tempo, en kiu la nobla ideo de d-ro Zamenhof realiĝos, kvanka mi tion ne ĝisvivos.

.

S-no Zielonka en sia E-biblioteko

Dum la kelkdekjara laboro por Esperanto, mi ricevis senlimon da Di-gracoj, renkontis tre valorajn homojn kaj ĝuis partopreni en nia internacia kulturo. Foje la poresperanta agado situigis min je granda risko, precipe en landoj, kie oni persekutis la religiemajn homojn. Sed eĉ tie ni ricevadis helpon de kuraĝaj bonuloj, kiuj savis min lastmomente. Pri tio vi povas legi en miaj libroj kaj mankas la spaco por ĉion rakonti en unu intervjuo. En nia mondo devas esti loko por ĉiu: same por homoj religiemaj kiel por ateistoj, por kristanoj kaj por socialistoj – ni devas lerni pacan kunekzistadon kaj respekti ĉies personan dignon kaj konscion. Venis la tempo, ke mi danku al tiuj bonaj homoj, kiujn mi renkontis sur la vojo de mia vivo kaj peti pardonon de ĉiu, kies koron mi eble vundis.

Adiaŭ, geamikoj!

_____________________________

.

Sirio – leviĝi el cindroj (Parto 2)

Ĉi tie vi povas legi intervjuon kun Robert Chelhod, kiu naskiĝis en Alepo – antaŭ nelonge, la plej granda kaj plej riĉa urbo de Sirio. Dum sia junaĝo Robert organizis en sia urbo la unuan Fokolaro-Domon, kiu funkciis bone dum 18 jaroj kiel centrejo de dialogo inter kristanoj kaj islamanoj. En jaro 2008, li translokiĝis al Libanujo. Ekde kiam la apogataj de eksterlando teroristoj eksplodis la civilan militon, li vivas en Italio kaj laboras en la sidejo de Agado por Unuiĝa Mondo (AMU – Azione per un Mondo Unito / Action for a United World ).

Kiel vi rememoras Sirion?


Tiel aspektis Aleppo antaŭ la milito

La registaro ne blokis progreson. Mi vidis tie prosperon je ĉiuj niveloj: ekonomio estis forta kaj nian landon vizitis tre multaj turistoj. Sed baldaŭ post la t.n. “araba printempo 2011” (serio de organizitaj ribeloj en Nord-Afriko), en Sirio aperis sociaj konfliktoj. La bataloj inter siria armeo kaj apogataj de eksterlando teroristaj grupoj pli kaj pli disvastiĝis kaŭzante suferadon de la tuta nacio. Antaŭ ĉi tiu milito minimuma salajro egalis al 500 dolarojn monate kaj nuntempe ĝi malaltis ĝis 50.

Kiel videblis tiu milito de Libanuja flanko?

Mi volis veturi al mia popolo, sed tiutempe tio ne eblis. Estis dolorige vidi amason da sirianoj fuĝi al Libanujo. Ja mi konis ilin! Tio estis honestaj, laboremaj homoj – tre bezonataj en mia lando. Januare 2017 ve revenis al Sirio, unu monaton post liberigo de Alepo. Mi restis “hejme” dum tri monatoj, limigita en certa teritorio. Nur poste mi kuraĝis veturi al la plej belaj partoj de la urbo: sed ĉio estis tie detruita, nuligita ĝis la grundo. Mi sentis korskuon: nenio restis el tiuj lokoj, kiuj antaŭe estis fiero de la loĝantaro. Kiam mi ekvidis la antikvan market-kvartalon Souk (arabe: Al-Madina Souq ), tie estas nur ruinoj. Iu klarigis: ‘La ribeluloj eniris ĉi tien, kaj la armeon de tiu flanko‘. Mi ekpensis pri ĉiuj homoj kiuj mortis tie. Mi eĉ ne kapablis prijuĝi la teroristojn, kiuj detruis miajn urbon.

This image has an empty alt attribute; its file name is inf.alep-5.jpg

Kiel la homoj vivas tie nun?

Malgraŭ timo, krueleco kaj malĝojo kiun la homoj spertis – ili volas daŭrigi sian loĝadon tie kaj rekonstrui ĉion denove. Ĉiuj estas tre lacaj de la pasintaj jaroj sed tamen decidas vivi normale.

Kion ni povas fari hodiaŭ por Sirio?

La Di-kredantaj povas preĝi. Kaj la ceteraj sciu kaj informu, ke Sirio vivas. Nia lando bezonas apogon, ne nur materian – kvankam ĝi certe estas esenca. Antaŭ ĉio fidu ke nia lando – estante la lulilo de la civilizeco – kapablas renaskiĝi. Paco ankoraŭ eblas ĉi tie. Ni volas certiĝi, ke la mondo sentas nian suferadon, kiu tagon post tago malaperas.

Surloke vi kunordigas la sociajn AMU-projektojn fondita por Sirio. Kiel ĝi funkcias?

La projektoj varias, kiel ekz. de manĝaĵoj ĝis lernejoj. Grava estas helpo al san-servoj, kiuj pro la milito ne povas plenumi siajn taskojn eĉ je baza nivelo. Mankas kuracistoj, medikamentoj, instrumentoj. Projekto inter-familia estas pli stabila. En la urboj de Damasko kaj Homs funkcias jam du apud-lernejaj organizaĵoj; ĉiu el ili prizorgas po 100 infanoj, same la kristanaj kiel islamaj. Lernejo por surdomutaj infanoj funkcias denove, kiel antaŭ la milito. Aliaj projektoj koncernas klinikoj pri kancero kaj dializo (medeicina ekipaĵo por renmalsanoj). Tiaj projektoj oferas laboron por multaj gejunuloj, kiuj vivas en tiuj regionoj. Kaj demandoj pri dungado fariĝis la fundamenta problemo. Ni esperas ke en proksima estonteco ekfunkcios la projekto pri mikrokredito*, kiu ekigos entreprenemon. En la tuta historio, Alepo estis konata kiel la urbo de komercistoj kiuj povos ja denove aktivi, kvankam mankas la komenca kapitalo.


Junularo por Unuiĝanta Mondo apogis la sirianojn dum la tuta milito.

Kiel tiuj projektoj influas la interreligian dialogon?

“En Alepo la kristanoj formis la eliton. Kiam bomboj eksplodis en islamaj stratoj, multaj tieaj loĝantoj rifuĝis al kristana kvartalo. La kristanoj malfermis la pordojn kaj ilin akceptis en siaj domoj. Tiumaniere ili persone konatiĝis. La rifuĝintoj estis kortuŝitaj per tiu konkreta helpo. Eble tiam okazis ankaŭ negativaj spertoj, sed la fakto estas, ke ĉi tiu milito igis ĉiujn sirianojn proksimiĝi unu al la alia.

______________________________

.

Nia Vilaĝo

Utilaj plantoj: Majfloro – konvalo

Konvalo (Convallaria majalis L.) havas belan E-nomon – “majfloro” ĉar floras kutime en majo (en norda duonglobo).

Origine tiu ĉi planto konvras preskaŭ la tutan Eŭropon kaj nordan Azion (ĝis Koreujo kaj Japanio). Nature, ĝi plej multas en duon-ombro de foliaj arbaroj, tie per sia radikaro (rizomoj) la planto disvastiĝas je grandaj kolonioj. Tio estas avantaĝo por la planto mem, sed kiam oni ne povas kontroli konvalon en ĝardeno, tiam ĉi tiu la planto iĝas invada kiel herbaĉo (trudherbo). Konvalo estas planto plurjara (staŭdo) kaj travivas ĉiun vintron, tolerante frostojn ĝis 20OC (minus dudek gradojn).

Homoj okupiĝantaj pri ĝardenado scias, ke konvalo (simile kiel funkio kaj filikoj) bone kreskas en ombraj sektoroj: ĉe muro, barilo aŝŭ sub arboj.

Uzado

Konvalo estas plejofte uzata por du celoj, kiel ornam-planto kaj por medicino. La eltranĉitaj flor-tigetoj estas ofte uzataj en vazo. Oni volonte kreskigas konvalon en ĝardenoj, ĉar ties blankaj, sonoril-formaj floretoj belodoras intense, per unika aromo. Pro tio ĝiaj eteraj oleoj estas vaste uzataj en konsmetika industrio, ekz. por sapo, parfumoj kaj por aliaj kosmetikaĵoj.

En medicino

Unue oni devas memori, ke ĉiuj partoj de konvalo estas venenaj kaj precipe danĝeraj al infanoj. Tial ĉia malsperta uzado de tiu planto povas esti tre riska. Aliflanke, ĉina popola medicino sukcese uzis konvalon jam en antikvaj tempoj. Taŭge preparita, ĝi helpis kontraŭ malsanoj de la sangocirkula sistemo. Tion konfirmis la kurac-praktikoj en mezepoka Eŭropo, ĉar medikamento ekstraktita el konvalo fortigas la korbaton. Krom tio, oni malkovris, ke la planto utilas dum atakoj de epilepsio (neŭra malsano) kaj ĝi mildigas dolorojn kaŭzitajn de podagro. Pro tiuj trajtoj, konvalo simbolis medicinan arton kaj scion en la mezepoko.

Konvalo en arto kaj kiel la motivo en simboliko

Aumont (Svislando)

Konvalo aperas ankaŭ en urbaj aŭ vilaĝaj blazonoj.

.

La majfloro ofte inspiris artistojn kaj poetojn. En multaj landoj konvalo estis la floro de juneco kaj feliĉo. Kiel simbolo de enamiĝo kaj modesto, ĝi estis uzata en la bukedoj de edziniĝantaj fraŭlinoj. En ikonografio, konvalo estas unu el floroj dediĉitaj al sta Maria por simboligi ŝian purecon kaj amon.

Pentraĵo de Franz Winterhalter (jaro 1851).

La unuan de majo, oni celebras en Francio la”feston de konvalo” kaj sur la stratoj eblas aĉeti tiujn florojn. Tie ekzistas ankaŭ alia bela tradicio: antaŭ la unua dimanĉo de majo oni promenis al arbaro por pluki kelkajn kovalojn kaj donaci ilin al siaj proksimuloj. Sekve, per tiuj floroj oni ornamis fenestrojn kaj pordojn.

.

Krome, konvala desegnaĵo troviĝas sur sennombraj poŝtkartoj, poĵŝtmarkoj kaj sur aliaj objektoj.

.

*

Fine, io por E-lingvistoj: LA NOMO

En la 15a jarcento oni nomis tiun ĉi planton Lilium convallium, kio signifas “lilio el valo” (latine convállis = profunda, ĉirkaŭita per montoj valo). Por evitigi konfuzon kun alia lilio, sveda patro de la botanika taksonomio – Carl von Linné (Linnaeus, eo: Karolo Lineo) enkondukis la nomon Convalaria majalis ĉar konvalo plejofte floras meze de majo.

La nomo estis tiel populara, ke ĝi funkcias en angla lingvo – Lily of the valley kaj en kelkaj aliaj: Liljekonvalj (svede), Liljekonvall (norvege), Lelietje-van-dalen (nederlande), Lirio de los valle (hispane) kaj Lírio-do-vale (portugale).

En slavaj lingvoj, la nomo de konvalo tre similas al sia originalo: Konvalinka vonná (ĉeĥe), Konvalinka voňavá (slovake), Konwalia majowa (pole), Конва́лія травне́ва (Konvalia travnjeva – ukraine). En aliaj slavaj lingvon la nomo estas malsama: Ла́ндыш (Landiŝ en la rusa kaj belarusa), Đurđevak (Ĝurĝevak en la serbokroata).

Alia populara nomo de konvalo estas “muguet” – Le muguet ou muguet de mai (france) kaj Il mughetto (itale). Valoras aldoni ke, en diversaj lingvoj, ĉi tiu planto havas ankaŭ tre interesajn popolajn nomojn. Ekzemple, hispanoj uzas la nomon “Lirio de Nuestra Señora” (Lilio de Nia Sinjorino). En lingvoj bulgara kaj makedona funkcias la kortuŝa nomo – “Larmo patrina” (Момина сълза, Момина солза). En tiu kunteksto, belsonas ankaŭ la E-nomo de “majfloro“.

.

En Finnlando, kie okazos la ĉi-jara Universala Kongreso, konvalo estas elektita kiel la nacia floro, al kiu oni dediĉis apartan moneron.

______________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: