Biciklaj vetkuroj /parto 1

Biciklaj vetkuroj /parto 1

En majo 1945 finiĝis la plej granda kaj plej kruela milito en historio de la homaro. Ĉiuj esperis ke post tiu tragedio la politikistoj iĝis fine pli saĝaj kaj venos la tempoj de daŭra paco. 

Responde al tiuj sopiroj, naskiĝis la ideo organizadi ĉiujare porpacan internacian vetkuron, kiu okazu en la sama monato, kiam la Germanujo subskribis senkondiĉan kapitulacon.

La itinerio gvidu tra Meza Eŭropo, kie la germanoj eksplodigis la duan mondiliton. Tiel, komence de majo 1948, kiam de Eŭropo ne sukcsesi ankoraŭ forigis ĉiujn postmilitajn ruinojn,  okazis la unua internacia Vet-Biciklado de Paco /VBdP (fr: Course de la Paix, pl: Wyścig Pokoju, cz: Závod Míru, sk: Preteky Mieru, ge: Friedensfahrt, ru: Велогонка Мира /Vjelogonka Mira). 

La du sportistaj grupoj biciklis samtempe laŭ du direktoj: Varsovio – Prago kaj inverse: Prago – Varsovio. Ambaŭ konkursojn venkis du sportistoj el Jugoslavio – A.Prosenik kaj A.Zorić

Entute la eventon partoprenis 65 biciklantoj el ses landoj. Inter la du ĉefurboj estis la distanco de 842 kilometroj, sed poste, jaron post jaro, la itinerio longiĝis por atingi la mezan nombron de ĉ. 2300 km.  En la sekvaj vetkuroj superregis biciklantoj el Danlando: V.Emborg, K.Olsen, Ch.Pedersen kaj E.Dalgaard.  

La supra ilustraĵo montras la ĉemizetojn, laŭ kiuj la publiko povis rekoni tiun sportiston, kiu venkis etapon en la antaŭa tago, ĉar li surportis FLAVAN ĉemizeton.  Membroj de la venkinta teamo uzis la BLUAJN, la verda estis por la plej rapida biciklanto en montara regiono kaj la violkoloran portis biciklanto plej aktiva (en la antaŭa tago).

Post kelkaj jaroj, en tiu vetbiciklado sukcesis teamo el Rumanio, fronte kun C.Dumitriescu kaj G.Moiceanu

Inter aliaj venkintoj valoras mencii: I.Steel – skoto el Britujo, N.Christov el Bulgario,  P.Damen el Nederlando kaj O.Ludwig el GDR (olimpika kaj monda ĉampiono, kiu entute venkis 5 medalojn). 

En 1955 kaj poste – en la “Zamenhofa Jaro 1959” – la venkinto estis Gustav Schur el GDR (Germana Demokratia Respubliko), unu el plej bonaj biciklantoj de tiu epoko: (li venkis du olimpikajn medalojn kaj estis dufoje monda ĉampiono).

Lia filo Jan Schur sekvis la karieron de sia patro kaj venkis olimpikan ormedalon.

Lia samlandano Klaus Ampler venkis la vetkuron en jaro 1963 kaj tio estis la plej longa, 13-taga vetkuro de 2568 kilometroj dividitaj je 15 etapoj. Li poste trejnis la GDR-an teamon kaj lia filo Uwe Ampler venkis poste kvarfoje la VBdeP-on, akiris olimpikan ormedalon kaj estis dufoja mon-ĉampiono. 

 

Supre:  sur la biciklaj radoj troviĝas fotoj de la VBdP-venkintoj inter la jaroj 1948 – 1961.

Inter la venkintoj estis ankaŭ la sportistol el Ĉeĥoslovakio (Jan Veselý, Jan Smolik kaj V.Moravec (dekstre sur la supra foto) kiu mortis tragike dum biciklado, frapita de kamjono – baldaŭ post sia edziĝo). 

La publiko ĉie salutas la venkintojn kun entuziasmo, kiel montras la supra foto.  Sed en jaroj, kiam komenciĝis la Bicikla Vetkuro de Paco, la sportistoj biciklis foje tra urboj ruinigitaj per milito (vidu la suban foton).  

Tamen ankaŭ tiam la spektantoj spertis ĝojon de la sporto. 

/daŭrigota /

____________________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published.

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

Translate »
%d bloggers like this: